Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (nederlande Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience) estas la heredaĵbiblioteko de la urbo Antverpeno. Ĝi estas nomita laŭ la Flandra popolara aŭtoro Hendrik Conscience [Konsjans], kies statuo troviĝas antaŭ la biblioteko. Librorevuo kiu estas akceptita en la kolekto de la konservadbiblioteko laŭleĝe por ĉiam restas disponebla [1].

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
Heredaĵo-biblioteko
Komenco 1505 vd
Geografia situo 51° 13′ 15″ N, 4° 24′ 14″ O (mapo)51.220764.40388Koordinatoj: 51° 13′ 15″ N, 4° 24′ 14″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Situo Antverpeno
Adreso Hendrik Conscienceplein 4
Poŝtkodo 2000
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno) (Antverpeno)
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno) (Antverpeno)
DEC
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)
Lokigo de Antverpeno en Belgio
Map
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)
Agareo

kultura heredo

Membro de International GLAM Labs Community vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Placo Hendrik Conscience kun la biblioteko

La origino de la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, kiu ĝis en 2008 estis konata kiel Urba Biblioteko (Stadsbibliotheek), retroiras al la 15-a jarcento. La kolekto enhavas pli ol milionon da dokumentoj. La prioritataj kolektosferoj estas la Nederlanda literaturo, la historio de la Malaltaj Landoj, malnovaj presaĵoj (libroj presitaj antaŭ 1830), Flandra Popol-kulturo, arto en la Malaltaj landoj kaj Antverpenaĵoj.

Ekde 2018 tiu ĉi heredaĵbiblioteko estas agnoskita kiel flandraregiona heredaĵinstituto de la Flandra Registaro, kaj ekde 2019 ĝi ricevas pliajn financajn rimedojn po 300 000 eŭrojn jare.

Historio redakti

La origino de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience retroiras al 1481, kiam la urba advokato Willem Pauwels donacis sian propran kolekton al la urbo Antverpeno, 41 librojn, por apogi la sekretariojn kaj oficistojn de la magistrato ĉe ilia laboro. Tiel li unue kontribuis al tio kio iun tagon estiĝus "Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience". Tra la jarcentoj la kolekto daŭre alkreskis. Nur ekde la 19-a jarcento la tiama Urba Biblioteko travivis realan floradon. Nuntempe Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience posedas riĉan kolekton kaj ĝi estas konsultata de vasta kaj diversa publiko.

Malnova Reĝimo redakti

La biblioteko estis aranĝata en 1505 en la urba domo. Tio kio ankoraŭ postrestis en 1576 de tiuj unuaj 41 libroj, definitive estis perdita en la urbdoma incendio dum la Hispana Furio, kiam la hispana militistaro murdante trairis la urbon.

Sufiĉe rapide la urbo decidis reestabli sian bibliotekon. Christoffel Plantijn kaj siaj sekvantoj donacis ekzempleron de ĉiu libro kiun ili estis presintaj (inter alie la Biblia Polyglotta kaj la Opticorum libri VI de Franciscus Aguilonius). En 1594 tiu nova biblioteko estis loĝigata en la antaŭan ĉambron de la burĝogardistaro en la urba domo, la Camer van de Librarye (ĉambro de la biblioteko).

En 1604 episkopo Johannes Miraeus fondis la Antverpenan seminarion kiu devis garantii la edukon de la klerikoj. Jam rapide sentiĝis la bezono al propra biblioteko. Johannes Miraeus nomumis sian erudician nevon Aubertus Miraeus kiel bibliotekiston. Sub ties administracio estiĝis brilanta humanisma kolekto, helpe de donacoj de sciencistoj, riĉaj burĝoj kaj libropresistoj. En 1609 la kanonikaro ekintertraktis kun la urba estraro por kunigi ambaŭ bibliotekojn. Atendante realan kunigadon Miraeus inventaris la kanonikaran bibliotekon. En tiu Bibliothecae Antverpianae Primordia li menciis 356 da verkoj, inter aliaj 32 da manuskriptoj. Ekde 1617 ambaŭ bibliotekoj estis kunigataj en ĉambro de la seminario.

Post la Paco de Münster, kaŭze de la barado de la Skeldo kaj la malkreskanta komerca vivo, estiĝis spaco en la Komercoborsejo. La urba estraro decidas stoki sian bibliotekon en la supran galerion de la borsejo. Post tio sekvas tridek jaroj da malatento, neglekto kaj ŝtelado, ĝis en 1677 kiam la urba sekretario denove atentis la sorton de la libroj kaj inventaris ilin. En 1687 la libroj estis loĝigataj en la tiel nomatan Pestkamer (ĉambro de la pesto) de la urba domo, kie antaŭe la magistrato kaj la urbaj kuracistoj kaj la pestomajstro interkonsiliĝis pri la farendaj aranĝoj por kontraŭstari la epidemiojn.

Franca okupado redakti

Dum la 18-a jarcento ankaŭ la Urba Biblioteko ne eskapis el la ĝenerala ekonomia malvigleco en kiu vivis Antverpeno. Nur en 1795 tio ŝanĝiĝis. La Franca okupinto establis en Antverpeno Centran Lernejon, kun biblioteko. Tiu kolekto precipe enhavis verkojn kiuj devenis de aboligitaj monaĥejoj kaj monaĥejaj bibliotekoj. Jam en 1802 la Centra Lernejo estis fermata. Multaj libroj denove estis restituataj al la originaj proprietuloj, sed multaj verkoj ni ankoraŭ retrovas en la malnova fonduso de la nuntempa Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience. Ekde 1805 la biblioteko estis malfermata por la publiko : legejo estis aranĝata kie la burĝoj povis konsulti la kolekton surloke.

Deknaŭa jarcento redakti

 
Statuo de Hendrik Conscience antaŭ la biblioteko.

Por la Urba Biblioteko la deknaŭa jarcento estiĝis florad-epoko. La bibliotekistoj Frans-Hendrik Mertens kaj Constant-Jacob Hansen organize kaj enhave influis la Heredaĵbibliotekon Hendrik Conscience kiel ni konas ĝin nuntempe. En 1834 Mertens estis enoficigata kiel bibliotekiston. Li denove klasifikis la librojn kaj publikigis presitan katalogon. Li starigis la bazon de impona kolekto "Nederlanda literaturo" pri kiu la Heredaĵbiblioteko nuntempe disponas kaj kiu ĝis nun estas la precipa temo de la nuntempa kolektadpolitiko. Dum siaj lastaj vivojaroj li fasonis la fondon kaj la elkreskon de la Popolbiblioteko, la posta Publika Biblioteko. En 1865 la urbo Antverpeno elektis du biblioteko-tipojn : Popolbiblioteko kun hodiaŭaj libroj unuflanke, Urba Biblioteko kun konservadkolekto aliflanke.

La daŭra alkresko kaj de la Urba- kaj de la Popolbibliotekoj tamen kondukis al ege mankanta spaco en la urba domo. En 1879 la urbo Antverpeno tial aĉetis la 17-a jaran Sodaliteit, situinta ĉe la Placo de la Jezuitoj kontraŭe de la Preĝejo Karlo Borromeo. Post ĝisfunda alikonstruo, la ĉirkaŭ 43 000 libroj de la tiama Urba Biblioteko kune kun la 20 000 verkoj de la Popolbiblioteko estis transportataj al la novaj lokaloj en 1883. La oficiala malfermo estis akompanata de granda popola festo, dum kiu la statuo de Hendrik Conscience estis solene inaŭgurata. La Placo de la Jezuitoj estis rebaptata al Placo Hendrik Conscience. La manko de spaco tamen restas granda problemo, kaj jam en 1895 la Popolbiblioteko (La nuntempa Publika Biblioteko) translokiĝis al establo en la Blindestraat.

Dudeka jarcento redakti

Kiam en 1905 la heredintoj de bibliofilo Gustave van Havre volis aŭkciigi lian ampleksan libraron en Amsterdamo, la precipa bibliotekisto Frans Gittens kaj Max Rooses, konservisto de la Muzeo Plantin-Moretus, sin turnis al la Urba Estraro, la gazetaro kaj diversaj mecenatoj. Danke al la apogo de speciala Donaco-fonduso, kvarono de la kolekto povis esti aĉetata. Ankoraŭ nuntempe tiu kolekto van Havre estas grava parto de la biblioteka posedaĵo. La incidento kondukis al establo de la "Permanenta Donaco-fonduso por la Urba Biblioteko kaj la Muzeo Plantin-Moretus", la nuntempa Dotatiefonds voor Boek & Letteren [Donaco-fonduso por Libro & Literaturo]. Tiu mecenata asocio ankoraŭ ĉiam estas regula donacanto de gravaj akiraĵoj. Kiel konservadbiblioteko la Antverpena Urba Biblioteko daŭre bataladis kontraŭ la manko de spaco. En 1930 kaj 1990 ĝisfundaj adaptaĵaj kaj plivastigaj laboroj estis plenumataj. Kun tio la infrastrukturo ĉiufoje estis optimumigata funkcie de la komforto de la uzanto kaj de la konservado de ĉiam alkreskanta, grandvalora kolekto.

