Internacia Esperanto-Arkivo

La Internacia Esperanto-Arkivo (IEA) originas el du kolektoj de Esperanto-objektoj: la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet kaj la privata kolekto de Marc Vanden Bempt. Ĝi ekde la 25-a de januaro 2021 estas jura persono laŭ formo de asocio sen profitdona celo (aspc) laŭ la belga leĝo.

IEA celas arigi kaj savi Esperanto-arkivojn kaj aliajn esperantlingvajn verkojn por konservi kaj protekti ilin kiel Esperanto-heredaĵo antaŭ pereo aŭ post forpaso de ĝiaj posedantoj.

Kelkaj libroŝrankoj de IEA en Winksele

Ekesto redakti

Ekde ĉirkaŭ 1985 Marc Vanden Bempt kolektadas librojn kaj revuojn en kaj pri Esperanto. Kiam la kolekto transpasis 20.000 erojn, li decidis sendependigi ĝin de sia propra persono, por ke ĝi ne perdiĝu post lia morto. Tiel ekestis la ideo pri IEA kaj poste ties fondiĝo. Ĝi ricevis la tutan kolekton, kun la celo konservi ĝin.

La kolekto de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estis ekde 1972 gastigita en ĉambro de la urba biblioteko de la urbo Kortrejko, Belgio. Pro decido de la urba konsilantaro ĝi devis forlasi tiun ejon. Ekde 2019 granda parto de la kolekto transiris al la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno). La multaj restantaj libroj, revuoj kaj aliaj eroj en 2020 kaj 2021 iris, krom al kelkaj publikaj arkivoj, al IEA.

Statutoj de la asocio redakti

La statutoj de IEA mencias la celon: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planlingvoj, en sia originala formo. Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro. Por atingi ĉi tiun celon, la asocio altiras arkivajn dokumentojn diversmaniere. Ĝi provizas medion (posedaĵon aŭ luadon) taŭgan por gardado en optimumaj kondiĉoj koncerne klimaton, sekurecon kaj simile. Detala inventaro de la arkivaj dokumentoj estas daŭre ĝisdatigata. Principe ne disponeblas pruntado. La aliro eblas surloke aŭ per aliaj vojoj, ekzemple skano.

Kiom eble plej baldaŭ (eble parte jam en 2021) la arkivo translokiĝos al propra ejo. Ĝis tiam ĝi estas konservata en privata domo.

Vidu ankaŭ redakti

BitArkivo.org

Eksteraj ligiloj redakti