Pola literaturo estas la literatura tradicio de Pollando. Plejparto de ĝiaj verkoj estas en la pola lingvo, sed la tradicion dum jarcentoj multe influis ankaŭ aliaj lingvoj (ekzemple la latina, litova, belorusa, ukraina, hebrea, jida, franca, esperanta kaj angla lingvoj).

La prusa omaĝo de Jan Matejko

Historio redakti

Mezepoko redakti

 
La ilustraĵo por la libro de Biernat z Lublina

La plej malnovaj verkoj de la pola literaturo devenas de mezepoko. Ekzistas latinaj fragmentoj de dokumentoj priskribante Pollandon. Unu el la plej antikvaj estas Dagome iudex — dokumento pri la dediĉo de la lando de pola reganto Mieszko al la Katolika Eklezio. Ĝi estis skribita en la jaro 991.

Gravas mencii ankaŭ la unuajn polajn kronikojn: la Kroniko de Gall Anonim (ĝi konsistas el legendoj ĝis la jaro 1113, kaj cetere enhavas la unuajn polajn poemojn) kaj la Kroniko de Majstro Wincenty Kadłubek (konsistas el legendoj ĝis 1206). Tre grava estas ankaŭ la Buleo de Gniezno, skribita en 1136, kiu mencias 410 vortojn de la pola lingvo (nomoj de ejoj). La unua frazo en la pola lingvo estis skribita en Kroniko de Henryków kaj ĝi estas: day ut ia pobrusa, a ti poziwai, kio signifas "mi laboru kaj vi ripozu" (la plej verŝajna traduko), aŭ kiel tradukas aliaj: "mi laboru kaj vi miru" (poziwai oni povas kompreni kiel podziwiaj).

La postaj interesaj verkoj estas cetere Perspectiva, fare de Vitelono, (la unua pola sciencisto kaj filozofo, kiu priskribis sin de nia tero do de Pollando — latine: "in nostra terra scillicet Polonia"), Psalmaro floriana, Predikoj de Sankta Kruco (la unuaj predikoj en la pola lingvo) kaj la kroniko de Janek el Czarnków — la unua pola taglibro (14-a jarcento). Tre grava estas la unua pola granda poemo (verkita en la 12-a jarcento) — Carmen Mauri pri pola kavalira heroo Piotr Włostowic.

La unua poemo en la pola lingvo — Bogurodzica (la Dipatrino) — laŭlegende verkita de sankta Adalberto en la 10-a jarcento — hodiaŭ tamen estas datigata de historiistoj kiel teksto de la 11-a/13-a jarcentoj. Ĝi estas himno de polaj nobelaj kavaliroj kaj estis kantita antaŭ bataloj (ekzemple antaŭ la fama batalo de Grunwald en 1410). Aliaj polaj poemoj estas Legendo pri sankta Alekso, Kanto pri mortigo de Jędrzej Tęczyński, Lamento de Sankta Kruco, Parolado de Majstro Polikarpo kun Morto (15-a jarcento), kaj aliaj. Post Gall Anonim kaj Wincenty Kadłubek, la plej grava pola kronikisto estis Jan Długosz, aŭtoro de Polaj Agoj (15-a jarcento). Literaturan mezepokon finas sendube la frurenesanca verkisto Biernat z Lublina — la unua pola poeto, kies nomo estas mondkonata. Liaj poemoj — Raj duszny (Paradizo de animo) kaj Żywot Ezopa Fryga (Vivo de Ezopo Frigo) — estas konsiderataj inter la plej artvaloraj tekstoj de la malfrua mezepoko (ili estis tre popularaj ankaŭ en Pollando dum la mezepoko kaj la Renesanco).

Renesanco redakti

Mikołaj Rej redakti

 
Mikołaj Rej

En Pollando, la kerno de Renesanco estas konita kiel la "Ora epoko", kaj kongruas kun la reĝadoj de Sigismondo la Maljuna kaj Sigismondo Aŭgusto, lia filo. Dum tiu literatura periodo estis verkitaj la unuaj grandaj verkoj de la pola literaturo, kiuj kontribuis al la plialtigo kaj al la polurado de la pola lingvo. La unua grava pola verkisto, Mikołaj Rej (1505-1569), pro siaj verkoj estas komparebla kun la plej geniaj artistoj kaj verkistoj de la monda renesanco, ekzemple kun nederlanda Erasmo kaj franca François Rabelais. Lia unua grava verko - Krótka rozprawa między trzema osobami, Panem, Wójtem a Plebanem (Mallonga diskurso inter tri personoj, Sinjoro, Vokto kaj Parokano) eldonita en 1543 sub la pseŭdonimo Ambroży Korczbok Rożek (humura en prononco) - estas panoramo kaj bildigo de la simpla vivkondiĉoj dum la epoko de Rej. Ĝi temas pri politiko, vivmaniero, moralo kaj moroj de tiamaj homoj. Ĝi ankaŭ montriĝas vasta portreto de multaj sociaj klasoj kun iliaj emoj, kvereloj, aventuroj kaj aliaj. Tri personoj - Sinjoro, Vokto kaj Parokano - diskutas kaj kverelas pri pola realeco, esprimante siajn pensojn. Per tiuj tri "fontoj de pensoj", la personoj elvokas alian protagoniston nomitan Rzeczpospolita (malnova nomo de Polska - Res publica, Afero publika). Rzeczpospolita estas tie alegoria persono, kiu lamentas pri siaj problemoj, pri la nemoraleco de homoj kaj ilia malrespekteco, malvirteco kaj avideco. En la fino de tiu lamento, Rzeczpospolita parolas al la leganto petante, ke li respektu kaj estimu virton kiel trezoron. Mikołaj Rej estis religie protestanto. Li estas fama ne nur pro siaj ĉefaj verkoj - krom "Diskurso" ankaŭ ekzemple Rzecz pospolita albo Sejm pospolity ("Rzeczpospolita aŭ publika Parlamento"), Źwierzyniec ("Bestaro"), Kupiec ("Komercisto"), Żywot człowieka poczciwego ("Vivo de homo honesta") kaj Apocalypsis - sed ankaŭ pro sia persistema batalo por favori la uzadon de la pola lingvo en literaturo. En Źwierzyniec, Rej skribas la jenon : "Niechaj to narodowe wżdy postronni znają, iż Polacy nie gęsi a swój język mają" - esperante: "Eksterlandanoj konu tiun nacian aferon, ke Poloj ne estas anseroj kaj ili havas sian lingvon". Tiu humura frazo estis ankaŭ kritiko kontraŭ la katolikoj, kiuj skribis nur en la latina - lingvo de anseroj - kaj pro tio kapablas esprimi neniajn polajn emociojn. Tiel li apogis la polan lingvon en literaturo.

Filozofia kaj scienca literaturo de la pola Renesanco redakti

 
Nikolao Koperniko

En 1543 eldoniĝis en Nurenbergo unu el la plej grandaj verkoj de monda filozofio, matematiko kaj astronomio, tio estas De revolutionibus orbium cœlestium (Pri turniĝado de sferoj ĉielaj) fare de la polo Nikolao Koperniko. Li skribis ankaŭ poemon latine - "Dwanaście gwiazd" (Dekdu steloj). Krome, unu el la plej grandaj tiamaj filozofoj kaj verkistoj de Pollando nomiĝis Andrzej Frycz Modrzewski, kiu skribis interalie O poprawie Rzeczypospolitej (Pri progreso de Rzeczpospolita). Tiu teksto fariĝis unu el la plej gravaj verkoj de la Renesanco koncerne politikan kaj filozofan teorion. Al la plej gravaj verkoj pri politika filozofio apartenas ankaŭ De optimo senatore (Pri plej bona senatoro, eldonita en 1568), fare de Wawrzyniec Goślicki - pola episkopo, kiu en sia doktora verko (dediĉita al la reĝo Sigismondo Aŭgusto) "priskribis idealan reĝon (reĝo kiel servisto de Dio kiu celas, ke liaj landanoj havu feliĉan vivon), kiu laŭ verko de Goślicki estu elektata de la tuta nacio" kaj ke li estu bone edukita en filozofio, historio, ekonomio, retoriko kaj agoj politikaj el la tuta mondo : tio jam plenumas la estontan, kleristan difinon de la "klerigita reĝo"). Li skribis ankaŭ, ke la reĝo estu raciema, honesta, piema, nobla kaj kuraĝa. Li kreis ankaŭ sian propran projekton koncerne la taŭgan strukturo de la reĝlando. El tiu verko inspiriĝis poste Thomas Jefferson kaj Thomas Paine, kiuj legis ĝin kaj konis ĝin tre bone. Rilate al teologia pensado, la plej grava verko de la pola renesanco estas sendube Konfesio de katolika religio (1553), fare de la kardinalo Stanisław Hozjusz, kiu cetere fariĝis la unua kredebla, poldevena kandidato al la papa titolo (li ne ricevis ĝin nur ĉar li petis, ke aliaj ne voĉdonu por li).

Plena renesanco de la pola literaturo redakti

La plej grava historiisto de la pola renesanco estis Marcin Kromer. Li verkis la unuan tutmondan kronikon en la pola lingvo - Kronika wszystkiego świata (Kroniko de la tuta mondo), li estas tre fama pro lia Pri deveno kaj agoj de Poloj, tridek libroj. Post Mikołaj Rej pleje altiĝis en poezio Klemens Janicki, filo de kamparano kaj aŭtoro de Żywoty królów polskich (Vivoj de polaj reĝoj). Tiu aŭtoro estis honorigita per la titolo de doktoro de filozofio en la universitato de Padovo, kaj li plie ricevis titolon el la papo Paŭlo la 3-a, kiu nomumis lin poeta laureatus (poeton laŭreaton).

Unu el plej gravaj polaj poetoj, pensuloj kaj politikistoj de tiu epoko estis sendube Łukasz Górnicki, aŭtoro de Dworzanin Polski (Pola Kortegano, eldonita en 1566), kiu estis poema parafrazo de la verko de Baldassare Castiglione - Il Cortegiano. Per tiu verko Górnicki tiel mirigis la reĝon, ke tiu ĉi donis al li blazonon nobelan - Ogończyk. La verko entenis aron da anekdotoj pri tipa pollandano, lia karaktero, kaj cetere bildigis la vivkondiĉojn de tiu periodo.

Kronologie, la sekva poeto de tiu epoko estis la plej genia poeto de la pola renesanco. Se Dante Alighieri oni nombras inter mezepokaj poetoj, tial Jan Kochanowski (1530-1584) estas agnoskebla kiel la plej grava poeto de la tuta eŭropa renesanco. Jan Kochanowski estis poligloto, verkisto, poeto, filozofo kaj politikisto. Kochanowski estas rigardebla kiel unu el la plej elstaraj humanistoj de tiu periodo - li scipovis la polan, la latinan, la grekan, la hebrean, la italan kaj la francan lingvojn. Li travojaĝis Eŭropon, studante unue en Krakovo, poste en Königsberg kaj en Padovo, loĝante en Parizo kaj en Germanio. Liaj plej gravaj verkoj estas la teatraĵo Odprawa posłów greckich (Forsendo de grekaj ambasadoroj), kiu temis pri poleco en antikva medio (tiu ĉi problemo malplaĉis al renesancaj verkistoj pro troa noveco) ; Psałterz Dawidów (Psalmaro de Davidoj) - la traduko aŭ parafrazo de la psalmaro biblia ; Pieśni (Kantoj) : en tiuj libroj troviĝas famaj frazoj kiel "Niezwykłym i nie leda pórem opatrzony" (Per mirinda, ne povra plumo mi provizita) aŭ "Czego chcesz od nas, Panie za Twe hojne dary" (Kion vi volas de ni, ho Dio, pro viaj donacoj). Inter la aliaj verkoj de Kochanowski, oni povas mencii Fraszki (Epigramoj) - grava, sufiĉe humura bildo de la pola pensmaniero - kaj Treny (Lamentoj), funebraĵoj skribitaj en freneza depresio post la morto de lia filino Urszula, kaj pro kiuj posteuloj rigardis lin kiel herezulo.

