Vorto

plej malgranda lingvelemento sole parolebla kun semantika aŭ pragmata enhavo

Vorto morfologie estas libera unuo de paroladoskribado kaj simbolas iun signifon. (Per "libera unuo" oni volas diri unuon kiun oni povas uzi sen bezono de kunmetaĵo.) Ekzemple, en KATO, oni havas du unuojn: KAT- kaj -O, KAT- havas (leksikan) signifon, estas radikalo (vortradiko), kaj -O havas ankaŭ signifon (gramatikan), indikas la klason de la vorto, sed oni ne povas diri "KAT" aŭ "O", aŭ diri "OKAT" anstataŭ "KATO", tial oni nomas "KAT-" kaj "-O" malliberajn formojn, sed "KATO", liberan formon. Vorto povas konsisti el unu (ekz. ANTAŬ, kiun oni ne povas dividi) aŭ pluraj (ekz. KATO, kiu estas kunmetita de KAT- kaj -O) morfemoj. Se ĝi estas unuelementa estas simpla vorto, se ĝi estas multelementa estas kunmetita vorto.

Vortoj en stratosignoj supre en la suoma kaj sube en la sveda en Suomujo.
Vortoj en ŝosesignoj supre en la angla kaj sube en la kimra en Kimrio.

Vorto semantike estas kutima signo per kiu oni esprimas ideon. Trovi la ideon kiun esprimas proponita vorto, estas vortanalizo. Konstrui la vorton, kiu elvokas proponitan ideon estas vortsintezo. Sekve, sintezi estas tasko de skribanto aŭ de parolanto, dum analizi estas tasko de leganto aŭ de aŭskultanto.

Diversaj difinoj redakti

Ĉe PIV redakti

PIV havigas ses signifojn, krom religia aparta senco de majusklita Vorto nome Eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo. La ses signifoj de vorto estas la jenaj:

  • 1 Morfemo aŭ morfemkombinaĵo, konsistiganta sintakse uzeblan formon: la vorto «eksklubanojn» konsistas el ses morfemoj.
  • 2 Unu el tiuj kombinaĵoj, komunuze konsiderata kiel esprimanta unu apartan ideon: trovi la ĝustan vorton; la bildoj elvokitaj de la vortoj; kanto sen vortoj.
  • 3 Iu vorto, konsiderata kontraste kun la esprimata ideo: oni ne devas diskuti pri vortoj, sed peni ilin kompreni; faroj estas fruktoj, sed vortoj estas nur folioj.
  • 4 Serio da vortoj, formantaj unu aŭ plurajn mallongajn frazojn: pli bona estas vorto afabla ol kuko agrabla.
  • 5 Buŝa promeso: teni, plenumi sian vorton.
  • 6 Grupo de bitoj kune traktataj de komputilo.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko redakti

En la fina Gramatika Vortareto Bertilo Wennergren kurioze ne konsideras la koncepton vorto, kvankam en sia libro konstante uzas ĝin. Same kurioze li ja konsideras la koncepton vorteto, kiun li difinas kiel "Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo.[1] Li parolas ankaŭ pri rolvorteto. Laŭlonge de sia gramatiko Bertilo parolas konstante pri O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj. Dekomence li parolas pri la literoj sed ne pri vortoj, kvankam tuj oni parolas pri vortotranĉado. Kiam li parolas pri helposignoj li difinas la spaceton kiel "uzata inter vortoj".[2] Tiele oni povas konsideri la koncepton "vorto" kiel skriba koncepto, tio estas la lingva unuo kiu estas separata de apudaj similaĵoj per spaceto.

En naciaj lingvoj redakti

 
Literoj formantaj tri vortojn en angla
 
Hungarlingvaj vortoj (propraj nomoj).
 
Armenaj vortoj (en armena alfabeto kaj en latina alfabeto).

En la normiga oficiala akademia vortaro de la hispana oni konsideras, ke vorto estas Segmento de la diskurso unuigita kutime pro la akcento, la signifo kaj la eblaj paŭzoj kaj komenca kaj fina kaj kiel dua signifo la "skriba reprezentaĵo de la parolata vorto".[3]

En konata gramatiko pri la franca oni difinas vorton kiel "la plej malgranda unuo kiu korespondas al signifo. En la skribado ĝi estas separata de aliaj vortoj". Kaj poste la "minimuma libera unuo". Oni diferencigas inter vortoj laŭ la naŭ tradiciaj vortotipoj. Poste oni klarigas ke tiuj partoj de la diskurso estas ofte grupigitaj en ĉefaj vortoj (nomoj, adjektoj, verbo, adverbo), kiuj havas kompletan signifon, kaj kromaj vortoj "kiuj esprimas duarangajn konceptojn kaj kutime gramatikajn rilatojn" (Marouzeau). La nombro de la unuaj estas konsiderinda kaj kreiĝas konstante denove; la nombro de la duaj estas limigita kaj ne modifatas facile.[4]

En referenca vortaro de la angla oni difinas vorton por la unua koncepto kiel unusola distinga signifenhava elemento de parolo aŭ skribo, uzita kun aliaj (aŭ foje aole) por fomi frazon kaj tipe montrita kun spaco ambaŭflanke kiam verkita aŭ presita.[5]

Oni vidas klare, ke el diversaj fontoj oni substrekas la fakton de separantaj spacoj, kio starigas demandojn. Se klare "la aero" kalkulatas kiel du vortoj, eble ne klaras ĉu same "l'aero" estas ankaŭ du vortoj aŭ nur unu, almenaŭ en la parolo, se ne en la skribo. Male en kazoj kiaj "Aŭstrio-Hungario" kie kvankam streko ne samas kiel spaco estas klare ke "Aŭstrio" estas unu vorto dum "Hungario" alia, sed krome la sumo estas unusola koncepto kaj estis unu politika kaj historia ento. Do la spaco pri kio fifinoj el diversaj devenoj koincidas kaj interkonsentas, povas ne estis la ĝusta solvo, sed ja klara indikilo pri kio estas vorto.

