Delhio

urbego en Barato; inkluzivas Nov-Delhion, kiu estas la ĉefurbo de Barato

Delhio (hindie दिल्ली [dilli]) estas ĉefurba teritorio[1] kaj la dua plej granda urbo de Barato, kun ĉirkaŭ 18 milionoj da loĝantoj, kaj la oka al la tria plej loĝata de la mondo depende de la fonto kaj la kriterioj.

Delhio
hindie दिल्ली, panĝabe ਦਿੱਲੀ, urdue دِلّی, angle Delhi
urbo
Laŭ horloĝmontriloj: Lotusa templo, Kripto de Humajuno, Placo Connaught, Akŝarĝam, Barata Pordego
Blazono
Oficiala nomo: दिल्ली
Kromnomoj: La koro de Barato, La urbo de Djinns, La ĉefurbo, La unua urbo
Lando Barato Barato
Asocia regiono Nacia ĉefurba teritorio
Distriktoj de Delhio
Historiaj regionoj Mogola Imperio, Brita Hindio
Rivero Jamuno
Situo Delhio
 - alteco 293 m s. m.
 - koordinatoj 28° 36′ 36″ N 77° 13′ 48″ O / 28.61000 °N, 77.23000 °O / 28.61000; 77.23000 (mapo)
Areo 1 483,00 km² (148 300 ha)
Loĝantaro 12 565 901 (2010)
 - de metropolo 18 916 890
Denseco 8 473,3 loĝ./km²
Estiĝo 6-a jarcento a.K.
Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo 110 xxx
Telefona antaŭkodo 91-11- XXXX XXXX
Aŭtokodoj DL-xx
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Delhi
Retpaĝo: www.delhigovt.nic.in
Portalo pri Barato
Map

Delhio estis historie kaj kulture konektita kun la Supra Doab[2] de la riversistemo de la Jamuna-Gango kaj kun la Panĝaba regiono.[3] Ĝi estas borde de Harjano ĉe la tri flankoj kaj de Utar-Pradeŝo oriente. Ĝi estas la plej granda urbo en Barato en terminoj de geografia areo — ĉirkaŭ 1,484 km² (573 sq mi). Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 16.3 milionoj, kio faras ĝin la dua plej loĝata urbo kaj dua plej loĝata urba aglomeraĵo en Barato kaj 3a plej granda urba areo[4] en la mondo.[5][6] Tia estas la naturo de urba etendo en Delhio ke ties kresko etendis trans la NCT por aligi urbojn en najbaraj ŝtatoj kaj je ties plej granda etendo povas kalkuli loĝantaron de ĉirkaŭ 25 milionoj da loĝantoj en 2014.[7] Post Mumbajo, Delhio havas la duan plej altan nombron de miliarduloj kaj milionuloj inter ĉiuj urboj en Barato.[8][9]

Delhio estas ekonomia kaj komerca centro, trafiknodo, kulturcentro kun universitatoj, teatrejoj, muzeoj, artgalerioj kaj pompaj konstruaĵoj el la Mogola Imperio. Delhio estas iama ĉefurbo de Hindio, ekde 1931 la ĉefurbo estas Nov-Delhio. Delhio estas aŭtonoma urbo, kun la nomo Nacia Ĉefurba RegionoNacia Ĉefurba Teritorio de Delhio.

Delhio estis kontinue loĝata ekde la 6a jarcento a.K.[10] Tra plej parto de sia historio, Delhio servis kiel ĉefurbo de variaj regnoj kaj imperioj. Ĝi estis konkerita, rabita kaj rekonstruita kelkajn fojojn, partikulare dum la mezepoka periodo, kaj moderna Delhio estas aro de nombraj urboj etendaj tra la metropolita regiono.

Delhio kaj ties urba regiono ricevis la specialan statuson de Nacia Ĉefurba Regiono (NĈR) laŭ la 69a Amendo de 1991 al la Konstitucio de Barato. La NĈR inkludas la najbarajn urbojn de Faridabado, Gurgaono, Noida, Gaziabad, Neharparo (Granda Faridabado), Granda Noida, Bahadurgarho, Sonipato, Panipato, Karnal, Rohtako, Biŭani, Reŭari, Bagpato, Merato, Muzaffarnagar, Alŭaro, Baratpuro kaj aliaj najbaraj urboj. Unia teritorio, nome la politika administracio de NĈT de Delhio nuntempe pli proksime similas al tiu de ŝtato de Barato, kun sia propra registaro, alta tribunalo kaj plenuma konsilio de ministroj estrita de ĉefministro. Nova Delhio estas kune administrita de la federacia registaro de Barato kaj de la loka registaro de Delhio, kaj estas la ĉefurbo de la NĈT de Delhio.

Etimologio redakti

La etimologio de "Delhio" estas necerta, sed multaj eblecoj ekzistas. La plej ofta opinio estas ke ĝia eponimo estas DhilluDilu, reĝo de la Maŭrja dinastio, kiu konstruigis la grandurbon 50 a.K. kaj nomis ĝin laŭ si mem.[11][12][13] La hind-/prakrita vorto dhili ("loza") estis uzita fare de la Tuar Rajputs por referenci al la centro, ĉar la Fera Kolono konstruita fare de Raja Dhava havis malfortan fundamenton kaj estis anstataŭigita. La moneroj en cirkulado en la regiono sub la Rajputs estis nomitaj dehliwal.[14] Iuj aliaj historiistoj kredas, ke la nomo estas derivita de Dilli, misformiĝo de dehleezdehali - hinda por "sojlo" aŭ "limo" - kaj simbola de grandurbo kiel enirejo al la Hind-Gangaj Ebenaĵoj. Alia teorio indikas, ke la origina nomo de la grandurbo estis Dhillika.

Historio redakti

Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj la loko estas daŭre loĝata jam 4000 jarojn. Dum la pratempoj estis tie almenaŭ 7 urboj. En 1206 jam la loko estis sidejo de sultanlando. En 1398 Timur Lenk okupis kaj detruis Delhion. La urbo rekonstruiĝis kaj havis gravan lokon dum la sekvaj jarcentoj, plejparte restis sidejo. En la 30-an de decembro 1803 la britoj okupis la urbon kaj tuj iĝis ĉefurbo. Ekde 1947 la ĉefurbo estas Nov-Delhio.

Antikveco kaj frua Mezepoko redakti

La areo ĉirkaŭ Delhi estis probable loĝataj antaŭ la dua jarmilo a.K. kaj estas pruvoj de konstanta loĝado ekde almenaŭ la 6a jarcento a.K.[10] Oni supozas, ke la urbo estis loko de Indraprasto, la legenda ĉefurbo de Pandavoj en la hindia eposo Mahabharata.[15] Laŭ Mahabharata, tiu areo estis dekomence granda amaso de arbaroj nomita 'Ĥandavaprastha' kiu estis forbruligita por konstrui la urbon Indraprastha. La plej fruaj arkitekturaj restaĵoj datas el la epoko de la Maŭrja Imperio (ĉ. 300 a.K.); en 1966, surskribo de la Maŭrja Imperiestro Aŝoko (273–235 a.K.) estis malkovrita proksime de Srinivaspuri. Restaĵoj de ok ĉefaj urboj estis malkovrita en Delhio. La unuaj kvin urboj estis en la suda parto de la nuntempa Delhio. La reĝo Anang Pal de la Tomara dinastio fondis la urbon Lal Kot en 736 a.K. Prithviraj Ĉaŭhan konkeris Lal Kot en 1178 kaj renomis ĝin Kila Rai Pithora.

Malfrua Mezepoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Delhia Sultanlando.
 
