Portalo pri Muziko

red.

Muziko estas organizita sistemo de sonoj. Kiel memstara arto ĝi estis agnoskita proporcie malfrue. Ekzistas kelke da teorioj pri estiĝo de la muziko, kiuj reciproke ne eliminas sin: Kelkaj primitivaj kulturoj pruvas tion, ke la muziko estiĝis per similigado de kantbirdoj kaj pluaj naturaj sonoj. Laŭ plua teorio la muziko estiĝis kiel akompano de laboro kaj ĝi helpis konservi labortempon. El ekzistado de tonlingvoj (kiel la ĉina) oni ankaŭ juĝas, ke la muziko povis estiĝi komune kun parolo. La muzikon oni dividas laŭ kelkaj faktoroj ekz. al profana kaj spirita, popola kaj arta kaj plu al muzikaj direktoj kaj ĝenroj.

Artikolo de la monato (marto)

red.

Richard Wagner

Richard WAGNER [ˈʁiçaʁt ˈvaːɡnɐ], en esperanto Rikardo Vagnero (laŭ PIV 2005), (naskiĝis la 22-an de majo 1813, en Lepsiko, kaj mortis la 13-an de februaro 1883 en Venecio) estis unu el la plej gravaj germanaj komponistoj dramistoj, poetoj, verkistoj, teatra reĝisoro kaj orkestrodirektisto. Per siaj muzikdramoj li validas kiel unu el la plej gravaj novigantoj de la eŭropa muziko en la 19-a jarcento. Li ŝanĝis la esprimkapablon de la romantikisma muziko same kiel la teoriajn kaj praktikajn fundamentojn de la opero, formante dramajn agadojn kiel tutarta verko kaj verkante por ili tekston, muzikon kaj sursceniginstrukciojn. Kiel unua komponisto li fondis festivalon en la festivalejo de Bayreuth planita de li. Liaj novigoj en la harmoniaro enfluis la evoluon de la muziko ĝis la Nova Muziko. Per sia traktaĵo Das Judenthum in der Musik (La judaro en la muziko) li apartenas intelekthistorie al la probatalantoj de kontraŭjudismo.

Legu pli …

Pasintaj artikoloj de la monato: Bill Evans (pianisto), Oscar Pettiford, Coleman Hawkins, Count Basie Orchestra, Kansasurba ĵazo, ...

Bildo de la monato (marto)

red.


saksofonistino Matana Roberts ĉe la Festivalo je Moers en 2006
Kunlaboraĵo de la jaro

red.

erweiterter Transpositionsquintenzirkel

La kunlaboraĵo de la jaro estas la Kvintociklo. La artikolo estas tradukitaĵo el la germana, kaj kelkaj ilustraĵoj (vd. supren) kaj signoj konvenas al la germana faklingvo: aperas ekzemple la notonomoj cis (c♯) kaj des (d♭). Se vi havas la teknikajn eblecojn por esperantigi la ilustraĵojn, vi estas bonvena! Ankaŭ korektadoj de lingvaj malglataĵoj helpas plibonigi la artikolon.

Ĉu vi scias...

red.

John Field
… ke komponisto kaj pianisto John Field, inventinto de la romantisma muzikĝenro nokturno, mortis antaŭ 175 jaroj?
Aktualaĵoj pri Muziko

red.

Cesaŕia Evora

17-an de decembo 2011: Mortis Cesária Évora, plej fama kaboverda kantistino

Kunlabori

red. Se iu volas kunlabori al portalo pri muziko estas libera krei paĝojn aŭ sekvi la projektojn. Oni povas plibonigi la ŝablonojn rilatajn al temo, aŭ krei novajn projektojn.

Se vi interesiĝas kontribui bonvolu enmeti suben vian nomon (algluu * --~~~)

Enmetu {{Portalo Muziko}} en artikolojn pri la muziko, muzikistoj, kantistoj, kantoj... kaj estiĝos
Vikiprojektoj

red. La portalo pri muziko enhavas ankaŭ kelkajn projektojn kiujn kreas la portalo, ĉefe la Projekto:Muziko. Ĉi tie estas listo de projektoj, kreenda aŭ aktivaj:

Muzika fakvortaro Klasika Ĥora Progresema Ĵazo Bluso Roka Punko Metalroko Trombono Regeo
Kategorioj