Adoru Kantante estas kristana himnaro, kiu de sia eldoniĝo en 1971 ĝis la apero de ADORU - Ekumena Diserva Libro en 2001, estis la plej granda kristana kantaro en Esperanto, kun 263 muzike ekipitaj kantoj. Ĝin kompilis kaj redaktis komitato konsistanta el Adolf Burkhardt, Åke Ahlrén, William John Downes, Hendrik Arie de Hoog kaj Hans Amund Rosbach. Eldonis ĝin KELI.

Adoru Kantante
Evangelia Himnaro
Adoru Kantante Evangelia Himnaro
Adoru Kantante
Evangelia Himnaro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1971
Urbo Ede
Eldoninto KELI
Paĝoj 90
vdr

Enhavo redakti

Kvankam granda parto el la himnoj en Adoru Kantante aperis ankaŭ en ADORU, Adoru Kantante restas grava pro la cetera enhavo, kaj pro tio, ke ĝiaj partituroj ĝenerale pli taŭgas por plurvoĉa kantado kaj piana akompanado, ol la muzikaĵoj en Adoru.

 
Specimena paĝo el Adoru Kantante

Eksteraj ligiloj redakti