Muzeo kaj restaĵoj de la muregoj de Kila Rai Pithora, nome la unua urbo de Delhio, regata de Prithviraj Ĉaŭhan.

La reĝo Prithviraj Ĉaŭhan estis venkita en 1192 fare de Muhammad Guri, islama invadanto el Afganio, kiu faris organizitan klopodon por konkero nordan Hindion.[15] Ĉirkaŭ la jaro 1200, indiĝena Hindua rezisto ekvanuis, kaj la islamanoj iĝis venkaj. La nova dominado fare de eksterlandaj Turkislamaj dinastioj en norda Hindio daŭros dum la venontaj kvin jarcentoj. La slava generalo de Guri, nome Kutb-ud-din Aibak, ricevis la respondecon regadi la konkeritajn teritoriojn de Hindio ĝis Guri revenis al sia ĉefurbo en la Provinco Gor. Kiam Guri mortis sen heredanto en la jaro 1206, liaj teritorioj estis fragmentitaj, kaj diversaj generaloj postulis suverenecon super diversaj areoj. Kutb-ud-din ekregis la hindajn posedaĵojn de Guri, kaj metis la fundamenton de la Delhia Sultanlando kaj de la Mamluka dinastio. Li ekkonstruis la Minareton Kutubon kaj la komplekson de la Moskeo Kuŭat-al-Islam, nome plej frua restanta moskeo en Barato. Estis lia sukcedanto, Iltutmiŝo (1211–1236), kiu plifirmigis la turkan konkeron de norda Hindio.[15][20] Razia Sultana, nome filino de Iltutmiŝo, sukcedis lin kiel Sultano de Delhio. Ŝi estis la unua kaj nura virino kiu regis super Delhio.

 
Estante 72.5 alta, ene de la Monda Heredo, la Kutuba Minareto estas la plej alta liber-stara elbrika minareto en la mondo.[21]

Dum la venontaj tri cent jaroj, Delhio estis regata de serio de tjurkoj kaj afganoj, nome la Lodi-dinastio. Ili konstruis kelkajn fortikaĵojn kaj urbetojn kiuj estas parto de la sep urboj de Delhio.[22] Delhi estis ĉefa centro de Sufiismo dum tiu periodo.[23] La Mamluka Sultanlando de Delhio estis elpostenigita en 1290 fare de Ĝalal ud din Firuz Ĥalji (1290–1320). Sub la dua reganto Ĥalji, nome Ala-ud-din Ĥalji, la Delhia sultanlando etendis sian regon sude de la rivero Narmado en la Dekkana Altebenaĵo. La Delhia sultanlando atingis sian plej grandan etendon dum la regado de Muhammad bin Tughluk (1325–1351). Klopodante meti la tuton de la Dekkano sub sian regon, li translokigis sian ĉefurbon al Daŭlatabado (Maharaŝtro) en centra Barato. Tamen, forirante el Delhio li perdis la regon de la nordo kaj devis reveni al Delhio por restaŭri la ordon. La sudaj provincoj tiam disiĝis. En la postaj jaroj la regno de Firoz Ŝah Tughlak (1351–1388), nome la Delhia Sultanlando rapide ekperdis sian dominadon super siaj nordaj provincoj. Delhi estis konkerita kaj rabita fare de Timur en 1398,[24] kiu masakris 100,000 kaptintojn.[25] La malfortiĝo de Delhio pluis sub la Sajĝida dinastio (1414–1451), ĝis la sultanlando estis reduktita simple al Delhio mem kaj ties ĉirkaŭo. Sub la afgana Lodia dinastio (1451–1526), la Delhia sultanlando rekuperis regpovon super Panĝabo kaj la Ganga ebenaĵo kaj tiel denove atingis dominadon super Norda Hindio. Tamen, tiu rekupero estis mallongdaŭra kaj la sultanlando estis detruita en 1526 fare de Babur, fondinto de la Mogola dinastio.

Moderna periodo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Mogola Imperio, Hemu kaj Maratha Imperio.
 
