22-a de majo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 22-a de majo estas la 142-a tago de la jaro (la 143-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 223 tagoj restas.
Je la 22-a de majo okazis, interalie:
EventojRedakti
- - 334: Aleksandro la Granda komencis konkeri Persion, baldaŭ venkante en la batalo de Graniko, en nord-okcidenta Anatolio
- 853: Arab-bizancaj militoj: ŝiparo de Bizanca imperio rabatakis Damieton, la egiptan urbon en la Nildelto
- 1054: En Quedlinburg okazis kunveno de pola kaj ĉeĥa princoj Kazimiro la Renoviganto kaj Břetislav la 1-a sub gvido de la romia-germana imperiestro Henriko la 2-a, kiu donis al Pollando rajton al Silezio sub la kondiĉo pagi al Ĉeĥio ĉiujaran tributon - oni interkonsentis landlimojn
- 1176: Dua nesukcesinta atenco de asasinoj kontraŭ Saladino dum sieĝo de Azaz
- 1200: Malsupra Normandio: subskribo de franca-angla pactraktato de Goulet - reĝoj Filipo la 2-a kaj Johano repaciĝis
- 1364: Reĝo de Pollando Kazimiro la Granda donis urborajton al Skawina
- 1455: Britio: Unua batalo de St Albans - interdinastaj militoj de rozoj komenciĝis kaj daŭris 30 jarojn - flanke de lankastroj kaj jorkoj (blanka rozo en la blazono)
- 1526: En franca urbo Cognac fondiĝis katolika Sankta Ligo, direktita kontraŭ germana-romia imperiestro Karlo la 5-a
- 1542: Papo Paŭlo la 3-a per buleo kunvokis Koncilion de Trento - komenco de kontraŭreformacio
- 1614: Reĝo de Danio Kristiano la 4-a fondis urbon Kristianstad en la hodiaŭa suda Svedio
- 1621: Nederlanda juristo, filozofo kaj diplomato Hugo Grotius fuĝis de la Kastelo Loevestein en kofro kun libroj
- 1629: Tridekjara milito: oni subskribis pactraktaton en Lubeko laŭ kiu Danio forlasis kontraŭhabsburgan koalicion
- 1762: Sepjara milito: en Hamburgo prusa-sveda pactraktato subskribiĝis
- 1762: En Romo oni malkovris la barokan fontanon Trevi - fare de la papo Klemento la 13-a
- 1768: Oceanio: unuaj eŭropanoj alvenis kun ekspedicio de la franca admiralo Louis Antoine de Bougainville al la Pentecost-insulo, hodiaŭ en Vanuatuo
- 1808: Ĉeĥio: en ĉirkaŭaĵo de vilaĝo Stonařov apud Jihlava falis pluvo da meteorŝtonoj
- 1809: Milito de la Kvina Koalicio: trupoj de Napoleono malvenkis en la batalo de Aspern-Essling kontraŭ Aŭstria imperio
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Nur (proksime al Ostrów Mazowiecka)
- 1844: Báb komencis konverti islamanojn al babismo
- 1848: Du monatojn post la revolucio en Germanio en la Kantakademio de Berlino kunvenis la prusa nacia asembleo
- 1856: Germana astronomo kaj pentristo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Dafno
- 1871: Komenco de Sanga Semajno - fina epizodo de Pariza Komunumo, dum kiu ĝi estas dispremita kaj ties membroj ekzekutitaj
- 1900: Germanaj astronomoj Max Wolf kaj Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Bruksalio
- 1909: Flago de Aŭstralio oficialiĝis
- 1910: Pollando: post ŝtelo oktobre 1909 de kronoj el la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo oni denove kronis ĝin per la kronoj donacitaj de papo Pio la 10-a
- 1911: En Parizo fondiĝis Internacia Cinologia Federacio
- 1911: En Lvovo kaj Kolomeo aperis unuaj kvar skoltaj taĉmentoj, fonditaj interalie de Andrzej Małkowski - komenco de pola skoltismo (de septembro 1910 ĝis majo 1911), kiu iĝos la plej amasa organizaĵo en Dua Pola Respubliko
- 1912: Sur tombejo Powązki en Varsovio estis entombigita Bolesław Prus
- 1915: Kalifornio: erupcio de vulkano Monto Lassen en la Kaskada Montaro
