Listo de svedaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Sveda esperantisto)

Vidu ankaŭ Ĝermolisto de svedaj esperantistoj

ParlamentanojRedakti

Jen kvar socialdemokrataj parlamentanoj kiu estis esperantistoj, kun parlamentanaj jaroj en parantezoj:

Bengtsson ankaŭ estis parolanto de la parlamento, pli-malpli ’prezidiisto’, 1979–1988, kaj kiam kaj la reĝo kaj lia range unua anstataŭulo estis eksterlande du tagoj en julio 1988, li estis intertempa ŝtatestro. Ankaŭ Daniel Tarschys de la liberaluloj, parlamentano kaj Ĝenerala Sekretario de la Konsilio de Eŭropo, parolas esperanton (ano de la sveda parlamento 1976–1982 kaj 1985–1994).

La plurpartia liberalo kaj socialdemokrato Carl A. Lindhagen (parlamentano de la dua ĉambro 1897–1917, unua ĉambro 1919–1940) multe agadis por Esperanto, eĉ levigante la temo de mondlingvoj en la Ligo de Nacioj, tamen laŭ SLEA, li ne mem lernis la lingvon.[1] Samtempe, ekzistas asertoj ke li partoprenis en Cseh-an kurson, kaj prelegis dum Somera Universitato de UK 1934.

Cetere, minimume la socialdemokrata Torgny Larsson, Claes Roxbergh (kun aliaj) kaj Gustav Fridolin, ambaŭ de la ekologia partio, kaj Robert Hannah de la liberaluloj verkis proponojn en la parlamento subtenantajn esperanto-instruadon.[2][3][4][5]

Lokaj agantoj en la frua 20-a-jarcentoRedakti

Grupo de Esperanto-lernantinoj en Helsingborg, aŭgusto 1909

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 skribas en la artikolo sur Svedujo: «Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-Esperantaj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por Esperanto, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj Esperantistoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn», kaj listas la subajn svedajn esperantistojn:

Bengtsfors: la ĉiam agema, fidela veterano C. Winberg postenis kun la verda standardo; Bladinge: F. Johansson; Borlänge: A. Vadfors instruis en sia lemejo, M. Jansson fervora apostolo, i-ino E. Bodén en la EI; Borås: O. Roesel fidela apoganto, G. Carlander instruanto-apoganto; Ekshärad: N. Anderwall, kiu krome multe propagandis inter la sveda pacifistaro; Enköping: gesinjoroj E. Holmström (poste en Västerås); Eskilstuna fidele propagandis A. Agren kaj E. Johansson; Fagersta: lerte gvidas S. Ceder; Falun: V. Bonde kaj G. Johansson lingve lertaj, E. Ström organizanto; Gävle: veteranoj A. Liljemark kaj August Kristian Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G. Aström, Gösta Ahlstrand, Werner Wahlund.[6]

Gotenburgo: Einar Adamson, E. Ekström, kaj la instruistoj Thorsten Torbjär kaj Oskar Svantesson. Hällevik ekster Sölvesborg: Henry Ysner; Helsingborg: sinjorino Ebb[a] Persson naskiĝinta Andersson, fidela lernantino de Backman, G. Henriksson, agema pri radio kaj turismo; Härnösand: gimnastikdirektoro E. Blomberg; Höganäs: Albin Johansson; Höör: Nils Olsson; Insjön: Ivar E. Karlsson lerta prezidanto; Jämjö, Blekinge: kursgvidanto E. Österlind; Jönköping: ĵurnalistoj Knut Jensie kaj Ernst Juneby, veterano F. Skog (eble ne Fredrik Skog, pro la loko); Katrineholm: B. Ortengren; Kil: H Nordling;

Kiruna: G. Otterfors kaj G. M. Bengtsson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la Esperanto-movadon en Lapplando, aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma Esperanto-roko en Lapplando. Kristianstad: Nils Nordlund verkis multajn Esperanto-lernolibrojn; Kristinehamn: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn. Landsbro: Helmer Engstrand; Linköping: fraŭlino Anna Gyllsdorff; Lugarn: U. Hultin, A. Malmkvist; Ludvika: F. Johansson instruas; Luleå: pioniris J. A. Brogren; Lund: J. Ek kaj Olle Olsson faris miraklojn.

Malmö: fidele laboras Otto A. Nilsson kaj la pioniro Erik Andersson; Harry Nilsson gvidas pri turismo. Munkedal: J. A. Hansson. Norrköping: lerte agadas Josef Pihlström, Sven Ragnar, O. Göransson, P. Skarp kaj fraŭlino Eva Tibbling; Rödeby: instruisto Fritiof Ahnfeldt, senlaca Esperanta pioniro de la provinco Blekinge. Nyberget ekster Smedjebacken: Stellan Engholm konata Esperanto-verkisto kaj lia edzino.

Stokholmo sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. Bernhard Eriksson, H. Nordkvist, Birger Gerdman, Sven Bohlin, Sam Owen Jansson, Sigv. Håkansson, la geedzoj Eva kaj Teodor Julin – ambaŭ poŝtoficistoj, ŝi redaktisto de La Espero, li parlamentano – Henning Halldor – redaktisto de La EsperoAdolf Larson, inĝeniero Hjalmar Lindstedt (ano de prepara komitato de UK 1934), Bengt Skantz, Erik Malmkvist, N. Hedgren, Rudolf Pehrsson, Carl Ohlsson, kaj fraŭlino Alfhild Svedmark, restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro Carl Lindhagen faris laŭdindan laboron en la Parlamento; Sundsvall: C. W. Sjögren, Edvin Bjorkstrand kaj A. Hellbom. Svennevad: la instruisto Linus Andren. Södertälje: Erik Grahn, Herman Leijon, instruistino Hanna Eriksson. Sölvesborg: fraŭlino Ella Nilson. Uddevalla: parlamentano Einar Dahl.

Uppsala: Frits Lindén, Gösta Norling, Ernst Brink, Karl Söderberg kaj profesoro de finno-ugraj lingvoj Björn Collinder, krome A. Palm. Visby: K. G. Andersson. Vingåker: instruisto Hjalmar Kihlberg. Västervik: Ernst Nordgren kaj proksime, en Ankarsrum, H. Nanning. Västerås: O. Dahrne. Ystad: Harald Skog, kiu inter alian propagandon verkis la unuan broŝuron kontraŭ Ido, Algot Jönsson. Örebro: fraŭlino Ruth Hallgen, Bernhard Lavén, Olle Persson, Sigurd Ekendahl kaj Erik Carlén.

«Krom la nomitaj ĉie tra la tuta lando multaj, multaj aliaj».

FontojRedakti