Kanto 24-a

Per mirinda, ne povra plumo mi havanta
flugos for', poet', du naturojn konsistanta:
nek estos surtere plu, grand' super envioj,
forflugos maleme de plenhomaraj urboj.
(...) Pri mi - poet' Moskvo kaj Tataroj scios, kaj
de diversa mondo multaj loĝantoj Anglaj;
Min Germano kaj Hispano batalema, min konos
kiuj la profundan fontegon Tibran trinkos.

Jan Kochanowski

La lastaj legindaĵoj de la renesanca literaturo estas verkoj de la pola profeto kaj pastoro Piotr Skarga, interalie Żywoty świętych (Vivoj de sanktuloj) kaj profetaĵoj por historio de Pollando Kazania (Predikoj).

Baroko redakti

Mikołaj Sęp-Szarzyński redakti

 
Blazono de Szymon Szymonowic (Kościesza).

La baroka epoko en Pollando kongruis kun la reaperado de pluraj tradiciaj filozofaj temoj, ekzemple la ekzistado-problemoj kaj la senpoveco de homoj rilate al ilia morto, al bataloj kaj al malbono. La plej gravan kaj ĝis hodiaŭ admiratan poezion de la baroka periodo kreis Mikołaj Sęp-Szarzyński (1550-1581). Li verkis Rytmy abo wiersze polskie (Ritmoj aŭ polaj poemoj). Kvankam lia verkaro estas tipe baroka, oni ankaŭ rigardas lin kiel la "sunsubiro de la pola Renesanco". Li verkis pri la malboneco de homa vivo plurajn sonetojn, kies majstreco la polaj legantoj ankoraŭ altestimas. Li estis cetere la kreinto de la pollingva metafizika poezio.

Hieronim Morsztyn redakti

Tuj post la morto de Szarzyński komencis verki la alia granda poeto de tiu epoko, tio estas Hieronim Morsztyn (1581-1623). Lia plej notinda verko estis poemo titolita Światowa Rozkosz ("Monda Agrablo"). Tiu Agrablo rilatas al la energio de la tuta universo, per kiu ĉio vivas kaj pro tio estas bona. La etoso de la verko do klare montriĝas epikurista. Ene de la teksto troviĝas la kantoj de dek alegoriaj virgulinoj, kiuj simbolas Mallongan Momenton, Drinkadon kaj Ludon. Tiuj Virinoj-Agrabloj, kaj poste ankaŭ Tempo, Espero, Virto kaj Oro konstituas alegorie la grandan panoramon de la homo mem. La "Monda Agrablo" do temas pri homeco ne nur laŭ pola vidpunkto. La verko fariĝis tre populara dum la baroka periodo, sed estis poste forgesita. Hodiaŭ ĝi restas konsiderita kiel unu el la plej altvaloraj poemoj de la pola baroko. Ĝi estas klasika ekzemplo de pola konceptema poezio, kromnomita "kortega poezio".

Szymon Szymonowic redakti

Tre interesa eminentulo de la pola literatura baroko estas Szymon Szymonowic (1558-1629) (latine Simon Simonides). Kvankam li devenis de Armenio, Szymon sukcese obtenis nobelan titolon kaj sian propran blazonon (Kościesza). Lia plej grava verko titolis Sielanki ("Eklogoj"). La verkisto videble inspiriĝis el la poezio de Teokrito kaj Jan Kochanowski. Li skribis ankaŭ dramojn en la latina lingvo.

Maciej Sarbiewski redakti

 
Maciej Sarbiewski

La plej grava pola poeto de la baroka periodo sendube estis Maciej Sarbiewski (1595-1640). Tiu poeto iĝis la plej fama el la polaj poetoj tra la tuta baroka Eŭropo. Liajn poemojn oni eldonadis multfoje (kelkdekfoje ĝis la malfrua klasikismo) en Kolonjo, Antverpeno, Parizo, Varsovio, Vilnius, Vroclavo, Dresdeno kaj aliaj urboj. Li ricevis en Romo la titolon poeta laureatus el la papo Urbano la 8-a. Liaj plej gravaj verkoj estis Lyricorum libri III ("Lirikoj en tri libroj"), De perfecta poesi sive Vergilius et Homerus (Pri perfekta poezio...) kaj Dii gentium ("Dioj de paganoj"). Liaj Lirikoj estis eldonitaj plej multe kaj la plej interesa eldono produktiĝis en Antverpeno, ĉar la ilustraĵojn por tiu eldono pentris Peter Paul Rubens mem. En Pri perfekta poezio..., Sarbiewski okupiĝas pri estetika problemo, kaj provas determini la plej genian verkon de la tuta literaturo. Liaopinie, la plej respektinda literatura genro estas la eposo - li tial analizas eposojn fare de Homero kaj Vergilio, kreante sian propran estetikan teorion. Li egaligas poeton kun Dio, nomante lin kreanto instar Dei (laŭ la modelo de Dio). Pri verko li skribas, ke ĝi estas estaĵo ŝajne kreata "kiel nova" (quasi de novo). Per tiu verko li konstatis la programon de la baroka literaturo. Tial Sarbiewski estis nomita unua Polo en la historio de estetiko (kiel parolis filozofo kaj estetikisto Władysław Tatarkiewicz). Sarbiewski mem skribis la eposon - Lechiada. Bedaŭrinde nur la 11-a kanto estas trovebla. Ĝi estas tamen la unua pola eposo nacia. La nomo Lechiada devenas de la pola nomo Lech - la nomo de la prapatro de Poloj. Tiu eposo estis ankaŭ la parta parafrazo de Jerusalemo liberigita de Torquato Tasso. Sarbiewski skribadis verkojn unue permutantajn konceptojn de Homero, HoracoVergilio. Poste tamen li ellaboris sian propran stilon kaj poezion pro kiu oni nomis Sarbiewski en tuta Eŭropo la kristana Horaco (latine Horatius Christianus). La poezio de Sarbiewski estas plenigita de neostoikisma filozofio.

Pola poezio konceptema redakti

La poezio konceptema estis kreita en Anglio. En Pollando plej gravaj kreantoj de ĝi estis Jan Andrzej Morsztyn, Daniel Naborowski, Samuel Twardowski kaj Szymon Zimorowic.

 
Jan Andrzej Morsztyn

Jan Andrzej Morsztyn (1621-1693) - la kortega poezio de Morsztyn estis progresigita per lia unua laboro pri sia stilo kaj la lingvo, tial li strebis, ke lia poezio estu perfekta eĉ en plej malgrandaj detaloj. Li tradukis Aminitas de Torquato Tasso, Psyche kaj Cidon de Pierre Corneille. Poste li kreis Lutnia (kreata dum 1638-1660, Liuto) kaj Kanikuła albo psia gwiazda (Kanikulo aŭ la stelo de hundoj). Tiu poezio estis inspirita per poemoj de Giambattista Marino kaj antikvuloj kiel Horaco, Vergilio, Ovidio, sed ankaŭ de la Kristana Horaco - Maciej Sarbiewski kaj la patro de la pola literaturo - Jan Kochanowski. Lia propra poezio havas la strebon krei agordon de la sensuala amo inter la plena vivo kaj morto. Tie ĉi troviĝas alegorioj kaj kunigoj, multaj oksimoraj signifoj per kiuj la aŭtoro celis krei plej fortan agordon. Uzado de konceptoj, neespereblaj finoj (france: point) estas karakteraj ecoj de tiu poezio. Unu el plej famaj poemoj de Morsztyn estas Do trupa (Al kadavro), kie la aŭtoro parolas al la kadavro kunigante sin al li. Ekzemple: "Vi kuŝas mortigita kaj mi estas ankaŭ, vi - per la sago de morto, mi - per la sago de l' amo (...)". En sia poezio Morsztyn okupiĝis ankaŭ pri problemoj politikaj.

Samuel Twardowski (1600-1661), poeto, tradukisto kaj satiristo kreis du gravajn verkojn por pola baroko - tio estis Dafnis z drzewem bobkowym (Dafnis kun arbo faba) kaj Nadobna Paskwalina (Paskvalino gracia). En tiuj verkoj li kreas plastikajn alegoriojn esprimantajn tre arteme eŭropan Barokon. Temo de Dafnis estis elektita de la aŭtoro nehazarde, ĉar la mito pri Dafno estis tre popularigita en la unua opero en historio - la Dafneo de Jacopo Peri, montrita en 1597 kaj estis same la komenco de la Baroko en muziko. La plej grava verko de Twardowski estas tamen la Paskvalino gracia. Tie ĉi aŭtoro kunigas du mondojn - la antikvajn mitojn kun la kristanaj religiaj motivoj, la mondon mitan kun la mondo reala. La aŭtoro do kreis tie superrealan fabulon kaj la agordon de liberaj, grandaj emocioj. La poemo estas gravega por historio de literaturo pro sia videbla primitiva romantikismo.

En tiuj tempoj, en 1661 jaro oni komencis eldoni la unuan gazeton polan. Ĝi estis Merkuriusz Polski (Pola Merkurio). Kun tiu estis kunigita la pola poeto Łukasz Opaliński (juna). Li skribis verkojn politikajn, diskursojn kaj poemoj kiel Coś nowego... (Io nova...) kaj Poeta nowy (Poeto nova).

Polaj politikaj poetoj kaj filozofoj Sarmataj redakti

Al pola politika literaturo apartenas ankaŭ pola politikisto kaj filozofo Andrzej Maksymilian Fredro (1620-1679) kaj poeto Wacław Potocki (1621-1696). Tiu dua estis granda pola poeto de la poleco kaj de la pola iniciativo. Lia plej grava verko estis Wojna chocimska (Milito de Chocim) - la unua trovebla pola nacia eposo. Potocki, inspirita de la taglibro de Jakub Sobieski, skribis tiun verkon. Ĝi karakteriĝas per fervora patriotismo kaj profunda religieco. Potocki priskribas ankaŭ gravajn polajn soldatojn (ekzemple Chodkiewicz, Lubomirski, kavaliron Jan Lipski) kiel herooj. La fabulo de verko temas pri batalo kontraŭ Turkoj, venkita de poloj.

Alian grandan eposon kreis fine de la 17-a jarcento Jędrzej Wincenty Ustrzycki. Tiu eposo, Sobiesciados seu De laudibus Ioannis Magni (Sobieskado, aŭ laŭdo de Johano la Granda), estis eldonita en Venecio kaj famigis la aŭtoron en la tuta Eŭropo dum la baroka epoko. La temo estas la vivo de granda reĝo de Pollando - Johano la 3a Sobieski kiu venkis la politike gravan por Eŭropo batalon de Vieno (1683) haltigante ekspansion de Turka Imperio. La eposo estas nacia kaj same kristana estante hodiaŭ interesa monumento de la baroka poezio.

Pri Johano la 3-a Sobieski verkis ankaŭ eposon Jan Damascen Kaliński. La eposo Viennis (eldonita en 1717, Vieno) temis ĉefe pri la venko de Vieno. Aŭtoro priskribis ĝin en dek du libroj.

 
Wespazjan Kochowski

Wespazjan Kochowski (1633-1700) estis la grava pola historiisto, poeto kaj filozofo. Li kreadis poezion religian - kiel Chrystus cierpiący (Kristo suferanta), politikemaj - kiel granda Niepróżnujące próżnowanie (Nevaniganta vano). Tiu ĉi estas la granda verko pro sia riĉeco de temoj, sentoj, stilaj rimedoj, formoj de vorto kaj verso, vortaro kaj karaktera lingvo. En la verko li esprimas sian zorgon pri la lando kaj fierecon de ĝiaj triumfoj. Li skribis ankaŭ parafrazon de biblia psalmaro - Psalmodia polska (Pola psalmodio), en kiu la aŭtoro uzas stilon biblian, sed ankaŭ permutas la vidpunkton proksiman pli al kristana ol juda, pli polan ol izraelan.

La plej granda pola taglibristo de baroka epoko estis Jan Chryzostom Pasek. Tiu Sarmato verkis siajn Pamiętniki (Taglibroj, aŭ Memorlibroj). Ĝi estis inspiro por multaj postaj polaj verkistoj kaj poetoj kiel Adam MickiewiczWitold Gombrowicz.

La unua plena universala enciklopedio estis Nowe Ateny (Nova Ateno) de Benedykt Chmielowski fine de la baroka epoko en Pollando. La plena titolo estas mirinda - Nova Ateno Aŭ Akademio de Ĉiu Scienco Plena, Sur Diversajn Titolojn Kaj Klasojn Partigita, Al Saĝuloj Por Memoro, Al Idiotoj Por Edukiĝo, Al Politikistoj Por Praktiko, Al Melankoliuloj Por Ludo Dediĉata... (kaj plu pri konsisto).

Tre karaktera por tiu tempo estas ankaŭ la verkaro de Symeon Połocki, la episkopo skribanta en la pola, latina kaj belorusa lingvoj. Liaj plej grandaj verkoj estis Rimologion, Ogród wielu kwiatów (La ĝardeno de multaj floroj) kaj la psalmaro tradukita kun influo de Davida Psalmaro de Jan Kochanowski. Symeon opinis, ke la pola lingvo estas precipe tre digna en la tuta Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj ĝi estas bona rimedo por disvolvigi la belorusan lingvon ekzemple en poezio.

Klasikismo- La Stanislaa Epoko redakti

Polaj pensuloj klasikaj redakti

 
Stanislao Aŭgusto Poniatowski

La pola Klasikismo komenciĝas dum la reĝado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski (1732-1798) en Pollando. Pollando estis tiam tre detruita pro la malsaĝa reĝado de du antaŭaj reĝoj – Aŭgusto la Forta kaj lia filo, tirana Aŭgusto la Sakso. Stanislao Aŭgusto, kiu estis amanto de carino Katerino la 2-a, estis elektita kiel reĝo sub influo de Rusio kaj Prusio pro lia malforteco kaj Rusemo. Multfoje tamen li okazis la sendependa reĝo (sub premo de aliaj) ekzemple apogante polan kulturon. La klasikisman tempon de bona disvolvado de la kulturo en Pollando oni nomas do la Stanislaa Epoko (pole: Epoka stanisławowska). Tiam kreadis Stanisław Konarski, pola filozofo politika, aŭtoro de Tragedia Epaminondy (Tragedio de Epaminondo), O skutecznym rad sposobie (Pri efika rimedo de konsiloj) kaj fama proverbo priskribanta malordajn tempojn de reĝo Aŭgusto la SaksoPolska nierządem stoi (Pollando staras per la malordo). O skutecznym rad sposobie estas la traktato politika kiu estis grava malakordo kontraŭ malbonaj emoj de la sistemo politika de Pollando.

En Francio verkis ankaŭ forpelita reĝo de Pollando – Stanislao Leszczyński. Li estis filozofo kaj poeto. Liaj plej gravaj verkoj estas religia kaj poema Historia starego i nowego testamentu (Historio de malnova kaj nova testamentoj) kaj filozofia Dzieło dobroczynnego filozofa (Verko de filozofo bonfarema). Grava por la monda filozofio estis Jędrzej Śniadecki. Li estis katolika kaj konservativa. Tre fama estis lia kverelo kun Immanuel Kant pro la provo pardoni kaj rekrei metafizikon. Tre grava por pola klasikisma filozofio kaj penso politika estis Stanisław Staszic. Admirante la naturon li proponis krei en Pollando "nacian monarkion respublikan" (precipe en Przestrogi dla Polski – Avertoj por Pollando).

Polaj poetoj, verkistoj kaj libretistoj redakti

La Stanislaa Epoko en poezio kaj prozo estis plejparte la atingo de kelkaj ĉefaj personoj - Franciszek Bohomolec, Ignacy Krasicki, Wojciech Bogusławski, Franciszek Zabłocki, Jan Ursyn Niemcewicz kaj Adam Naruszewicz. Franciszek Bohomolec (1720-1784) - la granda savanto de la pola kulturo kaj lingvo en Varsovia Universitato. Ĵurnalisto de Kurier Polski, Zabawy przyjemne i pożyteczne kaj Monitor. Kiel poeto li verkis Zabawki poetyckie (Ludoj poemaj) en kiu li kreas poemojn kun ecoj de klasikisma literaturo insprate per ideoj de Jean-Jacques Rousseau kaj Voltero. Ĝi estas la poema priskribo de ĉiuj partoj de vivo ekde religio ĝis bukoliko kaj epigramo. Poste li kreadis poemojn inspirate per poezio de Maciej Sarbiewski kaj Jan Kochanowski. Bohomolec estis kreinto de libreto de la unua pollingva opero - Nędza uszczęśliwiona, komponita de Maciej Kamieński. Li ankaŭ kreadis dramojn kaj komediojn.

 
Ignacy Krasicki

Ignacy Krasicki (1735-1801) la plej grava pola verkisto de la klasika tempo. Li debutis per la himno Święta miłości kochanej ojczyzny (Sankta amo de amata patrujo). Poste li kreis ankaŭ la poemon hero-komikan (komedian eposon)- Myszeida. Tiu malgranda verko okaziĝis prominenta. La fabulo de tiu humura eposo estas inspirata per la legendo pri Popiel, la pola princo pagana kiu estis manĝita de musoj. La verko estas skribita per la alta stilo malgraŭ la humura fabulo. Ĝi estas alegoria moko de la egoismo, drinkemo de Sarmatoj. La aŭtoro kritikas tie la barokan tradicion literaturan. Poste Krasicki kreis sian duan gravegan verkon por la pola kaj eŭropa literaturo - ĝi estis la unua pola romano Mikołaja Doświadczyńskiego przypadki (Aventuroj de Mikołaj Doświadczyński). En la humura romano Krasicki priskribas malsaĝan polan nobelulon kiu enamiĝinta al malriĉa Julianne estas sendita de sia patrino eksterlanden. Li vizitas la tutan Eŭropon de Vieno ĝis Parizo kaj poste li venas al Batavio, tamen lia ŝipo detruiĝas ĉe la bordo de lando Nipu (Japanio). Priskribo de tiu utopia lando estas la tuta kritiko de la klasika kulturo de la aŭtoro. Pola nobelulo strebas reveni al Eŭropo kaj Hispanoj lin malliberigas. Laborante en la suda Ameriko li poste estis liberigita kaj li revenas al Eŭropo. Post reveno al Pollando li zorgas pri bono de sia lando. La tuta humura romano estis tre populara dum Klasikismo. La famo de Krasicki estis tiom granda ke li estis partoprenanto de famaj tagmanĝoj ĵaŭdaj (pole: obiady czwartkowe - ĵaŭdoj kiam reĝo Stanislao renkontiĝadis kun gravaj kulturaj personoj, kiuj estis simbolo de la pola klasikismo). Grandan skandalon li provokis kiam li eldonis Monachomachia (Monakomaĥio - la batalo de monakoj). La hero-komika poemo estis satira priskribo de monakejoj. La humura batalo inter monakoj pro vino estas opiniata kiel majstra verko de la pola kaj eŭropa satira poezio. Krasicki estis episkopo de Warmia kaj poste li estiĝis primaso de Pollando. En la posta verko Antymonachomachia li skribis: Ankaŭ rido povas esti ofte la instruo, kiam oni de difektoj, ne de personoj ridas. Post la falo de Pollando Krasicki ĝismorte estis kontraŭa al okupantoj. Li eĉ ne donis al Frideriko la 2-a Prusa sian homagiumon (omaĝo, tributo de vasaleco).

Tre gravaj por la kulturo en la tempo de agonio de la pola regno estis la unuaj polaj operoj. Bohomolec skribis libreton al la oratorio de la komponisto pola-ĉeĥa Maciej Kamieński. Libreton tiun permutis tre grava aŭtoro, aktoro, poeto kaj organizisto de la kultura vivo en Varsovio - Wojciech Bogusławski. Poste li skribis libreton por la unua opero nacia en la mondo - Krakowiacy i Górale (Krakovanoj kaj Montuloj)- per kiu li apogis spiritojn de Poloj en la malfacila periodo.

Gravega por memoro de Poloj precipe en posta tempo de okupacioj estis verko de Jan Ursyn Niemcewicz. Ne nur li kreis unuajn polajn teatraĵojn sed ankaŭ gravajn polajn verkojn konservantajn la memoron nacian, ekzemple - Śpiewy historyczne (Kantoj historiaj).

 
Jan Potocki

Fine, post la falo de Pollando, Poloj ne perdante la esperon organizis en Italujo la legionojn - arojn de soldatoj. Plejkredeble Józef Wybicki verkis tie en 1797 la faman kanzonon kiujn oni komencis kanti unue kiel himno de la legionoj, poste de Pollando. La kanzono tiu estis tiom populara ke oni kantis ĝiajn parafrazojn eĉ en ribeloj nekunigitaj kun Poloj. Tial tre similaj al ĝi estas la himnoj de hodiaŭa Ukrainio kaj la iama Jugoslavio. Ĝi estis cetere Mazurek Dąbrowskiego (La mazurko de Dąbrowski).

Mazurko de Dąbrowski

La Polujo ne pereis''
Dum ni vive spiros:
Kion fremda forto prenis,
Ni per fort’ akiros.

Józef Wybicki, trad. Antoni Grabowski

La plej granda verko de la tarda pola klasikismo estis sendube Manuscrit trouvé à Saragosse (Manuskripto trovita en la Zaragozo) de Jan Potocki. Ĝi estis la unua pola romano skatola - multaj rakontoj kunigitaj en unua romano. La romano de Potocki estas opiniata kiel modela kaj same antaŭiranta verko de la fantasta romano en literaturo (kiel opiniis Roger Caillois kaj Tzvetan Todorov).

Romantikismo redakti

La periodo sentimentala kiu estas antaŭ romantikismo estis plejparte kreita de Franciszek Karpiński (1741-1825), kiu kreis bukolikojn. Plej famaj estis eĉ kantataj de popolo ankoraŭ ĝis la 20-a jarcento. La melodion de plej fama - Laura i Filon - uzis Fryderyk Chopin en sia 'skerco b minor'. Karpiński kreis ankaŭ kelkajn pastoralojn kiujn oni kantas ankaŭ hodiaŭ en Pollando - Bóg się rodzi, Dzisiaj w Betlejem. Hodiaŭ ankaŭ estas en Pollando kantataj liaj ekleziaj kantoj dum diservoj. Plej fama estas Kiedy ranne wstają zorze.

Adam Mickiewicz redakti

 
Adam Mickiewicz

La komencon de la pola Romantikismo oni agnoskas kiel la jaron de la unua eldono de Ballady i Romanse (Baladoj kaj Romancoj) en 1822. La aŭtoro estis la plej fama pola poeto de tiu periodo - Adam Mickiewicz (1798-1855). Tiu nobela aŭtoro estas opiniata kiel la senduba genio de la romantikisma poezio. Forigita al Rusujo post la kontraŭrusa konspirado li vizitante la terenojn de muzulmanoj kaj ortodoksuloj kreis unu el plej grandaj verkoj romantikismaj - Sonety krymskie (Krimeaj sonetoj) - pro la lingvo kaj stilo kunkreataj de la orientalaĵoj. Li konis tie Puŝkinon inspirante lin multe. Oni opinias ke Mickiewicz estas grava kunfondinto de la granda rusa literaturo. La verkoj de Mickiewicz estis poste inspiraĵoj por tiel grandegaj verkistoj kiel Lev Tolstoj kaj Fjodor Dostojevskij. Post la elmigro el Rusujo Mickiewicz venis al Francio kaj Italio. Li konis George Byron kiu estis majstro por li. En 1830 komenciĝis la novembra ribelo en Pollando por sendependiĝi de Rusujo. Mickiewicz ne venis tien por batali kaj hontis pro tio kiam li ekkonis ke lia kripla frato batalis. En tiu periodo Mickiewicz unue post siaj junaj tempoj de la kontraŭrusa konspirado komencis skribi kun tre forta inspiro de okultismo. La falo de la novembra ribelo komencis lian depresion. Li komencis skribi tiam la plej gravan verkon de la pola romantikisma teatraĵo - Dziady - kiun George Sand opinias kiel la plej granda verko de la eŭropa literaturo kun poezioj de Byron kaj Faŭsto de Goethe. Tre malfacila estas konstruaĵo de ĝi, ĉar ĝi estas unu el unuaj verkoj malfermitaj (nocio de Umberto Eco). La strukturo de partoj estas sekva - parto dua, poste la kvara, poste la unua kaj la tria. La veraj personoj de la fabulo permutas en sekvantaj partoj de verko ke ili fariĝu spiritoj. La verko priskribas la popolan moran riton de Litovio, hodiaŭa Belorusio kaj suda Pollando en kiu la popolanoj sub gvido de sacerdoto, sorĉisto vokis la spiritojn de malvivuloj. La antikva slava moro estas ankaŭ hodiaŭ konservita ekzemple en la pola festo Zaduszki kaj en Дзяды (dzjady) belorusaj. Oni povas do interpreti verkon per la antikvaj-slavaj ideoj. La ĉefa persono de la verko - Gustaw - mortas kaj ŝanĝas sian samecon ricevante novan nomon - Konrad. Tiu lasta estas laŭ multaj interpretistoj nur obsedita per la spirito de Gustaw. En la tria parto li elparolas famegan Grandan Improvizacion -

La Granda Improvizacio

Mi kaj patruj'- la unuo
Mi nomiĝas Milijon' - ĉar por milijonoj
Amas mi, suferas torturojn.
Rigardas sur povran patrujon,
Kiel fil' sur patron en tortura rado;
Sentas doloroj de nacio tuta
Kiele patrin' sentas dolor' de ido
Mi suferas, frenezas - Vi saĝa kaj gajeta
Ĉiam regas,
Ĉiam juĝas
Kaj kredeble ne eraras!(...)

Adam Mickiewicz

Blasfemante kaj ofendante Dion li estas ne nur la reprezentanto de la Pollando sed ankaŭ la granda pastoro similanta la judajn patriarkojn. Laŭ scienculoj tiu Improvizacio (vorto Improvizacio estas konforma kun esperanta traduko de Roman Iwo Dobrzański) estas ne la monologo, sed la dialogo kun la silentanta Dio. Post la improvizacio sian preĝon humiliĝantan kaj petantan pri pardono elparolas la pastoro Piotr kiu ekzorcizis antaŭe Konradon. Li elparolas sian vizion de la Mesio kiu estos de Pollando (Vidu: Mesianismo). Laŭ tiu vizio, Pollando estas la Mesio de la nacioj. La nomo de tiu Mesio estos 44, laŭ tiu profetaĵo tiu homo estos de la fremda patrino kaj kun sango de la herooj malnovaj.

La dua granda verko de Mickiewicz estis Sinjoro Tadeo. Ĝi estis eposo por Pollando. Mickiewicz kreis vere metafizikan poemon kaj nun agnoskado ĝin kiel klasika eposo estas nur kondiĉa. Poemo tiu konsistas el pola heksametro. La bukolika, reva vojaĝo de la animo al la lando de la infanaj jaroj estas la gravega verkaĵo por la posta literaturo. De tiu verko tre multe ĉerpis siajn inspirojn ekzemple Marcel Proust. La nobelan manieron kritikis tamen Witold Gombrowicz. Plej fama cito de tiu metafizikaĵo estas sendube :

Alvoko de Sinjoro Tadeo

Litvo! Patrujo mia! simila al sano;

Vian grandan valoron ekkonas landano
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar hejmen sopiras.

Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski

Juliusz Słowacki redakti

 
Juliusz Słowacki

La dua pola profeto nacia - kiel oni en Pollando nomas plej gravajn poetojn - estis Juliusz Słowacki (1809-1849). Li naskiĝis en Krzemieniec (hodiaŭ Ukrainio) al kiu li sopiris simile kiel Mickiewicz sopiris al Nowogródek (hodiaŭ Belorusio). Li estis fama pro sia alta erudicio. Li amis kaj tradukadis verkojn de William Shakespeare, Francis Bacon kaj Voltero. Unue li mem prezentiĝis do kiel la pseŭdoklasikisto kaj posta karaktera eco de li estis la nigra humuro, malama ironio kaj herezemo. Mickiewicz estis celebrita de la plejparto de elmigrantaj, junaj artistoj do kiam Słowacki komencis tre kuraĝe krei gravajn verkojn kun sia projekto por batali pri Pollando Mickiewicz ricevis ĝin kiel la provokon por poema duelo. Pro la batalo de Mickiewicz kun Słowacki kaj senduba famo de tiu unua, Słowacki estis pli forgesita. Nur poste oni famigis lian poezion. La ĉefaj verkoj de Słowacki estas la teatraĵo Balladyna - inspirata per la antikvaj slavaj legendoj, Kordian - nefinita, la plej fama verko de li; en ĝi la aŭtoro prezentas sian projekton por reformi pensadon de Poloj, literaturon kaj la tutan mondon, Król-Duch - grandega eposo tutslava inspirita per la antikvaj slavaj legendoj. En Kordian Słowacki kritikas Dziady de Mickiewicz kreante novan grandan verkon. Gustaw-Konrad estas ĉi tie la povra, malplenaĝa kaj maladoleska emocie Kordian kiu en la unua parto ironie forigas sian amatinon, poste kiel la spirito li vojaĝas al Londono, al la Blanka Monto en Francio, al Romo kaj plu. Poste li transformiĝas en la heroon estante en Varsovio en la kontraŭrusa konspiro. Kordian elparolas simile kiel Konrad en Dziady sian monologon. Li elparolas ĝin starante sur la pinto de la Blanka Monto. Li kunigas sin al la plej granda homeco - mi estas la monumento de la homo en la monumento de la mondo. Słowacki prezentas tie ankaŭ sian propran projekton, ke Pollando ne estas Mesio de la nacioj (kiel parolis Mickiewicz) sed la Wienkelried de nacioj. Tiu Wienkelried estas certe nacia heroo de Svislando - Arnold Winkelried, fama pro sia heroa morto. Li oferdonis sin por venko de la batalo. Poste Kordian estas en Romo kie en la ironia sceno de parolado inter Kordian kaj la papo Słowacki prezentas la mensogon de la eklezio farante sin herezulo. Sekve Kordian estas en Moskvo kie li estas unu el konspirantoj. Pro tio, ke aliaj ne volas batali por sendependa Pollando, li mem decidas mortigi caron Nikolaon la 1-an. Kaj sekvanta ironio de Słowacki: Kordian iras al dormanta caro kaj kiam caro venas li svenas kun sia armilo. Caro direktas Kordianon al la hospitalo de frenezuloj. Kiam li ŝanĝas sian decidon, Kordian povas konservi sian vivon per la salto sur ĉevalo super bajonetaro. Poste tamen la caro volas mortigi Kordianon. La fina sceno ne estas (ironie) finita.

Słowacki kiel profeto fama estas de sia poemo - Słowiański papież (La slava papo) - kie li antaŭvidas la papon de la slava lando. La plenumon de tiu profetaĵo multaj rigardas en la papo Johano Paŭlo la 2-a - pola papo. Tiu papo mem citis multfoje tiun verkon.

Himno dum subiro de l' suno sur maro

Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro,
Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo,
Mi renkontis la flugon de cikoniaro
En la longa vicordo.
Ĝin vidante sur pola kampar' en memoro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Juliusz Słowacki, trad. Antoni Grabowski

Zygmunt Krasiński redakti

La tria pola profeto - Zygmunt Krasiński (1812-1859) estis forgesita kaj malkomprenita. Li naskiĝis en Parizo kaj lia baptopatro estas Napoléon Bonaparte. Li ne estis tiom fama kiel Mickiewicz kaj Słowacki en poezio. Forgesitaj estas ankaŭ liaj epistoloj, kiuj laŭ multaj scienculoj estas plej gravaj por la epistografio romantikisma de la tuta Eŭropo. La ĉefa verko de Krasiński estas Ne-Dia Komedio en kiu li prezentas vizion infernan, apokalipsan kaj frenezan de detruiĝo de la mondo. Tia vizio estas inspirita ne nur per la falo de Pollando sed ankaŭ la falo de la religio katolika kaj moraleco. En tiu verko Krasiński prezentas ankaŭ elementojn antikvajn slavajn kaj la komunisman revolucion. Lia vizio estas opiniata kiel profetaĵo de la komunisma revolucio dum kiu oni mortigis milojn da senkulpaj homoj detruante sian samecon, religion kaj memoron nacian kaj disvolvante la malmoralecon. Laŭfilozofie Krasiński estis mesianisto.

