Bertilo Wennergren

sveda gramatikisto kaj tamburisto

Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj drumisto. Li loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.

Bertilo WENNERGREN
Bertilow
sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto
Persona informo
Naskiĝo 4-a de oktobro 1956
en Svedujo
Lingvoj Esperantosvedagermanaangla
Loĝloko Schossin
Nacieco Svedo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Birke Dockhorn
Okupo
Okupo lingvistoesperantistomuzikistoesperantologo • drumisto
Verkoj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
TTT
Retejo https://bertilow.com/
http://bertilow.com/
Esperanto
Verkis en Esperanto Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Akademiano ekde 2001
Bertilo WENNERGREN
Ĝenroj Rokmuziko
Profesio drumisto
Aktivaj jaroj ekde 1986
Eldoninto Vinilkosmo
Parencaj
temoj
Persone
Retejo bertilow.com
vdr

Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estis longe Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio; poste li estris la gramatikan sekcion ĝis 2015[1].

Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj. Surbaze de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, li publikigis diversajn eldonojn de Detala Gramatiko de Esperanto.[2]

Antaŭ la jaro 2009 Wennergren iom kontribuis ankaŭ al Vikipedio. En sia adiaŭa deklaro al la Esperanta Vikipedio en Julio de 2009 li forte kritikis ĝian kvaliton[3][4].

Muziko redakti

Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002 li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn, kun kiu li duete prezentas kantojn en Esperanto-renkontiĝoj kaj fojfoje en sia loĝregiono.

Honorigoj redakti

La 19-an de decembro 2006 li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la PMEG. Proksimume en 2014 Wennergren estis honorigita de UEA kiel "elstara aganto".

Referencoj redakti

  1. Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso. Libera Folio (1‑a februaro 2016). “Kiselman ne kontentis pri mia reagotempo, kaj pro lia kritiko mi decidis forlasi tiun postenon (kaj ankaŭ la postenon kiel direktoro de la gramatika sekcio, ĉar ankaŭ tiun taskon mi apenaŭ sukcesas plenumi).”.
  2. Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto, Espero por E@I, 2023, 3a eldono.
  3. [1]
  4. [2]

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Bertilo Wennergren » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»