En 1980 la kolektokampoj formale estis konfirmataj de la Komunuma Konsilantaro. La disponeblaj budĝetoj prefere estis elspezataj por la plivastigo de tiuj kolektokampoj. Ekde tiam la vojoj de la Publika kaj de la Urba Bibliotekoj definitive apartiĝis.

Ĉe la ŝanĝiĝo de la jarcento la Urba Biblioteko estis elkreskita al unu el la plej gravaj konservadbibliotekoj en Flandrujo. Ĝi estiĝis moderna, komforta instituto kun reta katalogo [2] : la tuta kolekto estas konsultebla ekde hejme. Ĝi fariĝis scienca konservadbiblioteko pri la homaj sciencoj ĝenerale kaj de la Flandra Kultura Heredaĵo speciale. Por klarigi la profilon de la biblioteko rilate al la eksteruloj, en 2008 ĝi ŝanĝiĝis laŭnome. Ekde tiam la Urba Biblioteko Antverpeno nomiĝis la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience.

Konstruaĵo redakti

Sodaliteit redakti

La historio de la Sodaliteit [Sodalitejt], la impona konstruaĵo en la Placo Hendrik Conscience, retroiris al la 17-a jarcento. Post la konstruado, en 1621 de la Preĝejo Karlo Borromeo, la jezuitoj fondis diversajn fratecojn, nomitajn sodaliteiten. Por tiuj fratecoj, kontraŭe de la preĝejo, duetaĝa konstruaĵo estis starigata, en kiu du preĝejetoj estis establataj. Post la aboligo de la jezuitoj-ordeno en 1773, la konstruaĵo estis uzata por diversaj aktivecoj, interalie kiel kafejo kaj dancejo. Sur la muro je la Wijngaardstraat oni ĉiam povas legi la malnovan nomon "Café Moortgat".

En 1879 la urba estraro de Antverpeno aĉetis la konstruaĵon, kiu ĉiam estas nomata la Sodaliteit, por tie loĝigi la urban bibliotekon. Je tiu momento tiu ĉi ankoraŭ troviĝis en la urba domo, sed la spaco estis estiĝinta tro malgranda por la kreskinta kolekto. La urba estraro alikonstruigis la Sodaliteit. En 1881 la nomo de la Placo de la Jezuitoj, situinta antaŭe de la Sodaliteit, ŝanĝiĝis en Placon Hendrik Conscience, kaj la 13-an de aŭgusto 1883 la nova bibliotekkonstruaĵo estis malfermata kaj la bronza statuo de Hendrik Conscience, antaŭ la eniro, estis inaŭgurata. Tiam la konstruaĵo gastigis kaj la Urban Bibliotekon kaj la Popolan Bibliotekon, kiu estis atingebla per aparta eniro je la angulo kun la Wijngaardstraat. Post kelkaj jaroj ankaŭ la Sodaliteit estis estinta tro malgranda por la kreskantaj bibliotekkolektoj, kaj jam en 1895 la Popola Biblioteko transloĝiĝis al la Blindestraat.

Nun la Urba Biblioteko povis uzi la tutan spacon de la Sodaliteit. Sed post iom da tempo ankaŭ la Urba Biblioteko ne plu disponis pri la necesa spaco, kaj oni decidis plu plivastigi sin. Dum la remalfermo en 1936 la legejo, la administracio kaj tri etaĝoj da novaj magazenoj estis loĝigataj en la renovigitan konstruaĵon ĉe la Placo Hendrik Conscience numero 4, la iama monaĥejo de la jezuitoj. La malnova legejo je la teretaĝo de la Sodaliteit estis anstataŭata de du etaĝoj da magazenoj, kaj en la tria etaĝo la Salono Nottebohm estis establata.

Salono Nottebohm redakti

 
Salono Nottebohm.