- Unua mondmilito:
- 1919: Pola-ukraina milito: ukraina armeo finis sieĝon de Lvovo pro ofensivo de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko kaj retiriĝis orienten
- 1920: Ŝtono pri Rigaj Martiroj estis dediĉita por memorfesti protestantajn klerikojn, kiuj estis mortigitaj dum Latva milito de sendependeco kaj estona-bolŝevika milito
- 1922: Konsiderata patro de nuntempa klimatizado usonano Willis Carrier montris agadon de nova malvarmigilo kun kunpremilo decentrokura
- 1923: Britio: unua registaro de Stanley Baldwin ekfunkciis
- 1927: Ĉinio: apud Sinino okazis granda tertremo (magnitudo 8,3), kiu mortigis 200 000 homojn
- 1937: Granda teroro: en Kujbiŝev oni arestas marŝalon Miĥail Tuĥaĉevskij kun riproĉo de spionado kaj partopreno en kontraŭkomunisma organizaĵo
- 1939: Germanio (Joachim von Ribbentrop) kaj Italio (Galeazzo Ciano) subskribis en Berlino t.n. politik-armean ŝtalan pakton direktitan kontraŭ okcidentaj landoj - antaŭsigno de la Akso Berlino-Romo-Tokio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj likvidis en Poznań provizoran tendaron por poloj - de novembro 1939 trairis ĝin ĉirkaŭ 30 mil personoj; en Ĝenerala Gubernio oni komencis konfiski preĝejajn sonorilojn; Ter-Oficejo en Katowice decidis konfiski en Silezio polajn bienojn; Varsovio: ĉe str. Kredytowa ekfunkciis teatro "Komedia" per spektaklo de Roman Niewiarowicz - unusola pola aŭtoro, reĝisoro kaj aktoro, malkaŝe prezentita sin dum okupado, samtempe ĉefo de kontraŭspiona brigado de la Asocio de Armita Batalado; Ĉefa komandantaro de germana militistaro anoncis decidon de Hitler, ke polaj militkaptitoj ricevu statuson de civilaj laboristoj ĝis fino de la milito; Okcidenta Fronto: direktivo de generalo Maxime Weygand n-ro 1 pri konverĝa kontraŭatako de Somme kaj ĉirkaŭaĵoj de Arras por amasigita defenda fronto
- 1941: En Mała Górka (proksime al Śrem) germana polico pafmortigis 25 polojn, revenĝe pro bruligo de germana bieno, de nekonataj farintoj; en Poznań fondiĝis germana Patria Asocio de Varto-Lando; Pola Rezistomovado: Gestapo trovis en Lodzo flugfolion "Kodekso de polo", kun indikoj kiel oni kondutu konsiderante okupaciajn regopovojn; Nov-Jorko: malfermo de ekspozicio de karikaturoj de Arthur Szyk en Arta Galerio Knoedler's kaj solena vespero en International Institute honore al alveninta de Rio de Janeiro Julian Tuwim; Londono: dum gazetara konferenco armea generalo Władysław Sikorski informis pri alpreno al la pola korpuso en Kanado ĉeĥoslovakojn kaj ĉeĥoslovakdevenajn usonanojn, al kiu anonciĝas jugoslavianoj kaj grekoj; Kreto: en Kreta Maro britaj unuoj atakis germanan konvojon kun helpunuoj al la insulo, kaj mem estis atakitaj de germana 8-a Aviada Korpuso; Nord-Afrika kampanjo: britaj unuoj okupis Soddo (Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo); Moskvo: nova komerca interkonsento kun Danio
- 1942: Germanaj policanoj kaj ĝendarmoj murdis dum dutaga masakrado en vilaĝo Tuchań (proksime al Pajęczno) 62 personojn, - parton de la loĝantoj forveturigis al sia koncentrejo en Zamość - en Stawek 6 judojn kaj en Korytyna (proksime al Hrubieszów) - 5 personojn; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Parypse (apud Chełm) 8 personojn pro tio,ke ili ne indikis vilaĝanojn, kiuj helpis al sovetaj militkaptitoj kaj al judoj; Meksiko deklaris militon kontraŭ la ŝtatoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio; Orienta Fronto: en la regiono Izium (Ĥarkiva provinco) germanaj trupoj blokis sovetan atakan grupiĝon
- 1943: Germana polico likvidis geton en Przemyślany (proksime al Lvovo), pafmortigante ĉirkaŭ 2 mil judojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Aleksandrówka (proksime al Sarny) 20 polojn; Pola Rezistomovado: soldato de Pola Enlanda Armeo Jan Kryst pafmortigis en varsovia restoracio Adria tri oficirojn de Gestapo kaj du vundis - mem mortfalis; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el distrikto Opatów senarmigis 2 soldatojn de Wehrmacht el kontraŭaviada garedejo - oni akiris maŝinpafilon kaj 2 pistolojn, unu germano vundiĝis, alia taĉmento el areo Lubartów likvidis, kondamnitan de Gvidantaro de Civila Batalo, konfidenculon kunlaborantan kun la okupanto; taĉmento de EA detruis radiostacion en Grodzisk kaj ties patroloj nokte de la 26-a/27-a de majo rompis 25 telefonlineojn; germana aviado atakis Kursk; en Moskvo oni voĉdonis pri malfondo de Tria Internacio; Londono: Jan Stanisław Jankowski iĝis anstataŭanto de la prezidanto de Ministra Konsilio en ekzilo
- 1944: Volinia masakro: taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kun helpo de ukrainaj kamparanoj masakris 120-145 polajn vilaĝanojn de Bryńce Górne (estinta pola vojevodio Lvovo); Pola Rezistomovado: koloneloj Leopold Okulicki kaj Tadeusz Pełczyński estis nomumitaj generaloj; taĉmento de Bolesław Mucharski elreligis germanan armean trajnon sur la itinero Lublin - Łuków; taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj batalis en Narol kontraŭ Ukraina Ribela Armeo; taĉmento de EA en Jędrzejów akiris germanan deponejon; nokte de la 22-a/23-a de majo Luftwaffe atakis Portsmouth (104 aviadiloj) - lasta pli granda aeratako de germanoj al Britio; Bomba Korpuso de RAF atakis Dortmund kaj Brunsvigon (pli o 1000 aviadiloj)
- 1945: Batalo de Okinavo: usona 7-a Infanteria Divizio de 24-a Armea Korpuso dislokiĝis sur ruinoj de Yonabaru (Gubernio Okinavo)
- 1947: Antikomunismo: prezidento de Usono Harry Truman konfirmis la programon de eksterlanda politiko, laŭ kiu Usono devas helpi al landoj minacitaj de komunismo - la doktrino de Truman ekfunkciis
- 1948: Stalinismo: Armea Regiona Juĝejo en Varsovio pro ŝajna kunlaborismo kun germanoj, spionado kaj provo renversi „demokratian reĝimon de Pollando” kodamnis prezidiumon de Nacia Partio al multjara mallibero, ĝisviva kaj mortpuno (verdikto ne plenumita) - du personoj ne travivis komunistan malliberejon
- 1948: Litova Soveta Socialisma Respubliko: Operaco Printempo komenciĝis, t.e. amasa dutaga deportado de la loĝantaro, kiu oficiale nur limiĝis al Arbaraj fratoj - laŭ sovetaj donitaĵoj ĝi ampleksis 39,7 mil homojn
- 1960: Valdivia: Granda Ĉilia Tertremo kun cunamo kaŭzis damaĝojn en Havajaj Insuloj, Japanio kaj Filipinoj
- 1971: Dum tertremo en la provinco de Bingol en Orienta Turkio pereis ĉirkaŭ mil personojn
- 1972: Srilanko iĝis respubliko (samtempe ŝanĝis nomon el Cejlono)
- 1980 Namco enmarketigis videoludon arkado - Pac-Man
- 1990: Unuiĝo de Jemeno el Jemena Araba Respubliko kaj Jemena Popola Demokratia Respubliko ĉirkaŭ la prezidento Ali Abdula Saleh
- 1992: Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio kaj Slovenio aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1992: Prezidentoj Lech Wałęsa kaj Boris Jelcin subskribis polan-rusan traktaton pri amikeco kaj najbara kunlaboro
- 1995: Kun unutaga pilgrimo al Pollando, de landlima Olomouc (Ĉeĥoslovakio), alvenis papo Johano Paŭlo la 2-a, celebris meson en Skoczów kaj partoprenis du mallongajn renkontojn kun kredantoj en Bielsko-Biała kaj Żywiec parolante pri konscienco kaj publika maltoleremo kontraŭ kredantoj sub sloganoj de toleremo
