Mikrofilmomikrokopiaĵo estas forte malgrandigita, fotografia aŭ elektronika kopiaĵo de presitaj aŭ aliaj grafikaj materialoj. La mikrofilmo estas denove grandigebla kaj kopiebla per konvena opta aparato. Per la mikrokopiaĵo, la dokumentoj estas rezerveblaj en malgranda loko kaj facile atingebla metodo.

Oni uzas ĉefe 35- kaj 16-mm-ajn filmojn, sed ankaŭ la t.n. mikroplanfilmon, kiu havas la formaton de 105 mm × 148 mm. Standardaj malgrandigaj proporcioj por 16-mm-a mikrofilmo estas 1:20, 1:24, 1:32, 1:40, 1:42, 1:48 kaj 1:96; por 35-mm-a mikrofilmo 1:7,5, 1:10,5, 1:14,8, 1:21, 1:29,7.

Historio redakti

La praktikan uzadon de la metodo ebligis la metodo Recordak de la firmao Eastman Kodak Company, en 1928. Tiu metodo ebligis pretigon de kopiaĵoj sur fotofilmaj rulaĵoj (mikrofilmoj) en eta formato. La dokumentojn fotis daŭre funkcianta aŭtomata kamerao al 16 mm-a filmo. Komence oni uzis la metodon por kopiado de ĉekoj pri bankaj ĝiroj, sed tio disvastiĝis en aliaj terenoj (komercado, administrado, instruado). La metodo floris en la dua duono de la 20-a jarcento.