En la kemio oni nomas funkcia grupo la atomgrupojn specife en organikaj kombinaĵoj, kie ili forte karakterizas trajtojn de la materialo kaj la kemiajn reakciajn ecojn. La kombinaĵoj, kiuj portas la saman funkcian grupon grupiĝas pro la similaj ecoj en materialgrupoj.

Nomenklaturo redakti

La funkcia grupo troviĝas aŭ en la prefikso aŭ en la sufikso, se ne ekzistas malnova nomo por la kombinaĵo.

Strukturo Nomo Prefikso Sufikso Reprezentanto
R-OH hidroksila grupo "Hidroksi-" "-olo "    
R-SH tiola grupo "Tio-" "-tiolo"    
R-C=OH aldehida grupo   "-alo"
 
  karbonila grupo, ketogrupo "Okso-", "Keto-" "-ono"
 
  karbonila grupo Estearato de n-ila
 
R-X halogenido(F, Cl, Br, J) "Halogen- "  
 
  acetila grupo "Acetil-" acetil-koenzimo A, acetil-ĥolino
 
R-COOH karboksila grupo "Karboksi-" "-acido"
 
R1-C=C=R2 duobla ligo   "-eno"
 
R1-CΞC-R2 triobla ligo   "-in"
 
R-SO3H "-sulfonata acido"
 
R-CΞN Nitrilgrupo "ciano-" "-nitrilo"
 
R-NH2 aminogrupo "Amino-" "-amino"
 
R-NO2 Nitrogrupo "Nitro-"  
 
R1-N=N=R2 Azogrupo "Azo-"  
 
R1-N=O Nitrozogrupo    
 
R1-O-O-R2 peroksido "Peroksi-"  
 
  fosfato    
 

Ecoj redakti

La plimulto de la alligita funkcia grupo ofte forte influas la kemiajn kaj fizikajn ecojn de la fina materialo.

Ĉi-sube prezentiĝas en komparo la 2 derivaĵoj de (alkano) butano:

Derivaĵo Kemia kombinaĵo Duon-strukturaj formuloj Ecoj
Fina kombinaĵo n-butano   senodora
karboksila kombinaĵo Butanata acido ankaŭ butirata acido   acida, fiodora
Amina kombinaĵo 2-butanamino ankaŭ sek-butilamino   baza, fiŝodora


La funkciaj grupoj sen aliatomoj kiel C=C kun duobla aŭ triobla ligo ne estas veraj funkciaj grupoj; ili estas strukturaj grundoj de la kemiaj konmbinaĵoj, kaj mem ne estas tre reakciemaj.

Ĉe benzolo oni parolas nur malofte pri funkcia grupo de duoblaj ligoj, kvankam tio karakterizas la kemiajn ecojn de tiu kombinaĵo (funkcia grupo: aromata sistemo).

Eksteraj ligiloj redakti