Hemu, post ekregi Delhion, postulis reĝan statuson, ekprenis la antikvan Hinduan titolon de Vikramadiĝa, kaj rezistis kontraŭ la Mogoloj en la 16a jarcento.

Babur estis posteulo de Ĝingis-Ĥano kaj Timur, el la Fergana Valo en teritorioj de nuntempa Uzbekio. En 1526, li invadis Hindion, venkis super la lasta Lodia sultano en la unua batalo de Panipato kaj fondis la Mogolan Imperion kiu regis el Delhio kaj Agra.[15] La Mogola dinastio regis Delhion dum pli ol tri jarcentoj, kun deksesjara interrompo dum la regado de Ŝer Ŝah Suri kaj Hemu el 1540 al 1556.[26] En 1553, la Hindua reĝo Hemu venis sur la trono de Delhio venkinte super la fortoj de la Mogola imperiestro Humaĝun en Agra kaj Delhio. Tamen, la Mogoloj re-establis sian regadon post kiam la armeo de Akbar venkis super Hemu dum la dua batalo de Panipato en 1556.[27][28][29] Ŝah Ĝahan konstruis la sepan urbon de Delhio kiu portas lian nomon nome Ŝahĝahanabado, kiu servis kiel ĉefurbo de la Mogola Imperio el 1638 kaj estas nuntempe ankoraŭ konata kiel la Malnova UrboMalnova Delhio.[30]

 
Ruĝa Fortikaĵo, Monda heredaĵo de Unesko, estis la ĉefa rezidejo de la Mogolaj imperiestroj dum preskaŭ 200 jaroj. La loko estas nuntempe uzata de la Ĉefministro de Barato por diskursi al la lando en la Tago de la Sendependeco.

Post la morto de Aŭrangzebo en 1707, la influo de la Mogola Imperio rapide malpliiĝis ĉar la Hindua Marata Imperio el la Dekka Altebenaĵo elstariĝis al hegemonio.[31] En 1737, la Marataj fortoj rabadis Delhion post sia venko kontraŭ la Mogoloj en la unua batalo de Delhio. En 1739, la Mogola Imperio estis denove venkita en la granda Batalo de Karnal en malpli ol tri horoj kontraŭ la malmultnombra sed militiste supera Persia armeo estrita de Nader Ŝaho de Persio. Post sia invado, li rabadis komplete Delhion, forportante enorman riĉon inter kio la Pavotrono, kaj la diamantoj Daria-i-Noor kaj Koh-i-Noor. La Mogoloj, akre malfortiĝintaj, neniam povis superi tiun frapegan malvenkon kaj humiligon kiu krome lasis la vojon malferma al plue venontaj invadantoj, kiel finfine la Britoj.[32][33][34] Nader finfine interkonsentis foriri el la urbo kaj el Hindio post devigi la Mogolan imperiestron Muhammad Ŝaho la 1-a pardonpeti kaj garantii al li la ŝlosilojn de la urbo kaj la reĝan trezoron.[35] Traktato subskribita en 1752 faris la Maratha-ojn protektantoj de la Mogola trono en Delhio.[36]

 
Raghunath Rao, nome ĉefministro "peŝŭa" de la Maratha Imperio kiu ludis gravan rolon en la konkero de Delhio el la afganoj en la dua batalo de Delhio.

En 1757, la afgana reganto, Ahmad Ŝaho Durrani, rabadis Delhion. Li revenis al Afganio lasante Mogolan pupreganton en teoria estreco. La Maratha-oj denove okupis Delhion en 1758, kaj regadis ĝin ĝis sia malvenko en 1761 en la tria batalo de Panipato kiam la urbo estis konkerita denove de Ahmad Ŝah.[37] Tamen, en 1771, la Maratha-oj establis protektoraton super Delhio kiam la Maratha reganto, Mahaĝi Ŝinde, rekonkeris Delhion kaj la Mogola imperiestro Ŝah Alam la 2-a estis instalita kiel pupreganto en 1772.[38] En 1783, Siĥoj estritaj de Baghel Singh konkeris Delhion kaj la Ruĝan Fortikaĵon sed pro la traktato subskribita, la Siĥoj retiriĝis el Ruĝa Fortikaĵo kaj interkonsentis remeti Ŝahon Alam la 2-an kiel imperiestro.

