Albi (Francio)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Albi |
Albi estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la departemento Tarn. Ĝi troviĝas en la regiono Okcitanio kaj havas proksimume 50.000 loĝantojn.
Albi | |||
---|---|---|---|
Albi kaj ties katedralo
| |||
Blazono | |||
Devizo: Devizo : « Stat baculus vigilatque leo turresque tuetur » ("La sceptro staras, la leono vigilas kaj la turojn protektas.") | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Okcitanio | ||
Departemento | Tarn (prefektejo) | ||
Arondismento | Albi (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 6 kantonoj | ||
INSEE kodo | 81004 [+] | ||
Poŝtkodo | 81000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ino Stéphanie Guiraud-Chaumeil 2014-2020 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 902 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 1 105 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 56′ N, 2° 9′ O (mapo)43.9280555555562.1458333333333Koordinatoj: 43° 56′ N, 2° 9′ O (mapo) | ||
Alto | 169 m [+] | ||
Areo | 44,26 km² (4 426 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Monda heredaĵo | |||
![]() | |||
Lando | ![]() | ||
Tipo | kultura heredaĵo | ||
Kriterioj | iv, v | ||
Fonto | 1337 | ||
Regiono** | Eŭropo | ||
Registra historio | |||
Registrado | 2010 (34-a sesio) | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La albigensismo, mezepoka herezo (aŭ katarismo) dankas sian nomon al tiu urbo, ĉar multaj el la anoj de tiu herezo loĝis en la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj.
GeografioRedakti
Albi ĝuas belegan situacion sur monteto super la rivero Tarn.
VidindaĵojRedakti
Albi estas unu el la "rozkoloraj" urboj de sudokcidenta Francio, samkiel Tuluzo aŭ Montauban, pro la koloro de la brikoj per kiuj la tuta urbo estis konstruita.
La fortikigita katedralo Sainte Cécile, el videblaj rozkoloraj brikoj, konstruita inter 1282 kaj 1480, kun siaj mirindaj pentraĵoj kaj la episkopa palaco, kie nun hejmas la muzeo pri la pentristo Toulouse-Lautrec estas la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo. Sed menciindaj estas ankaŭ la mezepokaj mallarĝaj stratoj, kaj la multnombraj preĝejoj kaj kapeletoj de la urbocentro.
La 31-an de julio 2010, en Brasilia, la « Episkopa Urbo Albi », kiu entenas la katedralon Sainte-Cécile, la episkopan Palacon de la Berbie, la preĝejo Saint-Salvi kaj ties klostro, la bordoj de la rivero Tarn kaj la malnova Ponto kaj pluraj konstruaĵoj klasigitaj kiel historiaj monumentoj estis aldonitaj al al listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Lokaj famulojRedakti
Albi estas la naskiĝloko de Toulouse-Lautrec kaj de La Pérouse (1741 - 1788), esploristo kiu malkovris plurajn insulojn de la Pacifika Oceano.
EsperantistojRedakti
BildaroRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.mairie-albi.fr/eng/index.html Arkivigite je 2002-10-04 per la retarkivo Wayback Machine Oficiala Retejo
- http://www.mairie-albi.fr Oficiala Retejo
- http://france-for-visitors.com/languedoc/albi.html Vizitantoj de Albi
- http://www.newadvent.org/cathen/01267a.htm Arkidiocezo de Albi