Mezopotamio

historia regiono ĉe Tigriso kaj Eŭfrato

Mezopotamio (antikve-greke Μεσοποταμία Mesopotamia kiel traduko de antikva persa [Miyanrudan] aŭ de la aramee ܒܝܬܢܗܪܝܢ [Beth Nahrin], arabe بِلَاد ٱلرَّافِدَيْن [Bilād ar-Rāfidayn]eبلاد مابين النهرين [Bilād mā bain an-Nahrain]) signifas la landon "inter la du riveroj" kaj estas nomata ankaŭ la "Interrivera lando". Ĝi estas parto de sud-okcidenta AzioProksima Oriento, kaj situas en la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso kaj la fruktodonaj ebenaĵoj ĉirkaŭ ili, kiu korespondas al la moderna Irako kaj areoj de la nordorienta Sirio.

Mezopotamio
Historia Regiono
kultura pejzaĝo • antikva civilizacio • historia regiono [+]

LandoIrako
- koordinatoj33° 42′ 0″ N, 43° 30′ 0″ O (mapo)33.743.5Koordinatoj: 33° 42′ 0″ N, 43° 30′ 0″ O (mapo)


Mezopotamio (Tero)
Mezopotamio (Tero)

Mezopotamio (Irako)
Mezopotamio (Irako)
DEC

Map
Mezopotamio
Vikimedia Komunejo:  Mesopotamia [+]
vdr

Ĝi estis la "lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de la antikva mondo dum 3 000 jaroj. La termino Mezopotamio aludas ĉefe al tiu zono en la Antikveco kiu dividiĝis en Asirio norde kaj Babilono sude. Babilono (konata ankaŭ kiel Ĥaldeio), siavice, dividiĝis en Akado (supre) kaj Sumero (malsupre).[1] Ties regantoj estis nomitaj patesi.

La nomoj de urboj kiaj UrNippur, de legendaj herooj kiaj Gilgameŝ, de la Kodekso de Hamurabi, de la mirindaj konstruaĵoj konataj kiel Ziguratoj, devenas el la Antikva Mezopotamio. Kaj eĉ mitaj epizodoj kiaj tiuj de la diluvo aŭ de la perdo de komuna lingvo pro la Babela Turo okazis laŭ tiuj mitoj en tiu zono.

Geografio redakti

 
mapo de la unua dinasto de Babilono
 
Mezopotamio kaj la nuntempaj landlimoj.
 
Zagros-montaro.

Larĝsence, Mezopotamio etendiĝas inter la Zagros-Montaro kaj Anti-Taŭruso en la nordo, kaj inter la Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en la sudo, kio korespondas al la moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio, fakte inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso. Tamen la fontoregionoj de Eŭfrato kaj de Tigriso geografie ne apartenas al Mezopotamio, sed al la Anti-Taŭro.[2]

Ambaŭ riveroj estas nutrataj de nombraj alfluantoj, kaj la tuta riversistemo drenas vastan montaran regionon. Surteraj vojoj en Mezopotamio kutime sekvas laŭ la Eŭfrato ĉar la bordo de Tigriso estas ofte krutaj kaj malfacilaj. La klimato de la regiono estas duon-arida kun vasta dezerto etenda en la nordo kio malfermas vojon al regiono de 15 000 km² de marĉoj, lagetoj, kotejoj kaj kareksaj bordoj en la sudo. En la plej ekstrema sudo, Eŭfrato kaj Tigriso unuiĝas kaj enfluas en la Persa Golfon.

 
Topografio de nuna Irako.

La aridmediaj montaroj el la nordaj areoj de nurpluva agrikulturo ĝis la sudaj kie irigacio de agrikulturo estas esenca se surplusa energirevena indico el energia investo estas atingenda. Tiu irigacio estas helpita per alta akvotabelo kaj per la fandado de neĝo el la altaj montopintoj de la norda Zagros-montaro kaj el la Armeniaj Altaj Teroj, fonto de Eŭfrato kaj Tigriso kiuj havigas ties nomon al la regiono. La utilo de irigacio dependas el la kapablo mobilizi sufiĉan laborforton por la konstruado kaj bontenado de kanaloj, kaj tio, el la plej frua periodo, helpis la disvolvigon de urbaj setlejoj kaj centrigitaj sistemoj de politika aŭtoritato.

Agrikulturo tra la regiono estis suplementita pere de nomada brutobredado, per kiu tendo-loĝantaj nomadoj paŝtis arojn de ŝafoj kaj kaproj (kaj poste kameloj) sur la ĉeriveraj paŝtejoj en la sekaj someraj monatoj, kaj foren por sezonaj paŝtejoj sur la dezertaj bordoj en la malseka vintra sezono. En la areo ĝenerale mankas konstruado el ŝtono, valoraj metaloj, kaj ligno, kaj tial historie dependis el long-distanca komerco de agrikulturaj produktoj por sekurigi tiujn varojn el najbaraj areoj. En marĉaj zonoj de la sudo de la areo, ekzistis kompleksa akvareo de fiŝkaptado ekde prahistoriaj tempoj kaj tio helpis al la kultura mikso.

Periodaj elrompoj en la kultura sistemo okazis pro nombraj tialoj. La petoj por laborforto de tempo al tempo kondukis al pliigoj en la populacio kiuj rompis la limojn de la ekologia kapacito, kaj okaze de periodo de klimata nestabileco, kolapso de centra regado kaj malpliigo de la populacioj povis okazi. Alternative, milita vundeblo antaŭ invado de najbaraj montaraj triboj aŭ de nomadaj brutobredistoj kondukis al periodoj de komerca kolapso kaj neglekto de la irigaciaj sistemoj. Krome, centrotendencaj altiroj inter urbo-ŝtatoj rezultis en la fakto ke la centra aŭtoritato super la tuta regiono, se trudita, kutime estis efemera, kaj la propra lokemo rezultis en povo fragmentita en tribaj aŭ eĉ pli malgrandaj regionaj unuoj.[3] Tiuj tendencoj pluis ĝis la nuntempo en Irako.

Historio redakti

 
Burney-reliefo, Unua Babilonia dinastio, ĉirkaŭ 1800 a.K.

La nomo Mezopotamio devenas de la greka kaj signifas inter riveroj. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas je tiuj du riveroj Eŭfrato kaj Tigriso. Ili ebligis irigacion de la tero kaj evoluon de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj je fiŝoj kaj la riverbordoj je sovaĝaj birdoj kaj bestoj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro.

La unuaj urboj aperis en la suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj trovis surloke konstrumaterialojn, inter kiuj estis argilo, kiu estis uzata ne nur por la konstruado de domoj, sed ankaŭ por farado de tabuletoj por skribado.

La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiuj fremdlandanoj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcenton. Minaco de najbaroj estis plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortikado kaj defendo estis kompare pli facilaj.

Antikvaj civilizoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Antikvaj civilizoj de Mezopotamio kaj Frua Dinastia Periodo (Mezopotamio).

Pri frua historio de la regiono vidu ĉe:

Eventotabelo redakti

539 a.K. Mezopotamio estis en konsisto de Persa imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomia regreso de la regiono.
312 a.K. Seleŭkidoj konkeris Babilonon, kaj la epoko de helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venis en Mezopotamion.
250 a.K. Mezopotamion konkeris Partoj.
226 a.K. Mezopotamion konkeris Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭris kaj irigacio pliboniĝis.
635 p.K. Mezopotamion konkeris islamanaj Araboj.
763 p.K. Bagdado konstruiĝais por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzis komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝis centro en multaj kampoj.
1258 Post la invadoj de Mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝis. La kulturo kaj ekonomio suferis.
16-a jc Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencis militi por Mezopotamio.
17-a jc Otomanoj kontrolis Mezopotamion.
1840 Oni komencis la unuajn arkeologiajn elfosadojn.
1932 Orienta, plejgranda parto de Mezopotamio, fariĝis parto de sendependa Irako.
1945 Sirio sendependiĝis kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio.

Kulturo kaj socio redakti

Ekonomio redakti

 
Hejmigitaj bestoj ĉe cilindrosigelo de Sumero. 2500 a.K.

En la 3-a jarmilo regis la sacerdotoprincoj, kiuj tenis la potencojn kaj politikan kaj religian. Ili organizis la konstruadon de kanaloj kaj la agrikulturon. Necesis por tia administracio granda oficistaro. La sklavoj, kiuj laboris por la sacerdotoprincoj, ricevis naturaĵojn. Privataj posedaĵoj estiĝis nur en la epoko de Babilono. La taskoj de la ŝtato estis parte "privatigitaj" dum la epokoj, tio estas ke ekzemple luprenanto transprenis la laborojn kaj devis gajni ekzemple arĝenton por pagi la luprezon.

En la 2-a kaj ĝis la 1-a jarmilo a.K., kamparanoj daŭre ŝanĝis siajn produktojn kontraŭ necesaj nutraĵoj aŭ teksaĵoj. La temploj kaj iliaj sacerdotoj en Asirio multe malpli influis la ekonomion. La asiria ŝtato akceptis privatajn posedaĵojn kaj financiĝis pere de tributoj kaj impostoj. La grundo estis posedaĵo de nobelaj familioj, kiuj pli kaj pli dependigis de si mem la terlaboristojn. Grandan avantaĝon havis la posedo de grundo - ĝi estis senimposta. Krom grundposedaĵoj la nobelaj familioj kutime posedis grandajn negocentreprenojn.

Ankaŭ en Babilono ekzistis influriĉaj negocistoj, kiuj starigis verajn familiajn dinastiojn. Ili pligrandigis siajn posedaĵojn ne nur per negoco, sed ankaŭ per financaj aferoj. Surprize en tiu epoko ŝajne ne ekzistis bazaroj, kiel espereble en orienta lando. Sed la trovitaj dokumentoj tute ne parolas pri tia negocformo.

Mezopotamio negocis kun la najbaraj landoj. Negocrilatoj atingis eĉ la Baltan Maron kaj la delton de la Induso. Varoj atingis la landon perŝipe aŭ perkaravane. Karavanoj transportis la varojn unue per azenoj, kaj ekde la 1-a jarmilo a.K. per kameloj. Malpli ofte estis uzataj ĉevaloj kaj ĉaroj. Konstruitaj vojoj estiĝis nur en la novasiria imperio.

Lingvo, skribo, nombroj redakti

 
Kojnoskriba teksto, Brita Muzeo, Londono

Antaŭ la 4-a jarmilo a.K. la loĝantoj de Mezopotamio uzis tiel nomatajn nombroŝtonojn por ĉiutaga kalkulado. Pro la disvastiĝanta negoco en la 3-a jarmilo evoluiĝis la kojnoskribo. Unue la skribo ekzistis ĉefe el bildosimboloj, poste ĝi iĝis pli abstrakta. Ĉar multaj homoj ne scipovis skribi, ili uzis la servon de skribistoj. Skribisto iĝis tiel respektata persono en la socio.

Por skribi, la signoj estis gravuritaj per grifelo sur argiltabuletojn. Unue oni kreis vertikalajn kaj horizontalajn liniojn. Sekve oni enmetis la simbolojn en tiujn kadretojn, puŝante triangulan finon de maldika bastoneto en la molan argiltabulon. Oni skribis kaj legis de maldekstre dekstren. La tiel nomata kojnoskribo plenumiĝis ĉirkaŭ 2.700 a.K. Ĝi estis uzata dum pli ol 2500 jaroj ne nur en Mezopotamio, sed ankaŭ en Sirio, ĉe la hititoj kaj en la diplomataj arkivoj de Egiptujo.

Ĉe la sumeranoj, simboloj reprezentis tutajn vortojn, kiuj foje havis plurajn signifojn. Oni kunmetis foje simbolojn, ekzemple por prezenti agojn. Tiel la termino manĝi estis skribita kunmetante la simbolojn buŝo kaj pano. Tia bildoskribo ebligis al la homoj pli bone organizi la aferojn de la ĉiutaga vivo.

Laŭepoke la skribo iĝis pli kompleksa, unuopaj simboloj tiam prezentis ankaŭ sonojn, pluraj simboloj reprezentis tutajn frazojn. Tiel estiĝis literaturo, kiel konstateblas ĉe la eposo pri Gilgameŝ konata en la tuta regiono.

Antaŭ la 2-a jarmilo neniu inter la uzataj lingvoj superregis la aliajn. Oni uzis egalrajte la sumeran kaj la akadan lingvojn. Pro la disvastiĝo laŭjarcenta de diversaj arameaj triboj en la tuta regiono, la aramea iĝis la plej parolata lingvo en la regiono.

La sumera lingvo restis ĝis la komenco de nia erao la lingvo de la kleruloj, tiel kiel la greka lingvo estis tiu de la kleruloj de la Romia Imperio kaj la latina en la mezepoko. La arameoj kunportis ankaŭ la silaban skribon transprenitan de la fenicoj. Oni skribis konsonantojn, sed ne ekzistis vokaloj, same kiel ĉe la praskribaĵoj de la Biblio kaj la hieroglifoj de la egiptoj. Tiuepoke oni skribis sur papirusopergameno.

Literaturo redakti

 
Enkidu, unu el la herooj de la Epopeo pri Gilgameŝ.

Estis bibliotekoj en urboj kaj temploj dum la Babilona Imperio. Antikva sumera proverbo asertis, ke "kiu elstaras en la lernejo de la skribistoj devas stari kun la mateniĝo." Kaj viroj kaj virinoj lernis legi kaj skribi,[4] kaj ĉe la Ŝemidaj Babilonanoj, tio inkludis konon de la formortinta Sumera lingvo, kaj komplika kaj etenda silabaro.

Konsiderinda kvanto de Babilona literaturo estis tradukita el la Sumeraj originaloj, kaj la lingvo de religio kaj juro delonge plue estis la malnova aglutina lingvo de Sumero. Vortaroj, gramatikoj, kaj interliniaj tradukoj estis kompilitaj por uzado fare de studentoj, same kiel komentarioj pri malnovaj tekstoj kaj klarigoj pri la malhelaj vortoj kaj frazoj. La karaktroj de la silabaro estis ĉiuj aranĝitaj kaj nomitaj, kaj oni skizis prilaboritajn listojn.

Multaj verkoj de la Babilona literaturo estas ankoraŭ studataj nuntempe. Unu el la plej famaj el tiuj estis la Epopeo pri Gilgameŝ, en dekdu libroj, tradukitaj el la originalo sumerlingva fare de iu Sîn-lēqi-unninni, kaj aranĝita laŭ astronomia principo. Ĉiu dividaĵo enhavas la historion de unuopa aventuro en la kariero de Gilgameŝ. La tuta historio estas komponita produkto, kvankam eble kelkaj el la historioj estis artefarite ligitaj al la centra figuro.

Sciencoj kaj teknologio redakti

Matematiko redakti

 
Babilonia argiltabuleto YBC 7289 kun notoj. La diagonalo montras proksimumon de la kvadrata radiko de 2 en kvar ciferoj de la sesdekuma sistemo, 1 24 51 10, kio estas bona por ĉirkaŭ ses ciferoj de la dekuma nombrosistemo.
1 + 24/60 + 51/602 + 10/603 = 1.41421296... La tabulo havigas ankaŭ ekzemploj kie unu flanko de la kvadrato estas 30, kaj la rezulta diagonalo estas 42 25 35 aŭ 42.4263888...

Mezopotamia matematiko kaj scienco estis bazita sur sesdekuma (bazo 60) nombrosistemo. Tio estas la fonto de la 60-minuta horo, la 24-hora tago, kaj la 360-grada cirklo. La sumera kalendaro estis lunsuna, kun tri sep-tagaj semajnoj de luna monato. Tiu formo de matematiko estis instrumenta en la frua map-farado. La babilonanoj havis ankaŭ teoremojn pri kiel mezuri la areon de kelkaj formoj kaj solidoj. Ili mezuris la cirkonferencon de cirklo kiel tri fojojn la diametro kaj la areo kiel unu dekduono de la kvadrato de la cirkonferenco, kio estus ĝusta se π estu fiksita je 3. La volumo de cilindro estis komprenita kiel la produto de la areo de la bazo por la alto; tamen, la volumo de trunko de konuso aŭ de kvadrata piramido estis neĝuste komprenita kiel la produto de la alto por la duono de la sumo de la bazoj. Krome, estis ĵusa malkovro en kiu tabuleto uzis π kiel 25/8 (3.125 anstataŭ 3.14159~). La babilonanoj estas konataj ankaŭ pro la babilona mejlo, kiu estis mezuro por distanco egala al ĉirkaŭ sep modernaj mejloj (11 km). Tiu distancmezuro finfine estis konvertita en tempo-mejlo uzata por mezuri la veturon de la Suno, tiele, reprezentante tempon.[5]

Astronomio redakti

Ekde la tempo de Sumero, templaj pastroj klopodis asocii tiutempajn okazaĵojn kun kelkaj pozicioj de la planedoj kaj la steloj. Tio pluis ĝis la tempo de Asirio, kiam oni kreis listojn de "Limmu", nome eponimoj de funkciuloj por ĉiu jaro kiel listo de jaroj kun asocio de okazaĵoj de planedaj pozicioj, kiuj, ĉar ili survivis ĝis nuntempe, havigas akuratajn asociojn de relativa kaj absoluta datado por establi la historion de Mezopotamio.

 
Mul.apin kojnformalfabeta argiltabuleto pri astronomio.

La babilonaj astronomoj estis tre pretaj al matematiko kaj povis antaŭdiri eklipsojn kaj solsticojn. FAkuloj pensis, ke ĉio havas ioman celon en astronomio. Plej el tiuj rilatis al religio kaj al aŭguroj. Mezopotamaj astronomistoj laboris pri 12-monata kalendaro bazita sru la cikloj de la Luno. Ili dividis la jaron en du sezonoj: somero kaj vintro. La originoj de astronomio same kiel tiuj de astrologio datas el tiu epoko.