Plej longaj vortoj redakti

Interesaĵoj redakti

  • senkonsonanta ĉeĥa vorto: čtvrthrst (kvarono de plenmano)

Vortoklasoj redakti

La vortoj estas klaseblaj laŭ morfosintaksaj (sintaksa kategorio kaj tipo de fleksio), fonologiaj (ĉefa akcentado, nombro de silaboj) aŭ funkciaj kriterioj.

Morfosintaksa klasigo redakti

Laŭ gramatika kategorio redakti

  • Tiuj kiuj apartenas al la signifa kategorio:
    • Adjektivo, estas vortoj, kiuj iel modifas la sencon de substantivo.
    • Substantivonomo, estas klaso de vortoj pli-malpli komuna al ĉiuj lingvoj (malkiel verboj, adjektivoj, adverboj ktp, kiuj ne distingiĝas same en ĉiuj lingvoj). En Esperanto, ili finiĝas per -o kaj eventuale plus "-j" kaj/aŭ "-n" por indiki nombron kaj kazon. Pro tio ili nomiĝas ankaŭ "o-vortoj", sed tiu termino validas nur por substantivoj en Esperanto.
    • Verbo, estas vortspeco, kiu plej ofte signifas agon ("legi", "kuri"), okazon ("brili", "disiĝi"), aŭ staton ("ekzisti", "vivi", "stari"). Depende de la lingvo, verbo povas varii forme laŭ multaj faktoroj, eble inkluzive ĝia verbotempo, aspekto, gramatika modo, kaj voĉo. Ĝi ankaŭ povas akordi kun la persono, genro, kaj/aŭ pluraleco de kelkaj el ĝiaj argumentoj (kiujn ni normale nomas subjekton, objekton, ktp.).
  • Kaj tiuj kiuj apartenas al la funkcia kategorio:
    • Determinanto, kiu markas gramatikan proprecon de referato (kutime nomo), kiaj la situacio, antaŭaaludo, difino, kvanto ktp. Mia domo, la domo.
    • Konjunkcio, estas parto de la lingvo kiu konektas du vortojn aŭ frazojn. Konjunkcioj en Esperanto estas aŭ, kaj, minus, nek, ol, plus kaj sed.
    • Adverbo, estas vorto, kiu modifas la sencon de verbo, adjektivo, aŭ tuta frazo.
    • Prepozicio, estas klaso de vorto, gramatika partikulo, kiu staras antaŭ alia vorto aŭ vortgrupo montrante, kian frazrolon tiu vorto aŭ vortgrupo havas en la frazo, aŭ kian rilaton tiu vorto aŭ vortgrupo havas al alia vorto aŭ vortgrupo de la sama frazo.
    • Pronomo, estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono aliloke menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto. Mi kantas.
  • Aliaj apartaj elementoj:
    • Interjekcio estas lingva elemento, kiu ĝenerale ne havas gramatikan konekton al la cetera parto de la frazo kaj tutsimple esprimas senton de la parolanto, kvankam la plejmulto de la interjekcioj havas klaran difinon.

Laŭ ties interna strukturo redakti

  • Simplaj vortoj, konsistaa el unusola leksemo kaj neniu deriviga morfemo; se simpla vorto ne prezentas fleksion tiam ĝi nomiĝas nevariebla vorto.
  • Derivataj vortoj estas vortoj kiuj estas faritaj el alia vorto. Por tion fari oni ŝanĝas, aldonas aŭ deprenas morfemojn al baza leksemo.
  • Kunmetitaj vortoj, kiuj enhavas almenaŭ du leksemojn kaj neniun derivigan morfemon.
  • Vortokunfandoj, povas esti de du tipoj:
    • 1. Kunmetitaj vortoj kiuj enhavas unu derivigan morfemon. Por ekzemplo: ŝufaristo.
    • 2. La vortoj kiuj havas kaj prefikson kaj sufikson. P. ekz: bofrateco
  • Hibrida vorto estas vorto kiu etimologie derivas el almenaŭ du lingvoj.

Christian Rivière per ampleksa eseeto Vortfarado kaj radikfarado,[6] traktas pri diversaj sistemoj por farado de vortoj kaj radikoj en Esperanto:

 
 "vorto estas radiko (radikalo) kun finaĵo" (eventuale sola finaĵo memstare), do implice "radiko estas iu ajn eblo de vorto sen finaĵo" ktp. 

[7]

Tiu eseo estis ripetita en aliaj eldonoj.[8] En ĝi la aŭtoro eliras el la diferenco inter vorto kiel "radiko (radikalo) k un finaĵo" kaj radiko kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorte

roj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de la Plena Analiza Gramatiko.