Kolonia periodo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita Hindio.

En 1803, dum la Dua Brit-Maratha Milito, la fortoj de la Brita Orienthinda Kompanio venkis super la Marathaj fortoj en la Batalo de Delhio, 1803.[39]

Dum la Ribelo de sipajoj de 1857, Delhi falis al la fortoj de la Brita Orienthinda Kompanio post sangelverŝa luktado konata kiel la Sieĝo de Delhio. La urbo venis sub la rekta regado de la Brita Registaro en 1858. Ĝi iĝis distrikta provinco de Panĝabo.[15] En 1911, oni anoncis, ke la ĉefurbo de la Brit-regataj teritorioj en Hindio estos transogota el Kalkato al Delhio.[40] La nomo "Nova Delhio" aperis en 1927, kaj la nova ĉefurbo estis inaŭgurita la 13an de februaro 1931. Nova Delhio, konata ankaŭ kiel Lutjens' Delhi,[41] estis oficiale deklarita kiel la ĉefurbo de la Unio Hindio post kiam la lando akiris sendependecon la 15an de aŭgusto 1947.[42] Dum la dispartigo de Hindio, miloj da Hinduoj kaj Siĥoj rifuĝintaj, ĉefe el Okcidenta Panĝabo fuĝis al Delhio, dum multaj islamaj loĝantoj de la urbo migris al Pakistano. La migrado al Delhio el la cetero de Barato pluas ĝis nuntempe, kio kontribuas pli al la plialtigo de la Delhia loĝantaro ol la naskindico, kiu fakte malpliiĝas.[43]

Post-sendependo redakti

 
Aera vido de Delhio en aprilo 2016 kun la rivero Ĝamuno en la supra dekstro.

La Leĝo por la Reorganisado de la Ŝtatoj de 1956 kreis la Union Teritorian de Delhio el ties antaŭaĵo, nome Ĉefa Komisarprovinco Delhio.[44][45] La Konstitucio (69a Amendo) de 1991 deklaris la Union Teritorian de Delhio formale konata kiel Nacia Ĉefurba Teritorio de Delhio.[46] Tiu leĝo donis al Delhio sian propran leĝofaran asembleon kun civilaj decidpovoj, kvankam kun limigita povo.[46]

En decembro 2001, la konstruaĵo de la Parlamento de Barato en Nova Delhio estis terorisme atakita de armitaj militantoj, kiuj mortigis ses sekureclaboristojn.[47] Barato akuzis ke Pakistan-bazitaj militgrupojn estas malantaŭ la atakon, kio okazigis gravan diplomatian krizon inter la du landoj.[48] Estis pluaj terorismaj atakoj en Delhio en oktobro 2005 kaj en septembro 2008, rezulte en totalo de 103 mortoj.[49]

Geografio redakti

Delhio situas en Norda Barato, je 28° 37′ Nordo 77° 14′ Oriento / 28.61 °N, 77.23 °O / 28.61; 77.23 (mapo). La urbo bordas en sia norda, okcidenta kaj suda flankoj pere de la ŝtato Harjano kaj oriente de Utar Pradeŝo (UP). Du elstaraj trajtoj de la geografio de Delhio estas la Jamunaj inundebenaĵoj kaj la Delhia Montaro. La rivero Jamuna estis la historia limo inter Panĝabo kaj UP, kaj ties inundebenaĵoj havigas fekundan aluvian grundon taŭgan por agrikulturo sed ankaŭ sub risko al sezonaj inundoj. La rivero Jamuna, nome sankta rivero en Hinduismo, estas la nura grava rivero kiu fluas tra Delhio. La rivero Hindon apartigas Ghaziabad el la orienta parto de Delhio. La Delhia Montaro originas el la Aravalia Montaro en la sudo kaj ĉirkaŭas la okcidentan, la nordorientan kaj la nordokcidentan partojn de la urbo. Ĝi atingas alton de 318 m kaj ĝi estas dominanta trajto de la regiono.[50]

