En fonetiko similiĝo[1][2] (aŭ asimilo[3]) estas ŝanĝiĝo de apudaj parolsonoj, kiu ekestas por faciligi ilian kunan artikulacion. Unu el la parolsonoj akceptas iujn ecojn de la alia, sekve de kio ili iĝas pli similaj. Similiĝo estas fenomeno renkontata en multaj lingvoj.

Ekz-e la angla finaĵo -s iĝas voĉa /z/ post vokalo aŭ voĉa konsonanto (keys /ki:z/, bags /bæɡz/); ĝi estas /s/ post konsonanto senvoĉa (books /bʊks/). La finaĵo -s estas la similigato; la antaŭa parolsono estas la similiganto; la similiĝo okazas pri voĉado.

En tia okazo oni povas distingi similiganton (la aktivan parolsonon, kiu trudas sia[j]n eco[j]n; ĉi-ekzemple respektive /i:/ aŭ /ɡ/ aŭ /k/) kaj similigaton (la pasivan parolsonon, ĉi-ekzemple la finaĵon -s, kiu akceptas la voĉadan econ de la similiganto).

Specoj de similiĝo redakti

La direkto redakti

  • Ĉe anticipa similiĝo la pli malfrue artikulaciata parolsono influas la pli fruan; ekz-e se oni prononcas la vorton sango kiel [saŋɡo]: /n/+/ɡ/→[ŋɡ] (similiĝo pri la artikulacia loko). Tio estas la plej ofta speco en la lingvoj eŭropaj.
  • Ĉe inercia similiĝo similiganto estas la pli frue artikulaciata parolsono, kiel en la ĉi-supra ekzemplo pri la anglaj bags /bæɡz/ kaj books /bʊks/.
  • Malpli ofte okazas reciproka similiĝo ambaŭdirekta. Ekz-e en la pragermana fisk la sonoj s+k kunfandiĝis kaj donis la germanan Fisch, la anglan fish, la esperantan fiŝo. Pli ofte kaj klare la reciproka similiĝo okazadis en Palio.

Grado de similiĝo redakti

  • Ĉe parta similiĝo la similigato akceptas nur iu(j)n, sed ne ĉiujn ecojn de la similganto, do iuj diferencoj restas. Tiaj estas la ĉi-supraj ekzemploj pri -s kaj sango.
  • Ĉe plena similiĝo la similigato plene egaliĝas al la similiganto; ekz-e en Latino: illegibilis ← in + legibilis (t.e. «nelegebla ← ne+legebla»).

La distanco redakti

  • Ĉe similiĝo kontakta la similgato kaj similganto estas senperaj najbaroj (kiel en ĉiuj ekzemploj ĉi-supraj).
  • Ĉe similiĝo transa inter la similgato kaj similganto povas aperi aliaj parolsonoj. Tipa ekzemplo estas la vokala harmonio — ekz-e la turka sufikso formanta la ordajn numeraloj similiĝas laŭ la speco de la radika vokalo: bir-inci (/birin'ĝi/, «unu-a»), sed on-uncu (/onun'ĝu/, «dek-a»).

Similigataj trajtoj redakti

  • Voĉada similiĝo: la similigato ricevas la voĉadon (voĉiĝas aŭ senvoĉiĝas) de la similiganto. Ekz-e bags /bæɡz/ kaj books /bʊks/ (voĉada similiĝo inercia); absoluta→/apsoluta/, okdek→/oɡdek/ (voĉada similiĝo anticipa). Fenomeno tre ofta en diversaj lingvoj; en Esperanto tolerata, tamen en zorga prononco oni ĝin evitu.
  • Palatiĝo: elekto de pli mola, palata alofono de konsonanto antaŭ /i/, /j/ aŭ /e/ (tipa trajto de la lingvoj slavaj).
  • Ŝovo de la artikulacia loko (kiel en la sango-ekzemplo ĉi-supre).

Historia similiĝo redakti

Pri historia similiĝo oni parolas, se la ŝanĝiĝoj disvolviĝas historie, estas hereditaj de alia lingvo (aŭ de pli frua evolua stadio de la lingvo) — do, ili ne apartenas al la propra sistemo de la studata lingvo. Ekzemple la itala vorto dottore rezultas el historia asimilo ene de la latina doctor (doktoro).

Terminologia noto redakti

Internacie la lingvistoj uzas la terminon asimilo en du malsamaj signifoj.

  1. Adaptado de pruntataj vortoj al la prononcaj kaj skribaj tradicioj de la pruntanta lingvo; ekz-e Kartezio estas esperante asimilita nomo de la franca pensulo Cartesius, Descartes; Vindozo, Linukso estas asimilitaj nomoj de la operaciumoj Windows kaj Linux ktp.
  2. La fonetika similiĝo pri kiu temas ĉi tiu artikolo.

La unua signifo estas bone atestita en Esperanto (ekz-e en PAG, en la decidoj de la Akademio de Esperanto pri la propraj nomoj). Ĝi bone koheras kun la ĉefsignifo de la verbo asimili: «Transformi al sia substanco alian sorbitan substancon», «Alproprigi al sia menso ideojn aŭ sciojn», «Anigi al si fremdajn homgrupojn» — en ĉiuj ĉi tiuj signifoj enestas ideo pri integriĝo, alproprigo aŭ pli granda sistemo.

Male, la dua signifo malkonformas al la ĉefideo de «asimili», ĝia signifo estas ĝuste «similiĝo»[4]. Multaj lingvoj havas tiusiginfan terminon por la fonetika fenomeno: germane Angleichung, ĉeĥe spodoba, pole upodobnienie ktp.

Kroma avantaĝo de similiĝo estas la eblo regule derivi la nomon de la mala fenomeno: malsimiliĝo.

Notoj redakti

  1. Koutny I.: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado. Poznań, 2003.
  2. ReVo, artikolo similiĝo.
  3. PIV, asimili.4.
  4. ReVo, Rimarko pri «asimil(ad)o».