- 2000: Israelo retirigis armeon el suda Libano
- 2002: Malkovro de la Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago
- 2004: Manmohan Singh iĝis ĉefministro de Barato (danke al gajnita parlamenta baloto kaj rezigno de Sonia Gandhi)
- 2004: Madrido: en la Katedralo de la Almudeno okazis nupto inter hispana tronheredonto Filipo de Burbono kaj Grekio kaj ĵurnalistino Letizia Ortiz
- 2005: Nambaryn Enĥbajar fariĝis prezidento de Mongolio
- 2010: 158 pereis kaj 8 vundiĝis en katastrofo de Boeing 737 de brata flugkompanio Air India en Mangaloro
- 2011: Misurio: pro trapaso de tornado super Joplin mortis 161 personoj kaj ĉirkaŭ 900 vundiĝis
- 2014: 43 personoj (en tio 4 atakantoj) pereis kaj pli ol 90 vundiĝis dum atako kun eksplodaĵoj ĵetataj de du aŭtomobiloj en la bazaron en Urumĉio, la ĉefurbo de loĝata ĉefe de ujguroj aŭtonoma regiono Ŝinĝjango en la okcidenta Ĉinio
- 2017: Incidento por terorista bombo en Manchester Arena post koncerto de Ariana Grande
NaskiĝojRedakti
- 1772: Ram Mohan Roy, barata verkisto, publicisto, socia kaj religia reformisto, poligloto, spertulo pri religioj, fondinto de monoteisma komunumo de la disĉiploj de Brahmo (m. 1833)
- 1783: William Sturgeon, angla fizikisto kaj inventisto elektromagneto kaj uzebla elektromotoro (m. 1850)
- 1796: Károly Hodor, hungara reĝa juĝisto kaj historiisto (m. 1881)
- 1807: Károly Brocky, hungara pentristo vivanta en Anglio (m. 1855)
- 1808: Gérard de Nerval, franca poeto, eseisto, teatra kritikisto, tradukisto, framasono (m. 1855)
- 1813: Richard Wagner, germana komponisto, dirigento, teoriisto de la romantisma muziko, konata aŭtoro de la operoj Lohengrin, Tristano kaj Izoldo, Parsifalo aŭ La ringo de la Nibelungo (m. 1883)
- 1841: Catulle Mendès, franca poeto kaj dramaturgo portugal-juddevena, reprezentanto de la parnasa skolo (m. 1909)
- 1844: Mary Cassatt, usona artistino vivanta en Francio (m. 1926)
- 1856: François Gonnessiat, franca astronomo, direktoro de la observatorio en Kito (m. 1934)
- 1859: Kavaliro Arthur Conan Doyle, skota verkisto, framasonisto, spiritisto, kuracisto, kies ĉefa romanheroo estas fikciula detektivo Sherlock Holmes; esperantigata de pluraj tradukistoj kaj legebla rete (m. 1930)
- 1874: Daniel François Malan, ĉefministro de Sudafriko, teologo, pioniro de la afrikanera naciismo, defendanto de la afrikansa lingvo (m. 1959)
- 1881: Antoni Józef Śmieszek, pola lingvisto kaj egiptologo esploranta la alfabeton de Sinajo (m. 1943)
- 1884: Mary Cassatt, usona impresionisma pentristino kaj grafikistino (m. 1926)
- 1884: József Willer, rumania hungara politikisto, redaktoro, muzikisto (m. 1972)
- 1885: Giacomo Matteotti, itala socialista politikisto, kontraŭfaŝisma aktivulo, aŭtoro de la libro Senmaskigitaj faŝistoj. La jaro de faŝisma dominado, murdita (m. 1924)
- 1891: Johannes R. Becher, germana komunista politikisto kaj poeto verkanta laŭ ekspresionisma stilo, aŭtoro de la vortoj de GDR-a himno (m. 1958)
- 1897: Robert Neumann, aŭstra verkisto elmigrinta al Britio kaj poste vivanta en Svisio (m. 1975)
- 1901: Lajos Puskás, rumanihungara historiisto, pedagogia verkisto, tradukisto, patro de Attila Puskás (m. 1982)
- 1904: Uno Lamm, sveda elektroinĝeniero kaj inventisto, nomata "patro de altpotenca rekta kurento", liberala kontraŭkomunisto (m. 1989)
- 1904: Dezső Diószegi, rumnania hungara teknika oficisto kaj poeto (m. ?)