Cyprian Kamil Norwid redakti

 
Cyprian Norwid

Multaj amantoj kaj scienculoj de la pola poezio romantikisma opinias ke Norwid (1821-1883) estis la kvara profeto (same oni agnoskas tiel Stanisław Wyspiański). Lia poezio estas la plej forgesita tamen scienculoj opinias ĝin kiel la plej granda kiu estis de la tempo de Kochanowski kaj Sarbiewski. Laŭ multaj scienculoj ĝuste Norwid estas la plej granda pola poeto. Lia romantikeco estas tre duba. Li kreis dum la tempo de Charles Baudelaire kaj li ĉerpis de la franca parnaso (literaturo) tamen li ne estis parnasisto. Li proponis sian propran reformon de la poezio opiniante, ke la romantikisma estas en la krizo (paradokse tiujn vortojn li skribis ankoraŭ dum la vivo de Mickiewicz). Li volis krei la poezion ĉiutagan, ĵurnalan kiu esprimus la veran emocion de la tago, horo kaj momento. La verko kiun Norwid skribis estante tre povra kaj malaprecita, estis tute forgesita kaj eĉ perdita. Post dekoj da jaroj post la morto de Norwid (en la jaro 1919) la poemon de li tute hazarde malkovris Zenon Przesmycki. Li estis tiel mirigita, ke li komencis serĉi la perditajn verkojn opiniante ke li malkovris poeton pli gravan ol Mickiewicz mem (Mickiewicz estis dum tiu periodo la plej admirata laŭ regulo de Juna Pollando - vidu sube). Fine li malkovris plejparton de la verkoj apud Parizo, en la domo de la sankta Kazimiro (domo de la kuratoreco). La plej admirataj verkoj de Norwid estas la poemaro Vade-Mecum (kun famega Fortepian Szopena - Fortepiano de Ŝopen), Promethidion, Białe i czarne kwiaty (Blankaj kaj nigraj floroj) kaj Pierścień Wielkiej Damy (La Ringo de la Granda Damo). Norwid estis ankaŭ grava filozofo. Ne estis li tute mesianisto tamen li kreadis sian propran opinion pri Pollando, metafiziko, kono kaj Dio. Lia teorio de la kono kaj scienco estis tre simila al tiu de Sokrato - scii signifas esti bona. La poema esprimo de tiuj plej grandaj valoroj estas ĝuste prezentita en la mistika dialogo platona - Promethidion pri bono, vero kaj belo.

Promethidion

Mi demandos tiam homon eternan,
Mi demandos pri konfes' de beleco,
Mi demandos lin - li sen envieco,
Mi demandos lin - al volo senlertan,
-- "Scias-vi pri belo?"
-- "La formo de amo."

Cyprian Norwid

Norwid ne nur estis granda mistikisto kiel en Promethidion aŭ profetisto kiel en Fortepiano de Ŝopeno, sed li kritikis en malgrandaj, ĵurnalaj poemoj la mondon. Li tiel kritikas la socialismon, la despotismon kaj laŭdas la piemon, la amon al sia patrujo (Mia patrujo estas pli malantaŭa kaj iom pli postea). Li esprimis en tre alta formo sian propran tragedion, malfeliĉecon enan laŭ kiu oni opinias lin kiel la unua pola ekzistencialisto. En la formo de la literaturo li kreis la blankan tragedion (en La Ringo) kaj sian formon de prozo (Blankaj kaj nigraj floroj). Li estas ankaŭ kunigata kun dekadentismo en poezio.

Krom Mickiewicz, Słowacki, Krasiński kaj Norwid tre gravaj por pola Romantikismo estis filozofio de Andrzej Towiański, Karol Libelt kaj August Cieszkowski, historiografio de Joachim Lelewel, operoj de komponisto Stanisław Moniuszko (Halka, Straszny Dwór), poezio kaj teatro de Aleksander Fredro, Wincenty Pol, Seweryn Goszczyński, Władysław Syrokomla (kiu malkovris poezion de baroka poeto Józef Baka), Józef Ignacy Kraszewski, Jan Czeczot (ankaŭ skribinta beloruse) kaj Kornel Ujejski.

Pozitivismo redakti

Plej ĉefaj nomoj de la pola Pozitivismo estas Adam Asnyk, Henryk Sienkiewicz, Bolesław Prus, Eliza Orzeszko, Adolf Dygasiński kaj Narcyza Żmichowska.

 
Henryk Sienkiewicz

La plej fama estas Henryk Sienkiewicz (1846-1916), nobel-premiita aŭtoro de la egale famaj Trylogia (Trilogio), Quo vadis? (Kien vi iras?), kaj aliaj gravaj verkoj. En sia verko Sienkiewicz ne nur respondadis al Romantikismo pola sed ankaŭ kreis edukecan skrukturon de la Poleco. Li skribis laŭhistorie eposon prozan kiu edukante la Polan memoron samtempe edukis kio estas "la pola" kaj kio "la fremda". Li do esperis disvolvi en sia leganto la polajn, patriotajn emociojn dum la okupacia periodo. Post eldono de Quo vadis Sienkiewicz ricevis Nobel-premion kio popularigis lian verkaron en la tuta mondo. Sienkiewicz estis konservema kaj katolikema.

 
Bolesław Prus

Tre grava verkisto de la socialema, reformema grupo estis Bolesław Prus(1847-1912). Lia verko Lalka (La pupo) estas opiniata kiel unu el plej grandaj verkoj de la monda literaturo pozitivisma. Ĝia fabula ejo estas la Varsovio pro kio ĝi estas la rakonto pri la urbo Varsovio mem. Plej miriganta al scienculoj estas strukturo de verko kiu plenumante la ideon de la romano skatola estas vere sen la fakta centro de la fabulo. Ne ekzistas la ĉefa persono aŭ fabulo ene la verko tial oni agnoskas ĝin kiel plena kaoso. La temo de verko estas do la demando de la leganto kaj skribanto mem. La skribanto esprimas sian artan kapablon en la unu substanco de tiu kaoso- la detalo kiel persono aŭ unu el enaj fabuloj. La ricevanto tamen elektas sian plej karakteran kaj la plej realan. La realeco en la nocio de la filozofio pozitivisma estas do la ĉefa celo de Prus. Aliaj gravaj verkoj de Prus estas Placówka (Pikedo) kaj Emancypantki (Emancipulinoj). Prus estas reprezentanto ankaŭ de la pola naturalismo. Li inspiris per la verkoj de Anton Ĉeĥov, Charles Dickens kaj Nikolaj Gogol.

 
Eliza Orzeszko

La plej granda pozitivistino, emancipulino kaj verkistino de la pola Pozitivismo estis Eliza Orzeszko (1841-1910). Tiu aŭtorino de Nad Niemnem (Super la Nemano), Marta kaj de rakonto Gloria victis (Glorio al venkintoj!) estis ankaŭ amikino de la Iniciatinto L.L. Zamenhof. Tiu lasta ankaŭ estis pozitivisto laŭ ideoj. Lia traduko de "Marta" tre famigis aŭtorinon ĉar oni legis tradukitan version de Esperanto de tiu verko eĉ en Japanio. Ĝi prezentis la malfacilan vivon de la virino kiu nur per sia kuraĝeco kaj konceptemeco enfine konstruas sian vivon denove. Se temas pri la plej grandaj verkoj de Orzeszko, kvankam ne tiom disfamigitaj kiel "Marta" la plej indas la atendon "Nad Niemnem". En tiu verko Orzeszko respondas al "Dziady" de Mickiewicz kreante sian version de la mesianismo- la reformo de la socio, moralo kaj laboro ĉe fundamentoj super la memoro de la nacio estas la ĉefaj ideoj de la tre bilda, prezentema verko. Tiu verko kaj ena batalo laŭ Orzeszko estis la kaŭzo de renovigo de la pola regno en 1918 jaro. Siajn posteajn ideojn ŝi esprimis en "Gloria victis!".

Juna Pollando redakti

La plej gravaj poetoj kaj verkistoj de tiu periodo de la monda Modernismo estis Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Stanisław Wyspiański, Leopold Staff, Jan Kasprowicz, Tadeusz Boy-Żeleński, Stanisław Przybyszewski, Tadeusz Miciński, Wacław Berent, Władysław Reymont, Wiktor Gomulicki, Zenon Przesmycki, Aleksander Michaux, Stanisław Witkiewicz, Gabriela Zapolska kaj Stefan Żeromski.

La modernismo de Młoda Polska- esperante: Juna Pollando estas kredeble plej riĉa fako de la tuta eŭropa Modernismo. Simile kiel Romantismo kies daŭro ne estis tiom longa ekzemple en Germanujo aŭ Anglujo. Post la forigo de la Pozitivismo aŭtoroj komencis ĉerpi de la supranaturaleco inspirante sin per la romantikisma epoko. Tre populara estis tiam orientalismo per kiu inspiris jam Mickiewicz kaj Słowacki. La supranaturala ĉerpado de la mistika eno de la artistika substanco estis do la unua regulo de la spirituala kaj same moderna Juna Pollando. La kreinto kaj unua propaganto de la Juna Pollando estis Artur Górski (1870-1959) kiu ellaboris la programon de ĝi. La pola Modernismo estas preskaŭ tute novromantisma.

 
Leopold Staff

Leopold Staff(1878-1957)- unue estis la adepto de la filozofio de Friedrich Nietzsche (kiu mem opinis ke li estas la Polo). Lia poemo Kowal (Forĝisto- esperanten tradukis Julian Tuwim) estas alta arte ilustraĵo de la filozofio pri la superhomo. Ĉian kontraŭkredan kaj kontraŭreligian aspekton tamen Staff permutadis en franciskisma (dum tiu tre populara nocio inspirita per la penso de sankta Francisko) afirmo. Li esprimadis en siajn poemojn grandegan, erudician riĉecon estetikan kunigante la novajn sentojn de la modernismo kun klasikaj, malnovaj kaj ezoteraj artaj substancoj. Tiu erudicio disvastigis inter ĉiuj grandaj poetoj de la pola Modernismo kaj la epoko interbatala. Staff komencis esti poetika modelo. Liaj plej gravaj verkoj de la poezio estas Sny o potędze (Revoj pri la potenco), Martwa pogoda (Malviva vetero) kaj Dziewięć Muz (Naŭ Muzoj).

Kazimierz Przerwa-Tetmajer (1865-1940)- la granda amanto de la popola kulturo, aŭtoro de la poezioj mistikaj pri la hodiaŭeco (certe kunigita kun erudicio estetika de Staff) kiel Czasem, gdy długo na pół sennie marzę (Momente kiam mi longe, dormeme mi revas), Daleko został cały świat (For restis la tuta mondo) al kiuj Karol Szymanowski, la grava komponisto de la Juna Pollando kreis muzikon.

 
Stanisław Wyspiański

Stanisław Wyspiański (1869-1907)- la plej granda poeto kaj pentristo de la Juna Pollando. Lia mistika teatraĵo Wesele (Nupto) estas la plej granda atingo de tiu periodo. Ĝi ne nur kunigas pozitivisman realismon kaj naturalismon sed ankaŭ supranaturalismon, simbolismon, modernismon kaj neoromantikismon. La esenca respondo al "Dziady" de Mickiewicz estas riĉega inspiraĵo de la popola kulturo, prezento de la gravaj opinioj por ideo de sendependa Pollando kaj ankaŭ profetaĵo. Laŭ fabulo dum la nupto de la pola nobelulo kun popolulino (kaj ŝokinda ĝi estus dum la malnova Pollando) en la feliĉa amuzo de la popolaj dancoj partoprenas en la ceremonio nobeluloj polaj kun simplaj popoluloj. La partoprenanta poeto emigas novedzinon ke ŝi invitu la popolajn spiritojn de la malnova tempo. Dum la nupto reale venas la spiritoj de la pola pasinteco. Venas Szela- popolulo kiu murdis polajn nobelulojn, Branicki- unu el la Targowica, kiu vendis Pollandon, Stańczyk- profeta bufo kiu ploris antaŭvidante historion de la Pollando dum renesanca epoko, popola spirito Chochoł kaj pola profeto Wernyhora. Tiu lasta venante al dormanta nobelulo aldonas al li la oran kornon (legenda antikva pola signifo de sendependeco) komandante ke li voku tutan Pollandon ke ili pretigu al ribelio kaj kiam estos la sunleviĝo ke la nobelulo blovu per la korno. Li adiaŭas lin kantante- “La Polujo ne pereis…”. La misio malsukcesas kaj la sorĉitaj pri la espero de la libera Pollando homaro ne povas aŭdi nenion krom la sankta korno. Tiu verko estis eldonita unue ankoraŭ antaŭ la sendependigo de la Pollando.

