Historio de kristanismo

Historio de kristanismo povas esti komprenata principe per du manieroj: tamen kiel fako de historio, kiu dediĉas sin al historio de kristanaj eklezioj; sed kelkaj teologoj komprenas la t.n. eklezian historion kiel memstaran teologian disciplinon. La diferenco inter ambaŭ konceptoj konsistas en tio, ke dum historiisto konceptas la historion enkadre de metodologio al lia fako propra, teologo uzas metodikon propra al teologio - kaj ĉikaze li komprenos la eklezian historion kiel parto de la t.n historio de savo.

Adriaen van de Venne, Fiŝkaptado de animoj, 1614
Negativo de la unua fotografio de la Mortotuko de Torino el la jaro 1898; en la tolon estis post sia morto vualita la korpo de Jesuo

Rilate al multaj historiaj cirkonstancoj, kiuj estas parto de la historio de eklezio mem, la temo de eklezia historio estas tre tikliĝema kaj tial estas do tre malfacile konservi harmonion dum interpretado de la temo kaj respekti leganton, kiu havos pri la historia demando malan opinion. Sendisputa paradokso de kristanismo estas fakto, ke lia idealo estas unueco kaj komunumo en la kredo, sed lia historio kreas grandparte sinsekvon de dividoj kaj diferencoj, skismoj, apartigo el la komunumo de eklezio kaj sciencoj, kiujn granda parto de eklezio ne akceptis (herezo). Ĉar tre influa trendo de nuntempa kristanismo estas klopodo je unueco (ekumenismo), tial ĉi tie suma historio de eklezio ne povas kapti ĉiun eklezie-historiajn temojn kun ĉiuj ties specifaĵoj kaj en ties tuta amplekso.

Primara eklezio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eklezio kaj Kristanismo.
 
Fra Angelico, Lasta vespermanĝo en la Kapelo de Scrovegni (Padovo), interŝanĝo de la 13-a kaj la 14-a jarcento
 
Ichthys – fiŝo – kiel malnovkristana simbolo kaj konfesio de kredo: „Jesuo Kristo, Dia filo, savinto

Da historiaj fontoj al historio de primara eklezio estas tre malmulte. La plej malnovaj fontoj estas La Agoj de la Apostoloj, datitaj inter la jaroj 80 kaj 90, kiuj dediĉas sin al la unuaj flugoj post la morto de Jesuo Kristo kaj resurekto, folioj de apostolo Paŭlo, datitaj en la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de la 1-a jarcento. Por la historio de eklezio havas signifon ankaŭ kvar kanonaj evangelioj, verkitaj inter la jaroj 40 kaj 90, en kiuj eblas trovi reagojn al tendencoj, kiuj oni malkovras en la eklezio en la paso de la 1-a jarcento.

Kristanismo ne estis unusola religio, kiu subite en tiu ĉi erao aperus en la romia imperio. Estiĝas krom ĝi kvanto de misteraj kultoj kaj sinkretismaj sciencoj. Krom kristanismo apartenas inter tiel ĉi "sukcesaj" ismoj ankaŭ mitraismo kaj manikeismo. Kiel tre danĝera grupo kristanoj pli poste konsideros precipe manikeistojn.

La Agoj de la Apostoloj kaj la dokumentoj de Paŭlo atestas pri kvanto de certaj tensioj aŭ konfliktoj, kiuj aperis en la unua jerusalema komunumo de kristanoj, sed kiuj ne daŭris longe kaj kutime ili reagis je praktikaj problemoj, al kiuj la primara eklezio alfrontis. La faroj ĉi tie indikas disputon inter "grekoj" (te. paganaj kristanoj) kaj "judoj" rilate al justa dividado subteno de vidvinoj, sed kiu estas solvita per elekto de sep viroj, kiuj devis dediĉi sin al la problemo kaj kiujn la eklezio konsideras kiel unuajn diakonojn.

 
Apostolo Paŭlo sur ikono de Andrej Rublev

Krom ceteraj apostoloj (markitaj en Nova Testamento ankaŭ kiel "Dek du") estas principa personeco Paŭlo el Tarso. Tiu ĉi fervora judo ankoraŭ kiel Saŭlo (Saul) unue persekutis la kristanojn (li partoprenis ankaŭ ŝtonmortigon de sankta Stefano, la unua kristana martiro, sed survoje antaŭ Damasko post okazintaĵo, kiun la novtestamentaj dokumentoj plurfoje priskribas, li fariĝas mem kristano. Li poste dediĉas la reston de sia vivo al heroldado de kristana anonco al paganoj (tial li estas ankaŭ nomata apostolo de paganoj). Tiuj ĉi "paganoj" estis tamen tiuj, kiuj partoprenis en politeismaj kultoj, tamen tiuj, kiuj "timis de Dio", t.e. favorantoj de judeco, kiuj ne suferis cirkumcidon kaj ĉiujn regulojn de mosea torao kaj da kiuj en la romia imperio ne estis neglektebla nombro. Sed en la kristanismo tiel ĉi subite estiĝas grupoj, kiuj ĝis nun anoncas sin al la judeco kaj tiuj, kiuj havas kun ĝi kontakton multe pli malgranda. Per demando de tiuj ĉi diferencoj okupiĝis renkontiĝo en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 49, iam nomata ankaŭ jerusalema koncilio. La rezulto de tiu ĉi "koncilio" estis evidenta malfermiĝo al la kristanismo rilate al nejudoj - la kristanismo ŝanĝiĝas el la grupo enkadre de la judeco en religio malfermita al ceteraj kulturoj.

De komence oni perceptis la kristanan eklezion kiel ĝenerala, t.e. katolika, t.e. ne nur por judoj, sed por ĉiuj nacioj. Paŭlo instruis, ke la kredo estas preferata antaŭ la mosea torao. Tiuj, kiuj apartenis al johanaj komunumoj, ankaŭ havis obĵetojn kontraŭ judaj komunumoj,precipe post falo de Jerusalemo en la jaro 70. Ekzistas ĉi tie do evidenta streĉo inter paganoj-kristanoj kaj judoj-kristanoj, kiujn fine gvidos al disiro de la kristanismo kun la judeco. Enkadre de judo-kristanaj komunumoj poste estiĝas ebionitoj, grupo, kiu diference de la ceteraj kristanoj rifuzas la diecon de Jesuo kaj kiujn en la paso de la 2-a kaj la 3-a jarcento atakas sankta Ireneo kaj Origeno.

Eklezio ĝis la jaro 311 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unuaj centroj de la Kristanismo.

Interŝanĝo de la 1-a kaj la 2-a jarcento redakti

Historia fonto por periodo post la morto de apostoloj donas dokumentojn de Apostolaj Patroj. Tiuj kreas komencon de patristika literaturo. La dokumentojn de la Apostolaj Patroj kreas la Didaĥeo (Doktrino de dek du apostoloj), letero de sankta Klemento la 1-a al la korintanoj, dokumentoj de sankta Ignaco el Antioĥio, dokumento de Barnabaso kaj la Paŝtisto de Hermaso.

Kristanaj komunumoj, nomataj "eklezioj" (ekklésiai) tiutempe gvidas episkopo (episkopos) kaj aŭ grupo de pli maljunaj pastroj (presbyteroi). Al tiu ĉi grupo en farado de ilia servo helpas diakonoj. La kredantoj kunvenas en domoj, ĝis nun tiuj ĉi loĝejoj estas neniel diferencigataj; la plej malnovan ateston de domo por diservo ni trovas nur en la 3-a jarcento (Dura Europos).

Lukto kontraŭ unuaj herezoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Herezo.
 
