Enkidu (sumere: 𒂗𒆠𒄭) estas diaĵo de la sumera mitologio. Laŭ tradiciaj tekstoj li estas nomata ankaŭ Enkimu, EabaniEnkita. Post batalado kontraŭ Gilgameŝ, li fariĝis lia plej fidela akompananto. La enhavo de la Eposo pri Gilgameŝ rakontas iliajn aventuroj.

Enkidu
mita persono
Verko Eposo pri Gilgameŝ
Informoj
Sekso vira
vdr
Heroo, sendube aŭ Gilgameŝ aŭ Enkidu, premanta kontraŭ sia brusto vivan leonon, kiu estas simbolo de forto similita de la inicito, kiu en la brulantaj sabloj de la dezerto kapabligis domini la reĝan beston kaj pliigi sian potencon. Decidante kapti kaj reguli sian energion ĝis tiam detruigan, anstataŭ ĝin mortigi kaj sin ormani per ĝiaj haŭtaĵoj. Tiu estas simbolo de la forto disponigita por la saĝo. Basreliefo el la palaco de Sargon la 2-a en Ĥoramabado, Muzeo de Luvro.

Almondiĝo de Enkidu redakti

Laŭlegende, Enkidu estis kreita per argiloiniciateKIO??[klarigu] de Diino-Patrino Aruru por helpi la reĝon Gilgameŝ reveni al la justa vojo, laŭ la peto de la popolo de Uruk. Tiu patrino Aruru ellaboris Enkidu-n laŭ la bildo de la dio de la ĉielo, Anu, kaj de Ninurta la dio de la milito.

 
Enkidu luktas kontraŭ leono.

Alia tradicio priskribas ke la rolo plenumita de Anu estas plenumita de diaĵo Enki. Tio eksplikosKIO?? ankaŭ la devenon de nomo Enkidu, kiu sumerlingve signifus "Enki lin kreis" aŭ "Kreaĵo de Enki" [1].

Transformiĝo redakti

Dekomence Enkidu reprezentas la arketipon de la sovaĝa homo: «Abunde vila sur la tuta korpo, li havis virinan hararanĝon… Ne konante nin civitanojn… sovaĝe aranĝita…»

Enkidu travivas inter la sovaĝaj bestoj kaj ilin defendas el la kaptiloj. Sed tio incitas ĉasiston, kiu decidas lin denunci ĉe la reĝo Gilgameŝ.

«Gilgameŝ donacas al li la korteganinon Ŝamat, kiu per sia fascino «koruptas» la sovaĝan homon. Enkidu estas tuj allogita kaj pasigas kun ŝi ses tagojn kaj noktojn. Sed kiam li volas repreni sian antaŭan staton li sin sentas senforta por tion fari: Enkidu perdis sian forton kaj vekiĝis al la homa inteligento.

Renkonto kun Gilgameŝ redakti

Okazas, fine, la renkonto de Enkidu kun Gilgameŝ, kiu estas lin atendanta en Uruk. Sekvas titana lukto, dum unu rekonas la forton de la alia, nome unu rekonas en la alia sian egalulon. Finfine, la du herooj amikiĝas per eterna amikeco.

Enkidu helpas Gilgameŝ en ties lukto kontraŭ Humbaba, la monstra gardanto de la cedra arbarego; krome li partoprenas en la lukto kontraŭ la ĉiela Taŭro sendita de diino Iŝtar.

Morto de Enkidu redakti

Post malfavora sonĝo, Enkidu komencas malfortiĝi; pro tio li malbenas la ĉasiston kaj la korteganinon senditan por lin civilizi. Gilgameŝ senespere ploras la morton de la amiko, kaj finiĝas por ekvojaĝi por serĉi la senmortecon.

Historia analizo redakti

Kelkaj tiel analizas la mitaĵon: la metamorfozo de Enkidu povas reprezenti la allogan potencon influatan de la urboŝtatoj de Mezopotamio. Liaj originoj (la stepoj) kaj lia vivo inter la sovaĝaj bestoj kaj lia eniro en la civila kunvivado povas aludi al la similiĝo de la nomadoj al la terkulturista civilizo.

Notoj redakti

  1. Le grand homme qui ne voulait pas mourir|éditeur=Gallimard|année=1992|pages totales=295|passage=69|isbn=2-07-072583-9}}

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Il Ghilgames, Claudio Saporetti, Simonelli Editore
  • Saggi su Ghilgamesh, Claudio Saporetti, Simonelli Editore
  • L'Epopea di Gilgamesh, (a cura di) N. K. Sandars, Adelphi
  • Uomini e dei della Mesopotamia: alle origini della mitologia, J. Bottero & S. N. Kramer, Einaudi
  • The Epic of Gilgamesh - a new translation, Andrew George, Penguin Classics (in inglese)
  • La saga di Gilgamesh, (a cura di) Giovanni Pettinato, Mondadori
  • Jean Bottéro, L’épopée de Gilgamesh. Le grand homme qui ne voulait pas mourir, Gallimard, coll. « L’aube des peuples », Paris, 1992 (ISBN 2-07-072583-9).