Nestorianismo

kristologia doktrino ke la homa kaj dia personoj de Jesuo Kristo estas kunfanditaj

Nestorianismo (antikve-greke Νεστοριανισμός, latine Nestorianismus, arabe نُسْطُورِيّة, Nusṭūrijja) estis la ĉefa formo de kristanismo en Azio oriente de la Eŭfrato dum la jaroj 500–1500. Ĝi estas la kristanismo konita de Mohameto kaj la unua kristanismo kiu alvenis al Ĉinio (7-a jarcento). Nestorianismo floris de la 5-a jarcento ĝis la 10-a jarcento, precipe en Mezopotamio kaj Persio. Hodiaŭ estas 170 mil nestorianoj, precipe en Irano, Irako kaj Sirio.

Nestorianismo
religia subgrupo
kristanismo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Nestoraj klerikoj dum Palmofesto (ilustraĵo de nestoriana preĝejo en Ĉinio, ĉirkaŭ la 7-a jarcento)

Nomo redakti

Nestorianoj ne ŝatas esti nomataj tiel. Ili mem sin nomas "Eklezio de l' Oriento". Ilia eklezio estas ankaŭ konata kiel "Persa Eklezio", "Orienta Siria Eklezio", "Ĥaldea Siria Eklezio" (en Keralo, Barato), "Sankta Apostola Katolika Asiria Eklezio de l' Oriento", "Asiria Orienta Eklezio".

Nestorianoj en Irako iufoje estas nomataj "asirianoj" aŭ "asiriaj kristanoj".

Historio redakti

Origino redakti

Nestorianismo estis fondita en 428 de Nestorio, patriarko de Konstantinopolo (428-431). Nestorio instruis, ke Jesuo Kristo havas du personojn, unu dian, unu homan en unu korpo. La du personoj estis kunligitaj sed ne unuigitaj. Nestorianismo emfazas la homecon de Jesuo Kristo pli ol lian diecon.

Pro tio, Nestorio kontraŭstaris la doktrinon de la Theotokos ("Dipatrino"): Maria ne estas la patrino de Dio, de Jesuo Kristo entuta, diris Nestorio, sed nur la patrino de la homa persono de Jesuo. La dia persono de Kristo devenis de Dio la Patro.

Koncilio de Efezo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Koncilio de Efezo.

La imperia Eklezio, kiu rigardis la Enkarniĝon de Kristo kiel multe pli tuta kaj ĝisfunda, kondamnis Nestorianismon kiel herezon en la Koncilio de Efezo en 431 kaj denove ĉe la Koncilio de Kalcedono en 451. La koncilioj deklaris, ke Jesuo Kristo estas unu en persono (la persono de Jesuo mem), sed du en naturo (dia kaj homa). La du naturoj estas unuigitaj en la unu persono, kiu samtempe estas homo kaj Dio. Ĉi tio estas la Kalcedona kristologio kaj eĉ hodiaŭ estas la kompreno pri Kristo de katolikismo kaj ortodoksismo.

La demando eble ŝajnas harfendado de vortoj, sed ĝi estis tre grava, ĉar la respondo determinas la naturon de Jesuo kaj tial la naturon de kristanismo mem. Historie, katolikismo kaj ortodoksismo povis fortike rezisti islamon, sed ne nestorianismo, kies ideo pri la dieco de Jesuo estas pli limigita.

 
Nestoriana arkiepiskopo - 1897

Post la Koncilio de Efezo redakti

Post la koncilioj, nestorianismo nur povis flori ekster la Imperio. En la 5-a jarcento la nestorianoj fuĝis al Persio. Ekde la 6-a jarcento, ĝi estis disvastigita en Arabio, Persio, Hindio, Mongolio, Ĉinio kaj inter la tataroj.

En la 7-a jarcento, la araba imperio konkeris Persion kaj dum la jarcentoj postaj multaj nestorianoj konvertiĝis al islamo. En la 14-a jarcento, Tamerlano ekstermis multajn nestorianojn kaj la posttiama nestorianismo malprosperis.

En la 16-a jarcento, iuj nestorianaj eklezioj unuiĝis kun la katolika eklezio. Tiuj nestorianoj estas la "ĥaldeaj katolikoj".

En 1933, la iraka registaro ekziligis la patriarkon Mar Ŝimmun (Simono) la 23-an. Ĉe lia morto en 1975 la historia patriarka dinastio estingiĝis. En 1976 la nuna patriarko, Mar Dinĥa la 4-a, estis konsekrita en Londono. Li antaŭe estis la episkopo de Teherano, Irano. Lia nuna sidejo estas en Ĉikago, Usono. En 1994, li subskribis en Romo kun Johano Paŭlo la 2-a tekston kiu asertis similan kredon.

Doktrino redakti

Intelekte, nestorianismo devenas de Antioĥio. La intelekta ĉefurbo de nestorianismo estis unue Edeso kaj, poste, Nisibis.

Nestorianismo sekvas la unuajn du el la Ekumenaj Koncilioj, la Nicean Kredon kaj la biblian komentarion de Teodoro de Mopsuestio, la Interpretanto, kiu interpretis la Biblion amplekse, laŭvorte kaj judismeme (la katolika kaj ortodoksa interpreto estis multe pli alegoria). Lia interpreto fariĝis la normo de la fido.

Kvankam nestorianoj ne kredas, ke Maria estas la Dipatrino, ili ankoraŭ profunde estimas ŝin. Nestorianoj ankaŭ multe honoras la Krucon. Iliaj preĝejoj estas relative senornamaj.

Dum nestorianismo estis reakcio kontraŭ arianismo, la reakcio kontraŭ nestorianismo estis monofizitismo.

Rito redakti

La rito devenas de Antioĥio kaj estas nomata la ĥaldea rito.

La estro de la nestoriana eklezio estas la Patriarko de la Oriento. Tradicie, la posteno estis heredata de onklo al nevo. Lia sidejo estis en "Babelo", kiu laŭvice estis la urboj Seleŭkio, Ktesifono, Bagdado kaj nun Ĉikago.

Nestorianismo praktikas monaĥismon. Ĝiaj pastroj, sed ne ĝiaj episkopoj, rajtas edziĝi.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti