Katarismo estis mezepoka kristana kredo, kiu floris en la suda Francio en la 12-a jarcento. Ĝia plej furora branĉo estis albigensismo.

Katarismo
religia movado • religio
Komenco 11-a jarcento vd
Fino 1321 vd
vdr
La okcitana kruco estis uzata kiel kunvena simbolo per la kataroj.

La nomo redakti

La adjektivo "katara" devenas el greka vorto, katharos, kiu signifas "pura". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve, bons òmesbons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis en Langvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).

La kredoj redakti

Ili kredis, ke Jesuo estas Filo sole de Dio. Ili havis geajn pastrojn. La virinoj estis konsiderataj egalaj al la viroj antaŭ Dio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekojn de gekredantoj. La pastroj faris voton vivi laŭ la Vero, i.a. manĝi nek viandon, nek ovojn, nek lakton, vivi ĉaste, nenion individue posedi.

Ili rigardis la Roman eklezion nevera kristana eklezio. Interalie ili ne akceptis la Papon, nek Virgulinon Maria kiel Dipatrinon. Ili kredis, ke Jesuo ne naskiĝis kiel homo, ke li estas nur spirito. Ili ne akceptis la ritojn de la Roma eklezio.

Ili estis pacamantoj kaj rifuzis perforton.

La Roma eklezio komencis brulmortigi ilin ekde la jaro 1022 kaj daŭrigis 300 jarojn brulmortigante milojn da Kataroj, ĉar ili ne akceptis alian ol sian kredon vera.

Sekvantoj redakti

Multaj kataroj postvivis la krucmiliton, sed neniam plu reorganiziĝis kiel grupo. La ideoj de katarismo restis popularaj kaj reaperis en kelkaj herezoj aperitaj en la nordo de Italio kaj la sudo de Francio. Kelkaj el ili iĝis folkloraj kaj postvivis en popola religia sento kaj nerekte influis, ekzemple Spiritismon.

Ellen G. White, komencantino de adventismo, rigardis katarojn kiel antaŭloj de protestantismo kaj, ne rekte, de adventistoj, kvankam iliaj kredoj ŝajnas tro malsamaj al tiuj de adventistoj.

Fontoj redakti

Les Archipels Cathares
Les Femmes Cathares.
The Yellow Cross: The Story of the Last Cathars 1290-1329
The Perfect Heresy: The Revolutionary Life and Death of the Medieval Cathars
Massacre at Montsegur: A History of the Albigensian Crusade

En Esperanto redakti

Katarismo kaj naskiĝo de Inkvizicio
De mazdaismo ĝis katarismo: la "dualismaj" religioj / Du mazdéisme au catharisme: les religions "dualistes"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti