11-a de majo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 11-a de majo estas la 131-a tago de la jaro (la 132-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 234 tagoj restas.
Je la 11-a de majo okazis, interalie:
EventojRedakti
- 330: Konstantinopolo iĝis ĉefurbo de la Nova Romo (ĝis tiam estis konita kiel Bizanco)
- 868: Kopio de Sutro de la diamantotranĉanta perfekteco de saĝo estis presita en Antikva Ĉinio - la plej malnova datita presita libro
- 1189: Germana imperiestro Frederiko la 1-a militiris de Ratisbono al la 3-a krucmilito
- 1258: Reĝo de Francio Ludoviko la 9-a kaj reĝo de Aragono Jakobo la 1-a subskribis traktaton de Corbeil (en Ĉampanjo-Ardenoj)
- 1310: En Francio 54 templanoj estis ŝtiparumitaj pro herezo
- 1573: Henriko la 3-a de franca dinastio Valezianoj iĝis, laŭ libera elekto, unua reĝo de Pollando - post kelkaj semajnoj fuĝis al Francio
- 1647: Al nuna Novjorko alvenis Peter Stuyvesant, nomumita direktoro de Nova Nederlando
- 1655: Admiralo William Penn aneksis Jamajkon - la insulo transiris de Hispanio al Britio
- 1745: Venko de franca armeo super la aŭstra-angla-nederlanda en batalo de Fontenoy (apud Tournai)
- 1818 : Kronado de Karolo la 14-a Johano kiel sveda reĝo - ekrego de la dinastio Bernadotte
- 1820: Lanĉo de brita ŝipo HMS Beagle, konata de esplora ekspedicio kun partopreno i.a. de Charles Darwin
- 1824: Brita armeo atakis Rangonon
- 1850: Itala astronomo Annibale de Gasparis malkovris asteroidon 11 Partenopo
- 1858: Minesoto fariĝis la 32-a ŝtato de Usono.
- 1860: Giuseppe Garibaldi kun mil volontuloj albordiĝis al Sicilio por apogi ribelon kontraŭ burbonoj
- 1867: Luksemburgo plene sendependiĝis (de Nederlando)
- 1883: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Asteropo
- 1891: Dum vizito en Japanio venonta imperiestro de la Rusia imperio Nikolao la 2-a estis atakita per sabro kaj grave vundita ĉe la kapo fare de policano
- 1904: Usona astronomo George Henry Peters malkovris asteroidon 536 Merapi
- 1910: Montano: Glaĉera Nacia Parko de Usono iĝis nacia parko
- Unua mondmilito:
- 1918: Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko formiĝis kaj deklaris sendependecon; kapitulaco pro manko de municio de la Dua Brigado de Polaj Legioj en la batalo de Kaniv - germanaj perdoj ĉ. 1500 mortigitoj kaj vunditoj, la polaj malpli ol 1000. Germanaj okupantoj postulantaj senarmigon malrespektis kondiĉojn de la kapitulaco: 3000 militkaptitajn soldatojn kaj 250 oficirojn prirabis kaj malliberigis, 3000 mil kun generalo Józef Haller sukcesis fuĝi.
- 1919: Dua Pola Respubliko: Krakova Lernejo de Pilotoj fondiĝis cele de edukado pri la arto de aviado pere de germanaj kaj aŭstraj aviadiloj
- 1920: Lordino Cynthia kaj Oswald Mosley, gvidanto de britaj faŝistoj, geedziĝis en Londono en la ĉeesto de gastoj de eŭropaj reĝaj familioj
- 1927: En Kalifornio fondiĝis la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj, atribuanta Oskar-premiojn
- 1931: Premiero de la germana sonfilmo M (Murdisto)
- 1938: Konstruo de la Majno-Danubo-Kanalo komenciĝis
- 1939: Batalo de Halhin Gol komenciĝis
- Dua mondmilito:
- 1940: Homforkapto: germanoj faris en Varsovio stratkaptadon de homoj; en Ĝenerala Gubernio aperis eldonata de germanoj semajnrevuo por poloj "7 Dni" (7 Tagoj); litova kampa juĝejo kondamnis al mortpuno polan loĝanton de Vilno pro distribuo de 25 ekzempleroj de konspira gazeto "Narodowiec" (Naciulo) kaj posedo de laŭvicaj 5; estinta itala konsulo en Varsovio informis papon Pio la 12-a pri la germanaj reprezalioj de poloj; ministro pri internaj aferoj de Nazia Germanio malpermesis helpi al militkaptitoj kaj ligi kun ili kontaktojn; Nov-Jorko: "Nowy Świat" citis vortojn de Erika Mann: Pollando eble ne spertus tiom grandajn perdojn kaj maljustaĵojn, se konsentus plenumi postulojn de Hitler, sed tiam falus en malfamo, kaj tiel transiros al historio kiel la nacio, kiu havante neniun ŝancon kontraŭstari al 10-oble pli forta agresanto - rezistis. Kiel tia neniam pereos, kaj Inaŭguron de Monda Ekspozicio (malfermitan la 7-an de majo) vizitis 190 450 personoj. Mankis pavilonoj de du ŝtatoj-agresantoj: Germanio kaj Sovetunio. Enirantajn al la pola pavilono en 1939 salutis monumento al Józef Piłsudski, nun - la busto de Ignacy Jan Paderewski.
- 1941: Germana polico pafekzekutis en Wiskitno (nun en Lodzo) 14 personojn, venĝe pro mortigo de germana ĝendarmo; Kroataj ustaŝoj forkondukis 373 serbajn loĝantojn de Glina kaj masakris ilin en apuda vilaĝo; Londono: nokte de la 10-a/11-a de majo dum germana aeratako armea generalo Kazimierz Sosnkowski estis serioze vundita; Glasgow: unua skota radiodisaŭdigaĵo pri Pollando
- 1942: Holokaŭsto: ĉirkaŭ 120 polaj judoj estis mortpafitaj de tri germanoj en geto en Józefów kaj en apuda ŝtonmino; aganta subtere juda maldekstrula kontraŭcionisma partio Bund sendis leteron al la pola ekzila registaro en Londono petante mobilizon de Aliancanoj kontraŭ holokaŭsto de judoj; nombro de malliberuloj en la kastelo de Lublin estis 2678; regopovoj de ĜG agnoskis ke el inter 27 mil polaj laboristoj engaĝitaj en armea industrio en Nazia Germanio nur 42 foriris libervole; registaro de ĜG rekomendis forigon de la tekstoj de preĝoj kaj religiaj kantoj aludantaj pri "ne ekzistanta jam pola ŝtato"; estro de Varto-Lando diris pri la pola loĝantaro: Subuloj de Nazia Germanio ricevos nur nutraĵon, veston kaj modestan loĝejon por ebla utiligo kaj daŭrigo de ilia laborforto
- 1943: Germanoj detruis en Varsovia geto 47 bunkrojn kaj arestis 931 judojn, el kiuj tuj mortigis 53; en Lublinio Odilo Globocnik ordonis kampanjon serĉi "germanan sangon"; germana sekureca polico pafekzekutis en distrikto Włoszczowski 92 polojn, kaj ĝendarmoj murdis en distrikto Zawierciański 11 partizanojn kaj vivbruligis 2 virinojn; germanoj murdis kapitanon Mikołaj Arciszewki, organizanton de unu el spionagentejoj en ĜG; membroj de Popola Gvardio elvojigis germanan armean trajnon inter Skierniewice kaj Żyrardów; ministroj de la pola ekzila registaro avertis letere generalon Władysław Sikorski antaŭ foriro al Proksima Oriento; Aleutaj Insuloj: Usona Terarmeo albordiĝis al okupata de japanoj insulo Attu
- 1944: En Varto-Lando funkciis 311 gildoj; germana polico pafmortigis: en Varsovio pli ol 100 polojn kaj judojn, en Kielce 40 kaj en ties distrikto 9, venĝe pro mortigo de germana soldato, kaj en Żelazna 5; al koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto de 57 polinojn de Varsovio; Sovetunio ekdecidis pri deportado de krime-tataroj al Uzbekujo; nokte de la 11-a/12-a komenciĝis kvara kaj la fina atako en la Batalo de Monte Cassino, kiun finfine konkeris Dua Pola Korpuso komandata de generalo Władysław Anders - poloj eniris al la bataloj post 4 monatoj de ekstreme sangaj, sensukcesaj bataloj de Aliancanoj pri la vojo al Romo (pli frue batalis usonanoj, britoj, novzelandanoj, baratanoj kaj francoj)
- 1945: Soveta okupado de Pollando: Ruĝa Armeo festante venkon super la Nazia Germanio en la tagoj 8-11 de majo detruis Malnovan Urbon en Legnica, liberigitan jam februare 1945; Polaj Aviadilaj Linioj rekomencis flugadon eksterlanden; Orienta Fronto: en Ĉeĥio kaj Moravio sovetaj trupoj likvidis lastajn rezistoprovojn de germanaj unuoj de la Armea Grupo "Centro"; skoltada taĉmento de la pola Unua Kirasita Korpuso atingis Čakovice apud Prago kaj tie finis sian batalagadon - tio estis la lasta militista operaco de poloj en la dua mondmilito; ĉeĥa registaro revenis al Prago; sur la linio Karlovy Vary-Plzeň-Klatovy-České Budějoviceoni fiksis kontakton inter la usonaj kaj sovetaj trupoj; Kapitulaco de Germanio de majo 1945: en Grekio finiĝis kapitulaco de germanaj garnizonoj sur la Egea Maro — 20 mil soldatoj redonis armilaron; Pacifiko: sur Okinavo la usona 10-a Armeo helpe de la 3-a Usona Marinfanteria Korpuso kaj la 24-a Armea Korpuso transiris al atako al linio Shuri
- 1949: Siamo renomiĝis Tajlando
- 1949: Israelo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1950: Gvidantoj de CDU konsentis pri fondo de federacia partio prezidata de Konrad Adenauer
- 1958: Inaŭguro en Reĝa Parko Łazienki de la Monumento al Frederiko Ŝopen en Varsovio - rekonstruita post la dua mondmilito
- 1959: Okcidenta gorilo de malaltaj teroj estis fotita en Zoologia ĝardeno de Berlino
- 1960: Germana-nazia militkrimulo Adolf Eichmann estis forkaptita de Mosado en Argentino kaj forveturigita al Israelo
- 1974: En tertremo en ĉinaj provincoj Junano kaj Siĉuano 1423 personoj pereis kaj ĉ. 1600 vundiĝis
- 1980: Pola stangoaltsaltisto Władysław Kozakiewicz en Milano akiris mondrekordon en stanga altsalto (5,72 m)
- 1982: En Poznań funkciuloj de milico arestis kaj batis mezlernejanon Piotr Majchrzak - unu el la plej junaj viktimoj de la milita stato en Pollando kiel Emil Barchański
- 1987: Francio: antaŭ juĝejo en Liono komenciĝis proceso de germana nazia militkrimulo Klaus Barbie
- 1993: Papo Johano Paŭlo la 2-a malfermis beatigan proceson de papo Paŭlo la 6-a
- 1997: Mondĉampiono pri ŝako Garri Kasparov malgajnis matĉon kun ŝak-komputilo Deep Blue
- 2000:
- Batalo ĉe Galaŝko okazis: ĉeĉenaj teroristoj embuskis kolumnon de la 99-a divizio de speciala destino de Internaj Trupoj, mortiginte 11 kaj vundinte 2 militistojn — la unua terorisma atako en Inguŝio (Rusio)
- 2007: Montenegro iĝis la 47-a membro de Konsilio de Eŭropo
- 2008: Parlamentan baloton en Serbio gajnis Demokratia Partio de Boris Tadić
- 2009: Suspektita pri militkrimoj 89-jara ukraino Ivan Demjanjuk estis arestita en sia domo en Klevlando kaj tuj deportita al Germanio
- 2010: David Cameron iĝis ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando
- 2011: En tertremo en hispana urbo Lorko 9 personoj pereis kaj 293 vundiĝis
- 2013: 52 personoj pereis kaj 140 vundiĝis rezulte de eksplodo de du aŭtomobiloj-kaptiloj en la turka urbo Reyhanlı, proksime al la siria landlimo
- 2014: Referendumoj pri sendependeco en Luganska provinco kaj Donecka provinco okazis (neagnoskitaj de la ukrainaj regopovoj)
- 2015: En Unuiĝinta Reĝlando ekfunkciis la dua kabineto de David Cameron
- 2019: 23-a Scienca Pikniko pri la temo "Ni kaj maŝinoj" okazas en Varsovio kun partopreno de 10 eksterlandaj skipoj, organizata de Scienc-Centro Koperniko kaj Pola Radio
NaskiĝojRedakti
- 483: Justiniano la 1-a, imperiestro de la Bizanca Imperio, kiu ĝin disflorigis (m. 564)
- 1414: Francisko la 1-a, duko de Bretonio (m. 1450)
- 1715: Johann Gottfried Bernhard Bach, germana orgenisto, filo de Johann Sebastian Bach (m. 1739)
- 1720: Münchhausen, germana nobelo kaj oficiro famiĝinta kiel aventuristo (m. 1797)
- 1722: Peter Camper, nederlanda anatomo esploranta kranion (m. 1789)
- 1738: Johann Melchior Birkenstock, aŭstra edukadreformanto
- 1811: Chang kaj Eng Bunker, siamaj dunaskitoj (m. 1874)
- 1815: Richard Ansdell, angla pentristo specialiĝinta pri oleopentraĵoj de bestoj (m. 1885)
- 1824: Jean-Léon Gérôme, franca pentristo kaj skulptisto, reprezentanto de akademiismo, adepto de orientismo (m. 1904)
- 1827: Jean-Baptiste Carpeaux, franca skulptisto, pentristo kaj desegnisto (m. 1875)
- 1848: Bernhard Stade, germana teologo kaj fakulo biblia, fondinto de revuo (m. 1906)
- 1858: János Hoós, hungara komponisto publikiginta en la "Gazeto de Temeŝvaro" (m. 1937)
- 1864: Ethel Lilian Voynich, angla verkistino kaj muzikistino (m. 1960)
- 1881: Theodore von Kármán, hungara-usona esplorinĝeniero (m. 1963)
- 1881: Pál Szász, rumania hungara politikisto, kungvidanto de Tutlanda Hungara Partio, prezidanto de Transilvania Ekonomia Asocio (m. 1954)
- 1882: Endre Gaál, hungara advokato, redaktoro (m. 1950)
- 1885: Gábor Rajnai, hungara aktoro, avo de Péter Marik (m. 1961)
- 1887: Paul Wittgenstein, usona pianisto aŭstridevena (m. 1961)
- 1888: Irving Berlin, usona komponisto juddevena, membro de Tin Pan Alley, aŭtoro de pli ol 500 kantoj, ekz. Ne estas negoco kiel la spektakla (m. 1989)
- 1892: Margaret Rutherford, brita aktorino, konata kiel Miss Marple (m. 1972)
- 1894: Martha Graham, usona dancistino de moderna danco kaj koreografino, distingita per prezidenta medalo de libereco]] (m. 1991)
- 1896: Hilda Dresen, estona radiotelegrafistino kaj poetino, kunlaborintino de "Literatura Mondo", enestanta en esperantlingva poem-antologio Dekdu Poetoj (m. 1981)
- 1899: Károly Jódy, rumania hungara aktoro, teatrestro, komponisto (m. nekonata)
- 1899: Sára Salkaházi, slovaka monaĥino kaj savinto de judoj dum la dua mondmilito (m. 1944)
- 1901: Rose Ausländer, germana poetino, esperantigata de Franz-Georg Rössler (m. 1988)
- 1904: Salvador Dalí, kataluna superrealisma artisto, ekscentrulo (m. 1989)
- 1905: Miklós Bodoni, rumania hungara bankoficisto kaj poeto (m. 1931)
- 1912: Saadat Hasan Manto, pakistana verkisto kaj ĵurnalisto verkanta en la urdua lingvo, parolanta en la punĝaba lingvo
- 1914: Jaroslav Švarc, ĉeĥa soldato de la dua mondmilito, mutobskurulo (m. 1942)
- 1914: Anatolij Ufimcev, soveta, kazaĥa ŝakmajstro (m. 2000)
- 1916: Camilo José Cela, hispana Nobelpremiita verkisto galeg-britdevena (m. 2002)
- 1918: Richard Feynman, usona fizikisto juddevena, laŭreato de Nobel-premio pri fiziko, kunkreinto de la kvantuma elektrodinamiko, populariganto de scienco (m. 1988)
- 1929: Mihály Heinrich Péter, rumania hungara kuracisto kaj profesoro, edzo de Mária Péter H.