Ekde 1933 la malnova legejo en la Sodaliteit estis transformata en du etaĝojn da libromagazenojn, super kiuj la Salono Nottebohm estis aranĝata kiel spaco por ekspozicioj, prelegoj kaj kiel magazeno-spaco por muzeaj objektoj. La salono obtenis sian nomon de la Urbestraro kiel dankema rememoro de Oscar Nottebohm, komercisto de germana origino, kiu socie kaj kulture estis grava meceno por la Urbo Antverpeno. Je lia morto en 1935 li testamentis gravan financan donacon al la Urba Biblioteko.

Salono Nottebohm estas ne nur bibliotekmagazeno kaj ekspoziciospaco, sed ankaŭ konservejo de iom da pinto-objektoj el la kolekto de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience. Tiele ĝi gastigas la faman Egiptan ŝrankon, la ĉiel- kaj terglobusojn de Willem kaj Joan Blaeu, kaj diferencajn bustojn de Eŭropaj aŭtoroj.

Korte Nieuwstraat redakti

 
Legejo

Sed post kelka tempo ankaŭ la renovigita biblioteko de 1936 montriĝis tro malgranda por la ĉiam kreskanta kolekto. Dum la 1960-aj jaroj la granda kolekto da revuoj transloĝiĝis al akcesora konstruaĵo en la Minderbroedersrui. En 1996 novaj magazenoj kaj nova publik-enirejo estis konstruataj je la Korte Nieuwstraat. Samtempe la legejo estis ĝisfunde renovigata. Danke al la plia magazen-spaco la revuokolekte denove povis esti lokumata en la precipan konstruaĵon de la biblioteko.

Legejo redakti

La moderna legejo alirigas la fascinajn kolektojn de la Heredaĵbiblioteko. Helpe de la aŭtomatigita katalogo oni trovas la tutan havaĵon de la biblioteko. La Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience ne pruntedonas librojn. Ja la verkoj estas konsulteblaj en la legejo. Multaj malnovaj gazetoj estas legeblaj mikrofilme. En la legejo mem oni trovas la nunajn jarkolektojn de proksimume cent da revuoj. La salono estas provizata per vestejo, diversaj fotokopiiloj, konektoj por tekokomputiloj kaj vifio.

Donaco-fondumo por Libro kaj Literaturo redakti

La Donaco-fonduso por Libro kaj Literaturo (nederlande : Dotatiefonds voor Boek en Letteren) estas la amikar-asocio de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kaj de la Domo de la Literaturo (Letterenhuis). Ĝi celas entuziasmigi la publikon por la literatura heredaĵo. Tiele la asocio daŭrigas la jarcentaĝan tradicion per kiu la civitanoj ludas la rolon de mecenoj por konservi la skribitan heredaĵon por la estonteco. Helpe de la libro- kaj literaturo-interesiĝantoj oni sukcesis aĉeti en la pasinteco belegajn kolektojn kaj maloftajn ekzemplerojn kiuj estas konservataj en la heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kaj en la Domo de la Literaturo.

Kolektoj redakti

 
Kelkaj malnovaj libroj en Salono Nottebohm.

Nederlandlingva literaturo redakti

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience sisteme kolektas ĉiujn originalajn publikigaĵojn de Flandraj kaj Nederlandaj aŭtoroj laŭ la diferencaj literaturaj genroj (prozo, poezio, teatro, eseo, bildliteraturo), ĉiuj eldonaĵojn kaj tradukaĵojn de la literatura verkaro de Flandraj aŭtoroj, inklude de verkaro kiu ne estas disvastigita per la komerca retaĵo (poemaroj aŭtore eldonitaj, bibliofiliaĵoj…) Ankaŭ verkoj pri la historio de la nederlandlingva literaturo, priliteraturaj studoj kaj literatura kritiko estas kolektataj.

Porjunula literaturo : kunlaboro kun Fondumo Legado redakti

Koncerne la flandra porjunula literaturo la ĉeestanta, ampleksa kolekto estas kompletiga per la kolektoj de la tiama Nacia Centro pri la Porjunula Literaturo (Nationaal Centrum voor de Jeugdliteratuur), nuntempe parto de la Fondumo Legado (Stichting Lezen). Konforme al la kolekto-interkonsentoj kun Stichting Lezen / Focuspunt Jeugdliteratuur Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kolektas la flandran porjunulan literaturon aperintan antaŭ 1976. Porjunulaj libroj el Nederlando estas kolektataj laŭokaze, konsekvence nekomplete.

Flandra historio redakti

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kolektas ĉion kio aperas/aperis pri la historio de Flandrujo : sendepende de la epoko aŭ la geografiaj ŝanĝoj (Burgonjaj Nederlandoj, Franca Flandrujo, Unuiĝintaj Nederlandoj ...), kaj politika historio kaj socia kaj ekonomia historio, eklezia historio, arĥeologio, biografio, genealogio, heraldiko, kartografio... (larĝe interpretita), la historio de la Flandra Movado laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj, komponantoj kaj formoj (prilingva batalo, nacia konsciigo, spirita kaj materiala disvolviĝo) ekde la komenco (1830 kun fruaj antaŭvenintoj en la 18-a jarcento) ĝis la pasintaj jardekoj kun la politika memstariĝo de Flandrujo. Ankaŭ vojaĝlibroj pri Flandrujo estas kolektataj.

Flandra popolkulturo kaj regionografio redakti

Publikigaĵoj pri flandra folkloro kaj regionografio estas sisteme akirataj. Ofte temas pri (lokaj) studoj publikigitaj de priregionografiaj aŭ prihistoriaj societoj, komunumo-estraroj, dokumentarcentroj, muzeoj, arĥivoj ... Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kontraktis kunlaborinterkonsenton kun Regionografio Flandrujo (Heemkunde Vlaanderen vzw). Kaj la flandraj kaj la provincaj kunigaj organizaĵoj transmetis siajn revuokolektojn al la Heredaĵbiblioteko. Ekde 2004 ĉiuj aliĝintaj priregionografiaj societoj senpage deponas sian propran revuon en Heredaĵbibliotekon Hendrik Conscience.

Flandra arto redakti

Ampleksas verkojn pri arto kaj arthistorio, limigitaj kaj kronologie kaj laŭ fako. Temas pri vastaj prihistoriaj sinoptikaj verkoj, monografioj kaj catalogues raisonnés (inventaroj de la verkoj de artisto) pri individuaj artistoj, katalogoj de ekspozicioj kaj de muzeoj, kaj tio pri la artosferoj kiaj pentroarto, desegnarto, skulptarto, arĥitekturo, fotografio, filmarto, danco kaj aplikataj artoj.

Krome oni havas la originalajn verkojn al kiuj flandraj artistoj (precipe kiel ilustristoj) kunlaboris, ofte ankaŭ publikigitaj kiel bibliofiliaj (altvaloraj) eldonaĵoj.

Librohistorio redakti

Ampleksas verkojn pri la historio de la libro ĝenerale (skribsistemo, manuskriptoj ...), la presarto, laŭenhave same kiel nuraj teĥnikaj kaj historiaj aspektoj, geografie precipe, sed ne eklusive limigitaj al Eŭropo, kun vidpunktoj kiaj tipografio, librokovriloj, ilustraĵteĥnikoj, paperstudo, libroprizorgado, eldonejhistorio, librokomerco, bibliotekoj, kolektistoj, ĵurnalistaro kaj bibliofiliaj eldonaĵoj.

Antverpenaĵoj redakti

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience sisteme kolektas ĉiujn Antverpenaĵojn. Temas pri historiaj studoj pri Antverpeno, unuaranga fontomaterialo kiaj publikigaĵoj eldonitaj okaze de antverpenaj eventoj (paradoj, festoj, ekspozicioj, rememoroj...), publikigaĵoj de antverpenaj eldonistoj larĝsignife.

Malnovaj presaĵoj redakti

 
Malnova libro el Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience.

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience mastrumas gravan kolekton de malnovaj presaĵoj (libroj eldonitaj antaŭ 1830), grandaparte historie alkreskinta dum kvin jarcentoj. La kolekto ĉiam pligrandigas danke al donacoj (inter alie pere de la Donac-fondumo por Libro kaj Literaturo) kaj aĉetaĵoj. La eksterordinara amplekso de la kolekto samtempe diversigas ties specifan enhavon : historio, literaturo, arto, scienco, religio … Ĉiuj kampoj de la malnova libro ĉeestas en ĉiuj siaj formoj de apero : pamfletoj, atlasoj, emblemlibroj, efemeraj presaĵoj (almanako, procirkonstacaj poemoj…), ilustritaj verkoj, muzikverkoj k.t.p. Ankaŭ manuskriptoj el la deka ĝis la dekunua jarcento troviĝas en la kolekto.

