Herezo

doktrino aŭ opinio malsama ol la ortodoksa dogmo

Herezo estas religia kaj teologia termino kiu indikas, en la historio, religian movadon, aŭ ties doktrinojn, taksatan devojiĝa el alia religia movado apartenanta al la sama religia tradicio [1].

Galileo Galilei kondamnita pro herezeco.

Por difini "herezon" estas necese difini ankaŭ la "ortodoksion" aŭ "dogmon". La Katolika Eklezio havas ordinaran organon por juĝi pri la ortodokseco aŭ neortodokseco, nome la "Kongregacio por la Doktrino de la Kredo". Tamen ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj povas deklari ion "herezo", foje per eksterordinaraj peroj, ekzemple Anglikana Eklezio povas peti al Angla parlamento deklari ion kiel herezan. Foje, herezo povas vigliĝi kaj iĝi nova religio, kiel okazis al protestantismo.

Etimologio, origino kaj signifevoluo de la termino redakti

"Herezo" devenas el la en la antikva greka haìresis αἵρεσις [1], reiriganta siavice al la verbo hairèō αἱρέω (= kapti, preni, sed ankaŭ selekti aŭ elekti) [2] Origine, do, herezulo estis kiu elektis, kiu scipovas ekzameni plurajn eblecojn antaŭ ol halti sur unu el ili. Ene de tiu senco herezulo indikis ankaŭ la skolojn kiel tiun de la pitagoranoj kaj tiun de stoikistoj

Ene de kristana medio, la termino, neĉeesta en la kanonaj evangelioj.[2], aperas en la Agoj de la apostoloj (5,17; 24,5;; 24,14; 26,5; 28,22) por indiki diversajn skolojn aŭ sektojn, tiun, ekzemple, de Sadukeoj, Kristanoj kaj Fariseoj. Kaj en la antikva helena kaj en la helenigita hebrea lingvo tiu termino ne posedis iun ajn kondamnan aŭ repuŝan karakterizon.

Sed kun la Leteroj de la Nova Testamento tiu neŭtraleco de la vorto ĉesas: en la 1 Kor 11,19; Gal 5,20; 2 Petro 2,1 haìresis komencas ricevi malaprezan nuancon kaj substreki la «disecon», la «dividon» kun la respektiva kondamno.[3]. Laŭ Alain Le Boulluec estis Justino el Nablus (100-162) la unua apologiulo kiu utiligis la terminon "herezo" por defendi la kristanan komunumon el la herezaj partioj konsideritaj devojiĝaj [4].

En la samtempa hebrea evidentiĝis analoga fenomeno: ĉiam en la unua jarcento pK, kun la elstariĝo de rabena ortodoksa hebreismo, la hebrea termino min (מִין, pl. מִינִים , minim, egalsenca kiel la greka haìresis) surprenis malŝatajn notojn kaj estis uzata por montri kaj la kristanojn kaj gnostikulojn.

La termino el neŭtra signifo ricevis en la dua momento negativan sencon kaj poste pasis indiki doktrinon aŭ aserton kontraŭan al la dogmoj kaj principoj de iu determinita religio, ofte objekto de kondamno aŭ ekskomuniko fare de la reprezentantoj de la sama.

En la kazo de la Katolika Eklezio,ekzemple, estas nuntempe antaŭviditaj, krom la zorgo de la episkopoj, konciloj, por averti la fidelulojn pri la devojiĝoj el la Ortodoksio dum la Kongregacio por la doktrino de la kredo havas la taskon konservi la tradiciaan kredon kaj sekve indiki al la fidelularon la devojiĝojn, kiuj karakterizigas herezon kaj herezulojn.

En ortodoksismo kaj protestantismo la koncepto kaj aplikado de cenzuroj okaze de herezulo ŝanĝas preskaŭ nur laŭ la nomo kaj el la specifa objekto neata de herezulo.

Herezoj en diversaj religioj redakti

Islamimo, Budhismo, Hinduismo redakti

Metafora uzo de herezulo redakti

Fine, metafore, oni povas uzi "herezon" por nomi ne religian opinion pri nereligia "ortodoksa" afero. Ekzemple, Idismo estas herezo por Esperantistoj. Sammetafore tiu cenzuro estas aplikata ankaŭ rilate scienculojn, filozofojn, artistojn, opinionistojn ktp kiam ili malkonsentas kun la teorioj ĝenerale akceptitaj kiel aŭtoritataj.

Herezo laŭ katolikaj leĝoj redakti

Sub la jura-eklezia vidpunkto, hereza estas difinita tiu kiu, post la bapto, kaj konservanta la profilon de kristano, obstine rifuzas aŭ dubas pri pluraj aŭ unu el la veroj kiuj laŭ la dia revelacio kaj la katolika fido devas esti kreditaj [5]

Notindas, tamen, diversaj gradoj de herezeco, kaj do de cenzura deklaro: fakte, kiam temas pri rekta kaj senpera opono al dogmo eksplicite proponita de la Eklezio oni parolas pri «Hereza Doktrino», dum kiam oni oponas la teologian aŭ aliajn elementojn devenantajn de vero revelaciita aŭ difinebla doktrinon, sed ne ankoraŭ difunitajn, oni parolas pri «Propozicioj eraraj, aŭ odoraj je herezo, aŭ proksimaj al herezo".

Rimarkindas, tamen, ke la tuta proceduro kaj la fina deklaro de herezieco de iu doktrino celas nur informi la fidelulojn pri la eraro kaj inviti la enketiton sin korekti: foje, precipe okaze de skismo, povas esti aljuĝita ekskomuniko.

Prisciliano (m. 385) estis episkopo de Ávila kaj teologo el romia de Galegio (en Iberio), kaj la unua persono en historio de Kristanismo kiu estis ekzekutata pro herezo (kvankam fakte la civilaj akuzoj temis pri praktiko de magio).

Herezuloj redakti

Notoj redakti

  1. Rimarkindas ke, kutime,en la tradicio leksikografia eŭropa, herezo aludas precipe al doktrimoj kontraŭaj al dogmoj de la Katolika Eklezio aŭ ĝenerale al tiuj de la kristanaj oficialaj (foje ŝtataj) eklezioj.
  2. Tamen ĉeestas invito foriĝi el personoj devojiĝantaj.
  3. Laŭ leksikologoj, ekzemple Schlier. Laŭ Heinrich Schlier la evolvo al negativo de hairesis procedis laŭ la analoga avolvo de la termino ekklesia (eklezio): haìresis kaj ekklesia fariĝis du kontraŭoj.
  4. Le Boulluec|pp. 434-5
  5. Karl Rahner, «Che cos'è l'eresia?» (Kio estas herezo?, p 29.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ismoj kondamnitaj kiel herezoj en kristanismo redakti

Jen kelkaj opinioj rifuzitaj de la katolika eklezio kiel herezoj:

La list de la historie persekutataj kred-ismoj estas multe pli longa.

Eksteraj ligiloj redakti