Monofizitismo[1] (antikve-greke μονοφῠσῐτῐσμός, monofusitismós, latine monophysitismus; de la greka vorto μόνος, monos, "sola", kaj la vorto physis, "naturo") estas teologia doktrino pri Kristo, kiu diras ke Jesuo havas unusolan naturon. Tiu, kiu kredas je monofizitismo, nomiĝas monofizito.

Priskribo redakti

Laŭ la plejmulta formo de kristanismo (Romkatolikismo, Orienta Ortodoksismo, kaj multaj konfesioj de Protestantismo), Kristo havas du naturojn (antikve-greke φύσις, fúsis, latine nātūra) — unu homan, unu dian — en unu persono. Monofizitismo diferencas de tio, laŭ sia mala doktrino ke fakte ekzistas nur unu naturo de Kristo, sed akordas kun tio, ke ekzistas unu persono de Kristo. (Male, laŭ Nestorianismo, Kristo konsistas el du personoj — unu homa, unu dia; po unu naturo en persono — kiuj unuiĝas per akordo de volo.)

Laŭ la plejmulta kristanismo, monofizitismo estas hereza, ĉar ĝi implicas ke Kristo ne estas plene homa, nek dia.

Ĉu la unusola naturo de Kristo estas dia, homa, aŭ samtempe dia kaj homa, kaj ankaŭ la preciza senco de la unueco de la dia kaj homa naturo(j) de Kristo, varias laŭ aŭtoroj kaj teologioj. Tiuj formoj, kiuj asertas ke la du naturoj estas nur “sendividaj” sed ne “unu”, nomiĝas miafizitismo (de la greka vorto μία, mia, ingenra formo de εἷς, heis, "unu", kaj la vorto φύσις).

Historio redakti

Monofizitismo estis fondita en Egiptio de Eŭtiko en la 5-a jarcento. Ĝi ekestis pro reago kontraŭ Nestorianismo. Nestorianismo emfazas la duecon de Kristo (du personoj kaj tial du naturoj); male, monofizitismo emfazas la unuecon de Kristo (unu persono, unu naturo).

La Koncilio de Kalcedono oficiale deklaris monofizitismon hereza en 451. Poste, ĝi estas rigardata kiel herezo de la plejparto de la kristanaj eklezioj. Eĉ tiuj (la orientaj ortodoksaj eklezioj), kiuj ne konsentas ĉi tiun kolcilion, kiujn aliaj akuzis pri ĉi tiu doktrino, asertas ke ilia kredo pli bone difiniĝas kiel miafizitismo.

Referencoj redakti