Fresko de Kristo–Bona paŝtisto en katakomboj de Kaliksto la 1-a

La kristanismo, kies konfesio estis de komence fiksita sole ĉe la plej gravaj punktoj, devas en la paso de la 2-a jarcento solvi problemon, kiu kaŭzas kvanton de gnostikaj sektoj. Gnostikismo estas nocio, kiu ensumigas grandan kvanton de diversaj ismoj, nome ne nur kristanaj. Kunigas ĝin konvinko, ke ekzistas ekkono rilate al malbono kaj rimedoj de savo, kiu restis rezervita sole por kelkaj. Gnostikistoj konjektis, ke la mondo estis kreita de malbona dio kaj ke do ĉia materio estas malbona kaj estas necese eskapi al ĝi. Ili atingis tion per diversaj formoj de asketismo; elaĉeto ne bezonis devide celita al persono de Jesuo Kristo. Gnostikistoj proksimaj al la kristanismo kredis, ke dia Kristo estas sole pura spirito kaj lia enkarniĝo estas sole optika iluzio (docetismo). La elaĉeto estas rezervita sole al elektuloj kaj ĝi estas ligita al certa ekkono. Al la plej signifaj sektoj apartenis grupoj de Markiono kaj Valentino, kontraŭ kiuj la eklezio defendis sin. Plua signifa grupo kreis kristanoj en ĉirkaŭaĵo de profeto Montano, kiu kredis, ke li estas mediumo, tra kiu estas esprimanta sin sankta Spirito. Ankaŭ al tiuj fluoj defendas sin kristana dokmentoj de tiu ĉi periodo.

Ekleziaj Patroj defendis sin al la menciitaj ismoj per montro al diversaj faktoj. Ili persistis, same kiel Ignaco el Antioĥiosankta Ireneo, pri rolo de episkopo, kiu estas kapo de lokaj eklezioj kaj kiu estas aligita al eklezio de apostoloj (apostola sukcedo kaj apostola tradicio). Iom post iom ankaŭ fiksiĝas Biblia kanono de sanktecaj kristanaj dokumentoj - la eklezio akceptas kaj dokumentojn devene judajn, en amplekso de Septuaginto, kaj dokumentojn novajn - precipe evangeliojn kaj paŭlajn dokumentojn. Male la eklezio proskribas la t.n. apokrifajn evangeliojn, dokumentojn kaj farojn, ekz. La evangelio de Tomaso. Iom post iom ankaŭ evoluas konfesio de kredo, do mallongaj formuladoj de la kredo, kiuj ebligis distingi sciencon de eklezio de scienco de heterodoksaj grupoj.

Kristana literaturo de la unuaj jarcentoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Patristiko, Apostolaj Patroj, Patroj de la Eklezio kaj Apologetoj.

Post la apostolaj Patroj venas grupo de verkistoj - apologetoj - kiuj provas defendi la kristanismon rilate al du grupoj - rilate al pagana socio kaj kulturo kaj kontraŭ judoj. Aŭtoro de la plej signifaj apologioj de la 2-a jarcento estas sendube sankta Justino Martiro, kiu verkis du apologiojn adresitaj al imperiestroj kaj Dialogo kun Trifono, fikcia dialogo kun la judeco rilate al tio, kio la kristanismo en la fakto estas kaj kion la ceteraj sole konjektas, ke ĝi estas. Similajn temojn disvolvas en pli postaj tempoj precipe Tertuliano, Eŭsebio de Cezareo kaj Laktancio. Preskaŭ ĉiuj konservitaj dokumentoj de la aŭtoroj enhavas menciojn pri heretikaj grupoj aŭ ili estas rekte verkitaj pro reago al ili.

Religia politiko de romiaj imperiestroj redakti

 
Festado de eŭĥaristio sur fresko en katakomboj de sankta Marcellina kaj Petro en Romo

Ĝis komenco de la 4-a jarcento alternis periodo de relativa trankvilo por kristanoj kaj periodo de persekutado. La plej grandaj persekutadoj poste enfalas en periodon de regado de Decio, Valeriano kaj Diokleciano. La eklezio en la paso de tiu ĉi periodo kreskis eĉ spite al perdo de signifaj personecoj, kiujn la eklezio adoris kiel martirojn. Tertuliano en sia Apologetiko trafe priskribas la situacion de eklezio per moto: "Sanguis martyrum semen christianorum est." - "Sango de martiroj estas semo de kristanoj".

Eklezio ekde la jaro 312 ĝis la jaro 604 redakti

 
Baptisterio ĉe laterana baziliko en Romo uzata al baptoj – leĝigo de la kristanismo alkondukis en la eklezion kvanton da novaj kredantoj

Post tio, kiam en la jaro 312 venas al potenco Konstanteno la 1-a, li komencas diference de sia kunreganto Licinio rilate al la kristanismo konduti tolereme. Post venko super Licinio, Konstanteno malavaras la eklezion per siaj favoro kaj materiaj donacoj, li reguligas leĝaron (la kristanismo jam ne plu ne estas konsiderata kiel religio illicita, nepermesita religio, sed religio licita - religio permesita) kaj klopodas la kristanojn, tiutempe jam tre multnombra, enigi en strukturojn de la imperio. Ĉar estas por li grava la unueco de la eklezio, li intervenas ankaŭ en doktrinajn demandojn kaj en la jaro 325 li kunvokas ĝis Niceo la unuan ekumenan koncilion (la t.n. 1-a nicea koncilio). Konstanteno fondas ankaŭ novan ĉefurbon de la imperio, Konstantinopolon, la kristanan urbon, kiu devas anstataŭi Romon, la urbo tiutempe plejparte pagana. Malavantaĝigitaj estas ankaŭ paganaj institutoj, sed la imperiestro ne intervenas en la liberecon de kulto. Li mem fariĝas kristano nur mallongtempe antaŭ sia morto. Liaj sekvantoj, escepte de Juliano Apostato, subtenos la eklezion kaj agnoski la kristanismon. Dum regado de Graciano kaj Teodozio la 1-a (380 - 395) la kristanismo fariĝas fakte kaj jure ŝtata religio. Teodozio eĉ en la jaro 392 malpermesas je iniciato de milana episkopo Ambrozio ĉiun paganan kulton.

La eklezio kaj institutoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Patriarko.

Kvankam la episkopoj kreas tiutempe korpuson de episkopoj, enkadre de kiu ili estis starigitaj je la sama nivelo. Sed iom poast iom kelkaj episkopejoj akiras pli grandan prestiĝon kaj eblecon por influi ĝeneralajn aferojn. Tiu ĉi distingo havis kiel sia bazo administran apartigon de la romia imperio. En la plej malnova tempoj estis plej multe agnoskataj sidejoj de tri episkopoj - Romo, Antioĥio kaj Aleksandrio, en la paso de la 4-a jarcento tiun ĉi statuton de patriarkujo akiris ankaŭ Konstantinopolo kaj Jerusalemo. En Okcidento ne estis unueco de la romia episkopo dubigata, la romia eklezio estis konsiderata kiel tiu, kiun fondis apostoloj Petro kaj Paŭlo. Tiu ĉi devene honora unueco tiel en Okcidento senĉese pli plenumis rolon de jurisdikcia unueco. Koncilio de Kalcedono (451) aljuĝis tiun ĉi honoran unuecon ankaŭ al Konstantinopolo kvazaŭ al alia Romo; sed kontraŭ tio papo Leono la 1-a akre ekprotestis kaj la romia eklezio neniam akceptis tiun ĉi koncilan kanonon.

Ekster la teritorio de romia imperio estiĝadis proporcie sendependaj naciaj eklezioj - en Armenio, Kartvelio kaj Persio - iliaj historioj miksiĝos nur sporade kun la historio de eklezio estiĝinta el kultura rondo de la romia imperio.

Ĉiuj episkopoj estas parto de la eklezio, kiu jam ekde la 2-a jarcento markas sin mem kiel "katolika", t.e. ĝenerala, konfesianta la saman kredon. Firmigi tiun ĉi unuecon en la kredo estis servontaj koncilioj, t.e. renkontiĝoj de episkopoj, dum kiuj oni intertraktis kaj doktrinajn kaj disciplinajn demandojn. Ĝeneralajn, ekumenajn konciliojn, kunvokis en malnovepoko imperiestro, ekde mezepoko poste kunvokis ilin kutime romia episkopo, papo. Sep unuaj koncilioj estas komunaj kaj por katolika kaj por ortodoksa eklezioj kaj por ambaŭ eklezioj ili havas altan devligecon.

Teologiaj kontraŭversioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristologio.
 
Bildigo de Triunuo de Kristo kaj eklezio sur pordo de baziliko de sankta Sabino en Romo, sur kiu troviĝas ankaŭ la plej malnova konata bildigo de Krucumito (ĉirkaŭ la jaro 415

La unuaj kristanismaj jarcentoj estas ankaŭ periodo de teologia profundigado. Kelkajn demandojn, ne tute klarajn, estis necese iom post iom solvi. Kutime oni ĉi tie hodiaŭ diskutas pri problemo, kiel la kristanismo, estiĝinta el ŝemida kulturo, povis akomodiĝi en kulturo helena, eĉ ne perdinte rilaton kun la primara kristana doktrino. Iom post iom en la teologiaj kontraŭversioj klariĝas "oficiala" vido de la eklezio je bazaj sciencaj demandoj - La plej sanktan Triunuon kaj esencon de la ekzistado de komunumeco de Dio en tri personoj, enkarniĝo de Kristo kaj lia esenco (dieco, homeco). Ne temis nur pri teoriaj demandoj, sed ĉiu el herezaj opinioj subminis teologian kaŭzigon de la savo de homo.

Arianismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arianismo.

La unua kontraŭversio de la eklezio post ties leĝigo estis disputo, kiun elvokis samideanoj de aleksandria pastro Ario (latine Arius, 260 - 336), kiu iam ĉirkaŭ la jaro 318 komencis negoci diecon de Jesuo Kristo. Laŭ la arianismo Filo estis kreita (ne sole naskita en sia homa natureco) kaj li ne havas la saman esencon kiel Patro. Kvankam episkopoj, kunvokitaj de imperiestro Konstanteno en la 1-a nicea koncilio (325), kondamnis la arianismon kiel neunuiĝanta kun la kristanismo, la arianisma kontraŭversio daŭrigis kaj ankaŭ imperiestroj, ekz. Konstanteno la 2-a (337 - 361) subtenis la arianismon. Plua ekumena koncilio, la 1-a konstantinopola koncilio (381) definitive subrompis la influon de arianismo. Poste arianistoj restis pro merito de episkopo Ulfilo sole ĝermanaj barbaroj, kelkaj ĝis la jaro 700.

Nestorianismo kaj monofizitismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Nestorianismo, Nestorio kaj Monofizitismo.

Pluan disputon prezentis doktrino de Nestorio, kiu asertis, ke en Jesuo Kristo ekzistas dia kaj homa persono (persono kun dia natureco kaj persono kun homa natureco). Tiu ĉi doktrino havis gravan influon je soteriologio kaj teologio de komunio. La aserto, ke Jesuo ne mortis sur kruco kontraŭis kun aserto de apostolo Paŭlo, ke se Kristo ne resurektiĝis, vana estas kredo de kristanoj. Pro tiu ĉi doktrino kunvenis Efesa koncilio (431), kiu kondamnis ilin kaj proklamis Jesuon Kriston kiel unu persono.

Kontraŭe al la nestorianismo malan opinion havis monofizitismo de Eŭtiĥo (greke Eutyches), laŭ kiu Jesuo Kristo havis sole ununuran, nome tute dian kaj ne homan naturecon. Malan opinion prezentas esprimoj de Kalcedona koncilio kaj la 2-a kostantinopola koncilio, kiuj protektas doktrinon pri du naturecoj en Kristo, nome naturecoj de dio kaj homo. El tiu tempo devenas unu el la plej malnovaj daŭraj apartigoj de la kristanismo, ĉar la unueco de la eklzio post Kalcedono ne estis renovigita - ties finojn ne agnoskas orientaj eklezioj.

Okcidenta teologio kaj sankta Aŭgusteno redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sankta Aŭgusteno kaj Pelagianismo.
 
La plej malnova konata portreto de sankta Aŭgusteno el la 6-a jarcento (Laterana baziliko en Romo)

Diference de orientaj teologiaj spekulacioj la kristanisma Okcidento okupiĝis precipe per demandoj praktikaj, kiuj rilatis al demando de homa libereco, volo kaj peko. Ĉirkaŭ la jaro 400 brita monaĥo Pelagio kun etiko, kiu tre koncentriĝas al homa volo. La problemo de tiu ĉi doktrino el la vidpunkto de eklezio estis, ke ĝi preskaŭ ne kalkulis kun dia pardono - savo poste estus kaŭzita prefere de homa faro kaj ĝi ĉesus esti donaco de Dio. Kontraŭ tiu ĉi doktrino ekkontraŭis kun sia doktrino Aŭgusteno, kiu bazis je unueco de pardono kaj li polemis kun pelagianismo tiel, ke lia doktrino mem pri absoluta predestino estis kaj retsas por la eklezio neakceptebla. Malgraŭ tio Aŭgusteno fariĝis eklezia Patro, kiu influis mezepokon eble plej multe.

Al pluaj karakterizaj staturoj de la okcidenta teologio de tiu ĉi tempo apartenas sankta Ambrozio, milana episkopo, kiu infuis kelkajn politikajn decidojn de imperiestro Teodozio la 1-a kaj kiu pliriĉigis la okcidenta teologion per multaj elementoj de la orienta teologio , kaj sankta Hieronimo, la plej klera el la ekleziaj Patroj de la tuta erao, tradukisto de Biblio en la latinan lingvon. Vulgata de Hieronimo fariĝis teksto de Skribo, kiu kreis bazon por la tuta eklezia doktrino dum mezepoko. La okcidentaj Patroj influis parte agadon ankaŭ en la kristana Oriento, kiel ekzemple kiam papo Leono la 1-a influis decidon de Ĥalcedona koncilio per sia dokumento por subteni episkopon Flavianon. Grandan turnon signifis ankaŭ pontifiko de Gregorio la Granda, kiu komencis direkti la romian eklezion direkte al barbaraj nacioj, li elsendis sanktan Aŭgustenon el Canterbury je misio ĝis Britio konstruante interrilatojn kun franka imperio. La reformo de eklezio kaj monaĥejoj de Gregorio havis ankaŭ signifon por la tuta mezepoko, oni alskribas al li ankaŭ reformon de eklezia kantado, el kiu pli poste evoluis gregoria ĉanto.

Asketismo kaj monaĥeco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Asketismo, Monaĥo kaj Benediktanoj.
 
Fra Angelico, Sankta Benedikto de Nursio

Tiutempe, kiam la nombro de kredantoj plinombriĝis, kreskis sopiro de kelkaj kristanoj vivi kiel eble plej multe laŭ idealoj sde evangelio. Unue tiu ĉi movado montriĝas fine de la 3-a jarcento en Egiptio kaj ĝi estas kunigita kun staturo de Sankta Antonio, kiu decidiĝis forlasi sian posedaĵon kaj foriri en dezerton. Ĉirkaŭ tiuj ĉi ermitoj komencis amasiĝi pluaj ties lernantoj, kiuj ankaŭ vivis per ermita vivo. La unua komunumo de ermitoj, kiuj vivis komune, fondis sankta Paĥomio. Jam ĉi tie ni tiel povas vidi du ĉefajn aspektojn de monaĥeco - la vivo de ermitoj kaj la vivon komunan. Por orienta monaĥeco havas primaran signifon ordinoj, kiujn verkis sankta Basilo Granda, por okcidenta modelo de monaĥeco poste estas decida influo de sanktaj Casiodoro kaj Benedikto de Nursio. La monaĥejoj de Benedikto, gvidantaj sin per lia ordino kaj ĉefa principo de kuniĝo de preĝo kaj laboro (ora et labora), estas poste tipaj por la tuta eŭropa mezepoko. La sankta Benedikto estadas do rajte nomata patro de okcidenta monaĥeco kaj benediktaj monaĥejoj estas konsiderataj kiel portantoj de malnovepoka kulturo, kiun ili helpis konservi en la tempo, kiam la antikva mondo kiel tia estis disfalanta.

Kristanismo ekster kultura rondo de la romia imperio redakti

La kristanismo ne limiĝis al regiono de Mediteraneo, ties spurojn eblas trovi precipe en regionoj de juda diasporo, t.e. en Mezopotamio.

La kristanismo venis en Persion jam en la 2-a jarcento, sed tie ĝi kunpuŝiĝis kun zoroastrismo, tiea nacia religio. Sinodo de persa eklezio poste en la jaro 424 proklamis sendependecon de la eklezio en Persio je "granda eklezio" sur teritorio de la romia imperio. Fine de la 5-a jarcento la eklezio en Persio transiris al nestorianismo.

