Tadeusz Boy-Żeleński
Tadeusz Kamil Marcjan Żeleński, literatura pseŭdonomo Boy (naskiĝis la 21-an de decembro 1874 en Varsovio, murdita la 4-an de julio 1941 en Lvovo) – pola verkisto, poeto-satiristo, kronikisto, eseisto, tradukisto de franclingva literaturo, literatura kritikisto kaj teatra, kuracisto, socia aganto, framasonisto. Propagis konscian patrinecon, kontraŭkoncipilojn kaj seksan edukadon. Li estis murdita fare de germanoj kadre de la Masakro de Lvovaj Profesoroj.
TradukaĵojRedakti
- Kanto de Roland,
- François Villon,
- Tristan kaj Iseult prilabore de Joseph Bédier,
- ĉiujn verkojn de
- kaj disertaĵojn de
- parton de la versaĵoj de Paul Verlaine,
- Denis Diderot,
- Michel de Montaigne,
- Gargantuo de François Rabelais,
- Jean-Jacques Rousseau,
- La Homa Komedio de Balzaka,
- Marcel Proust,
- La Ruĝo kaj la Nigro de Stendhal,
- Jacques-Bénigne Bossuet,
- Henri de Saint-Simon,
- Alfred de Musset,
- Théophile Gautier,
- Anatole France,
- André Gide,
- François-René de Chateaubriand,
- Alain-René Lesage.
Tadeusz Boy-Żeleński kaj EsperantoRedakti
- Tyburcjusz Tyblewski en sia publikaĵo El la valo (1981) aperigis i.a. fragmentojn de la verkoj de Tadeusz Boy-Żeleński, Sławomir Mrożek, Tadeusz Różewicz, Czesław Miłosz kaj Stanisław Grochowiak.