- 1930: Edsger Dijkstra, nederlanda pioniro de komputado ricevinta premion Turing (m. 2002)
- 1930: Gyula Heinrich, rumania hungara inĝeniero pri elektro
- 1936: László Szilveszter, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 2007)
- 1936: Carla Bley, usona muzikistino, reprezentantino de avangarda ĵazo
- 1938: Tibor Mandula, rumania hungara ĵurnalisto, lokhistoriisto
- 1938: Joan Margarit, kataluna poeto (m. 2021)
- 1940: Ivan Slavkov, bulgara sportentreprenisto, prezidanto de Bulgara Olimpika Komitato, membro de Internacia Olimpika Komitato (m. 2011)
- 1942: József Horák, rumania hungara kemiisto, kunlaboranto de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș
- 1948: Ricardo Lewandowski, brazila juristo poldevena, universitata profesoro, prezidanto de Supera Federacia Tribunalo
- 1949: János Miklós, rumania hungara pentristo, membro de la belarta asocio Barabás Miklós Céh
- 1952: Renaud Séchan, franca kantisto kaj muzikisto
- 1952: Shohreh Aghdashloo, irana-usona aktorino, rolinta en House, La Simpsonoj, 24
- 1963: Natasha Richardson, brita aktorino, filino de Vanessa Redgrave (m. 2009)
- 1965: Zoltán Zenglitczky, rumania hungara/hungara reĝisoro, kameraisto, fotisto (m. 1997)
- 1967: Zsolt Fekete, rumania hungara fotisto
- 1972: Jan Ołdakowski, pola politikisto, parlamentano, kunfondinto kaj direktoro de Muzeo de la Varsovia Ribelo, produktoro de la filmo Urbo de ruinoj
- 1974: Benoît Magimel, franca aktoro rolinta en la filmo La knabino segita en du partojn
- 1976: Sándor Varga, rumania hungara aktoro de la Teatro Csíki Játékszín
- 1978: Laetitia Casta, franca film-teatra aktorino kaj manekeno, rolinta en La junulino kaj la lupoj
- 1981: Nadija Savĉenko, ukraina armea pilotino-navigistino batalanta kun orientukrainaj separistoj, membrino de la Verĥovna Rada kaj delegitino de Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, heroo de Ukrainio
- 1983: Orsolya Veress, rumania hungara operkantistino
- 1983: Holly Valance, aŭstralia aktorino kaj kantistino serbodevena
MortojRedakti
- 1034: Mjeŝko la 2-a, reĝo de Pollando el dinastio Piastoj (n. 990)
- 1304: Ghazan, reganto de Irano el mongola dinastio (n. 1271)
- 1686: Otto von Guericke, germana fizikisto kaj inĝeniro, konata de la Magdeburgaj duongloboj (n. 1602)
- 1694: Elisabeth Lemmerhirt, patrino de Johann Sebastian Bach (n. 1644)
- 1696: Jean de La Bruyère, franca juristo, verkisto kaj moralisto (n. 1645)
- 1708: Jules Hardouin-Mansart, franca arkitekto de la baroka arkitekturo (n. 1646)
- 1778: William Pitt, ĉefministro de Britio (n. 1708)
- 1780: Nicolás Fernández de Moratín, hispana poeto, dramisto kaj prozisto (n. 1737)
- 1838: Jędrzej Śniadecki, pola kuracisto, biologo, kemiisto kaj filozofo, frato de Jan Śniadecki (n. 1768)
- 1849: Juliette Récamier, franca gvidantino de literatura salono (n. 1777)
- 1849: Otto Nicolai, germana komponisto kaj dirigento de la Ŝtata Operejo Unter den Linden (n. 1810)
- 1849: Stephan Ludwig Roth, transilvania pedagogo, teologo kaj politikisto