La nestorianismo plu disvastiĝis tra silka vojo ĝis Ĉinio, kien ĝi venis ĉirkaŭ la jaro 635 dum regado de imperiestro Tĥan-cung, kiel priskribas unu steleo levigita en la jaro 731.

Frua mezepoko redakti

Dume historia evoluo estis en Oriento neniel principe interrompita - la plej signifa evento ĉi tie prezentas militoj de Bizanco kontraŭ persanoj kaj en la 1-a duono de la 7-a jarcento ŝajne nehaltigebla ekspando de islamo, en Okcidento la situacio aspektis multe pli drame. Invado de barbaroj, falo kaj pereo de okcidentromia imperio kaj ascendo de barbaraj reĝlandoj alportis principan ŝanĝon de la kultura klimato.

Papo ĉi tie fariĝas aŭtoritato, kiu superas en la tempo de ĥaoso sole eklezian kadron, sed la loĝantaro turniĝas al li en la tempo de militaj ĥaosoj (kiel jam okaze de militiro de Atilo la Huno al Romo en la jaro 452, kiun haltigis intertraktado de Leono la 1-a).

Irlando-skota kaj angla eklezioj kaj ties misioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anglikanismo.

En Irlando la kristanismo aperas jam antaŭ la jaro 400. Papo Celesteno la 1-a elsendas en la jaro 431 Paladion, la unuan irlandan episkopon. Sed kiel propra misiisto de Irlando estas konsiderata nur sankta Patriko (385 - 461), kiu ĉi tie komencas sian mision post la jaro 432. Sidejo de eklezia organizaĵo en Irlando estis en Arnagh; por la insulo estis tipa monaĥa karaktero de ĉi tiea eklezia vivo. Fondintoj de monaĥejoj (ekz. Finnian, Kolumbano Pli aĝa, Brendan, Kevin, Kolumbano Malpli aĝa) ĝojis pro granda estimo de la loĝantaro. Prospero de la monaĥa vivo estis tia, ke Irlando en la 6-a jarcento nomiĝis insula sanctorum, la insulo de sanktuloj, kaj ĉar tiuj ĉi monaĥejoj estis centrejoj de klereco, ankaŭ insula doctorum, la insulo de instruistoj. La monaĥa karaktero de la irlanda eklezio naskis ĝis nun nekonatajn elementojn de la kristana klerika vivo - la plej signifa loko ĉi tie apartenas al privata konfeso (ĝis nun ekzistis sole publika konfesio de pekoj).

Irlandaj monaĥoj ne estis malproksimaj al la mondo, sed ili klopodis sekvi Kriston en pia vojaĝado, kies idealo estis: "por Kristo sen patrujo, kaj ja ĉie hejme". Survoje tra Eŭropo ili pilgrimis tra Galio, Italio kaj Ĝermanio ĝis Panonio. Tiu ĉi irlanda misio meritis pri estiĝo de multe damalnovepokaj eŭropaj monaĥejoj kaj pri kristianigo de barbaraj nacioj. Irlando-skota misio estis unua misia agado, kiu tuŝis ankaŭ la bohemian teritorion.

En Anglio ekzistis kristanismo jam en la romia tempo, sed post pereo de romia organizaĵo ĝi malaperis de ĉi tie ankaŭ la kristanismo. Misioj ĝis Anglio okazis el du direktoj - el Irlando kaj el Romo. Papo Gregorio la Granda elsendis en la jaro 596 en Anglion sanktan Aŭgustenon el Canterbury kun 40 monaĥoj; Aŭgusteno en 597 baptis kentan reĝon Ethelberton kaj kun li laŭ fontoj pluajn 10 mil personojn. Post la kenta reĝlando la kristanismo komencis en la jaroj 624 - 633 enpenetri ankaŭ ĝis Wessex kaj Northumbrio, en la jaroj 680 - 690 akceptas la kristanismon ankaŭ Sussex. Anglaj monaĥejoj fariĝis lokoj de klerika kaj sciencista vivoj. Enigon de la ĝermana mondo en la rondon de kristanismo ĝuste priskribis angla monaĥo Bedo la Estiminda (672 -735) en sia fama verko Historia ecclesiastica gentis Anglorum (Eklezia historio de angla nacio). Ankaŭ la angla eklezio estis misie agada; la plej signifa anglosaksia misiisto estas Wilfried el Jorko, kiu predikis al frisoj. Sub lia gvidado komencis laboron eĉ Bonifaco, apostolo de Germanio.

Kristanismo, Frankoj kaj Ĝermanoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Frankoj kaj Ĝermanoj.

Post la falo de Romo reĝo Teodoriko la Granda (489 - 523) provis kunigi ariajn ĝermanojn kontraŭ katolikaj romianoj kaj grekoj kaj krei unuigitan aria-ĝermanan imperion. La plano ne sukcesis pro rezisto de franka reĝo Klodvigo la 1-a, kiu en la jaro 496 akceptis en Remso bapton el la manoj de katolika episkopo Remigio. La eklezio klopodis subteni sian mision kontraŭ ĉi tiuj ĝermanoj kaj ankaŭ kontraŭ sekvantaj ĝermanaj ŝtatformacioj. Primaraj centrejoj de la misio estis malnovaj episkopejaj sidejoj (Tours, Kolonjo, Remso, Arles ktp.); inter karakterizaj personecoj apartenas precipe Marteno el Tours kaj Cesario el Arnes. Okazas provoj pri turnigo de unuopaj nacioj - burgundoj (Aviato el Vieno), frankoj (Remigio), alemanoj kaj durinkoj. Ĝermanaj ŝtatoj, kiuj transiris al ortodoksio, havis avantaĝon kontraŭ tiuj, kiuj pluekzistis ĉe arianismo, ĉar en ili estis multe pli bonaj interrilatoj inter la ĝermana kaj romana partoj de la loĝantaro. Nebonaj influon al situacio de eklezio en la franka imperio havis intervenoj de reĝo kaj nobelaro, kiel parolas pri tio konservitaj informoj de Gregorio el Tours.

Signifan etapon prezentas kristanigo de germanaj landoj, kiu estas kunigata kun staturo de Bonifaco (672/675 - 754), anglosaksia monaĥo. Kiu kiel papa legato metis bazojn de germana eklezia organizaĵo kaj reformis ankaŭ la eklezon en la franka imperio, fine li estis en Frisko mortigita kun siaj 52 kunuloj.

Sed Eŭropo tiutempe venas en premon de araba-islama ekspando kaj bizanca imperio havas sufiĉe da zorgoj kun defendo de la propra teritorio. En Eŭropo naskiĝas novaj ŝtatformacioj, sur teritorio de Italio precipe langobarda imperio, kaj por teritorio de Romo, en kiu papeco pludaŭris kiel unusola fakte funkcianta malnovepoka instituto, temis pri tempo de grandaj necertecoj kaj bataloj. Nova endanĝerigo de langobardoj devigis papon Stefanon la 2-a (741 - 752), por ke li petu helpon en la franka imperio ĉe Pipino (741 - 768). La papeco tiel komencis alkliniĝi al la franka imperio, al kies reĝoj ĝi ankaŭ donis certan aŭtoritatecon - kiel al Pipino, kiu estis de la sendito de papo krismita je reĝo, tiel pli poste al Karolo la Granda, kiam la papo je Kristnasko en la jaro 800 kronis lin en Romo je imperiestro. Pipino ankaŭ en la jaro 754 aljuĝis al la papoj konkeritajn teritoriojn en meza Italio, kiu fariĝis bazo de papa ŝtato, nomata patrimonium sancti Petri, heredaĵo de sankta Petro; el la sama tempo evidente devenas la t.n. konstantina donaco, falsaĵo legitimantan sendependecon de la papo je bizanca imperiestro. La eklezia ŝtato definitive estiĝas en la jaro 774; ĝi ekzistis ĝis la jaro 1870.