 
Jan Kasprowicz

Jan Kasprowicz(1860-1926)- la grava pola poeto fascinadis pleje per la bibliaj arĥetipoj. Liaj poemoj kiel Dies irae (La tago de kolerego), Jestem i płaczę (Mi estas kaj mi ploras) estas la esprimoj parafrazaj, alternativaj al la religio kaj multfoje heretikaj. La plej gravaj por poezio pola de lia verkaro estis Dies irae kaj Ĥimnoj. Li estis ankaŭ gravega tradukisto de la malnova greka, angla, germana, franca, itala, norwega kaj dana lingvoj tradukante ekzemple verkojn de Eŭripido, Ŝekspiro, Marlowe, George Byron, Percy Shelley, Oscar Wilde, Goethe, Friedrich Schiller, Maurice Maeterlinck, Arthur Rimbaud, Herman Heijermans kaj Henrik Ibsen.

Tadeusz Boy-Żeleński (1874-1941) estis ankaŭ la grava tradukisto. Li tradukis plej ĉefajn verkojn de François Villon, Molière, Pierre de Marivaux, Jean Baptiste Racine, Pierre Corneille, Pierre Beaumarchais, Voltero, Kartezio, Blaise Pascal, Paul Verlaine, Madame de La Fayette, Monteskeo, Denis Diderot, Michel de Montaigne, François Rabelais, Jean Jacques Rousseau, Honore de Balzac, Marcel Proust, Henri de Saint-Simon, Gustave Flaubert, Alfred Jarry kaj plu. Verkistojn de la Juna Pollando li ironie dividis sur la parto satana kaj tatra. Liaj plej grandaj verkoj estis Słówka (Vortetoj), Znasz li ten kraj… (Konas vi tiun landon…- cito de Mickiewicz), Piekło kobiet (La inferno de virinoj) kaj Marysieńka Sobieska (Marieto Sobieska). Li estis kunkreinto de la kabareto Zielony balonik (Verda baloneto). Li estis terure murdita je la komenco de la 2-a mondmilito.

 
Władysław Reymont

Władysław Reymont (1967-1925)- nobelpremiita verkisto kiu plej famiĝis pro sia poemaj romanoj- Chłopi (Popolanoj) kaj Ziemia obiecana (La tero promesita). Tiu unua estis la popola eposo skribita kiel romano (proze). Aŭtoro celis prezenti la polan realecon en la polaj terenoj. Samtempe en la fabuloj popolaj de la nobeloj, popolanoj kaj hebreoj Reymont ĉerpadis sian artan simbolismon, realismon kaj naturalismon.

Stefan Żeromski (1964-1925)- nomita la konscienco de la Pollando. Aŭtoro de mistika Przedwiośnie (Antaŭprintempo), Ludzie bezdomni (Homoj senhejmaj) kaj Syzyfowe prace (Laboroj de Sizifo). Li inspiris per Pozitivismo kaj la Juna Pollando kreante la mistikan vizion de la rezurektanta Pollando. En la "Przedwiośnie" li rakontis la historion de la pola knabo naskiĝinta en Baku kiun lia pola patro volas direkti al la Pollando. Post la batalo pri Pollando en 1918 jaro la patro emigas sian filon, ke li venu al Pollando. La filo estas adepto de komunismo. Kiam li emigita enfine venadas kun sia patro al Pollando lia patro mortas. En la lasta volo lia patro malkovras antaŭ sia filo, ke li devas veni al Pollando pro unua sekreta kaŭzo- en Pollando estas vitraj domoj. Revigita filo celas nur fervore al Pollando. Konante realecon li estiĝas simila kiel Wienkelried de Słowacki. Żeromski estis nomumita al Nobel premio.

Tute sendepende de la Juna Pollando kreis en angla lingvo pola fama verkisto Józef Konrad Korzeniowski konata per la nomo Joseph Conrad (1857-1924). Liaj plej grandaj verkoj estas komenco de la monda ekzistadismo- Lord Jim, The Heart of Darkness (La koro de la tenebro) kaj The Secret Agent (La kripta agento). Liaj verkoj estis aŭtobiografiaj. Li estas admirata pro la kreado de stilo kaj agordo kun la originala filozofio ekzistenciala. Li tamen ĝis sia morto parolis en la angla kun la forte fremda akcento. Lia lasta celo (enfine malsukcesa) estis la reveno kun sia familio al la sendependa Pollando.

Periodo interbatala redakti

 
Bolesław Leśmian

Dum la periodo interbatala plej gravaj aŭtoroj estis Bolesław Leśmian, Julian Tuwim, Stanisław Ignacy Witkiewicz, Witold Gombrowicz, Jarosław Iwaszkiewicz, Bruno Schulz , Józef Czechowicz, Konstanty Ildefons Gałczyński, Stefan Żeromski, Maria Pawlikowska-Jasnożewska, Maria Dąbrowska, Zofia Nałkowska, Julian Przyboś, Jan Lechoń, Aleksander Wat, Bruno Jasieński, Stanisław Młodożeniec kaj Kornel Makuszyński. Ankoraŭ dum Młoda Polska gravegan poeton por pola literaturo estis Bolesław Leśmian(1877-1937). Li devenis de la poligita familio de Judoj- Lesman. “Leśmian” oni povas traduki al esperanto kiel "tiu kiu sin nomigas la arbaro". Sian junecon li travivis en Varsovio, Kievo kaj en Ukraino. Li inspiriĝis multe de Baroko, Romantikismo kaj la Juna Pollando. Gravan signifon havis al lia poezio la filozofio kaj psikologio. Kvankam li ne estas tro konata en la mondo lia poezio estas opiniata kiel la plej konforma kaj artega al ĉiumonda ekzistadismo. Celante krei la agordon plej poeman li uzadis neologismojn, oksimorojn, paradoksojn kaj simbolojn, konstruante plej artemaj strukturojn de la poemo. Plejofte li okupiĝis pri modernigado de balado kreante ekzemple tiom famajn baladojn kiel Śnigrobek (Dormtometo), Dziewczyna (Knabino), Gad (Rampulo). Unue li ilustradis filozofion de Henri Bergson pri elan vital (kiel en "Knabino") tamen poste li komencis krei sian propran filozofion. Li inspiriĝis ankaŭ multe per la antikva slava kulturo, la popola kulturo, la panteismo, la filozofio de Giambattista Vico, simbolismo, naturalismo kaj precipe pri surrealismo. Ĉiuj de liaj malnombraj verkoj estas opiniataj kiel monumentaj por la moderna poezio. Liaj plej ĉefaj verkoj estas Sad rozstajny (Fruktoĝardeno disstarantema), Łąka (Herbaro), Klechdy sezamowe (Fabeloj sezamaj) kaj plu da malgrandaj poemoj (precipe baladoj). Li estis ankaŭ teoristo de la literaturo kaj aŭtoro de verkoj pri la poezio.

Stufeto

Bajdal' diris al Dio:
Ho, ho- la povra mio!
Ne nur Vi min kreis, ĉevalon, okseton
kaj ankoraŭ Vi devis majstri la Stufeton?

Bolesław Leśmian

Julian Tuwim (1894-1953)- la granda pola poeto kaj Esperantisto devenanta de poligita juda familio Tuwim. Dum la juna tempo li lernis Esperanton kaj li tradukis al tiu lingvo poemojn de Leopold Staff kaj Juliusz Słowacki. Li estis kunkreanto de la grupo poezia Skamander- de li, Antoni Słonimski, Jarosław Iwaszkiewicz, Kazimierz Wierzyński kaj Jan Lechoń. Li kreadis famegajn, ankaŭ hodiaŭ popularajn en Pollando fabelojn kaj poezion satiran, tamen liaj plej ĉefaj verkoj estas la lamentoj, poemoj ilustrantaj la vivon en la moderna mondo kaj aliaj. Liaj plej ĉefaj verkoj estas Czyhanie na Boga (Insido kontraŭ Dio), Sokrates tańczący (Sokrato dancanta), Bal w operze (Balo en opero), Kwiaty polskie (Polaj floroj). Li admiris poezion de Bolesław Leśmian kiu lin kritikis pro la skribado por la hazarda "ĉiuhomo" de la strato. Tuwim estis la komencanto de la pola postmodernismo.

Jarosław Iwaszkiewicz (1894-1980)- hodiaŭ opiniata kiel unu el la plej grandaj verkistoj de la monda literaturo. Li estas plej admiranta pro siaj rakontoj- Panny z Wilka (Virgulinoj de la Wilk), Matka Joanna od Aniołów (Patrino Joanna de la Anĝeloj), Ikar (Ikaro). "Virgulinoj de la Wilk" estas agnoskata kiel la plej grava rakonto de tiu periodo en Pollando. Li kreis ankaŭ libreton al la opero de sia kuzo- Karol Szymanowski- nomata Król Roger (La Reĝo Roger). Lia plej granda romano estas Sława i chwała (La famo kaj glorio). Li estas ankaŭ tre fama pro siaj poemoj. Li estis ankaŭ biografisto de Ŝopeno. Post la falo de la grupo Skamander kiun li kunfondis kaj post la 2-a mondmilito li estis politikisto kaj ĉefo de la Asocio de Polaj Verkistoj.

Stanisław Ignacy Witkiewicz fama kiel Witkacy (Vitkaco)- filozofo, verkisto, pentristo kaj poeto. Li estis fama de siaj malkonvenciaj, eksperimentaj kaj obsceniaj manieroj de kreado. Li esprimis tre surrealisman kaj simbolisman arton tamen ĝi ofte estas opiniata kiel arte tre alta kreado. La plej famaj verkoj de Vitkaco estas ne nur siaj ekstazemaj pentraĵoj (Pocałunek mongolskiego księcia- La kiso de mongola princo) kaj teatraĵoj (kiel Szewcy- Ŝuistoj, W małym dworku- En malgranda nobeldomo, Jan Karol Maciej Wścieklica, Matka-Patrino) sed ankaŭ de romanoj kiel 622 Upadki Bunga czyli demoniczna kobieta (622 faloj de Bungo aŭ la demonema virino), Nienasycenie (Sensufiĉemo) kaj de traktato Narkotyki- niemyte dusze (Narkotikoj- nelavitaj spiritoj). Kiam li sciigis ke Pollandon ne nur atakis nazia Germanio (1-an de septembro 1939 jaro) sed ankaŭ li ekvidis armion rusan (Sovetunio atakis Pollandon la 17-an de septembro) li pafiĝis.