La pezocentro de la kolekto estas Antverpeno, kun verkoj pri la historio de la urbo kaj regiono, antverpenaj aŭtoroj kaj antverpenaj presaĵoj, senkonsidere la enhavo. Tiu pezocentro estas la plej grava kriterio por la akiro de malnovaj presaĵoj, kondiĉe ke la akiro de eldonaĵoj de Christoffel Plantijn aŭ de liaj sekvantoj, la Moretus-oj, estas la afero de la Muzeo Plantin-Moretus, kaj verkoj kiuj jam ĉeestas en aliaj publikaj antverpenaj kolektoj, ne estas denove aĉetataj.

 
Iuj publikigaĵoj el la Esperanto-kolekto

Esperanto-kolekto redakti

Tiu ĉi Esperanto-kolekto estas (vere) leĝe protektita kolekto de Esperanto-publikigaĵoj.

Origino redakti

La Urba Popola Biblioteko en la Blindestraat jam posedis esperantlingvajn librojn ekde 1907, kaj ĝi organizis dum la Universala Kongreso de 1928 ekspozicion de libroj en Esperanto [3]. Tiutempe la flandra verkisto Lode Baekelmans estis bibliotekisto en la Urba kaj Popola Bibliotekoj, kun Esperanto-fako de pli ol 500 libroj [4]. Antaŭ 2016 la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience posedis nur ĉirkaŭ 600 Esperantlingvaj publikigaĵoj, krom ĉirkaŭ 200 da diverslingvaj libroj rilate al tiu lingvo.

Nuntempo redakti

 
Iuj publikigaĵoj el la Esperanto-kolekto

La 30-an de majo 2016 la Antverpena Komunuma Konsilantaro aprobis kunlabor-interkonsenton inter unuflanke Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kaj aliaflanke Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Tiu ĉi donacis la plej grandan parton de sia propra biblioteko, proksimume 4000 librojn [5] [6][7], kondiĉe ke la koncernaj libroj estu por ĉiam konservataj en la heredaĵbiblioteko kiel aparta kolekto poste nomita "Kolekto de Flandra Esperanto-Ligo".

Sekvis, en 2020, dua donaco de FEL, denove de proksimime 4000 libroj kaj de multaj revuoj, el la iama biblioteka kolekto "Fondaĵo Vanbiervliet" de la Kortrejka Urba Biblioteko [8][9]. La restantaj materialoj precipe iris al Internacia Esperanto-Arkivo, fondita la 20-an de novembro 2020.

Post kompletigo de la katalogo de 2016 al 2023 [10], 8000 Esperanto-libroj kaj 165 Esperanto-periodaĵoj estas disponeblaj por la publiko kaj por scienca esplorado [11].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La leĝa bazo estas : Decreet van 23 mei 2008 houdende de ontwikkeling, de organisatie en de subsidiëring van het Vlaams cultureel-erfgoedbeleid
  2. nederlande Senpera aligilo al la cifereca katalogo
  3. 1928: 20a Universala Kongreso de Esperanto kaj 4a Somera Universitato en Esperanto, Antverpeno, Kongreslibro, paĝo 27
  4. Baekelmans, Lode 1931: Elektitaj Noveloj 1931: Flandra Esperanto-Instituto, Kortrijk, p. 3
  5. nederlande Pri la Esperanto-kolekto
  6. angle The Esperanto collection of the Hendrik Conscience Heritage Library, 2020, Newsletter for Researchers, Antverpeno.
  7. 2020 : Mijn werk hier is nog niet af (interview)
  8. (eo) Bibliotekoj demobilizataj en Benelukso, HeKo 752 8-A, la 22-an de januaro 2021.
  9. Cesar Vanbiervliet, een memorabele samideano : twee aspecten vanuit vogelperspectief, Horizontaal, Vol. 54, 2022, nr. 315, p. 14- 16
  10. Listo de la katalogitaj dokumentoj apartenantaj al la "Kolekto de Flandra Esperanto-Ligo" (nederlande: "Collectie van de Vlaamse Esperantobond").
  11. Fine de decembro 2022, 8000 dokumentoj estis katalogitaj
 
Bildo de librokovriloj en la magazenoj de la biblioteko.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro : el la Esperanto-kolekto redakti

Eksteraj ligiloj redakti