Ĉefstaturo de la periodo estas Karolo la Granda (768 - 814), kiu konsideris sin mem kiel administranto de la kristanaro gvidita de Dio kaj el la eventoj surpriziga kronado de Karolo je imperiestro, pro kiu li estis neniel entuziasmiĝinta pro sia intertraktado kun Bizanco. Sed la ideo pri la imperio de Karolo restis inspira por kristana kulturo de la tuta eŭropa mezepoko. Post disfalo de tiu ĉi imperio kaj post pontifikecoj de Leono la 4-a (847 - 855) kaj Mikolao la 1-a (858 - 867) venas malhela jarcento de la okcidenta eklezio, kiam sur papa trono alternos sennombro de papoj, kiuj estis nenio ol marionetoj de ekleziaj regantoj de Romo. Orientado de la romia eklezio al la okcidenta reĝlando ankaŭ influis pluan fremdigadon de interrlatoj kaj malgrandigo de kultura interŝanĝo inter la kristanaj Oriento kaj Okcidento.

Ikonoklasma krizo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ikonoklasmo.
 
Bizanca ikono de Virgulino Maria el la 7-a jarcento, nomata Blacherna. Nun en Tretjakova galerio

Inter la jaroj 726 kaj 730, evidente subinflue de islamo, komenciĝas en la bizanca imperio disputo pri to, ĉu eblas bildigi Jesuon Kriston kaj sanktulojn. Imperiestro Leono la 3-a akre prezentiĝas kontraŭ kristanaj bildigoj de ikonoj kaj okazas ilia neniigo kaj persekutado de tiuj, kiuj uzis la bildojn kaj adoris Dion pere de ili. Kontraŭ Leono la 3-a stariĝis kaj konstantinopola patriarko Germano la 1-a kaj papo Gregorio la 3-a, sed la malpermeson de Leono pri la bildoj plilongigis ankaŭ Konstanteno la 5-a, lia filo. La persekutado de ikonoduloj finas nur pro decido de regentino Ireno, reganta anstataŭ la neplenkreska Konstanteno la 6-a (780 - 797). La ikonoklasmon kondamnis nur en la jaro 789 la kunvokita 2-a nicea koncilio, kiu evidentiĝis la eklezian sciencon rilate al la bildoj kaj subtenis movadon de ikonhonorantoj.

La dua periodo de la persekutado de la adorantoj de bildoj venas dum regado de Leono la 5-a (813 - 820), kiu daŭrigas ankaŭ dum regado de Mikaelo la 2-a. Regentino Teodorino, reganta anstataŭ Teofilo, filo de Mikaelo, denove permesis honoradon de ikonoj kaj ŝanĝis la decidojn de apartenantaj sinodoj. Ekde tiu tempo ankaŭ la orienta eklezio solenas la unuan dimanĉon de la Granda fasto kiel triumfon de ortodokseco.

Ĉefa teologia oponanto de ikonoklasmistoj estis siria monaĥo Johano el Damasko, kiu klarigis, ke li ne adoras materion, sed "prefere la kreinton de materio". La ikonoduloj tiel konsideris, ke biblia malpermeso de la bildigado de Dio estis superita pro enkorpigo de Dio, per kiu alia persono de la nevidebla Dio fariĝis videbla materio. La bildo do ne aspektigas la nevideblan Dion, sed Dion en aspekto, en kiu li akceptis por si la korpon. Iliaj adorantoj ankaŭ konsideris la bildojn kiel parto de perbuŝe transdonata tradicio. Sed la tuta disputo ankaŭ karakterize rilatis al interrilato de la eklezio kaj la ŝtato, kiu en tiu ĉi aspekto estis en Bizanco tre aktuala - la kontraŭversio estis samtempe lukto de la eklezio je sendependeco en propraj aferoj kaj en demandoj de kredo.

Komencoj de kristanismo ĉe slavoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cirilo kaj Metodo.

En la 6-a jarcento enpenetras sur Balkanon slavaj triboj, je kio la eklezio reagas per iom post ioma klopodo rekristanigi tiun ĉi teritorion kaj disvolvi mision al pluaj nacioj. En la jaro 862 postulas grandmoravia princo Rostislav bizancan imperiestron, por ke li elsendu en lian regnon pastron. Patriarko Fotio sendas al Granda Moravio fratojn el Tesaloniko, Konstantenon, kiu pli poste akceptas nomon Cirilo, kaj Metodon. Konstanteno kun sia lingvistika talento kreas originalan slavan abocon, hlaholan, kaj tradukas en la malnovslavan la plej gravajn partojn de Skribo kaj tekstojn de liturgio, kiun ankaŭ la papo aprobas al ambaŭ fratoj. Sed post la morto de Metodo (885) iliaj lernantoj estas elpelitaj el Grandmoravia regno pro disputoj kun frankaj pastroj. Sed tiu ĉi disigo kreas eblecon por misio ĉe pluaj slavaj nacioj, Krom disvastigado de la kristanismo la cirilometoda misio signifon en tio, ke ĝi metis fundamentojn de kulturo kaj klereco sur la ĉeĥa teritorio.

En la sama tempo okazas turniĝo de bulgaroj; en la jaro 866 lasas sin bapti bulgara ĥano Boriso (852 - 889), kiun sekvis iom post iom la tuta nacio. Bulgario longan tempon hezitis, ĉu ĝi aliĝu sub jurisdikcio de Konstantinopolo aŭ Romo, sed fine ĝi aliĝis al la kristana Oriento. Simile akceptas la kristanismon ankaŭ pluaj slavaj princlandoj, ekz. serboj; komune kun la kristanismo venas en tiujn ĉi ŝtatformaciojn ankaŭ bizanca kulturo.

Plua signifa evento estas turniĝo de Rusio. Jam en duono de la 10-a jarcento al la kristanismo turniĝas princino Olga, fratino de kieva princo Igoro. En la jaro 989 princo Vladimiro la 1-a provas pli bone firmigi sian potencon, li akceptas en Konstantinopolo komune kun siaj servutuloj bapton kaj fermas geedzecon kun bizanca princino. Rusio fariĝas rekte dependa je konstantinopola patriarkejo, kiu nomas kievan metropoliton. Tiu ĉi kuniĝo helpis karakterize influi rusian kulturon per kulturo bizanca, ja kievaj ĉefepiskopoj dum pluaj kvar jarcentoj estos sole grekoj.

En la paso de la 10-a jarcento akceptas la kristanismon okcidentaj slavoj, sed kiuj estos kunigitaj kun la okcidenta eklezio kaj ili estos subigitaj al Romo. Karakterizaj personecoj de tiu ĉi tempo estas sankta Venceslao kaj sankta Vojtěch en Bohemio, Mieszko la 1-a en Pollando kaj Stefano la 1-a en Hungario.

Kulmina mezepoko redakti

 
Katedralo de sankta Stefano en franca Toulon

Pluaj esperebla periodo venas kun regado de Oto la 1-a (936 - 973), kiu enpremis al la okcidenta imperio novan aspekton, kiam laŭ lia koncepto la kristana ŝtato kaj la eklezio estus identaj. La eklezio en medio de imperio de Oto akiris denove liberecon, la 10-a jarcento fariĝas periodo de granda reformo kaj prospero de la eklezio, kiu daŭrigos ankaŭ en plua periodo.

Movado el Cluny redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abatejo de Cluny.

La plej signifa reforma monaĥa movado de mezepoko ekiris el Cluny, kies monaĥejo akiris tiutempe nevidatan liberecon en klerika sinjoro kaj ĝi fariĝis loko de severa konservado de benediktana ordino kaj asketismo. Por monaĥejoj el Cluny estis ankaŭ pro materiala kaj jurisdikcia sendependeco ebligita libereco de elektado de abato. Al Cluny iom post iom aliĝis pluaj monaĥejoj, fonditaj laŭ statuto el Cluny, en la 12-a jarcento apartenas al asocio el Cluny proksimume tri mil da monaĥejoj. La reformo el Cluny ankaŭ influis estiĝon de pluaj reformaj movadoj, kiuj klopodis pri interna pastra vivo. La unua monaĥejo fondita en Bohemio de sankta Vojtěch apartenis ankaŭ en tiun ĉi ligon, tial eblas diri, ke la movado el Cluny de komence signis la vivon de eklezio ankaŭ en teritorio de Bohemio.

Rilato de la okcidenta kaj la orienta eklezioj kaj granda skismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda Skismo.