- 1907: Kavaliro Laurence Olivier, brita aktoro kaj reĝisoro (m. 1989)
- 1907: Hergé, belga kreinto de bildstriaj gazetoj (m. 1983)
- 1914: Sun Ra, usona avangarda ĵazmuzikisto, poeto kaj filozofo (m. 1993)
- 1919: Paul Vanden Boeynants, valona politikisto, ĉefministro de Belgio (m. 2001)
- 1924: Charles Aznavour, franca kantisto kaj kantverkisto armendevena, ambasadoro de Armenio en Svislando
- 1924: László Darkó, rumania hungara pentristo, restarigisto (m. 1970)
- 1925: Lídia Fülöp, hungara verkistino kaj poetino vivanta en Lugoj
- 1927: George A. Olah, usona Nobelpremiita kemiisto hungar-juddevena esploranta metanolon kiel alternativan fontenergion
- 1927: Jenő Módy, rumania hungara kuracisto, biokemiiisto (m. 1999)
- 1930: Harvey Milk, usona politikisto juddevena, konata de biografia filmo Milk, murdita (m. 1978)
- 1932: Tavo Burat, itala ĵurnalisto, verkisto, poeto, ekologo kaj politikisto protektanta lingvoinsulon de la piemonta lingvo
- 1936: Magda Zalán, hungara ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino
- 1937: Facundo Cabral, argentina kantisto kaj kantaŭtoro, murdita (m. 2011)
- 1937: Katalin Nagy, rumania hungara operkantistino (mezosoprano), filino de Borbála Nagy
- 1941: Caitlín Maude, irlandlingva poetino kaj kantistino (m. 1982)
- 1942: Theodore Kaczynski, usona matematikisto poldevena kaj teroristo kun alta intelekta kvociento
- 1942: Alpár Nagy, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto
- 1946: George Best, nord-irlanda futbalisto ludinta en Manchester United (m. 2005)
- 1946: Ljudmila Ĵuravljova, soveta kaj ukraina astronomino, laborantino en la Krimea astrofizika observatorio, malkovrinta pli ol 200 asteroidojn
- 1949: Imre Pászka, hungara sociologo, universitata profesoro
- 1959: Steven Morrissey, brita kantisto, antaŭulo de la sendependa roko
- 1965: Árpád P. Buzogány, rumania hungara verkisto, poeto.
- 1970: Naomi Campbell, brita fotomodelino kaj aktorino jamajkdevena
- 1974: Tamás Marosán, rumania hungara verkisto, humuristo, redaktoro, eldonisto
- 1974: Arsenij Jacenjuk, ukraina politikisto, estinta ministro de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo, ekonomikisto, entreprenisto kaj ĉefministro
- 1975: Endre Farkas Wellmann, rumania hungara verkisto, poeto
- 1979: Maggie Q, usona aktorino vjetnam-irlanddevena
- 1981: Bassel Ĥartabil, palestina-siria libera programisto
- 1987: Novak Đoković, serba tenisludisto, partopreninta finalojn de la ATP-Mondturneo
MortojRedakti
- 337: Konstantino la Granda, imperiestro de la Romia Imperio, sanktulo de la Ortodoksa Kristana Eklezio (n. 272)
- 987: Ludoviko la 5-a, reĝo de Francio, la lasta el dinastio Karolidoj (mortis ĉirkaŭ 967)
- 1115: Leono de Ostia, itala monako kaj kardinalo, historiisto pri la abatejo de Monto Kasino (n. 1046)
- 1447: Rita de Cascia, itala stigmatita monaĥino, sanktulino (n. 1381)
- 1545: Ŝer Ŝah Suri, fondinto de Suria Imperio en Norda Barato (n. 1486)
- 1667: Aleksandro la 7-a, papo kontraŭbatalanta nepotismon kaj 5 tezojn de jansenismo, permesinta al jezuitaj misiistoj en Ĉinio la lokan riton kun rezigno de latino (n. 1599)
- 1746: Thomas Southerne, irlanda verkisto redaktinta teatraĵojn (n. 1660)
- 1752: Johann Alexander Thiele, germana pentristo kaj akvafortisto (n. 1685)
- 1760: Baal Ŝem Tov, rabeno kaj cadiko, kunkreinto de ĥasidismo en Pollando (n. 1698)
- 1802: Martha Washington, edzino de unua usona prezidento George Washington (n. 1731)
- 1849: Maria Edgeworth, angla-irlanda romanverkistino (n. 1767)
- 1859: Ferdinando la 2-a, reĝo de Reĝlando de la du Sicilioj (n. 1810)
- 1873: Alessandro Manzoni, itala poeto kaj romanisto (n. 1785)
- 1873: Joseph Franz von Allioli, katolika teologo, bibliisto kaj orientalisto (n. 1793)