Laŭ ties signifo redakti

  • Sinonimoj estas vortoj kiuj same signifas, ekzemple hospitalo kaj malsanulejo. Tamen pli profunsa analizo serĉas ideon ke ne estas absolutaj sinonimoj, kiuj povas esti diferencataj laŭ nuancoj, uzado, sociaj aŭ kulturaj niveloj ktp.
  • Memsignifanta vorto (aŭ aŭtologia vorto) estas vorto, kiu signifas econ, kiun ĝi ankaŭ signifas (ekz. la vorto „eta” estas eta, „substantivo” estas substantivo, "Esperanta" estas Esperanta, „kvarsilabla” hava kvar silabojn, „vorto” estas vorto). Male, malmemsignifanta vorto (aŭ heterologia vorto) signifas la malon de eco, kiun ĝi signifas (ekz. „mallongega” ne estas mallongega, „unusilaba” havas kvin silabojn).

Laŭ ties uzado redakti

Ŝtopvortoj estas tiaj vortoj aperantaj en parolo aŭ en skribita teksto, kiuj alportas nenian novan informon, kiuj estas semantike senutilaj (kvankam ili povas esti utilaj pragmatike, havi funkcion komunikadan). Tipaj tiaj vortoj en Esperanto estas foje "nu", "do" ktp.

Rilatoj inter vortoj redakti

Du aŭ pliaj vortoj en la sama lingvo estas nomataj duoblaĵoetimologiaj fratoj (aŭ eble ankaŭ trioblaĵo ktp.) kiam ili havas diferencajn fonologiajn formojn sed la saman etimologian radikon. Ofte, sed ne ĉiam, la variantoj eniris en la lingvon tra diferencaj vojoj. Ĉar la rilato inter vortoj kiuj havas la saman radikon kaj la saman signifon estas tre evidenta, tiu esprimo estas uzata ĉefe por karakterizi parojn de vortojn kiuj diverĝis almenaŭ iome en signifo.[9]

Repruntado (el prunto aŭ preno) en lingvoscienco estas la procezo en kiu unu vorto veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikata kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn. La rezultoj tiele povas esti nomataj repruntoj.

En lingvoscienco, la homofonio estas fenomeno per kiu du vortoj de diferencaj semantikaj kampoj koincidas en la ekstera formo de la vorto. La rezultoj tiele povas esti nomataj homofonoj, kiaj sen-egala kaj senegal-a, ekskuzo kaj eks-kuzo ktp.

Homonimo estas vorto kiu havas la saman formon kiel alia, sed malsaman signifon. Homonimio pli aŭ malpli ofte, sinonimio tre ofte aperas kaj devas aperi en ĉiu lingvo. Al la bazaj faktoj de la lingvo apartenas la polisemio: ĝi estas unu el la esprimoj de la lingva ekonomio, konsiderata ankaŭ ĉe planlingvoj, ofte ankaŭ pro metaforiĝo surbaze de unuagradaj signifoj. Esperantaj ekzemploj povas esti la jenaj: eno (tio kio estas ene de io) kaj eno (japana monunuo), kubo (geometria figuro) kaj Kubo (lando), persone (mem, kiel persono) kaj persone (pere de sono) ktp.

En gramatiko, vortgrupo (aŭ sintagmo) estas sinsekvo da vortoj, interligitaj gramatike kaj sence, kiu prezentas konceptan unuon (aĵon, econ, agon ktp). Vortgrupo estas sintaksa unuo (interalie, sed ne nur, frazmembro) kiu aperas en parolo kiel parto de frazo.

Vortoj en Esperanto redakti

La vortoj en Esperanto devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la hispana, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Fremdvorto estas vorto prenita el aliaj lingvoj kaj kies elementoj ne estas parto de la Esperanta vortprovizo, do de la vortprovizo de la Fundamento de Esperanto aŭ de ties oficialaj aldonoj. Ekz-e la vorto helianto (konsistanta el la greka 'heli-' (suno) kaj 'ant-' (floro) estas fremdvorto, kvankam agnoskata kiel scienca botanika fakvorto, dum ĝia komuna nomo, konsistanta el pure Esperantaj radikoj kaj de la Esperantistoj larĝe uzata, estas sunfloro. Simila sistemo ekzistas en ĉiu ajn lingvo de la mondo. Ju pli potenca estas lingvo en difinita epoko ĉu pro sia politika, milita, ekonomia hegemonioj, des pli oftaj estas la fremdaj vortoj derivitaj el tu lingvo kiuj venas ĉu al najbaraj lingvoj ĉu al kontaktitaj lingvoj. Tio okazis laŭlonge de la historio tra la tuta mondo pri vortoj devenaj el la greka, el la latina, el la araba, el la hispana, franca, angla, japana ktp. Plej verŝajne nuntempe estas la angla kiu "sendas" pli da vortoj al aliaj lingvoj tra la mondo.

Etimaj ekzemploj redakti

  • el latinidaj lingvoj:
  • el ĝermanaj lingvoj:
    • el la germana: anstataŭ, baldaŭ, bedaŭri, danki, haŭto, hundo, jaro, knabo, nur, ŝranko, tago
    • el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, ŝarko, teamo
    • el la sveda: ju ... des
    • pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
  • el slavaj lingvoj:
    • el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto, pilko
    • el la rusa: barakti, klopodi, krom, nepre, serpo, vosto, -ĉj-, -nj-
    • pluraj: klopodi, krom, prava
  • el pliaj hindeŭropaj lingvoj
    • el la greka: analizo, biologio, fenomeno, geometrio, hepato, kaj, katolikoso, logiko, matematiko, mito, muziko, poezio, politiko, strategio, teorio, -logio
    • el la litova: du, tuj
    • el sanskrito: avataro, Barato, bodisatvo, Budho, jogo, jonio, lingamo, nirvano, pado, palio, prakrito, ŝaktio
    • el armena: gavito, ĥaĉkaro
  • el finno-ugra grupo de la uralaj lingvoj
  • el ŝemidaj lingvoj
    • el la hebrea: aŝkenazo, gojo, Jehovo, Kabalo, koŝera, Mesio, rabeno, Pasko, Pesaĥo, sabato, sefardoj, ŝemidoj, ŝabato kaj multaj personaj nomoj kiaj Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Miĥaelo, Raĥel
    • el la araba: abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazardo, kadio, kafo, kaido, kotono, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
  • el aliaj lingvoj
    • el la japana: aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro, haŝio, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵao, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, Ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, utao, zeno
    • el la ĉina: Jino kaj Jango, juano, konfuceismo, maĝango, maoismo, Tao, teo, toŭfuo
    • el la korea: kimĉio, makolio, tekvondo
    • el la havaja: ukulelo, vikio
    • el la maoria: keo, kivio

Principoj de la vortelekto redakti

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...; sed sabato el la hebrea), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.

Kiel jam supre estis videble, oni povas klarigi multajn vortojn per pli ol unu devenlingvo (vidu ankaŭ "Etimologia Vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg).

  • abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
  • abituriento laŭ germana kaj rusa
  • ablativo laŭ latina, angla, franca, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
  • funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
  • ŝnuro laŭ germana, pola kaj ĉeĥa

Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj).

Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Francdevenaj Esperantaj vortoj redakti

Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun aldonita -o-finaĵo.

Ekzemploj : absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.

Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.

Ĉindevenaj Esperantaj vortoj redakti

Xu Daorong en sia eseo Kiom da ĉina en Esperanto? [1979][10] rememorigas, ke ĉina kaj Esperanto estas du tre apartaj lingvoj, ĉar supozeble Zamenhof baziĝis ĉefe sur hindeŭropaj lingvoj, krom la ne superebla geografia baro[11] Kiel escepto estus la vorto teo, de nedubebla ĉina deveno kune kun alia radiko samsignifa kaj samdevena ofta en hindeŭropaj lingvoj, kia estas ĉa. La eseisto ordigas sian tezon laŭ tri kategorioj, nome vortotrezoro, numerala sistemo kaj "transglito" de unu vortospeco al la alia en ambaŭ lingvoj[12] por konkludi, ke eĉ se Zamenhof mem ne uzis aŭ eĉ ne konis la ĉinan, estas nedubeblaj similaĵoj inter la apartaj lingvoj, kiuj konfirmas ties logikecojn. Pri la vortotrezoro la analizo de sinjoro Daorong konsistas ĉefe en proponoj kaj bedaŭro ke jam ne eniris en Esperanton pli da ĉinismoj kongrue kun la pezo kaj gravo de la ĉina kulturo. Ekzemple Daorong propronas eniron de pli el la 56 ĉinaj naciecoj, el kiuj dekomence eniris nur la sep internaciaj kazaĥo, koreo, mongolo, ruso, taĝiko, tajo kaj uzbeko, krom kiuj en PIV eniris almenaŭ kvar nome hano, manĉuro, tibetano kaj ujguro. Partikulare li bedaŭras la mankon de hujino. Ĉefa kontribuo de la eseo estas listo de 83 ĉinismoj rilataj al la ĉina kulturo, el kiuj majoritatoj estas mezurunuoj, muzikiloj, manĝaĵoj, nobelaj titoloj, kaj aliaj, el kiuj eniris en PIV nur dabingo, huntuno, lio kaj maĝango, kaj li bedaŭras ekzemple la mankon de fano, muo, juano, ĝiao, feno, ĝino kaj aliaj. Pri ties ofteco kaj gravo li aludas al la traktado de tiuj vortoj kaj konceptoj en la ĉina gazeto El Popola Ĉinio.

Specifaj vortoj en Esperanto redakti

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.

Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):

aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.

Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn (inspiritaj de la rusaj escepte regulaj korelativoj) kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).

Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.

Laŭsignife:

aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Vortoj kiel radikoj plus sufiksoj redakti

En la libro La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantisto Otto Prytz en sia artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon de sufiksoj en Esperanto;[13] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnoligvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika finaĵo, radiko, radikaĵo, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[14] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[15] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata. Kelkaj derivitaj vortoj, kiel vortaro, arbaro, lernejo kaj preĝejo leksikiĝis kaj se tio "daŭros, la sufiksoj riskas perdi sian produktivecon". Oni devos memori, kiuj derivaĵoj jam estis "okupitaj", kaj elekti inter naturalismo kaj skemismo, el kiuj unua furoras en faka lingvaĵo (moskeo kontraŭ islama preĝejo). Indos meza vojo.[16]

Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj redakti

Sten Johansson en sia eseo Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj [2005][17] klarigas kiel li uzis interretajn rimedojn, precipe serĉilojn kaj la disponeblon de la Tekstaro de Esperanto (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de retejoj anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj mal-vortoj, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus humida kontraŭ malseketa, stulta kontraŭ malsaĝa kaj ĉefa malsprita, kvereli kontraŭ malpaci, strikta kontraŭ malvasta, dum inter nesukcesintaj estus povra super kiu ankoraŭ hegemonias malriĉa aŭ eĉ kompatinda, leĝera super kiu ankoraŭ hegemonias malpeza, frida super kiu ankoraŭ hegemonias malvarma, aŭ olda super kiu ankoraŭ hegemonias maljuna kaj malnova. Pri la polemiko inter landnomoj, la komparo inter diversaj epokoj konfirmas la venkon de landonomoj kun finaĵo -io super finaĵo -ujo (ĉiam en la interreta etoso kaj ne nepre en aliaj), la partikularan venkon de Barato super Hindio, kaj la retenon de la finaĵo -ujo ĉe Esperantujo kaj ĉe antikvaj landoj kiaj Egiptujo antaŭ Egipto por la nuna ŝtato, aŭ Ĉinujo antaŭ Ĉinio. Pri la litero ĥo la komparoj faritaj en 2004 konstatas, ke ĝi pluhegemonias nur en kelkaj vortoj kiaj Ĥarkovo, monaĥejo, ĥimerojaĥto kontraŭ la respektivaj korespondoj kun litero ko, dum tiuj klare venkas en kirurgo, kameleono, mekanika, kemio, arkaika, anarkio, tekniko kaj ĉefe arkitekturo kun 90 %; same ankaŭ en la Tekstaro hegemoniis monaĥejo kaj ĥaoso, dum ankaŭ tekniko. Pri la elekto inter kiel kaj kiom por indiki gradon, oni konstatas ke ĉe "adjektivoj kaj adverboj mezureblaj oni pli ofte uzas tiom. Ĉe la vortoj multe kaj malmulte oni eĉ preferas tiom. Ĉe nemezureblaj ecoj kiel bela, bona kaj feliĉa oni plej ofte preferas esprimi gradon per tiel."[18] El la falsaj korelativoj formitaj el radiko ali- oni konstatas ke nur estas iomete uzata alies, kiu relative malkreskas. Oni konstatas malgrandan uzon de vorto gepatro en singularo, de finaĵo -ika anstataŭ -a ĉefe ĉe ekzotika aŭ erotika kaj nedisputeble ĉe mekanika, de finaĵo -acio anstataŭ -o precipe en civilizacio aŭ konversacio, sed ne en inaŭguro. Oni konfirmas ankaŭ la finan venkon de modernaj vortoj kiaj komputilo, aidoso, retpoŝto, poŝtelefono, hamburgero, fritoj, kolaoĝinzo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vortlistoj laŭ ofteco.

Vortoj en aliaj lingvoj redakti

En la ĉina redakti

La ĉinaj lingvoj estas izoligaj lingvoj. Tio signifas, ke la ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Unu ideogramo estas legata kiel unu silabo kaj havas unu signifon. Tio signifas, ke litero (ideogramo), silabo kaj vorto estas samo. La vortoj ne ŝanĝiĝas (ekzemple laŭ vortspeco), sed la gramatika rilato inter la vortoj estas decidita per la sinsekvo ene de la frazo.

Ekzemple (mandarene) :

我爱她。 Wǒ ài tā. 'Mi amas ŝin/lin.'
她爱我。 Tā ài wǒ. 'Ŝi/li amas min.'

Tie oni vidas klare, ke parole kaj skribe ideogramoj koincidas kun esperantaj vortoj (po tri en ĉiu frazo).

En la franca kaj aliaj franciaj lingvoj redakti

La precipa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se antaŭ cent jaroj nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis uzigi sian lingvon perforte ekzemple en lernejoj, ktp... (en 1950 oni taksis, ke nur 100.000 bretonoj ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)

Bretonio povas esti dividita en du partojn: okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la lernejaro Diwan kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu la bretona lingvo meritas esti konservota?", 92 % de demandataj bretonoj jese respondis.

Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de Côtes-d'Armor kaj Morbihan, Loire-Atlantique kaj Ille-et-Vilaine) estas tutmalsama lingvo, la Galolingvo. Estas latinida lingvo malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton.

Kelkaj vortoj en la tri lingvoj de Bretonio

 
Dulingvaj (kun vortoj kaj france kaj bretone) aviztabuloj en Quimper/Kemper
 
Signoj en galoa estas tre raraj kaj ties sistemo estas tre nekonata de plej el la francparolantoj.
Esperante Bretone Galoe France
abelo gwenanenn avètt abeille
buŝo genou góll bouche (gueule)
domo ti ostèu maison
elirejo er-maez desort sortie
fromaĝo formaj fórmaij fromage
fali kouezhañ cheir tomber
fumi butunat betunae fumer
hodiaŭ hiziv anoet aujourd'hui
horaro taolenn an eurioù oryaer horaire
kaprino gavr biq chèvre
lernejo / skolo skol escoll école
lipo gweuz lip lèvre
numero niver limerot numéro
piro perenn peirr poire
seĝo kador chaérr chaise
sciuro kazh-koad chat-de-boéz écureuil
sibli / fajfi c'hwibanañ sublae siffler
stelo steredenn esteill étoile

En la hebrea redakti

Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea).

En la japana redakti

La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj. Ekzmeple eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, …, dek)

Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:

hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, …, dek)

Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala (ekzemple la tutmonde konata arigato devenas el la portugala obrigado) kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") → pasokon

En la korea redakti

La kerno de la korea vortorezoro estas indiĝenaj koreaj vortoj. Pli ol 50% de la leksiko (ĝis 60% laŭ iuj taksoj), precipe sciencaj terminoj, estas ĉina-koreaj vortoj[19], aŭ

  • rekte depruntitaj de la skriba ĉina, aŭ
  • elpensitaj en Japanio aŭ Koreio uzante ĉinajn ideografiaĵojn.

