Saadat Hasan Manto

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Manto (apartigilo).

Saadat Hasan MANTO (urdue سعادت حسن منٹو) (naskiĝis la 11-an de majo 1912) en Ludhiana, la ĉefa komerca urbo de Barata Panĝabo — mortis la 18-an de januaro 1955 en Lahoro, la ĉefa urbo de Pakistana Panĝabo) estis pakistana verkisto, ĵurnalisto. Li estis novelisto kaj verkis en la urdua lingvo, tamen en ĉiutaga vivo li paroladis la Panĝaban lingvon. Li estas plej konata pro siaj noveloj 'Bu' (Fiodoro), 'Khol Do' (Malfermu ĝin), 'Thanda Gosht' (Malvarma viando) kaj sia elstara verko 'Toba Tek Singh'. Manto ankaŭ verkis por filmoj kaj radio. Krome li laboris kiel ĵurnalisto. Dum sia mallonga, 42-jara vivo, li publikigis 22 kolektojn de noveloj, unu romanon, kvin kolektojn de radio-teatraĵoj, tri kolektojn de eseoj, kaj du kolektojn de personaj skizoj. Tre senteme kaj sentime li traktis la psikajn kaj emociajn konfliktojn ĉirkaŭ la disduigo de la Hinda subkontinento. Tiom malkaŝe li parolis pri la seksa perforto de tiu periodo, ke en Pakistano oni procesis kontraŭ Manto pro obsceneco, tri fojojn antaŭ kaj tri fojojn post 1947. Sed neniam li estis kondamnita. Lia plumo estis ege akra, ĉar li neniam kompromisis kun iu, eĉ ne kun si mem.

Saadat Hasan Manto
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1912 (1912-05-11)
en Samrala
Morto 18-an de januaro 1955 (1955-01-18) (42-jaraĝa)
en Hall Road, Lahore
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Tombo Miani Sahib Graveyard vd
Religio islamo vd
Etno Kaŝmiranoj vd
Lingvoj urduo vd
Loĝloko LahoroLudhiana vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoPakistanoDominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Aligarh vd
Familio
Edz(in)o Q79414689 vd
Profesio
Okupo scenaristoĵurnalistotradukistoverkisto • novelisto vd
Aktiva dum 1934–18-a de januaro 1955 vd
Verkado
Verkoj Toba Tek Singh ❦
Q79436069 ❦
Q79437032 ❦
Q79437325 ❦
Thanda Gosht vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Citaĵo
 Verkisto prenas sian plumon, nur kiam lia sentemo estas vundita. 
— (MANTO)

Verkoj redakti

  • Aatiŝpare (Fajreroj), 1936
  • Chugaad Ĉugaad
  • Manto ke afsaane (Noveloj de Manto), 1940
  • Dhuaan (Fumo), 1941
  • Afsaane aŭr draame (Noveloj kaj dramoj), 1943
  • Laz-zat-e-sang (La gusto de ŝtono), 1948
  • Sijaah haaŝije (Nigraj marĝenoj), 1948
  • Baadŝaahat kaa khatiimaa (La fino de reĝeco), 1950
  • Khalii botele (Malplenaj boteloj), 1950
  • Laŭd spiikar (Laŭtparolilo)
  • Nimrud kii khudaai (La dieco de Nimrod), 1950
  • Thanda goŝt (Malvarma viando), 1950
  • Jazid, 1951
  • Ganĝe fariŝte (Kalvaj anĝeloj), 1952 (?)
  • Parde ke piiĉhe (Malantaŭ la kurtenoj), 1953
  • Sadak ke kinaare (Stratflanke), 1953
  • Bagejr unvaan ke (Sentitole), 1954
  • Bagejr iĝaazat (Senpermese), 1955
  • Burke (Burĥoj), 1955
  • Phundane (Kvastoj), 1955
  • Sarkando ke piiĉhe (Malantaŭ la junkoj), 1955
  • Ŝejtaan (La satano), 1955
  • Ŝikaarii aŭrate (La ĉasistinoj), 1955
  • Ratti, Masha, Tolah, 1956
  • Kaalii ŝalvaar (Nigra ina-pantalono), 1961
  • Manto kii behatariin kahaaniyaa (La plej bonaj noveloj de Manto), 1963
  • Tahiraa se Taahir (De Tahira al Tahir), 1971

Eksteraj ligiloj redakti