 
Bruno Schulz

Bruno Schulz (1892-1942) estis verkisto, pentristo, teoristo de la literaturo. Lia plej granda admiranto estis James Joyce mem (Joyce admiris ankaŭ Nałkowska kaj Dąbrowska). Li devenis de Drohobiĉ kiun li laŭdis multe. Lia verkaro estas tre malnombra. Plej fama en la mondo estas Sklepy cynamonowe (Vendejoj cinamaj). Schulz ne volis ĝin eldoni tamen li estis emigita de Zofia Nałkowska. Li estis majstro de la kugigo de realismo kun surrealismo. En "Vendejoj" li priskribas ekzemple psikan malsanon de sia patro. Unue ŝokita kaj mirigita same per tio li priskribas sian patron kiel la biblia Jakobo kiu batalas en sia dormo kun la potenco de Dio. Tiu epizodo finas per la profanigo de ĉiujn krom la filo. Ĝi estas la motivo Sacrum Profanum. La surrealismaj estas ankaŭ sekvantaj rakontoj per kiuj li inspirante per la psikanalizo ŝanĝas la tutan realecon per surrealismaj kunigoj. Li ekzemple kontraŭas la naturecon kun la nenaturecon (Manekiny- Manekenoj). La verkaron de Schulz oni komparas kun ekspresionismo moderna de Franz Kafka (Schulz mem tradukis la "Proceson" de Kafka). Li inspiriĝis ankaŭ pri surrealismo, kreismo kaj psikanalizo. Plej grandaj verkoj de Schulz estis ankaŭ Sanatorium pod Klepsydrą (Sanatorio sub la Klepsidro) kaj fragmentoj de la romano Mesjasz (Mesio). Dum la okupacio Germana li estis uzata kiel pentristo germana gestapulo Felix Landau por pentri freskojn. Li estis murdita de gestapulo Karl Günther en 1942 jaro.

Gravas ĉi tie mencii ankaŭ la reprezentantojn de la pola literaturo de la lingvo Esperanto. Inter la budapeŝta kaj skota skoloj oni povas ankaŭ rimarki la skolon de Pollando. Komence de Zamenhof, la unua verkisto de la esperanta lingvo kiu estis kunigita kun Pollando en esperanta lingvo komencis skribi tre gravaj verkistoj kiel Antoni Grabowski, poeto Leo Belmont, Kazimierz Bein, Stanisław Zygmunt Braun, novelisto Jozefo Wasniewski, genia esperantista satiristo Izrael Lejzerowicz, poeto Eugeniusz Matkowski. Ekzistas ankaŭ postea generacio de Poloj skribantaj en la esperanta lingvo- poeto kaj eseisto Jan Stanisław Skorupski, publikisto Roman Dobrzyński, poetino Mira Andrusiewicz, biografistino kaj dramistino Zofia Banet-Fornalowa kaj rakontisto Tyburcjusz Tyblewski.

Dum la milito kaj posta komunisma nelibereco redakti

La plej grandaj verkistoj de tiuj periodoj estis Krzysztof Kamil Baczyński, Józef Czechowicz, Jerzy Andrzejewski, Miron Białoszewski, Tadeusz Borowski, Aleksander Kamiński, Roman Bratny, Zofia Nałkowska, Gustaw Herling-Grudziński, Karol Irzykowski, Kazimierz Wyka, Tymon Terlecki, Witold Gombrowicz, Tadeusz Gajcy kaj Czesław Miłosz.

Dum la 2-a mondmilito redakti

 
Krzysztof Kamil Baczyński

Dum la Germana kaj Soveta okupacio dum la 2-a mondmilito la tuta kulturo pola estis en la granda danĝero. Julian Tuwim kaj Wojciech Wierzyński emigris, multaj verkistoj estis deportitaj al la koncentrejoj. Tiuj kiuj povas ankoraŭ vivi kaj funkcii dum okupacio organizis multe la sekretajn asociojn, vesperojn poemajn, teatrajn, muzikajn kaj la tuta vivo kultura de la Pollando estis disvastigata en sekreto. Plej grandaj poetoj de tiu periodo estis Krzysztof Kamil Baczyński pro sia poema eminenteco nomata ofte la dua Norwid, Tadeusz Gajcy, Józef Czechowicz kaj Czesław Miłosz (la poezio de la savo), kaj Tadeusz Borowski.

Elegio pri la pola knabo

Vi eliris, hela fil’, nokten kun nigra armil,
Vi sentis, kiel hirtiĝas malbon’- minuta son’.
Antaŭ falo ankoraŭ vi teron per man’ benis
Ĉu ĝi estis la kuglo, ho fil, ĉu la koro krevis?

Krzysztof Kamil Baczyński

Post milito Roman Bratny skribos pri la generacio de Kolumboj- la naskiĝjaro 1920. Tiuj Kolumboj partoprenis en Ribelo de Varsovio kaj kreis la poezion katastrofisman. Tia Kolumbo estis ekzemple Baczyński kiu kun sia edzino mortis en la Ribelo de Varsovio.

Dum la pola komunismo kaj emigracio redakti

Post la 2-a mondmilito la orientajn terenojn de Pollando (Belorusio, Litovio kaj Ukraino) aneksis Sovetunio trudante ankaŭ sian formon politikan- la komunismon kaj ĉiaman kontrolon. La periodo de 1946 jaro ĝis la 1989 jaro estas ofte nomigata la dua okupacio ĉar en la ŝtato estis enkondukita tre forta cenzuro. Tial restis en emigracio ekzemple Witold Gombrowicz estiĝante la plej granda okcidenta verkisto de ekzistadismo kune kun Jean-Paul Sartre kaj Albert Camus. Tre grava estas ankaŭ la pola magazeno Kultura (Kulturo) kiun en Parizo fondis Jerzy Giedroyc koncentrante ne nur Gombrowicz sed ankaŭ tiajn grandajn verkistoj kiel Czesław Miłosz, Gustaw Herling-Grudziński, Tymon Terlecki, Andrzej Bobkowski kaj Michał Heller. Al "Kulturo" skribis ankaŭ Zygmunt Bauman, Thomas S. Elliot, Albert Camus, Emile Cioran, George Orwell, Simone Weil kaj Aleksandr Solzhenitsyn. En la Pollando komunista restis tiel gravaj verkistoj kiel Zbigniew Herbert, Jerzy Andrzejewski, Roman Bratny, Jarosław Iwaszkiewicz, Tadeusz Różewicz, Sławomir Mrożek, Miron Białoszewski kaj Tadeusz Kantor. Tre grava, sendependa skribisto de la emigracio pola estis Jerzy Kosiński, skribanta en la angla lingvo (aŭtoro de The Painted Bird- La pentrita birdo).

La ĉefaj vojoj de literaturo post la 2-a mondmilito redakti
 
Tadeusz Borowski

Post la milito preskaŭ ĉiuj polaj verkistoj okupiĝis pri la demando pri la formo post tiaj katastrofoj. Oni interesiĝis pri la aspekto- kio fariĝis pri homeco dum la milito, en la terura momento de Auschwitz. La plej terurajn viziojn de homeco kreis Tadeusz Borowski kiu sorte travivis sian periodon en Auschwitz- li kreis rakontojn kie li priskribis la limojn de la tiel nomata homeco kiel la simpla iluzio. Laŭ Borowski la ĉefa naturo de homo estas besta instinkto stimulata per la malsato kaj timo. Laŭ li eŭropa kulturo estas amasa trompo en kiu oni memoras nur venkoj de kulturo forgesante pri la viktimoj de ĝi. En Auschwitz la eŭropa kulturo falis kaj kompromitiĝis. Post milito Borowski fariĝis unu el plej gravaj komunistoj opiniante komunismon kiel la perfektan stilon de regado. Li tamen trompiĝis kaj forĵetante komunismon sinmortigis 6 jaroj post la mondmilito. Li ne povis elteni, ke komunismo estas plia trompo kiun li mem kreis. Aliaj verkistoj postmilitaj ne demandis rekte pri la formo post mondmilito, tamen ili ĝin ŝanĝadis. La plej eminenta reviviginto de avangardo estis Tadeusz Różewicz kiu enfine ripetos la demandon de Theodor Adorno- Ĉu povas ekzisti poezio post Auschwitz?- kaj draste reformos la poezion, teatron kaj prozon fariĝante tre eminenta verkisto en la monda literaturo. Li kreis anti-poezion, forigante el poezio la lirikon kaj anti-teatron disrompante la strukturojn de dramo- tie li uzis ekzemple teatron de absurdo. Post la mondmilito reviviĝos la teorioj de poezio de Tadeusz Peiper, tamen reformos ĝin la instruisto de Różewicz- Julian Przyboś. Li estis poeto kaj instruisto de tiuj du gravaj poetoj- Różewicz kaj Miron Białoszewski. Fine de 60-aj jaroj Przyboś edukiginte gravajn jam poetojn kontraŭos al ili per la Oda do turpistów (Odo al turpistoj (~malestetikistoj)). La nova vojo de Przyboś rapide falos en la batalo kun la junaj reformantoj Różewicz kaj Białoszewski.

 
Witold Gombrowicz
Witold Gombrowicz redakti

La granda verkisto Witold Gombrowicz (1904-1969) kreis admiratan de Albert Camus kaj Jean-Paul Sartre (poste ankaŭ usonaj verkistoj kiel John Ashbery) Ferdydurke. Li estas la ĉefa reprezentanto de la pola postmodernismo kune kun Jerzy Andrzejewski, ekzistadismo kune kun Jerzy Kosiński kaj ankaŭ surrealismo. Ferdydurke estis eldonita en la Pollando ankoraŭ antaŭ la 2-a mondmilito. De la komenco ĝi mirigis Bruno Schulz kiu kreis bildojn al la unua eldono. Nur poste oni apreciis ĝin en okcidento. La surrealismo, frua postmodernismo kaj strukturo de analogio konstituas tiun verkon kiel la tre novigema en la mondo. La temo de ĝi estas kredeble maladoleskeco en ĉiuj povoj de kompreno de ĉi tiu nocio. Unufoje en la pola literaturo li uzis groteskon, pastiĉon kaj ludon. En la teksto estas enkondukita per parafrazoj kaj citoj multaj fragmentoj de la granda pola literaturo- ekzemple citoj de Juliusz Słowacki kaj Jan Kochanowski. Almenaŭ la fono de la verko ne ekzistas- same grava estas ĉefa fabulo pri maladoleskeco kaj disrompanta verkon rakonto-eseo pri la analizo, analogeco kaj strukturo de la verko (antaŭparoloj, "Filidor", "Filibert"). "Ferdydurke" do mem difinigas per la tuta ludo kun senco kaj formo. Gombrowicz skribis tie ankaŭ pri pola vivmaniero de la 30-aj jaroj- plue vivanta tradicio de la kortegoj kaj artistokrateco, plua modo ami la vilaĝan kulturon, kaj plua maladoleskeco de la ŝtato. Antaŭ milito, en 1939 jaro Gombrowicz venis al Arĝentino. Kiam komencis la milito li restis tie. Post longa depresio kaj laboro en pola banko en Arĝentino sekvantan verkon Gombrowicz kreis en 40-oj. Li priskribis ironie kaj ekzistademe sian sopiron al Pollando kritikante kaj inspirante samtempe per la Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz. Li parodiis la lingvan manieron de Mickiewicz uzante ĝin al la tre humura priskribo de fervoraj-arĝentinaj kaj polaj- moroj. Li eldonis ĝin en 50-oj en "Kultura". Poste li skribadis famegajn Taglibrojn opiniatajn kiel plej grandaj verkoj de tiu aŭtoro.