La korea havas du nombrajn sistemojn (vidu supre): unu indiĝena, kaj unu depruntita de la ĉina. Kelkaj vortoj estas depruntitaj de la mongola, sanskrita, kaj aliaj lingvoj. La korea lingvo ankaŭ kontribuis pruntitajn vortojn al aliaj lingvoj, precipe al la cuŝima dialekto de Japanio.

En la moderna epoko, multaj vortoj estas depruntitaj de la japana kaj okcidentaj lingvoj, ekzemple germana (areubaiteu "part-tempa laboro", allereugi "alergio") kaj pli lastatempe de la angla[19]. Iuj okcidentaj vortoj estas depruntitaj nerekte tra la japana, kun japana sonaro, ekzemple la angla vorto dozen > ダース dāsu > 다스 daseu. Plejmultajn nerekte depruntitajn vortojn oni nuntempe skribas laŭ modernaj hanguligaj reguloj por la respektiva okcidenta lingvo, kvazaŭ depruntitaj rekte. Estas kelkaj pli komplikaj depruntaĵoj, ekzemple "Germanio", kies unuan endonim-parton [ˈd̥ɔɪ̯ʧʷ.la̠ntʰ] la japana proksimumas per la kanji-signo 獨逸 doitsu, estis akceptitaj en la korean lingvon kun ilia ĉina-korea prononco: 獨 dok + 逸 il = dogil. En sudkorea oficiala uzado, oni anstataŭis kelkajn aliajn koreajn landnomojn per fonetike bazitaj hanguligoj de la endonimo aŭ nomo de la lando en la angla.

La nordkorea leksiko emas preferi indiĝenajn koreajn vortojn super ĉina-koreaj aŭ fremdaj depruntaĵoj, precipe pro la lastatempaj politikaj celoj elimini fremdajn (plejparte ĉinajn) influojn sur la korea lingvo en la nordo.

En la maoria redakti

La du precipaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikloj, verbaj partikloj kaj adverbaj partikloj). Nur ĉirkaŭ sesdek partikloj ekzistas, sed miloj da bazaj vortoj. Mankas adjektivoj, ĉar la maoria anstataŭe uzas statverbojn. Tamen ĉiuj bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.

Ekzemplo de vortoj estas la numeraloj nome la jenaj: tahi (1), rua (2), toru (3), whā (4), rima (5), ono (6), whitu (7), waru (8), iwa (9), tekau (10), tekau mā tahi (11), tekau mā rua (12), rua tekau (20), rau (100), e rua rau (200), kotahi mano (1000), miriona (1000000). Kaj jen tabelo kun vortoj kiuj estas la nomoj de la tagoj de la semajno kaj de la monatoj, kio estas jeno:

Tago Transliterumado Oficiale
Lundo Mane Rāhina
Mardo Tūrei Rātū
Merkredo Wenerei Rāapa
Ĵaŭdo Tāite Rāpare
Vendredo Paraire Rāmere
Sabato Rāhoroi/Hāterei Rāhoroi
Dimanĉo Rātapu/Wiki Rātapu
Monato Transliterumado Oficiale
Januaro Hānuere Kohi-tātea
Februaro Pēpuere Hui-tanguru
Marto Māehe Poutū-te-rangi
Aprilo Āperira Paenga-whāwhā
Majo Mei Haratua
Junio Hune Pipiri
Julio Hūrae Hōngongoi
Aŭgusto Ākuhata Here-turi-kōkā
Septembro Hepetema Mahuru
Oktobro Oketopa Whiringa-ā-nuku
Novembro Noema Whiringa-ā-rangi
Decembro Tīhema Hakihea

En la portugala redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugallingva vortprovizo.

Portugallingva vortprovizo, oni kredas, havas ĉirkaŭ 250.000 vortoj, plej parto el ĝi (ĉ. 80%) rekte devenas el la latina kaj el la greka (ĉ. 17%), nur 2-3% devenas el aliaj lingvoj, precipe el la araba kaj modernaj lingvoj, kiel la franca aŭ la angla.

Estas du tipoj de grek-latinidaj vortoj en portugala lingvo: heredaj kaj pruntprenitaj. Hereda vortprovizo estas la baza vortprovizo de la lingvo, kiu rekte devenas el la vulgara latina per natura evoluo. Oni nomas la lingva evolua mekanismo laŭ la fonetiko "metaplasmoj", tiuj metaplasmoj okazis per aldono, elizio, transporto kaj transformigo. Pruntprenitaj vortoj estas tiuj kiujn oni prenis el la klasika latina kaj greka post la historia apero de la portugala kiel aŭtonoma lingvo pere religio aŭ scienco. Se tiu pruntpreno okazis jam en mezepoko, tiuj vortoj evoluis, kiel okazis kun sufikso: -tate > -dade, kaj oni ne sentas ilin fremdaj, sed se tiuj pruntoj okazis post la klasika erao de la portugala (15-a jarcento), tiuj vortoj ne plu evoluis, kvankam adaptiĝis al portugala prononco kaj ortografio.

Ĝenerale, ne grek-latinidaj vortoj en portugala lingvo estas nomoj (substantivoj kaj adjektivoj), tre malofte adverbojverboj, kaj neniel "gramatikaj" vortoj (prepozicioj, konjunkcioj, pronomoj). La precipa provizo de portugalaj vortoj (krom la grek-latinidaj) estas Ĝermandevenaj, Arabdevenaj, Provencdevenaj, Francdevenaj, Hispandevenaj, Italdevenaj, Angladevenaj kaj Amerikaj indiĝenaj vortoj.

