Magda BOHMAN (naskiĝis 1896, mortis la 7-an de septembro 1971) estis sveda esperantistino. Ŝi estis internacie konata kiel Esperanta poetino sub la nomo Magda CARLSSON.

Magda Bohman
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
Morto 7-an de septembro 1971 (1971-09-07) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lerninte la lingvon en 1931, ŝi rapide ekmastris ĝin, kaj jam en Sveda Antologio (1934) la pli granda parto de la poemtradukoj estas el ŝia plumo. Poste ŝi kontribuis al Literatura Mondo, precipe en la jaroj 1936-37, tradukojn el svedaj poetoj. Postmilite ŝiaj tradukoj aperis kolektite en la libro Sveda Poemaro (1954). Sekvis kontribuado al Norda Prismo (ekde 1955). Du el ŝiaj maloftaj, sed elstaraj originalaj poemoj aperis en Esperanta Antologio (1958). Kelkfoje ŝi tradukis ankaŭ el la Esperanta poezio en la svedan. Magda Bohman estis longe aktiva ankaŭ en KELI kaj aplikis sian tradukarton ankaŭ al himnoj: Evangelia Kantaro (1952) konsistas grandparte el ŝiaj tradukoj, kiuj abundas ankaŭ en Adoru Kantante (1971) kaj ADORU (2001). Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj ofte subtenis la Asocion finance.

Verkoj redakti

  • Schneider, Alois; Carlsson, Magda: Barbro kaj Eriko : korespondado inter du junaj geesperantistoj - aŭstro kaj svedino. Eld. Societo Esperanto, Stockholm, 1933.
 
 „Barbro kaj Eriko“ prezentas legolibreton de nova tipo. Du junaj esperantistoj, aŭstria junulo kaj sveda junulino, korespondis kaj trovis unu ĉe la alia grandan simpation. lli skribas pri siaj landoj, popoloj, familiaj aferoj, kaj fine . . . Sed ni ne devas malkovri sekreton.

Kun granda interereso oni legas la leterojn de la du gejunuloj. Por kursanoj kaj aliaj studantoj la libro havas grandan valoron ankaŭ pro tio, ke ĝi montras kiel oni korespondas kun samidean(in)o en fremda lando.

La libro estas ilustrita per bildoj el Aŭstrio kaj Svedujo, kaj la kovrilo, speciale desegnita de bone konata artisto, vere altiras la atenton. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n105 (feb 1934) kaj Belga esperantisto n205 (mar 1934)

Tradukoj redakti

  • Bergman, Bo: Adaĝo; La revuloj; Nun iras ŝip'; Infana kanteto; Nia sorto; Lilio en paradizo; La lasta stelo (En: Sveda Antologio)
  • Ekelund, Wilhelm: Tiam estis helaj la fagoj; Kvieto; Adoro (En: Sveda Antologio)
  • Fröding, Gustav: Al Salem; Kan', kan', kantu; Idealismo kaj realismo; Maja kanteto (En: Sveda Antologio)
  • Karlfeld, Erik Axel: Temp' atenda; Ĉieliro de Profeto Elija; Virgulino Maria; Malsano (En: Sveda Antologio)
  • Levertin, Oscar: Novjara kanteto mezepoka; En la juda tombejo de Praha; La gepatra lingvo (En: Sveda Antologio)
  • Österling, Anders: Evangelio; Monokordo (En: Sveda Antologio)
  • Sveda Poemaro (1954)