La Nacia Ĉefurba Teritorio de Delhio kovras areon de 1,484 km², el kiuj 783 km² estas difinitaj ruraj, kaj 700 km² urba kaj tio faras ĝin la plej granda urbo laŭ areo en la lando. Ĝi havas longon de 51.9 km kaj larĝon de 48.48 km.

Delhio estas inkludita en la tertrema 4a zono de Barato, kio indikas sian vundeblon al gravaj tertremoj.[51]

Klimato redakti

Delhio havas subtropikan klimaton. La someroj estas longaj kaj ekstreme varmaj. Komenco de marto vento alvenas portanta sablon. La musono alvenas en la fino de junio kaj iom ĉesas la varmego. La jara averaĝa temperaturo estas 25 , laŭ monatoj tio estas inter 13-32 . Jare pluvas po 714 mm.

Vidindaĵoj redakti

 
Agrasen ki Baoli en Delhio. La nuntempa strukturo estis konstruita en la 14a jarcento fare de la komunumo Agraŭal, kiu indikas sian originon el la reĝo Agrasen.[52] Oni supozas, ke la origina strukturo estis konstruita de la reĝo Agrasen[53] dum la epoko de la eposo Mahabharata.

Ekologio redakti

 
Densa venena fumonebulo en Nov Delhio baras la sunon. En novembro 2017, la delhia ĉefministro priskribis la urbon kiel "gasĉambro".[54]

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) Delhio estis la plej poluita[55] urbo en la mondo en 2014. En 2016 la MOS malaltigis Delhion al la dekunua plej malbona urbo laŭ la aera kvalito.[56] Laŭ unu ĉirkaŭkalkulo, aerpoluado okazigas la morton de ĉirkaŭ 10,500 personoj en Delhio ĉiujare.[57][58][59] La aerkvalita indico de Delhio estas ĝenerale de Modera (101–200) nivelo inter januaro kaj septembro, kaj poste ĝi draste malboniĝis al Tre Malbona (301–400), Severa (401–500) aŭ Danĝera (500+) niveloj en tri monatoj inter oktobro kaj decembro, pro variaj faktoroj kiel bruligado de stoploj, bruligado de piroteknikaĵoj dum Divalo kaj malvarma vetero.[60][61][62] Dum 2013–14, pintoniveloj de fajna partikla materialo en Delhio pliiĝis en ĉirkaŭ 44%, ĉefe pro altaj elsendoj de vehikloj kaj industrio, konstruado kaj rikoltobruligado en apudaj ŝtatoj.[57][63][64][65] Ĝi havas la plej altan nivelon de aera partikla materialo, nome PM2.5 konsiderita plej damaĝa al la sano, kun 153 mikrogramoj.[66] Pliiĝanta aerpolua nivelo ege pliigis pulmo-rilatajn malsanojn (ĉefe astmo kaj pulmokancero) inter Delhiaj infanoj kaj virinoj.[67][68] La densa fumonebulo en Delhio dum vintra sezono rezultas en gravaj aeraj kaj fervojaj trafikaj interrompoj ĉiutage.[69] Laŭ barataj meteologoj, la averaĝa maksimuma temperaturo en Delhio dum vintroj ege malaltiĝis ekde 1998 pro pliiĝanta aerpoluo.[70]

Ekonomio redakti

Delhio estas la plej granda komerca centro en norda Barato. Ĉirkaŭkalkuloj de 2016 indikis, ke la ekonomio de la Delhia urba areo plialtiĝis el 167 al 370 mil milionoj da usonaj dolaroj (malneta urba produkto) kio rangigas ĝin la plej aŭ la dua plej produkta urba areo de Barato.[71][72][73][74] La teoria MEP de la NĈT de Delhio por 2016–17 estis ĉirkaŭkalkulita en 90 mil milionoj da usonaj dolaroj, ti oestas 13% pli alte ol en 2015–16.[75]

 
Placo Connaught, en Nova Delhio, estas grava ekonomia kerno de la Nacia Ĉefurba Regiono.

Laŭ la ekonomia studo de Delhio (2005–2006), la triaranga sektoro kontribuas je 70.95% el la MEP de Delhio sekvite de la duaranga kaj de la unuaranga sektoroj kun 25.20% kaj 3.85% el la kontribuo, respektive.[76] La Delhia laborforto konstituas 32.82% el la loĝantaro, kaj ĝi pliiĝis je 52.52% inter 1991 kaj 2001.[77] La sendunga proporcio de Delhio malaltiĝis el 12.57% en 1999–2000 al 4.63% en 2003.[77] En decembro 2004, 636,000 personoj estis registritaj en variaj dunginterŝanĝaj programoj en Delhio.[77]

En 2001 la totala laborforto en la landa kaj ŝtata registaro kaj en la preskaŭ registara sektoro estis 620,000, kaj la privata sektoro dungas 219,000.[77] Ŝlosilaj servosektoroj estas informadika teknologio, telekomunikado, hoteloj, bankoj, amaskomunikiloj kaj turismo.[78] Konstruado, energio, sansistemaj kaj komunumaj servoj kaj nemoveblaĵoj estas ankaŭ gravaj por la ekonomio de la urbo. Delhio havas unu el la plej grandaj kaj rapide kreskantaj pomalgrandaj sektoroj.[79] Ankaŭ fabrikado konsiderinde kreskis ĉar konsumvaraj kompanioj establis fabrikojn kaj sidejojn en la urbo. La granda konsummerkato de la urbo kaj la disponeblo de kapabla laborforto allogis eksterlandan investadon. En 2001, fabrikado dungis 1,440,000 laboristojn kaj la urbo havis 129,000 industriajn unuojn.[80]

Demografio redakti

 
Tradiciaj bildoj de brahmano kaj brahmanino.

Laŭ la Barata censo de 2011, la loĝantaro de la NĈT de Delhio estas 16,753,235.[81] La koresponda loĝodenso estis 11,297 personoj por km2 kun seksa proporcio de 866 virinoj por 1000 viroj, kaj legopova proporcio de 86.34%. En 2004, la naskopropocio, mortoproporcio kaj infanmorteco por 1000 loĝantoj estis de 20.03, 5.59 kaj 13.08, respektive.[82] En 2001, la loĝantaro de Delhio pliiĝis je 285,000 kiel rezulto de migrado kaj je ĉirkaŭ 215,000 kiel rezulto de natura loĝantarkresko,[82] kio faris Delhion unu el la plej rapide kreskantaj urboj en la mondo. Dŭarka, nome la plej granda planita loĝeja enurbaĵo de Azio estas ene de la Nacia Ĉefurba Teritorio de Delhio.[83] La urba disetendo rezultis en la fakto ke la urba areo de Delhio estas nun konsiderata kiel etenda trans la limoj de la NĈT kaj aligas urbojn de najbaraj ŝtatoj kiel Gurgaon kaj Faridabado de Harjano, kaj Gaziabad kaj Noida de Utar Pradeŝo, kies totala loĝantaro estis ĉirkaŭkalkulita de Unuiĝintaj Nacioj je ĉirkaŭ 26 milionoj. Laŭ UN tio faras Delhion la dua plej granda urba areo de la mondo, post Tokio,[84] kvankam Demographia deklaras Ĝakarton kiel dua plej granda urba areo.[85] La popolnombrado de 2011 census havigis du nombrojn por la populacio de la urba areo: 16,314,838 ene de la limoj de la NĈT,[86] kaj 21,753,486 por la Etenda Urba Areo.[87] La regiona plano de 2021 fare de la Registaro de Barato renomis la Etendan Urban Areon el la Delhia Metropola Areo (DMA) kiel difinita de la plano de 2001[88] al Centra Nacia Ĉefurba Regiono (CNĈR).[88][89]