En la rusa redakti

En la nuntempa rusa lingvo ekzistas multe da leksikaj elprenaĵoj el la Slavono, parto de kiuj kunestas kun respondaj propraj rusaj vortoj, diferencaj de la slavonaj laŭ signifo aŭ stilo. El la Slavono en la rusan literaturan lingvon estis prunteprenitaj kaj apartaj morfemoj, kaj eĉ apartaj gramatikaj formoj – ekzemple, adverbaj participoj aŭ verbaj formoj. En sia vortprovizo nuntempa rusa lingvo havas kelkajn specifajn punktojn de krucado kun sudslavaj (kiel ankaŭ la Slavono) lingvoj, kio diferencigas ĝin de la ukraina kaj la belorusa lingvoj, kun kiuj ĝi troviĝas en la sama grupo (dum la formiĝo de leksika normo de la literaturaj ukraina kaj la belorusa lingvoj influo de la Slavono estis minimuma, sed estis tre forta influo de la pola lingvo). Kvankam laŭ la centvortaj listoj de Swadesh de la baza vortprovizo la rusa estas multe pli proksima al la ukraina kaj la belorusa (respektive 86% kaj 92% da komunaj vortoj), ol al la sudslava bulgara (74%). Komuna por la bulgara kaj la rusa lingvoj leksiko en publicista teksto estas iom pli alta, ol tiu indiko, kaj atingas 80%. Analizante tiun efekton, oni konsideru, ke ne nur la rusa prunteprenis multajn vortojn el la slavona lingvo, sed ankaŭ la bulgara – el la rusa (en 19-20 jc.).

Leksikon de la nuntempa rusa lingvo ne malforte influis tiuj lingvoj, kun kiuj la rusa (kaj pli frue - antikvaj rusaj kaj praslavaj dialektoj) kontaktis dum longa tempo. La plej antikva tavolo da elprenaĵoj estas vortoj de orientgermana ("gota") deveno; la sekvan laŭ tempo tavolon konsistigas vortoj de la greka kaj la tjurka deveno. Dum la 16-17 jc. la ĉefa fonto de elprenaĵoj estis la pola lingvo, pere de kiu en la rusan lingvon penetris kaj granda nombro da latinaj, romanidaj kaj germanaj vortoj, kaj kelkaj propre polaj vortoj. Dum la nova periodo (ekde la 18-a jc.) elprenaĵoj venis ĉefe el la nederlanda, la germana kaj la franca lingvoj; nuntempe ĉefa fonto de la prunteprenoj estas la angla lingvo.

Siavice, ne estas malmultaj antikvaj elprenaĵoj el la rusa en lingvoj finn-ugraj (ekzemple, en la finna, la karela, la mordva k.a.). Vico da rusaj vortoj (inkluzive prunteprenitajn laŭ deveno) iĝis internaciaĵoj, prenitaj jam el la rusa de multaj lingvoj de la mondo.

Vortoj por vort(spec)oj redakti

Semantike:

Sinonimo - Antonimo
Homonimo - Paronimo

Vortlude:

Anagramo - Palindromo - Logogrifo

La koncepto vorto en literaturo redakti

La koncepto vorto en literaturo kompreneble delonge interesis al verkistoj, ĉar temas pri la bazo de ties metio. Multaj el ili primeditas la temon, ofte rilate al inspiro: inspiro alportas vortojn, dum manko de inspiro respondecas pri ties foresto.

En la oni diras Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉapitro unua, versoj 1 ĝis 18 oni diras: "En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio." Kvankam multaj interpretistoj poste priduskutis la identigon de la koncepto vorto kun Dio, klaras ke en grava verko jam oni atribuas al la koncepto vorto la plej altan kategorion.

La jugoslava verkisto Ivo Andric en sia rakonto "Vortoj" kontrastigas du historiojn: unu pri renkonto kun malnova amiko ĉarlatana dum trajna veturado, kies lavango de vortoj absolute ne helpas komunikadon, dum en la alia kazo maljunulino kiu ĵus perdis sian edzon konfesas ke la geedzoj apenaŭ parolis vortojn dum la komuna vivo, sed kiam la edzo estis mortanta, li petegis vortojn.[20] Tiukaze vorto estus preskaŭ sinonimo de paroli.

La popola uzado de literaturo kondukas interalie al vortoludoj. Tiele la popoleca Raymond Schwartz meditas pri vortoj tiele:

 
 Estas vortoj, kies saĝo

daŭros dum jarcentoj mil,

kaj al kiuj plia aĝo

donos ankaŭ pli da bril'.[21] 

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri vorto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[22]:

  •  
     Afabla vorto pli atingas ol forto. 
  •  
     De bona vorto lango ne doloras. 
  •  
     Li vorton en la poŝo ne serĉas. 