Jam kelke da jarcentoj Oriento kaj Okcidento de ĉirkaŭ de Mediteraneo kulture kaj religie fremdiĝis. La primara kaŭzo de la skismo estis disputoj pri aŭtoritato de papo, kiu pretendis potencon super ceteraj kvar malnovepokaj patriarkujoj en Oriento, kvankam la orientaj patriarkoj ja konfesis al li la unuecon en la eklezio, sed kun jurisdikcio super la okcidenta romia patriarkujo. Krom diferencaj kutimoj de la eklezia vivo kaj liturgio estis al la orientaj kristanoj dorno en la okulo la okcidenta praktiko enmeti en Nicejan-konstatinopolan konfesion dogman precizigon en aspekto de vorto filioque (latine: ankaŭ [el] Filo), kiu ĉi tie devene ne estis enhavita. Sed karakteriza motivo estis ankaŭ motivoj lingvaj, ĉar ambaŭ duonoj de la eklezio jam ne komprenis al unuopaj nuancoj de greka, respektive latina lingvoj kaj pensado.

Kiam konstantinopola patriarko Michael Kerullarios lasis en la jaro 1052 kiel venĝo por la klopodo de papo akiri sub sian jurisdikcion sudan Italion kaj fermi latinajn preĝejojn en Konstantinopolo, ekflamis polemiko pri diferencoj inter la orienta kaj la okcidenta eklezioj. Printempe en 1054 alveturis en Konstantinopolon pap senditaro frunte kun kardinalo Humberto el Silva Candida, kiu post tio, kiam la patriarko ne agnoskis kredindecon de la senditaro, metis sur altaro en templo Dia saĝeco papan buleon enhavanta ekskomunikon de la patriarko kaj forveturis reen ĝis Romo. Sinodo kunvokita en Konstantinopolon proklamis la papajn legatojn kiel ekskomunikitaj kaj ordonis la buleon solene bruligi.

Ĝis nun formale unueca eklezia organizaĵo en la jaro 1054 apartiĝis en du partojn. La okcidenta eklezio (nomata ankaŭ romia, latina aŭ katolika) agnoskis kiel sian kapon papon, la orienta eklezio (ortodoksa) estis subigita al konstantinopola patriarko. Sed rilate al tiama agado estis eventoj en la jaro 1054 ĝenerale komprenataj sole kiel plua intertempa skismo. La profundigon de disputoj karakterize helpis krucmilitoj kaj precipe rabigo de Konstantinopolo fare de la 4-a Krucmilito. En la paso de la 2-a miljaro okazis pluraj provoj pri reunuiĝo de la eklezio (la 2-a lyona koncilio, florenta unio 1439), sed krom la orientaj katolikaj eklezioj ne okazis ŝovo en establo de eklezia komunumo.

Gregorio la 7-a, batalo pri investituro kaj reforma movado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Batalo pri investituro kaj Investituro.
 
Gregorio la 7-a

Celo de reformo de papo Gregorio la 7-a estis liberigi la eklezion de intervenoj de klerika potenco, garantii al ĝi libertas ecclesiae, la eklezian liberecon. Gregorio la 7-a batalis kontraŭ maniero, per kiu la klerikaj regantoj fondis episkopejojn kaj abatejojn kaj kiel ili ekspluatis ilin - tio estis konsiderata kiel simonio. La movado de Gregorio la 7-a postulis liberecon de elekto de episkopoj kaj abatoj. Ekleziologiaj teorioj de la tuta reformo gvidis al opinio, ke same kiel la animo staras super la korpo, la eklezio staras super la ŝtato.

En la unua fazo de la batalo Gregorio sukcesis realigi lian imagon pri rilato de la eklezio kaj la ŝtato, nome ĝis tiu mezuro, ke ekskomuniko de imperiestro Henriko la 4-a pro nerespektado de malpermeso de laika investituro; la imperiestro devis iri por absoluco al papo ĝis Canossa, per kio li simbole konfirmis, kiu montriĝis kiel pli forta. Gregorio la 7-a ja mortis fuĝante antaŭ Klemento la 3-a, kontraŭpapo de Henriko, sed la lukto daŭrigis ankaŭ post la morto de Gregorio.

Kiel tute nereala montriĝis provo de Pasĥalis la 2-a kaj Henriko la 5-a (konkordato en Sutri, februaro de 1111) apartigi tute la eklezion de la ŝtato - stariĝis kontraŭ ĝi germanaj princoj kaj episkopoj. Fine estis atingita kompromiso, kiu estas konata kiel konkordato de Worms (1122), kiu determinis du investiturojn - la reĝo transdonis klerikulajn bienojn kaj rajtojn, la eklezio havis rajton por kanonika elekto. Plua kunpuŝiĝo de imperiestra kaj elkezia potenco okazas dum regado Frederiko la 1-a Barbaroso (1152 - 1190), kiu provis renovigi denove ideon de imperiestra monda potenco - tiu ĉi kunpuŝiĝo daŭris plenajn dudek jarojn.

 
Sankta Bernardo de Clairvaux sur inicialo de manuskripto el la 13-a jarcento

La rezulto de gregoria reformo estis plifortigi la papan primaton rilate al la interna vivo de la eklezio - ekde tiu ĉi tempo papoj plifortigas sian influon en la eklezio, la papo fariĝas revoka instituto kaj intervenas en funkciadon de unuopaj lokaj eklezioj. Politika tereno de la vivo estis desakraligita kaj pliprofundiĝis tiel diferenco inter klerikaro kaj laikoj.

La kulmina mezepoko kaj precipe la 12-a jarcento estas periodo de grandega evoluo de kristana klerika vivo, kiu plejparte montriĝas en la estiĝo de kvanto de ordenoj kaj klerikaj movadoj. Al nove estiĝintaj ordenoj apartenas kamalduloj, fonditaj de sankta Romualdo (951 - 1027), kartuzianoj, fonditaj de sankta Bruno de Kolonjo (1030/1035 - 1101) kaj pluaj. Signifan ĉapitron kreas ankaŭ reformo de benediktana monaĥejo, kiam abato Roberto de Molesme fondas en la jaro 1098 kun pluaj monaĥoj reformitan monaĥejon en Citeaux kaj metas tiel komune kun pluaj abatoj de tiu ĉi abatejo (precipe kun Stefano Harding (1109 - 1133) kaj sankta Bernardo de Clairvaux) fundamentojn de cisterciana ordeno. La reformo ne rilatis sole al ordinanoj, sed ankaŭ al klerikaro - ĉi tie havas signifon movado de kanonikuloj, inter kiuj la plej signifan lokon havas kanonika komunumo fondita de Norberto el Xanten (1082 - 1134), el kiu estiĝis ordeno de premonstratoj. Movado de laikoj montriĝis precipe en du direktoj: la unua estis movado krucmilita, la alia movado de malriĉeco.

Krucmilitoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Krucmilito kaj Kavalira ordeno.
 
Konkero de Jerusalemo dum la 1-a Krucmilito

Iom post ioman falon de la potenco de Bizanco kaŭzis, ke propraj lokoj de la naskiĝo de kristanismo estis konkeritaj post batalo de Matzikert en la jaro 1071 de selĝukaj turkoj. La konkero de Jerusalemo mem en 1078 kaj fakta malebligo de trairo de kristanaj pilgrimantoj al sanktaj lokoj komune kun peto de bizanca imperiestro Aleksio la 1-a donis senperan iniciaton al tio, por ke papo Urbano la 2-a elvoku en la jaro 1095 kristanojn al klopodo pri reakiro de Sankta Lando. La 1-a Krucmilito sukcesis konkeri Jerusalemon (1099) kaj fondi sur la konkeritaj teritorioj krucistajn ŝtatojn frunte kun jerusalema reĝlando.

La krucmilita movado kondukis ankaŭ al estiĝo de kavaliraj ordenoj - johanitoj, templanoj kaj ordeno de germanaj kavaliroj - kies tasko estis krom plenumado de kutimaj ordinaj promesoj servi al elĉerpintaj kaj malsanaj pilgrimantoj en Sankta Lando.

Pluaj krucmilitoj renkontiĝis kun alterna sukceso aŭ prefere malsukceso. La 4-a Krucmilito (1202 - 1204) grave damaĝigis interrilatojn inter la orientaj kaj la okcidentaj kristanoj, ĉar venecianoj sukcesis eluzi la krucmilitistojn al propraj celoj kaj tiuj ĉi en la jaro 1204 prirabis Konstantinopolon. Pluaj ekskursoj ankaŭ malsukcesis, la krucmilitistoj perdas en la jaro 1291 lastan fortikaĵon Akko kaj la krucmilitaj ŝtatoj pereas.

