Malsimiliĝo

En fonetiko malsimiliĝo estas tia ŝanĝiĝo de parolsono, ke tiu ĉi iĝas malpli simila al apuda parolsono samtipa (aŭ egala). La inversa procezo estas similiĝo.

Ekz-e en Latino la sufikso -alis, aldonate al radikalo finiĝanta je [l], akceptas pli kontrastan formon -aris: «pluralis» (plurnombra) — sed «singularis» (ununombra).