Referencoj redakti

  1. Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, paĝo 656, 2005 [1] Arkivigite je 2018-06-13 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de aprilo 2015.
  2. Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, paĝo 16, 2005 [2] Arkivigite je 2018-06-13 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de aprilo 2015.
  3. Diccionario de la RAE [3] Konsultita la 1an de aprilo 2015.
  4. Jean-Claude Chevalier, Claire Blanche-Benveniste, Michel Arrivé, Jean Peytard, Grammaire Larousse du français contemporain, Librairie Larousse, Paris, 1964, paĝo 11, ĉapitro "Le mot".
  5. The New Oxford Dictionary of English, eldonita de Judy Pearsall, Clarendon Press, Oxford, 1998, paĝo 2125.
  6. Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 97-11)
  7. Christian Rivière, Vortfarado kaj Radikfarado, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, p. 99)
  8. Christian Rivière, Vortfarado kaj Radikfarado, en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 67-94.
  9. Skeat, Walter William. “Doublets and Compounds”, Principles of English Etymology: The Native Element, p. 414ff, §389–391 and sim in all volumes.
  10. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 243-256.
  11. Paĝo 243.
  12. Paĝo 253.
  13. Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
  14. La arto..., pp. 387-390.
  15. La arto..., p. 391.
  16. La arto..., p. 393.
  17. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 221-241
  18. Paĝo 235.
  19. 19,0 19,1 Sohn, Ho-Min. The Korean Language (Section 1.5.3 "Korean vocabulary", p.12-13), Cambridge University Press, 2001. ISBN 0-521-36943-6
  20. Ivo Andric, Vizaĝoj, Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Sarajevo, Jugoslavio, 1981. pp 21-29,
     
     Mi restis [...] kun miaj senlimaj meditoj pri l'vivo de la homoj kaj pri la senco kaj valoro de l'vorto. (p. 28) 
  21. Raymond Schwartz, ... Kun siaspeca spico!, J. Régulo, La Laguna, 1971. paĝo 12.
  22. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-12.

Literaturo redakti

En Esperanto redakti

  • Cherpillod, André (1996). Vortkonsisto, Vortfarado, Vortanalizo, Vortordo. Courgenard, propra eldono.
  • Michel Duc Goninaz (1981). "Kio estas 'vorto' en Esperanto?". Kommunikation und Kybernetik, Paderborn. p. 144-152
  • Michel Duc Goninaz (1994). "OAIE: 'espèces de mots' et translations en espéranto". Mélanges Lucien Tesnière, Ljubljana. p. 81-86
  • Fruictier, Paul (1903). Esperanta sintakso. Szekŝard.
  • Fruictier, Paul (1914). Esperanta vortfarado laŭ la Fundamento. Parizo, Le Monde Espérantiste.
  • Kalocsay, Kálman, kaj Gaston Waringhien (1985). Plena analiza gramatiko de Esperanto. Roterdamo, UEA.
  • Saussure, René de (1914). La vort-teorio en Esperanto. Ĝenevo, UEA.
  • Baldur Ragnarsson: Liberigo de la Esperanta vorto. Beletra Almanako (13), februaro 2012, paĝoj 88-90.

En angla redakti

  • Adger, David (2003). Core Syntax: A Minimalist Approach. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-924370-0.
  • Barton, David (1994). Literacy: An Introduction to the Ecology of Written Language. Blackwell Publishing. p. 96.
  • Bauer, Laurie (1983). English Word-formation. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-28492-9.
  • Brown, Keith R. (Ed.) (2005) Encyclopedia of Language and Linguistics (2nd ed.). Elsevier. 14 vols.
  • Crystal, David (1995). The Cambridge Encyclopedia of the English Language (1 ed.). Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-40179-8.
  • Fleming, Michael et al. (2001). Meeting the Standards in Secondary English: A Guide to the ITT NC. Routledge. p. 77. ISBN 0-415-23377-1.
  • Goddard, Cliff (2002). "The search for the shared semantic core of all languages". In Cliff Goddard and Anna Wierzbicka. Meaning and Universal Grammar: Theory and Empirical Findings. Volume I. Amsterdam: John Benjamins. pp. 5–40. [4] Arkivigite je 2010-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
  • Katamba, Francis (2005). English Words: Structure, History, Usage. Routledge. ISBN 0-415-29893-8.
  • Plag, Ingo (2003). Word-formation in English. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-52563-2.
  • Simpson, J.A. and E.S.C. Weiner, ed. (1989). Oxford English Dictionary (2 ed.). Clarendon Press. ISBN 0-19-861186-2.
  • Wierzbicka, Anna (1996). Semantics: Primes and Universals. Oxford University Press. ISBN 0-19-870002-4.

En franca redakti

  • Marc Baratin, Barbara Cassin, Irène Rosier-Catach, Frédérique Ildefonse, Jean Lallot et Jacqueline Léon, « Mot », dans Barbara Cassin (dir.), Vocabulaire européen des philosophes, Seuil, coll. « Le Robert »,‎ 2004, p. 830-844

En germana redakti

  • Johanna J. Danis: Das WORT in der Psychotherapie. München 1992, ISBN 3-925350-01-2.
  • Wolfgang Klein: Von Reichtum und Armut des deutschen Wortschatzes. In: Reichtum und Armut der deutschen Sprache. Erster Bericht zur Lage der deutschen Sprache. Herausgegeben von der Deutschen Akademie für Sprache und Dichtung und der Union der deutschen Akademien der Wissenschaften. De Gruyter, Berlin/Boston 2013, Seite 15-55. ISBN 978-3-11-033462-3. Zu "Wort" Seite 22-28.
  • George A. Miller: Wörter. Streifzüge durch die Psycholinguistik. Zweitausendeins, 1996, ISBN 3-86150-115-5.

En portugala redakti

  • Azeredo, José Carlos de. Gramática Houaiss da Língua Portuguesa (em português). São Paulo: Publifolha, 2008. ISBN 978-85-7402-939-9
  • Bechara, Evanildo. Moderna Gramática Portuguesa (em português). Rio de Janeiro: Lucerna, 2002. ISBN 85-86930-05-9

Eksteraj ligiloj redakti