Dum la 8-a kaj 7-a jarcentoj a.K., babilonaj astronomoj disvolvigis novan alproksimigon al astronomio. Ili ekstudis filozofion rilate al la ideala naturo de la komenco de la universo kaj ekuzis internan logikon ene de siaj antaŭdiroj pri planedsistemoj. Tio estis grava kontribuo al astronomio kaj al la filozofio de scienco kaj kelkaj fakuloj referencis tiun novan alproksimigon kiel unua scienca revolucio.[6] Tiu nova alproksimigo al astronomio estis adoptita kaj plue disvolvigita en la greka kaj helenisma astronomioj.

En Seleŭkiaj kaj Partiaj tempoj, la astronomiaj registroj estis zorge sciencaj; kiom multe frue iliaj antaŭenirintaj sciaro kaj metodoj estis disvolvigitaj estas necerta. La babilonia disvolvigo de metodoj por antaŭdiri la movojn de la planedoj estas konsiderita la plej grava epizodo en la historio de la astronomio.

La nura grek-babilonia astronomo konata kiu subtenis suncentrisman modelon de planeda movado estis Seleŭko de Seleŭkio (n. 190 a.K.).[7][8][9] Seleŭko estas konata el la verkoj de Plutarko. Li subtenis la suncentrisman teorion de Aristarko de Samos laŭ kiu la Tero rotacias ĉirkaŭ sian propran akson kiu siavice turnas ĉirkaŭ la Suno. Laŭ Plutarko, Seleŭko eĉ pruvis la suncentrisman sistemon, sed oni ne konas kiun argumentojn li uzis (escepte ke li ĝuste disvolvis teorion kiu klarigas la tajdojn kiel rezulto de la altiro fare de la Luno).

Babilonia astronomio servis kiel la bazo por multo de la greka, klasika hindia, sasanida, bizanca, siria, mezepokislama, centrazia, kaj eŭropa astronomioj.[10]

Medicino redakti

 
La dio Marduk kaj sia drako Mušḫuššu.

La plej antikvaj babiloniaj tekstoj pri medicino datas el la Unua Babilonia periodo en la unua duono de la 2-a jarmilo a.K.. La plej etenda babilonia medicina teksto, tamen, estas la Diagnoza manlibro verkita de ummânū, aŭ ĉefa fakulo, Esagil-kin-apli de Borsippa,[11] dum la regado de la Babilonia reĝo Adad-apla-iddina (1069-1046 a.K.).[12]

Kun la samtempa egipta medicino, la Babilonianoj enkondukis la konceptojn de diagnozo, prognozo, korpa ekzameno, klisteroj,[13] kaj medicina preskribo. Aldone, la Diagnoza manlibro enkondukis la metodojn de terapio kaj etiologio kaj la uzado de empirismo, logiko, kaj racieco en diagnozo, prognozo kaj terapio. La teksto enhavas liston de medicinaj simptomoj kaj ofte detalajn empiriajn observaĵojn kun logikaj reguloj uzitaj por kombini observitajn simptomojn de la korpo de paciento kun ĝiaj diagnozo kaj prognozo.[14]

La simptomoj kaj malsanoj de paciento estis traktitaj tra terapeŭtaj rimedoj kiaj bandaĝoj, kremoj kaj piloloj. Se paciento ne povis esti kuracita fizike, la babiloniaj kuracistoj ofte fidis al ekzorco por forpurigi la pacienton el ajna malbeno. La Diagnoza manlibro de Esagil-kin-apli estis bazita sur logika serio de aksiomoj kaj supozoj, inklude la nuntempan rigardon, ke tra ekzamenado kaj inspektado de la simptomoj de paciento, estas eble determini la malsanon de paciento, ties etiologion, ties estonta disvolviĝon, kaj la ŝancojn por rekupero de la paciento.[11]

Esagil-kin-apli malkovris varion de malsanoj kaj priskribis ties simptomojn en sia Diagnoza manlibro. Tiuj inkludas la simptomojn el multaj variaĵoj de epilepsio kaj rilataj misordoj kun ties diagnozoj kaj prognozoj.[15]

Teknologio redakti

 
Desegno de la tri pecoj de la Bagdad-baterio.[16]

Mezopotamianoj inventis multajn teknologiojn inklude metalan kaj kupran laboradon, faradon de vitro kaj lampoj, tektilan teksadon, inundokontrolon, akvostokadon, kaj irigacion. Ili estis ankaŭ unu el unuaj societoj de la Bronzepoko en la mondo. Ili disvolvis el kupro, bronzo kaj oro ĝis feron. Palacoj estis ornamitaj per centoj da kilogramoj el tiuj tre multekostaj metaloj. Krome, kupro, bronzo, kaj fero estis uzitaj por armaĵoj sane kiel por diversaj armiloj kiel glavoj, ponardoj, lancoj, kaj madzoj.

Laŭ ĵusaj hipotezoj, la nomita Arkimeda ŝraŭbo eble jam estis uzitaj en tempoj de Senakeribo, reĝo de Asirio, por irigacio de la Pendĝardenoj de Babilono kaj Ninivo en la 7-a jarcento a.K., kvankam ĉeftendencaj fakuloj subtenas, ke temas pri greka invento de postaj tempoj.[17] Poste, dum la Partia aŭ Sasanida periodoj, la Bagdad-baterio, kiu eble estis la unua baterio en la mondo, estis kreita en Mezopotamio.[18]

Religio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezopotamia mitologio.
 
Statuo de princo Gudea (2150-2125 a.K.), nome suvereno ensi, akade iššakum "reganto", kiu ne atingas tamen la titolon de lugal (reĝo). Ensi indikas civitanan aŭtoritaton koordinanta la agrarajn laborojn kiu jam estis akirinta religian rolon. Metropola Muzeo de Novjorko. La evidentigita muskolaro indikas la moralajn virtojn, dum la pozicio de la kunplektitaj manoj aludas la religian kaj pian enan aspekton. La vesto montras skribaĵon dediĉitan al Ningiŝzida (sumera dio, celebrita en iuj kojnoskribaj terkotaj cilindroj.

La mezopotamia mitologio estas la kolektiva nomo donita al la mitologioj de la mezopotamiaj civilizoj antaŭaj al la persa civilizo: sumera, akada, asiria kaj babilona.

La sumeranoj praktikis politeisman religion kun gedioj antropomorfaj kiuj reprezentis fortojn aŭ aliajn fenomenojn, kiel poste faros la greka civilizo. En ĝiaj kredoj establiĝis, ke la gedioj origine kreis la homojn por ke ili estu iliaj servantoj, sed la gedioj liberigis la homojn kiam ili estis multegaj, ĉar ili pensis, ke ili povus regi ilin pro la granda nombro.

Multaj historioj en la sumera religio estas preskaŭ identaj en aliaj religioj de Mezoriento. Ekzemple, la biblia rakonto pri la kreado de la homo, la kulturo de la elamanoj, samkiel la rakonto pri la tutmonda diluvo kaj la arkeo de Noa similas multe al la asiriaj historioj. La sumeraj gedioj havas similajn reprezentojn en la religioj akadaj, kanaanaj kaj en aliaj kulturoj. Kelkaj el la historioj kaj diaĵoj ankaŭ havias grekajn paralelaĵojn; ekzemple, la Malsupreniro de Inanna en la submondon (Irkalla) similas al la historio de Persefono.

Dioj redakti

Filozofio redakti

La nombraj civilizacioj de la areo influis super la Abrahamaj religioj, speciale super la Hebrea Biblio; ties kulturaj valoroj kaj literatura influo estas speciale evidentaj en la Libro Genezo.[19]

Giorgio Buccellati kredas, ke originoj de filozofio povas esti datitaj el la frua saĝo de Mezopotamio, kiu enhavis kelkajn filozofiojn de vivo, partikulare etikon, verkojn en la formoj de verkoj pri dialektiko, dialogoj, epika poezio, folkloro, himnoj, liriko, prozo, kaj proverboj. Babiloniaj racio kaj racieco disvolviĝis trans empiria observado.[20]

La plej frua formo de logiko estis divolvigita de Babilonianoj, ĉefe en la rigora ne-ergodika naturo de la sociaj sistemoj. Babilonianoj pensis, ke ĝi estas aksioma kaj komparebla al la "ordinara logiko" priskribita de John Maynard Keynes. Babilonianoj pensis ankaŭ, ke ĝi estas bazita sur ontologio de malfermaj sistemoj kiu estas akordigebla kun ergodikaj aksiomoj.[21] Logiko estis uzita je ioma etendo en la babiloniaj astronomio kaj medicino.

Babilonia pensaro havis konsiderindan influon super la frua Antikvgreka kaj Helenisma filozofioj. Partikulare, la babilonia teksto Dialogo de pesimismo enhavas similecon al la agonisma pensaro de Sofistoj, la Heraklita doktrino de dialektiko, kaj la dialogoj de Platono, same kiel estas pioniraĵo de la Sokrata metodo.[22] La iona filozofo Taleso de Mileto estis influita de la babiloniaj kosmologiaj ideoj.

Arto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezopotamia arto.

Mezopotamia arto estas kronologia kaj geografia dividaĵo de la historio de arto kiu temas pri Mezopotamio dum la Antikva Erao. Ĝi referencas al la artaj montroj de la kulturoj kiuj floris ĉe la bordoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato el la Neolitiko (ĉirkaŭ la 6-a jarmilo a.K.) ĝis la falo de Babilono antaŭ la persoj en la jaro 539 a.K.

Post jarmiloj oscile inter la hegemonio de la Supra kaj Malsupra Mezopotamio, la regiono, kiam formiĝis la persa imperio, aliĝis al spaca areo de pli supera ordo, kiun la imperio de Aleksandro la Granda kaj la helenismo konektis kun la Romia Imperio (persa arto, helenisma arto). Eĉ en la epoko antaŭa al la persoj, la Mezopotamia arto havis kelkajn kontaktovojojn, pere de militoj, diplomatio kaj komerco longdistanca, kun la arto de la ceteraj civilizoj de la Antikva Proksima Oriento (arto de la civilizacio de hititoj kaj aliaj de Malgranda Azio; fenica arto, de la antikva Israelo kaj de aliaj civilizacioj de la mediteranea Levantenio; kaj la arto de la Antikva Egipto), eĉ kun la arto de Hindio kaj de Centra Azio.

Arkitekturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arkitekturo de Mezopotamio.

Inter la mezopotamiaj arkitekturaj atingoj estas la disvolvigo de urba planado, la domo kun centra korto, kaj la ziguratoj. Ne ekzistis arkitektura profesio en Mezopotamio; tamen, skribistoj skizis kaj administris konstruadon por la registaro, la nobelaro aŭ la monarkio. La Mezopotamianoj konsideris la 'arton de konstruado' kiel dia donaco lernigita al homo fare de dioj kiel aperas listigite en la me-dekreto 28a.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

 
Geografia mapo de la nuna Irako.


Referencoj redakti

  1. Klima, Josef, Sociedad y Cultura en la Antigua Mesopotamia, 1983, Madrid: Akal Editor, paĝo 9, isbn=84-7339-517-4
  2. Dietz-Otto Edzard: Geschichte Mesopotamiens. C.H. Beck, München 2004, p. 13-16.
  3. Thompson, William R. (2004) "Complexity, Diminishing Marginal Returns, and Serial Mesopotamian Fragmentation" (Vol 3, Journal of World-Systems Research)
  4. Tetlow, Elisabeth Meier (28a de Decembro 2004). Women, Crime and Punishment in Ancient Law and Society: Volume 1: The Ancient Near East. p. 75. ISBN 9780826416285.
  5. Eves, Howard. (1969) An Introduction to the History of Mathematics. Holt, Rinehart and Winston. ISBN 9780030745508.
  6. D. Brown (2000), Mesopotamian Planetary Astronomy-Astrology, Styx Publications, (ISBN 90-5693-036-2).
  7. Otto E. Neugebauer (1945). "The History of Ancient Astronomy Problems and Methods", Journal of Near Eastern Studies 4 (1), p. 1–38.
  8. George Sarton (1955). "Chaldaean Astronomy of the Last Three Centuries B.C.", Journal of the American Oriental Society 75 (3), p. 166–173 [169].
  9. William P.D. Wightman (1951, 1953), The Growth of Scientific Ideas, Yale University Press p.38.
  10. Pingree (1998)
  11. 11,0 11,1 H.F.J. Horstmanshoff, Marten Stol, Cornelis Tilburg (2004), Magic and Rationality in Ancient Near Eastern and Graeco-Roman Medicine, p. 99, Brill Publishers, (ISBN 90-04-13666-5).
  12. Marten Stol (1993), Epilepsy in Babylonia, p. 55, Brill Publishers, (ISBN 90-72371-63-1).
  13. (Januaro 1940) “The History of the Enema with Some Notes on Related Procedures (Part I)”, Bulletin of the History of Medicine 8 (1), p. 77. 
  14. H.F.J. Horstmanshoff, Marten Stol, Cornelis Tilburg (2004), Magic and Rationality in Ancient Near Eastern and Graeco-Roman Medicine, pp. 97–98, Brill Publishers, (ISBN 90-04-13666-5).
  15. Marten Stol (1993), Epilepsy in Babylonia, p. 5, Brill Publishers, (ISBN 90-72371-63-1).
  16. Paranormal Image Gallery - Ancient Mysteries/Aztec carving of ancient astronaut. Unexplained Mysteries. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2011. Alirita November 14, 2009. Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Stephanie Dalley kaj John Peter Oleson (Januaro 2003). "Sennacherib, Archimedes, and the Water Screw: The Context of Invention in the Ancient World", Technology and Culture 44 (1).
  18. Twist, Jo (20a de Novembro 2005), "Open media to connect communities", BBC News, http://news.bbc.co.uk/2/hi/technology/4450052.stm, retrieved 6a de Aŭgusto 2007 
  19. Bertman, Stephen. (2005) Handbook to life in ancient Mesopotamia, ‑a eldono, Oxford [u.a.]: Oxford Univ. Press, p. 312. ISBN 978-0-19-518364-1.
  20. Giorgio Buccellati (1981), "Wisdom and Not: The Case of Mesopotamia", Journal of the American Oriental Society 101 (1), pp. 35–47.
  21. "Axioms and Babylonian thought: A reply". Journal of Post Keynesian Economics. 27 (3): 385–391. Aprilo 2005. doi:10.1080/01603477.2005.11051453 Alirita la 12an de Septembro 2021).
  22. Giorgio Buccellati (1981), "Wisdom and Not: The Case of Mesopotamia", Journal of the American Oriental Society 101 (1), pp. 35–47 43.
  23. British Museum, fonto citita en en:Nimrud ivories

Bibliografio redakti

  • Atlas de la Mésopotamie et du Proche-Orient ancien, Brepols, 1996 ISBN|2503500463.
  • Benoit, Agnès; 2003. Art et archéologie : les civilisations du Proche-Orient ancien, Manuels de l'Ecole du Louvre.
  • Jean Bottéro; 1987.Mésopotamie. L'écriture, la raison et les dieŭ, Gallimard, coll. « Folio Histoire », ISBN|2070403084.
  • Jean Bottéro; 1992. Mesopotamia: writing, reasoning and the gods. Trans. by Zainab Bahrani and Marc Van de Mieroop, University of Chicago Press: Chicago.
  • Edzard, Dietz Otto; 2004. Geschichte Mesopotamiens. Von den Sumerern bis zu Alexander dem Großen, München, ISBN 3-406-51664-5
  • Hrouda, Barthel and Rene Pfeilschifter; 2005. Mesopotamien. Die antiken Kulturen zwischen Euphrat und Tigris. München 2005 (4. Aufl.), ISBN 3-406-46530-7
  • Joannès, Francis; 2001. Dictionnaire de la civilisation mésopotamienne, Robert Laffont.
  • Korn, Wolfgang; 2004. Mesopotamien – Wiege der Zivilisation. 6000 Jahre Hochkulturen an Euphrat und Tigris, Stuttgart, ISBN 3-8062-1851-X
  • Kuhrt, Amélie; 1995. The Ancient Near East: c. 3000-330 B.C. 2 Vols. Routledge: Londono kaj Novjorko.
  • Liverani, Mario; 1991. Antico Oriente: storia, società, economia. Editori Laterza: Roma.
  • Matthews, Roger; 2005. The early prehistory of Mesopotamia – 500,000 to 4,500 BC, Turnhout 2005, ISBN 2-503-50729-8
  • Oppenheim, A. Leo; 1964. Ancient Mesopotamia: Portrait of a dead civilization. The University of Chicago Press: Chicago and London. Revised edition completed by Erica Reiner, 1977.
  • Pollock, Susan; 1999. Ancient Mesopotamia: the Eden that never was. Cambridge University Press: Cambridge.
  • Postgate, J. Nicholas; 1992. Early Mesopotamia: Society and Economy at the dawn of history. Routledge: London and New York.
  • Roux, Georges; 1964. Ancient Iraq, Penguin Books.
  • Silver, Morris; 2007. Redistribution and Markets in the Economy of Ancient Mesopotamia: Updating Polanyi, Antiguo Oriente 5: 89-112.
  • Snell, Daniel (ed.); 2005. A Companion to the Ancient Near East. Malden, MA : Blackwell Pub, 2005.
  • Van de Mieroop, Marc; 2004. A history of the ancient Near East. ca 3000-323 BC. Oxford: Blackwell Publishing.

Eksteraj ligiloj redakti