- 1857: Eugène-François Vidocq, franca skandalisto kaj detektivo (n. 1775)
- 1859: Johano de Aŭstrio, aŭstra arkiduko kaj feldmarŝalo (n. 1782)
- 1871: John Herschel, angla astronomo daŭriganta laborojn de sia patro William Herschel, kreinto de terminoj negativo, malnegativo kaj fotografio, kies pioniro estis (n. 1792)
- 1891: Alexandre Edmond Becquerel, franca fizikisto, kunmalkovrinto de la fotoelektra efiko (n. 1820)
- 1905: György Ember, hungara poeto, tradukisto (n. 1845)
- 1905: Simeon Ráduly, hungara literatur- kaj muzikhistoriisto (n. 1872)
- 1914: Daniel De Leon, usona socialisto kaj sindikatisto juddevena (n. 1852)
- 1916: Max Reger, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1873)
- 1916: Karl Schwarzschild, germana pioniro de astrofiziko (n. 1873)
- 1927: Juan Gris, hispana pentisto, reprezentanto de kubismo (n. 1887)
- 1945: Zyrill Fischer, aŭstra franciskano kaj publicisto
- 1947: Sándor Gárdos, hungara ĵurnalisto, eseisto (n. 1892)
- 1950: Royal Harwood Frost, usona astronomo, esploristo de nebulozoj (n. 1879)
- 1962: Jenő Kócsy, hungara redaktoro, ĵurnalisto (n. 1895)
- 1973: Lex Barker, usona aktoro, konata de la filmo Old Shatterhand aŭ Winnetou III (n. 1919)
- 1976: Alvar Aalto, finnlanda arkitekto, projektinto de Aalto-Teatro (n. 1898)
- 1981: Bob Marley, jamajka regeisto, membro de la Rastafaria movado, kunkreinto de la grupo Bob Marley and the Wailers (n. 1945)
- 1986: Teodor Jung, germana ĵurnalisto, presisto kaj eldonisto, fondinto kaj redaktoro de "Heroldo de Esperanto", verkinto de La Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio (kunaŭtoro), poemo La Alta Kanto de la Amo, romano Landoj de l' Fantazio, redakciano de la libroserio Muusses Esperanto Biblioteko (n. 1892)
- 1988: Kim Philby, brita sekretagento kaj spiono de NKVD kaj KGB, membro de la Kembriĝa Kvinopo (n. 1912)
- 1992: Emil Kolozsvári Grandpierre, hungara verkisto francdevena, tradukisto, kritikisto (n. 1907)
- 1996: Nnamdi Azikiwe, niĝeria ŝtatestro, prezidento de Niĝerio kaj de la Unua Niĝeria Respubliko (n. 1904)
- 2000: José Dutra Mendes, brazila esperantisto, organizanto de Brazila Kongreso de Esperanto, prezidanto de Cearaa Esperanto-Asocio, tradukisto, adepto de logozofio (n. 1913)
- 2001: Douglas Adams, brita verkisto, konata de La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio (n. 1952)
- 2004: Ku Sang, korea poeto (kandidato por Nobel-premio) (n. 1919)
- 2009: Abel Goumba, centrafrika politikisto, ombudsmano (n. 1926)
- 2015: Jef Geeraerts, flandra verkisto kaj oficisto en Belga Kongo (n. 1930)
- 2016: Pál Réz, hungara literaturhistoriisto, tradukisto, redaktoro (n. 1930)
- 2020: Miloslav Stingl, ĉeĥa vojaĝanto, etnografo, poligloto kaj verkisto, kiu persone konatiĝis kun pluraj indiĝenaj kulturoj kaj prilaboris siajn travivaĵojn en multaj libroj, honora ĉefo de la indiana gento Kikapú
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Ortodoksismo: Abgar la 5-a, Cirilo kaj Metodo
- Hungario: Festo de la urbo Miskolc
Tagoj de semajnoRedakti
La 11-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.