Zbigniew Herbert redakti
 
Zbigniew Herbert

Zbigniew Herbert(1924-1998), la grava poeto pola. Li ne emigris ĉar li timis ke li prokrastus sian Polecon. Lia filozofema liriko, eseo kaj dramo estas hodiaŭ modelo por junaj polaj verkistoj. La plej fama estas la ciklo pri Pan Cogito (Sinjoro Cogito). Li estas ankaŭ eminenta aŭtoro de Raport z oblężonego Miasta (Raporto de la sieĝita Urbo), Rovigo, Jaskinia filozofów (Kaverno de filozofoj).

Miron Białoszewski redakti

Białoszewski (1922-1983) estis plej fama de sia poezio kaj prozo. La plej famaj estas liaj surrealismaj poemoj en verkoj poeziaj- Oho, Rozkurz (Dispolvo), Namuzowywanie (Ekmuzigado). Lia poezio estis abstrakciisma kaj postmoderna. Li skribis ankaŭ monumentalan Pamiętnik z powstania warszawskiego (La memorlibro de la Ribelo de Varsovio).

Czesław Miłosz redakti
 
Czesław Miłosz

Czesław Miłosz (1911-2004) estis nobel-premiita verkisto kaj poeto kiu unue estis kunfondinto de la poezio de la savo, la pola poezio katastrofisma, poste li skribis al pariza Kulturo. Enfine en la tute libera Pollando li skribis kelkajn poemojn kaj librojn kreante tute novan, ankoraŭ nedifinitan formon literaturan en Piesek przydrożny. Plej li estas fama de ekzistadisma Zniewolony Umysł (Malliberigita menso), metafizika Dolina Issy (Valo de Issa), taglibro Rok myśliwego (La jaro de ĉasanto), filozofa verko Rodzinna Europa (Familia Eŭropo) kaj du poemaj traktatoj- poetika kaj teologia.

Tadeusz Różewicz redakti

Tadeusz Różewicz (n. 1921) estas la plej granda vivanta verkisto de Pollando kune kun Wisława Szymborska. Li ĉefe estas kreanto de la nova konscio post la 2-a mondmilito. Li multfoje strebis respondi al demando: ĉu oni povas skribi post la milito kaj ĝenerale pri ĝi? Enfine li kreis la verson sindeteneman kiu estas ofte nomigata la kvara sistemo de la pola versfarado.

 
Tadeusz Różewicz

Sendube plej granda verko de Różewicz estis Kartoteka (Kartoteko), la dramo en kiu li montras la detruitan konscion de la homo post la tremiginta milito. Oni opinias ke ĝi estas verko plene revolucia al pola literaturo- tiu dramo de absurdo, surrealismo kaj postmodernismo montras homojn kun prokrastita sameco, moraleco kaj konscio. Ne ekzistas la ĉefa persono, ne ekzistas la ĉefa fabulo kaj la tuta absurdo kaj la fabulo estas la movo de la tuta montrata socio. La teksto dependas ankaŭ al la ideo de Poleco. Oni opinias Kartotekon la verko simile grava kiel la dramoj de Samuel Beckett kaj Witold Gombrowicz. Per tiu teksto kaj aliaj revoluciaj poemaroj kiel Rozmowa z księciem (Parolado kun princo) aŭ Twarz (Vizaĝo) inspiriĝis ekzemple Miron Białoszewski, Stanisław Barańczak, Adam Zagajewski, la tuta Pokolenie BruLionu, Tomasz Różycki kaj aliaj. Lia verko estas do la revolucia momento de la pola literaturo.

La Kartoteko
VIRO:Mi komprenis enfine post tridek jaroj la egon de ŝuldoj, ĝenerale miaj ŝuldoj. Paĉjo! Panjo! Jes, mi manĝis la kolbason en la Sankta Vendredo, la 15-an de aprilo 1926. Mi hontas pro mia ago. Manĝi la kolbason mi planis pli antaŭe kune kun Joĉjo kaj Paŭlĉjo. Mian malhonoran faron, kara paĉjo, oni ne povas pardoni. Mi manĝis la kolbason pro la frando. Mi ne estis malsata. Danke al via zorgemo mi havis infantempe la panon ĝissate. Kutime mi ricevis la etan monon por frandaĵoj.

PATRINO:Sed patro demandas pri la sukero, ne pri kolbaso.
VIRO: Panjo. Ne defendu min. Rezignu de via filo. Sukeron mi manĝis kaj la kolbason. Mi memoras, ĉirkaŭ la 15-a ĥoro kaj kvin minutoj mi manĝis ankaŭ kolbason. Mi manĝis la plej grandan parton. Ankaŭ nia kara avinjo, murdita pro mia intrigo...
PATRINO:Ja avinjo per la morto natura...
VIRO:Povraj gepatroj. Vi naskigis la monstron.

Tadeusz Różewicz
Socrealismo redakti
 
Wisława Szymborska

La pola socrealismo ne estas multe interpretata tamen en tiu fenomeno ankaŭ partoprenis posteaj grandaj poetoj. Ĉefa socrealisto estis Władysław Broniewski, tamen la prokomunistan, konforman al cenzuro kaj ideologio komunista verkaron skribis Tadeusz Konwicki (postea granda opoziciulo kaj aŭtoro de Mała Apokalipsa- Malgranda Apokalipso, la ĉefa verko de opozicio kontraŭkomunista) kaj nobel-premiita Wisława Szymborska.

Literaturo kromsocrealista - Infanoj de la batalo redakti

Dum la komunisma periodo ekpublikis ankaŭ kromkomunisma literaturo de la junuloj. Tiuj junuloj estis Rafał Wojaczek, Marek Hłasko, Andrzej Bursa kaj Edward Stachura. Antaŭ pafiĝo de Wojaczek (1945-1971) li kreis literaturon de nigra humuro, ironio, priskribantan la fatalon de realeco- ĝi estis la pola turpismo. Simile skribis eminentaj verkistoj Stachura (1937-1979) kaj Hłasko (1934-1969). Bursa (1932-1957) kreis tamen sendepende la literaturan nokturnon. Ili ĉiuj ne estis famaj en la komunisma ŝtato ĉar ili ne volis krei nek prokomuniste nek eĉ optimisme pri la ĉirkaŭanta pola realeco. Tiu generacio estas nomata la infanoj de la batalo.

Opozicio kaj la Nova Ondo-Białoszewski, Barańczak, Zagajewski redakti
 
Stanisław Barańczak

Plej grandaj opoziciuloj en literaturo estis Czesław Miłosz, Stanisław Barańczak, Adam Zagajewski, Miron Białoszewski, Tadeusz Konwicki kaj Zbigniew Herbert. Plej junaj- Barańczak kaj Zagajewski estas kunkreintoj de la nova pola poezio. Barańczak (1946-) estas grava tradukisto de la lingvo angla kaj poeto ĉerpanta de la Baroko kaj Postmodernismo (kaj kuniganta ĝin). Li estas opiniata kiel plej granda vivanta pola poeto kune kun Zagajewski, Rymkiewicz, Szymborska kaj Różewicz. Plej gravaj liaj verkoj estis Tryptyk z betonu, zmęczenia i śniegu (Triptiko de la betono, langvoro kaj neĝo), Bo tylko ten świat bólu... (Ĉar nur tiu mondo de sufero...) kaj Pegaz zdębiał (Pegazo miregis). Li kreis ankaŭ la poemon pri la leĝo milita en Pollando en 1981 jaro.

Grava al la pola literaturo estis ankaŭ la verkaro de pola judo Isaac Bashevis Singer, skribinta en la angla, germana kaj jida lingvoj. Unu el plej grandaj verkoj de li estas ekzemple Der kunstnmakher fun Lublin (Magiisto de Lublin).

La moderna literaturo en Pollando redakti

Plej gravaj verkistoj estas Andrzej Stasiuk, Adam Zagajewski, Tadeusz Konwicki, Janusz Głowacki, Gustaw Herling-Grudziński, Olga Tokarczuk, Stanisław Lem, Wisława Szymborska, Tadeusz Różewicz, Czesław Miłosz, Julia Hartwig, Jarosław Marek Rymkiewicz, Wojciech Kuczok, Rafał Ziemkiewicz, Dorota Masłowska, Jerzy Pilch, Manuela Gretkowska, Marcin Świetlicki, Andrzej Sosnowski, Piotr Sommer, Ryszard Kapuściński, Katarzyna Grochola, Paweł Huelle, Michał Witkowski, Johano Paŭlo la 2-a, Eustachy Rylski, Wiesław Myśliwski, Jacek Dehmel kaj Eugeniusz Tkaczyszyn-Dycki.

Pokolenie Brulionu- Nowi Skamandryci redakti

 
Olga Tokarczuk

En la fino de la komunisma Pollando la opozicia grupo de intelektuloj kreis la kulturan kaj literaturan revuon- BruLion (cele skribita per "L"). La revuon oni eldonis dum jaroj 1987-1999. Komence de la liberigita Pollando, en 1990 la revuon komencis interesi aferoj de la socio kaj kulturo kiel la feminismo, plurmedioj, ciberpunko, samseksemuleco, do ĉiuj aferoj pri kiuj oni ne povis paroli, skribi dum la komunisma epoko. Verkistoj de tiu revuo foriris de la tipo de liriko kiun kreadis Zbigniew Herbert (la liriko de ago) kaj komencis skribi per la ekzistadismo. Ĉefe oni interesis pri la korpo kaj sentoj kiuj estis ĉefaj elementoj de la libera aŭtobiografio. La formo de poemo kaj aliaj komencis esti dependa de la Novjorka skolo (Frank O'Hara, John Ashbery). Plej grandaj verkistoj de "BruLion" estis- Manuela Gretkowska, Krzysztof Koehler, Jacek Podsiadło, Olga Tokarczuk, Marcin Świetlicki kaj Marcin Baran. Ili ĉiuj estas konataj kiel Pokolenie Brulionu (Generacio de Brulion) aŭ Nowi Skamandryci (Novaj Skamandritoj)

Postmoderna skandalismo kaj geja literaturo redakti

 
Dorota Masłowska

Post eldono de la Wojna polsko-ruska pod flagą biało-czerwoną (La batalo pola-rusa sub la flago blanka-ruĝa) de Dorota Masłowska, juna studantino de Gdańsk, la verkistaro kaj kritikaro estis ŝokita. La revolucio en la lingvo kaj temo de tiu lingvo tuj ekinteresigis la legantaron eĉ en aliaj ŝtatoj. Jam en 2004 oni eldonis la libron en Francio, Britio, Italio, Germanio, Usono, Ĉeĥio, Hispanio, Hungario kaj Rusio. La franca kritikaro komparis Masłowska al Witold Gombrowicz, Nikolaj Gogol kaj Louis-Ferdinand Céline, multaj kritikistoj de Pollando nomigis ŝin la genio (ekzemple tre grava kritikisto Igor Stokfiszewski). En tiu libro ŝi okupiĝis pri la realeco de la postkomunisma Pollando eksponante la postmodernan lingvon. En 2005 jaro la dua libro de Masłowska- Paw królowej(La pavo de la reĝino) gajnis la Nike-premion.

Tre grava grupo de la plej nova verkistaro de Pollando estas gejoj. Ilia literaturo okupiĝas pri gejaj fabuloj, postkomunismaj fuŝartemoj kaj pseŭdo-katolikismo en Pollando. Plej grava reprezentanto estas Michał Witkowski, la aŭtoro de Lubiewo.

Polaj literaturaj premioj redakti

Moderne la plej prestiĝaj kaj popularaj premioj de la literaturo pola estas:

Vidu ankaŭ redakti