Bjalistoka Esperanto-Societo

NRO diskoniganta Esperanton

Bjalistoka Esperanto-Societo estas ne-registara organizaĵo fondita en 1991. Ĝi daŭrigas tradicion de la antaŭmilita Zamenhofa Esperanto-Societo fondita en 1922 de Jakobo Ŝapiro.

Bjalistoka Esperanto-Societo
Białostockie Towarzystwo Esperantystów
emblemo
volontula asocio
Komenco 4-a de decembro 1991 vd
Antaŭe Zamenhofa Esperanto-Societo vd
Geografia situo 53° 7′ 45″ N, 23° 9′ 14″ O (mapo)53.12913888888923.154Koordinatoj: 53° 7′ 45″ N, 23° 9′ 14″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo  Pollando, Bjalistoko
Białostockie Towarzystwo Esperantystów (Bjalistoko)
Białostockie Towarzystwo Esperantystów (Bjalistoko)
DEC
Białostockie Towarzystwo Esperantystów
Białostockie Towarzystwo Esperantystów
Map
Bjalistoka Esperanto-Societo
Tipo NRO
Agareo

Bjalistoko, podlaĥia provinco kaj najbaraj provincoj

Estr(ar)o Przemysław Wierzbowski
Lingvoj

Esperanto, pola

Retejo https://espero.bialystok.pl
Jura formo volontula asocio
vdr

Historio redakti

 
Sidejo de la asocio

La 2-an de decembro 1990 dum la fondokunsido de 34 bjalistokaj esperantistoj, oni decidis refondi Bjalistokan Esperanto-Societon kaj elektis Stanisław Dobrowolski la unua prezidanto de la societo[1]. Pro la agado de Fondumo Zamenhof kaj lokaj esperantistoj oni renovigis konstruaĵon de iama Sinagogo Piaskower ĉe la strato Piękna 3. Ĝis la jaro 1999 funkciis tie Informcentro Kultura kaj Turisma Ludoviko Zamenhof. Ekde 2000 en la konstruaĵo troviĝas la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Fondumo Zamenhof.

Agado redakti

 
17-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, 2017
 
La societo organizas renkontiĝojn ĉe la monumento de Zamenhof en Bjalistoko okaze de la datrevenoj de lia naskiĝo kaj morto

La ĉefa okupo de Bjalistoka Esperanto-Societo estas popularigado de Esperanto en Bjalistoko kaj en la provinco, organizado de lingvokursoj je ĉiuj gradoj, ĉiujaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, prelegoj kaj aliaj eventoj.

La societo estis loka kunlaboranto de UEA por prepari UK 2009 okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.

Ekde 2009 volontuloj de la societo organizas renkontiĝojn de Bjalistoka Lingva Kafejo, en kiuj krom Esperanton oni povas konversacie praktiki lingvojn de la mondo[2]. La 23-an de januaro 2017 okazis ĝia 100-a renkontiĝo[3].

Ekde 2008 Bjalistoka Esperanto-Societo estas gastiganta organizo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo de Erasmus+. Ĝis nun en Bjalistoko dum 9-12-monataj periodoj laboris, helpante organizi Esperanto-aranĝojn kaj kursojn, volontuloj el: Francio (2008), Britio (2009), Hungario (2011), Rusio (2012), Ukrainio (2013), Ukrainio (2014), Hungario (2015), Francio (2016) kaj Nederlando (2017)[4].

En la jaroj 2013-2015 la societo estis partnero de la projekto Elloke-Tutmonden de la programo Grundtvig. Kadre de la dujara projekto okazis internaciaj renkontiĝoj kaj trejnadoj kunorganizataj kun Verĉela Esperanto-Grupo kaj Triesta Esperanto-Asocio (Italio), EUROKKA (Francio), Esperanto-klubo Espero el Visaginas (Litovio) kaj Esperanto-Asocio de Skotlando[5].

En la jaroj 2015-2017 la societo estis kunordiganto de la projekto Trejnu la Trejniston de Erasmus+[6].

En majo 2017 la societo organizis kun Pola Esperanto-Asocio 36-an Polan Esperanto-Kongreson en Bjalistoko[7].

La 31-an de majo 2017 laŭ la iniciato de Bjalistoka Esperanto-Societo en la urbo aperis nova ZEO, la strato Jakobo Ŝapiro[8].

Eldonaĵoj de BES redakti

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj ĝiaj aktivuloj, ofte en kunlaboro kun Esperanto-libraro (filio de Podlaĥia Libraro), eldonis plurajn librojn en Esperanto, interalie verkojn de la pola literaturo.

  • Mi venis por diri al vi ĉiujn ĉi vortojn, 2017 - poemoj de pola poeto en Bjalistoko Wiesław Kazanecki
  • La Pupo, Bolesław Prus, 2016 - ĉefverko de la pola literaturo
  • Mi inventas la mondon, 2015 - elekto el la poemaroj (de 1945 ĝis 2012) de la pola Nobel-premiita poetino Wisława Szymborska
  • Perdiĝis la kobajo, Krystyna Korolczuk, 2015 - rakonto pri malaperinta kobajo
  • Revenoj al Krynki, Sokrat Janowicz, 2014 - mallongaj skizoj, rakontoj kaj eseoj de belorusa verkisto Pollanda
  • Urseto, Adam Siemieńczyk, 2013 - porinfana fabelo pri pluŝa urso kaj recikligo
  • Historio de Kuki, Konrad Kuśmirak, 2013 - rakonto pri kukolido, kiu eloviĝis en fremda kaj negastigema nesto
  • Polino, Bajram Karabolli, 2012 - rakonto pri polino en komunista Albanio
  • Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano, Jakobo Ŝapiro, 2011 - reeldono de spritaj tekstoj, kun traduko en la polan; en 2012 eldoniĝis ankaŭ sondisko kun la teksto en ambaŭ lingvoj

La societo eldonas ĉiujare Bjalistokaj Kajeroj okaze de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Jam aperis 12 numeroj[9].

Estraro redakti

Ekde oktobro 2017 la estraron konsistigas[10]:

  • Prezidanto: Przemysław Wierzbowski
  • Vicprezidantino: Nina Pietuchowska
  • Sekretariino: Iwona Kondraciuk
  • Kasisto: Andrzej Kondraciuk
  • Estraranino: Alicja Jacewicz
  • Estraranino: Katarzyna Lewończuk-Barańczuk

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti