La termino radikalo havas plurajn sugnifojn laŭ la fako.

Gramatiko

redakti

En gramatiko, radikalo estas la tuto de vorto krom ĝia gramatika finaĵo. Ĝi povas konsisti el unu aŭ pluraj radikoj kun la eventualaj afiksoj. Vorto sen gramatika finaĵo povas konsisti el nur radikalo: "disde", "ĝis", "ĉies", "tridek", "tro", "malkiel", "morgaŭ", "ne", "ve!", liternomoj (a, bo, co, ĉo...) ktp.

Ekzemploj

redakti
  • En la vorto "malsanulejo", la radikalo estas "malsanulej" dum la sola radiko estas "san" ("mal", "ul" kaj "ej" estas afiksoj, "o" estas finaĵo).
  • En la vorto "matenmanĝus", la radikalo estas "matenmanĝ"; la vorto ne enhavas afiksojn, sed du radikojn: "maten" kaj "manĝ"; "us" estas finaĵo.

Fonetiko

redakti

En fonetiko, radikalo (fonetiko) estas maniero artikulacii radikalajn konsonantojn per la radiko (bazo) de la lango en la gorĝo.

En ĥemio, radikalo estas parto de molekulo, stabila atomgrupo, dum ĥemiaj reakcioj bloke kaj senŝanĝe transiranta de unu ĥemia kombinaĵo en alian; ekz-e metilo CH3, metileno CH2 ktp.

Politiko

redakti

Politike ekstrema, postulanta tutajn profundajn kaj senkompromisajn reformojn.

Vidu ankaŭ

redakti