La signifo de la krucmilitoj restas disputebla. Al pozitivaĵoj certe apartenas la ligita kultura interŝanĝo inter Oriento kaj Okcidento, kiu ebligis ankaŭ evoluon de universitatoj kaj skolastikismaj filozofioj kaj teologioj, sed la militoj tre rompis la interrilatojn inter la orienta kaj la okcidenta eklezioj kaj la militoj akompanis politikajn kaj armeajn skandalojn, same tiel sensenca perforto dum la konkerado de Jerusalemo kaj Konstantinopolo.

Movado de malriĉeco, herezo kaj inkvizicio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Franciskanoj, Dominikanoj, Inkvizicio, Albigensismo kaj Katarismo.
 
Giotto di Bondone, Sankta Francisko estas predikanta antaŭ papo Honorio la 3-a, ciklo de freskoj en baziliko en Assisi

Jam reformoj de la antaŭaj jarcentoj postulis revenon al evangelia malriĉeco laŭ modelo de Kristo kaj liaj apostoloj; tiu ĉi fervoro kondukis al renovigita intereso pri legado de Skribo kaj ekkono de la vivo kaj la doktrino de Jesuo. El tiu ĉi movado de malriĉeco estiĝas ankaŭ movado de valdenanoj, sed kiu iom post iom radikaligis sian doktrinon fariĝante malamika al la eklezio. En Nederlando aperas beginoj, piulinoj dediĉantaj sin al preĝo kaj legado de Skribo kaj zorgo pri malsanuloj kaj malriĉuloj.

Apud kristanisma bazo aperas ankaŭ eksterkristanaj elementoj en sinkretisma movado de kataroj, kiu estis dualisma-manikeisma kaj kiu stariĝis akre kontraŭ la eklezia kaj la klerika potencoj. Streĉo en interrilato al franca reĝlando gvidis la katarojn el ĉirkaŭaĵo de urbo Albi (de tie albigensismo) al sanga albigensisma milito (1209 - 1229), kies karaktero estis eklezia kaj politika. Ĉar precipe la kataroj subfosis bazojn de feŭda socio, la ŝtato kaj la eklezio komune agis kontraŭ ili. Post tio, kiam la albianoj murdis en 1208 papan legaton, kies tasko estis intertrakti kun ili, Inocento la 3-a elvokis al krucmilito kontraŭ la albianoj. La konflikto estis tre sanga kaj unusolan prosperon el la konflikto akiris Francio. Surbaze de tiuj ĉi spertoj ŝanĝiĝas inkvizicia procedo en eklezian procedon kaj komenciĝas aktiva elserĉado de kulpintoj. En la jaro 1253 Inocento la 4-a ebligas enkadre de tiu ĉi proceda rajto dum severaj reguloj uzi torturadon. Tiel komenciĝas tre malhela ĉapitro de la histoio de eklezio, ĉar enkadre de la inkvizicio okazis kruelaĵoj.

Sed pro la perfekta sekvado de Kristo en la malriĉeco inspiras sin ankaŭ sanktaj Francisko el Asizo (1181 - 1226) kaj Dominiko de Guzmán (proksimume 1170 - 1221), kiuj komence de la 13-a jarcento fondas unuan ordenojn de almozuloj, ordenon de franciskanoj kaj ordenon de dominikanoj. Ambaŭ ordenoj neatendite rapide disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj influis karakterize la tutan atmosferon de mezepoko. La idealon de senkondiĉa malriĉeco akceptis ankaŭ pluaj ordenoj, aŭgustenanoj kaj karmelitanoj. El tiuj ĉi ordenoj de almozuloj devenis la plej signifaj teologoj de la kulmina mezepoko kaj iliaj misiistoj estis tre ŝatataj.

Skolastikismo, teologio kaj universitato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Skolastikismo kaj Universitato.
 
Benozzo Gozzoli (14201497), Sankta Tomaso de Akvino estas venkanta super Averroes

Kontraŭe al la frua mezepoko, kiu estis kontenta kun tradicio kaj evoluo de teologio de Skribo en spirito de patristiko, la 12-a kaj la 13-a jarcento alportis pli grandan diferencigon de teologia pensado kaj pripensado de tradiciaj ekkonoj. Centro de la scienca laboro transŝoviĝis el monaĥejoj en nove estiĝantajn universitatojn. Kiel patro de skolastikismo estas konsiderata sankta Anselmo de Canterbury († 1109), kiu klopodis racionale submeti la kredon (fides quaerens intellectum). La plej signifa teologo de la frua skolastikismo estis Petro Abélard (1072 - 1142), uzanta dialektike-kritikan metodon. Kamaldula monaĥo Gratiano († 1158) el Bologna tiutempe amasigas unuafoje disigitajn ekleziajn normojn en kolektaĵon Concordantia discordantium canonum konata kiel Decretum Gratiani, kiujn kreis en reguligita kaj plenigita aspekto bazon por katolika eklezio ĝis la jaro 1917, kiam estis anstataŭigita per Kodekso de kanonika rajto. Aŭtoro de plena dogma lernolibro estas pariza majstro kaj episkopo Petro Lombardo († 1160), kies kvar librojn de Sentencojoni uzis kiel bazo de instruado de teologio dum la tuta mezepoko ĝis reformacio.

La teologia evoluo atingas sian kulminon dum la 13-a jarcento. Tra rondvojo tra arabaj kaj judaj verkistoj Okcidento interkonatiĝas kun verko de Aristotelo, kies nocia lingvo estis uzita por precizigo de filozofia-teologia pensado de la kulmina skolastikismo, kies la plej signifaj reprezentantoj estis sanktaj Alberto la Granda († 1280), Tomaso de Akvino († 1274), Majstro Eckhart († 1328), Aleksandro de Hajleso († 1245), Bonaventuro el Bagnoreĝo († 1274) kaj beata Duns Skoto († 1308). Plej multe publike akceptata el tiuj ĉi aŭtoroj por la historio de teologio kaj la kristana pensado estis Tomaso de Akvino, kies Summa theologiae fariĝis bazo de teologia doktrino ĝis la 20-a jarcento.

Centroj de kristanisma scienco fariĝas universitatoj. Majstroj de diversaj parizaj lernejoj fondas en interŝanĝo de la 12-a kaj la 13-a jarcento unuiĝon nomata universitas magistrorum, kiu estis baldaŭ agnoskita de la ŝtato kaj la eklezio kiel memstara korporacio, al kiu estis pruntedonita proporcie alta mezuro de sendependeco. En la sama tempo estiĝas ĝis la jaro 1225 universitato ankaŭ en Bologna, Montpellier, Padovo, Napoli, Oxford, Cambridge, Valencio kaj Salamanca; ceteraj eŭropaj universitatoj komencos estiĝi nur ekde duono de la 14-a jarcento (en Prago en 1348). La universitatoj akceptis studentojn de ĉie kaj iliaj gradoj estis ĝenerale agnoskataj. Ĉiuj studentoj vizitadis unue fakultaton artistan kaj poste ili povis elekti studadon en fakaj fakultatoj: teologia, jurista aŭ kuracista.

Eklezio en ĉeĥaj landoj redakti

Malfrua mezepoko redakti

 
Triptiko de Rogier van der Weyden, hodiaŭ en Vieno

Avignona militkapto kaj granda okcidenta skismo redakti

Koncilio de Konstanco kaj konciliarismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Koncilio de Konstanco.

Husmovado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Husmovado.
 
Jan Hus antaŭ koncilio de Konstanco

Husmovado (en literaturo referita al la fenomeno ankaŭ kiel husanaj militoj, husana revolucio, en pli malnova litertauro ankaŭ husana revoluci movado) prezentas reforman movadon en katolika eklezio, kiu derivas sian devenon el doktrino de Majstro Jan Hus kaj postulas ampleksan reformon de la eklezio.

