Mordeĥaj Gebirtig

juda komponisto, poeto kaj bardo jidlingva

Mordeĥaj GEBIRTIG (jide מרדכי געבירטיג; naskiĝis la 4-an de majo 1877 en Krakovo, mortis la 4-an de junio 1942 en krakova geto) estis juda poeto, komponisto kaj kantisto, profesie lignaĵisto.

Mordeĥaj Gebirtig
Persona informo
מרדכי געבירטיג
Naskiĝo 4-an de majo 1877 (1877-05-04)
en Krakovo
Morto 4-an de junio 1942 (1942-06-04) (65-jaraĝa)
en Krakova geto
Lingvoj jido vd
Ŝtataneco PollandoDua Pola Respubliko vd
Partio Bundo vd
Subskribo Mordeĥaj Gebirtig
Profesio
Okupo poeto • komponistolignaĵisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En printempo de 1942 li estis lokita en la krakovan geton kaj kelkajn monatojn poste mortpafita dum pelado al vagonoj, per kiuj germanoj devis forveturigi judojn al Bełżec. En la sama tago pereis ankaŭ liaj edzino kaj du filinoj[1].

Gebirtig en Esperanto redakti

Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig estis kelkfoje eldonataj en Esperanto. En 2011 aperis la libro La hejmon havis mi… kun traduko de 17 kantoj far Mikaelo Bronŝtejn[2]. En 2019 por la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estis eldonita pli granda kolekto Adiaŭ, Krakovo! kun originalaj jidlingvaj kantoj, muziknotoj, fotoj kaj tradukoj de Bronŝtejn.

La 15-an de decembro 2019 Bjalistoka Esperanto-Societo organizis la koncerton Hej, klezmeroj! en la Granda Sinagogo de Tykocin, en kiu la ensembloj Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko prezentis dek kantojn de Gebirtig en jido, Esperanto kaj la pola[3][4]. En la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj de decembro 2022 [5] la ensemblo Frey-Lech Trio[6] denove prezentis koncerton pri kantoj de Gebirtig en Esperanto kaj la pola.[7]

Referencoj redakti