Urduo

hind-arja lingvo, parolata en Pakistano kaj Barato; unu de la du normaj formoj de hindustana lingvo

Urduo (urdue اُردُو, urdū [URdu], historie literumita «Ordu»), ankaŭ foje urdua lingvo[1], estas centra hindarja lingvo de la hindirana branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi estas la nacia lingvo kaj unu el la du oficialaj lingvoj (la alia estas la angla) de Pakistano. Ĝi ankaŭ estas la oficiala lingvo de 5 gubernioj de Barato, kaj unu el la 22 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝia vortprovizo evoluis sub la influo de la persa, araba, tjurka kaj sanskrito.

Urduo
اُردُو (urdū)
lingvotavolonatura lingvomoderna lingvonorma lingvolingvo
Khariboli
Parolata en (vidu sube)
Parolantoj 68 600 000
Skribo persa
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Pakistano, Hindio
Reguligita de National Language Authority
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ur
  ISO 639-2 urd
  ISO 639-3 urd
  Glottolog urdu1245
Angla nomo Urdu
Franca nomo ourdou
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
Vikipedio
vdr

En la moderna epoko, la panĝaba kaj la angla lingvoj signife influis la urduan vortprovizon. Urduo evoluis precipe en la okcidenta parto de la barata gubernio Utar-Pradeŝo, sed ekformiĝis dum la 13-a jarcento kaj poste dum la mogola imperio (15261858) en la hinda subkontinento.

Ekzistas vikipedio en la urdua lingvo nome urdulingva vikipedio.

Priskribo redakti

Lingvistoj ofte klasifikas urdoon kiel norman variaĵon de la hindustana dialektaro (aŭ hindustana lingvo). Oni ankaŭ nomas tiun norman variaĵon "kharibola". Oficialaj aprobitaj versioj de la hindia kaj urduo estas gramatike identaj kun la kharibola.

Ĝenerale, tamen, la lingvonomo "urduo" povas inkluzivi aliajn variaĵojn. La origina lingvo de la mogoloj estis tjurka, sed post sia alveno en suda Azio, ili adoptis unue la persan kaj poste urdon.

La vorto urdu ŝajne devenas el la tjurka aŭ mongola vorto ordu, kiu signifas "armea tendaro". Ĝi ekhavis sian nomon de la bazaro "Urdu Bazar" proksime al la ruĝa fortikaĵo en Delhio.

Oni ofte kontrastigas urduon kun la hindia, plia normigita formo de la hindustana. La ĉefaj diferencoj inter la du estas, ke la norman urduon oni skribas en la persaraba alfabeto, kaj ĉerpas multajn vortojn el la persa kaj araba lingvoj. Kontraste, la norman hindian oni konvencie skribas per la nagaria skribo, kaj prenas pli da vortoj el la sanskrita. Tial kelkaj lingvistoj konsideras la urduan kaj hindian kiel du normigitaj formoj de la sama lingvo. Tamen, aliaj lingvistoj klasifikas ilin en malsamaj kategorioj pro socilingvistikaj diferencoj.

Parolantoj redakti

Troviĝas inter 60 kaj 80 milionoj da denaskaj parolantoj de urduo. 11 milionoj (1993) en Pakistano kaj 52 milionoj (2001) en Barato parolas kiel denaskan lingvon. Grandaj nombroj de denaskaj parolantoj de urduo troviĝas ankaŭ en Bangladeŝo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj en Britio.

Gramatiko redakti

Malgraŭ diferencoj en la vortenhavo kaj skribsistemo, la urdua gramatiko estas preskaŭ identa kun tiu de la hindia.

Skribmaniero redakti

La Urdua ortografio estas bazita sur tiu de la persa lingvo, kun pluraj aldonoj kaj modifoj pro la lingva diferenco inter la persa lingvo kaj urduo. Ĝi estas arab-baza skribsistemo, skribita dedekstre maldekstren (escepte de ciferoj). Mallongaj vokaloj ne estas markitaj (krom la uzo de vokalpunktoj, kiuj estas malofte uzataj), kaj la prononco estas ĝenerale ambigua. Arab- kaj pers-devenaj vortoj estas skribataj laŭ la origina literumado.

Dialektoj redakti

Kvar dialektoj de urduo estas konataj: la dakhana, pinĝara, rekhta kaj kharibola. La dakhanan oni parolas en la ebenaĵo Deccan en suda Barato. Karakterizas ĝin vortprovizo de la telugua kaj maratha lingvoj. La rekhta estas la variaĵo uzata en la urdua poeziaĵo, kaj oni foje nomas ĝin aparta dialekto. La norma kharibola estas parolata en Barato ĉirkaŭ Delhio kaj Laknaŭo, kaj en Pakistano ĉirkaŭ Karaĉio kaj Lahoro.

Literaturo redakti

Jam de la 14-a jarcento verkistoj ekuzis urduon. La literaturo floris en diversaj ĝenroj. En la fruaj jardekoj de la 20-a jarcento ekaperis la ĝenro de la novelo. Inter la pioniroj de tiu ĝenro estis Munshi Premchand kaj Sadat Hassan Manto.

Referencoj redakti

  1. (eo) La urdua: lingvo kaj kulturo, A. Giridhar RAO, Mariboro, Slovenio, la 9-an de julio 2009.

Eksteraj ligiloj redakti