Papeco kaj renesanco redakti

 
Baziliko Sankta Petro super tombo de apostolo Petro en Romo antaŭ renesanca rekonstruo ĉirkaŭ la jaro 1450 en sia devena aspekto el la 4-a jarcento

Falo de Konstantinopolo redakti

Novepoko redakti

Plua skismo en Okcidento okazis en la paso de la 16-a jarcento, kiam establiĝis protestantismaj eklezioj pro agado de reformatoroj Martin Luther, Zvinglo, Kalvino kaj pluaj. Dialogo precipe kun luteranaj eklezioj kaj anglikanisma komunumo daŭras kaj en antaŭ nelonga tempo ĝi venis al eldono de komunaj vidpunktoj al kelkaj disputeblaj demandoj.

Protestantisma reformacio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Protestantismo.
 
Martin Luther

Reformacio en Germanio kaj ties progreso redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Luteranismo kaj Martin Luther.

Reformacio en Svislando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kalvino.

Anglikanisma reformacio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Anglikanismo kaj Eklezio de Anglio.

La komenco de reformacio en Anglio estas kunigita kun malkomplezo de papo Klemento la 7-a nuligi geedzecon de reĝo Henriko la 8-a kun Katerino de Aragono. La angla reĝo reagis per atako kontraŭ la klerika potenco de papo kaj sekve li postulis ĉe anglaj pastroj agnoskon de sia persono kiel kapo de la angla eklezio. En 1534 estis definitive per leĝo malpermesita rajto de revoko al Romo kaj fakte tiel finiĝas influo de la romia eklezio pri la agado en Anglio. La apartigo de la eklezio de Romo ebligis al Henriko ankaŭ akiri ampleksajn posedaĵojn de la eklezio, precipe post eldono de leĝo pri disorganizo de monaĥejoj (1536 - 1540).

En Anglio tuj de komence okazas certa ikonoklasmo, nuligo de pilgrimoj kaj pilgrimaj lokoj, limigo de festotagoj de sanktuloj. En liturgio okazis sole malgrandaj ŝanĝoj. Ĉar la ŝanĝo de la karaktero de eklezio en Anglio okazas en atmosfero de protestantisma reformacio, okazas ankaŭ ŝanĝoj en ĝi. Granda ŝanĝo de liturgio en protestantisma senco kaj ties transŝovo okazas dum regado de Eduardo la 6-a (1547 - 1553), filo de Henriko. Post Eduardo la 6-a surtroniĝis katolika reĝino Maria la 1-a (1553 - 1558). Ŝi rifuzis la ŝanĝojn faritaj de Henriko kaj Eduardo kaj reenpraktikigis la unuecon kun Romo. Rilate al kruda maniero, per kiu ŝi klopodis pri la rekatoligo de la lando, la historio donis al ŝi kromnomon Maria la Sanga. Post la morto de Maria surtroniĝis ŝia duonfratino Elizabeto la 1-a (1558 - 1603), kiu akre kontraŭstaris al aŭtoritato de la papo en Anglio kaj denove ŝi provis memstarigi la eklezion en Anglio. Dum angla revolucio (1649 - 1660) ŝanĝis la reganta puritanoj ĝisnunan episkopan strukturon de la eklezio en presbiterianan, sed ili konservis dum tio principon de ŝtata kontrolo super la eklezio. Post surtroniĝo de Karlo la 2-a en la jaro 1660 okazas restaŭrigo de la episkopaj strukturoj en la eklezio.

En la 18-a jarcento kiel la rezulto de la reformacio de eklezio de John Wesley naskiĝas metodisma eklezio. En la 1-a duono de la 19-a jarcento prosperas enkadre de la anglikanisma eklezio la t.n. Movado de Oxford, kiu akiras grandan influon kaj komune kun ĝi estas plifortigitaj katolikaj tendencoj enkadre de la eklezio (la plej signifa reprezentanto de la movado estis John Henry Newman, kiu pli poste fariĝas katoliko).

Reformacio en ĉeĥaj landoj redakti

Katolika reformacio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Koncilio de Trento kaj Jezuitoj.

Sorĉistinaj procesoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sorĉistino, Sorĉistinaj procesoj, Inkvizicio kaj Sorĉaferoj.

Mondaj misioj redakti

Eklezio post batalo sur Blanka Monto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo sur Blanka Monto.

Baroko kaj klerismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Galikanismo, Jansenismo, Klerismo kaj Jozefinismo.

La koncilio de Trento enmetis eksplicite la katolikan reformacian klopodon en la manojn de papo, kio plifortigis la papecon kiel tian kaj venas epoko de pli granda eklezia centraligo. Roma kurio intervenas pli ol kiam alie en funkciadon de unuopaj diocezoj. Je tiuj ĉi centraligaj tendencoj reagas interne de la eklezio diversaj opoziciaj movadoj, precipe en Francio: galikanismo, kiu klopodis pri pli granda sendependeco de la franca eklezio, ŝtata absolutismo, intervenanta en la ekleziajn aferojn, jansenismo, kiu unuflanke akrigis aŭgustenan doktrinon pri heredaj pekoj kaj pardono, kaj febronianismo, defendanta rajtojn de episkopoj kaj provanta limigi la intervenadon de Romo en proprajn aferojn.

La ŝtata aŭtoritato super la eklezio trovas sian kulminon en Aŭstrio, kie Jozefo la 2-a (1780 - 1790) faris enkadre de la eklezio el la ŝtata potenco propravolajn reformojn, kiujn markis la eklezion en liaj landoj ĝis nuntempo. Enkadre de jozefinismo estis granparte nuligitaj monaĥejoj kaj ekleziaj institutoj. Tiun ĉi lian klopodon intervenis papo Paŭlo la 6-a (1775 - 1799), kiu persone alveturis Vienon; sed senrezulte.

Kun la veno de klerismo fine estas venanta en la katolikaj kaj protestantismaj teritorioj fino de ĉasoj je sorĉistinoj, procesoj kontraŭ herezuloj, diskriminacio de alikredantoj kaj el juĝejaj esploradoj estas malaperanta torturado. Kelkaj francaj kleristoj evoluigis ideon de natura religio - kulton de La plej supera Estaĵo - kiun ili realigis kontraŭ la kristanismo. La eklezioj devas alkutimiĝi al klerismaj pretendoj kaj tiel okazas pluaj ekleziaj reformacioj.

Moderna epoko redakti

Franca revolucio kaj sekularigo redakti

Katolika eklezio kaj socia demando redakti

Katolika eklezio kaj scienco redakti

La unua vatikana koncilio redakti

En 1869-1870 okazis en Romo la Unua Vatikana Koncilio, kunvokita de Papo Pio la 9-a.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Vatikana koncilio.

Eklezia ŝtato redakti

En 1870 finiĝis la ŝtato ĉirkaŭ kiun regis la Papo (Eklezia Ŝtato aŭ Papa Ŝtato).

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Papa Ŝtato.

En 1929 ekaperis nova ŝtato regita de la Papo, multe pli malgranda: Vatikanurbo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vatikano.

Rilato de eklezio kaj ŝtato kaj Kulturkampf redakti

Modernista krizo redakti

Aŭstria katolikeco redakti

Eklezio post la unua mondmilio redakti

Ĉeĥoslovaka eklezio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eklezio ĉeĥoslovaka husana.

Nekatolikaj movadoj de la 20-a jarcento redakti

En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento okazas ŝtorma evoluo de evangelikaj eklezioj en Ameriko. Tiuj prezentas sin per laŭvorta prezento de Skribo, iam markita kiel fundamentalismo.

Alia karakteriza movado de la 20-a jarcento estas pentekostalismo. Tiu estiĝas komence de la 20-a jarcento el metodismaj rondoj. En la unua duono de la jarcento ĝi kreas memstarajn ekleziojn, sed en la dua duono ĝi enpenetras en establintaj eklezioj, inkluzive de eklezioj luteraj, anglikana kaj katolika (karisma movado). La movado karakterizas sin per granda emfazo je agado de Sankta Spirito kaj je uzado de liaj apartaj donacoj, la t.n. karismoj.

2-a koncilio de Vatikano redakti

La papo Johano la 23-a kunvokis la Duan Vatikanan Koncilion, kiu daŭris de 1963 al 1965 kaj finiĝis sub Paŭlo la 6-a.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Vatikana koncilio.

Ekumenismo kaj rilatoj de kristanaj eklezioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekumenismo.

Rilataj temoj redakti

Literaturo redakti