- 1885: Victor Hugo, franca verkisto, kunkreinto de la franclingva literaturo, reprezentanto de romantikismo, membro de la Académie française (n. 1885)
- 1894: Lajos Felméri, hungara pedagogo, verkisto, universitata profesoro (n. 1840)
- 1898: Edward Bellamy, usona verkisto kaj socialisto (n. 1850)
- 1901: Gaetano Bresci, itala anarkiisto pafmortiginta la reĝon Umberto la 1-a, kiu uzis kanonon kontraŭ manifestacio (n. 1869)
- 1910: Jules Renard, franca verkisto kaj poeto, distingita per la Honora legio (n. 1864)
- 1937: Ferenc Balázs, rumania hungara verkisto, sociologo (n. 1901)
- 1939: Jiří Mahen, ĉeĥa verkisto, fondinto de la nuna Mahen-biblioteko en Brno, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1882)
- 1939: Ernst Toller, germana verkisto juddevena, sinmortiginto (n. 1893)
- 1943: Jan Kryst, pola soldato de Enlanda Armeo, atencinto kontraŭ oficiroj de Gestapo revenĝe pro amasaj pafmortigoj de varsovianoj (n. 1922)
- 1964: Michał Tokarzewski-Karaszewicz, pola militisto, teozofo, kleriko de Liberala Katolika Eklezio, kreinto kaj komandanto de la Servo al Venko de Pollando kaj poste komandanto de la Asocio de Armita Batalado sub la soveta okupado, kunkreinto de la Pola Subtera Ŝtato, ĉefa komandanto de la Pola Enlanda Armeo (n. 1893)
- 1967: Langston Hughes, usona verkisto, poeto, felietonisto (n. 1902)
- 1969: Ottó Indig, rumania hungara verkisto, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo (n. 1890)
- 1972: Boris Dumbovich, hungara kuracisto kaj kuracilesploristo (n. 1907)
- 1972: Margaret Rutherford, brita aktorino, konata kiel Miss Marple (n. 1892)
- 1974: Zoltán Nuridsány, hungara-armena pentristo (n. 1925)
- 1984: György Bodrogi, hungara korkuracisto, direktoro (n. 1906)
- 1992: György Ránki, hungara komponisto laboranta en Hungara Radio kaj eksterlande (n. 1907)
- 1993: Otto Knöpfer, germana pentristo de Turingio (n. 1911)
- 1996: János Ábrahám, rumania hungara publicisto, verkisto (n. 1931)
- 1997: Stanisław Swianiewicz, pola ekonomikisto, historiisto, sovetologo, verkisto, unu el kelkaj postvivantoj kaj okulatestantoj de la masakro de Katin, atestanto ĉe la Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo (n. 1899)
- 2001: Jenő Fock, komunista ĉefministro de Hungario (n. 1916)
- 2003: Salvador Gumà, kataluna-hispana esperantisto, aktivulo de SAT, UEA-delegito en Reus (n. 1901)
- 2004: Ruth Moline Culbert, usona instruistino, Esperanto-verkistino, kunlaboristino de ELNA, edzino de Sidney S. Culbert, konata pro siaj esploroj pri la popolnombrado de esperantistaro (n. 1911)
- 2006: József Székely, rumania hungara skulptisto (n. 1929)
- 2006: Kōichirō Tomita, japana astronomo malkovrinta 9 asteroidojn (n. 1925)
- 2008: Harry Lange, german-usona filmdezajnisto (n. 1930)
- 2010: Martin Gardner, usona matematikisto, verkisto, iluziisto (n. 1914)
- 2013: Henri Dutilleux, franca komponisto, kontinuanto de Maurice Ravel, Claude Debussy kaj Albert Roussel laŭ sia persona stilo (n. 1916)
- 2017: Mickey Roker, usona ĵaza frapinstrumentisto (n. 1932)
- 2017: Nicky Hayden, usona motorciklisto de MotoGP, mondĉampiono (n. 1981)
- 2018: Philip Roth, usona romanverkisto juddevena (n. 1933)
- 2019: Eduard Punset, hispana kaj kataluna politikisto dum la Hispana transiro, ekonomikisto (n. 1936)
- 2020: Mory Kanté, gvinea kantisto (n. 1950)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago en Jemeno, tago de la unuiĝo (1990); pliaj naciaj tagoj estas la 26-a de septembro, la 14-a de oktobro kaj la 30-a de novembro.
- Romkatolika Kalendaro: Rita de Cascia, monaĥino
- Monda Biodiverseca Tago
Tagoj de semajnoRedakti
La 22-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.