Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 1-a |
Frederiko Barbarossa, germane Friedrich, kun italdevena kromnomo Barbarossa, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1122 en sudokcidenta Germanio kaj mortis la 10-an de junio 1190 en la rivero Göksu en Anatolio. Ekde la jaro 1147 li sub la nomo Frederiko la 3-a estis duko de la duklando Ŝvabio. Dum 1152 li en Frankfurto ĉe Majno elektiĝis romie germana reĝo (latine rex Romanorum) kaj en Akeno kroniĝis. Aldone li kroniĝis reĝo de Italio en Pavia dum 1154. Ekde 1155 li sub la nomo Frederiko la 1-a estis imperiestro de la germana Sankta Romia Imperio. Fine dum 1178 li aldone en Arles ankoraŭ iĝis reĝo de Burgundio.
Frederiko la 1-a | ||
---|---|---|
Reĝo de la Romanoj | ||
![]() Frederiko Barbarossa en kroniko el la 13-a jarcento
| ||
Antaŭulo | Konrado la 3-a | |
Sekvanto | Henriko la 6-a | |
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1122 en Weingarten | |
Morto | 10-an de junio 1190 en Silifke | |
Mortis pro | drono [#] | |
Tombo | Church of St Peter [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Lingvoj | germana lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Ŝtaŭfoj [#] | |
Patro | Frederiko la 2-a, duko de Ŝvabio [#] | |
Patrino | Judith of Bavaria, Duchess of Swabia [#] | |
Gefratoj | Judith of Hohenstaufen • Bertha, duchess of Lorraine • Luitgard van Schwaben • Conrad [#] | |
Edz(in)o | Adelheid of Vohburg • Beatrice, grafino de Burgundio [#] | |
Infanoj | Filipo de Ŝvabio • Henriko la 6-a • Frederick V, Duke of Swabia • Frederick VI, Duke of Swabia • Conrad II, Duke of Swabia • Otto I, Count of Burgundy • Beatrice Schwäbische [#] | |
Parencoj | Henriko la Leono [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
Duko de Ŝvabio ![]() | ||
Frederiko la 3-a | ||
Dum | 1147–1152 | |
Antaŭulo | Frederiko la 2-a | |
Sekvanto | Frederiko la 4-a | |
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio ![]() | ||
Frederiko la 1-a | ||
Dum | 1155–1190 Rom-germana reĝo ekde 1152 | |
Antaŭulo | Konrado la 3-a | |
Sekvanto | Henriko la 6-a | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La kromnomon Barbarossa (barba „barbo“, rossa „ruĝeca“) li ekhavis en Italio - evidente pro sia, ŝajne impona, ruĝeca barbo. Unu lia kanceliero estis la kolonja ĉefepiskopo Rainald von Dassel.