Kanto de Roland

La Kanto de Roland (ankaŭ RolandkantoKanto pri Rolando, france, Chanson de Roland) estas unu el la plej famaj tekstoj de la mezepoka literaturo. Ĉi tiu ĝesto aŭ recitaĵo de heroaĵo, rakontas la frankan invadon en Iberion en la jaro 778, kaj la morton de la nevo de Karolo la Granda, la brava Roland, en la Batalo de Roncesvalo. La verko havas multajn variojn. "La plej antikva kaj plej bela", (laŭ Turoldus), datumas de la fino de la 11-a jarcento aŭ de la komenco de la 12-a jarcento. Tiel, ĝi estas la plej malnova grava franca verko restanta.

La Chanson de Roland
Grandes chroniques Roland.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Benjamín Jarnés
Lingvoj
Lingvo malnovfranca lingvo
Eldonado
Eldondato 11-a jarcento
Ĝenro Epika kantoepopeo
Loko de rakonto Hispanio
Information icon.svg
vdr
Ok scenoj de Rolandkanto en unu bildo.

Esperanta tradukoRedakti

Rolandkanto tradukis Eugène Noël kaj eldonis la Presa Esperantista Societo (Parizo) en 1906. 175 paĝoj.

 
 Traduko de "La Chanson de Roland" laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899) estas reviviĝo de manuskripto de Oxford (Oksfordo), kaj enhavas la originalan verkon kune kun franca traduko. Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj per klinitaj literoj ne troviĝas sur la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto de Venizo. 

Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Rilata temoRedakti

Alia balado "Runtsivalsstríðið" (Batalo de Roncesvalo) estas kantata ĝis nuntempo en feroa ĉendanco en Feroaj Insuloj. Ĝi temas pri la sama batalo.

Eksteraj ligilojRedakti

BildaroRedakti