Ĉefaj sociaj grupoj de Delhio estas Brahmanoj, Ĝatoj, Panĝaboj, Purvanĉaloj, Vajŝjoj, Gujĝaroj, Siĥoj, Islamanoj, Utaraĥandoj, Bengaloj ktp.[81][90][91][92][93]

Religioj redakti

Hinduismo estas la hegemonia religio en Delhio, kun 81.68% el la Delhia loĝantaro, sekvita de Islamo (12.86%), Siĥismo (3.40%), Ĝajnismo (0.99%), Kristanismo (0.87%), kaj Budhismo (0.11%).[94] Aliaj minoritataj religioj estas Zoroastrismo, Bahaismo kaj Judismo.[95]

Lingvoj redakti

Laŭ la 50a informo de la komisiano por lingvaj minoritatoj en Barato, kiu estis publikigita en 2014, Hinda estas la plej parolata lingvo de Delhio, kun 84.92% de parolantoj, sekvita de la Panĝaba (7.14%), Urdua (6.31%) kaj Bengala (1.50%). Krome 4.11% el la Delhanoj parolas aliajn lingvojn.[96] Hindi is also the official language of Delhi while Urdu and Punjabi have been declared as additional official languages.[96]

Laŭ la Direktoraro de Edukado de la Registaro de Delhio la jenaj lingvoj estas instruataj en lernejoj en Delhio laŭ la tri-lingva sistemo:[97]

Ĝemelurboj redakti

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. "The Constitution (Sixty-Ninth Amendment) Act, 1991". Ministry of Law and Justice, Government of India. [1] Alirita la 23an de Novembro 2014 kaj la 28an de Aprilo 2016.
  2. Ahsan Jan Qaisar; Som Prakash Verma; Mohammad Habib (1 January 1996). Art and Culture: Endeavours in Interpretation. Abhinav Publications. pp. 1–6. ISBN 978-81-7017-315-1.[2] Alirita la 28an de aprilo 2016.
  3. The American Heritage Dictionary of the English Language (kvara eld.). Houghton Mifflin Company. 2000.
  4. "UN Demographic Urban Areas". UN stats. [3] Alirita la 12an de Oktobro 2015.
  5. "Urban agglomerations/cities having population 1 million and above" (PDF). Provisional population totals, census of India 2011. Registrar General & Census Commissioner, India. 2011. [4] Alirita la 26an de Januaro 2012.
  6. Habib, Irfan (1999). The agrarian system of Mughal India, 1556–1707. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-562329-1. "... The current Survey of India spellings are followed for place names except where they vary rather noticeably from the spellings in our sources: thus I read "Dehli" not "Delhi ...". Royal Asiatic Society (1834). "Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain & Ireland". Cambridge University Press. "... also Dehli or Dilli, not Delhi..." Karamchandani, L.T (1968). "India, the beautiful". Sita Publication. "... According to available evidence the present Delhi, spelt in Hindustani as Dehli or Dilli, derived its name from King ..." "The National geographical journal of India, Volume 40". National Geographical Society of India. 1994. "... The name which remained the most popular is "Dilli" with variation in its pronunciation as Dilli, Dehli, or Delhi ..."
  7. "World's population increasingly urban with more than half living in urban areas". [5] Alirita la 28an de Aprilo 2016.
  8. Bharucha, Nauzer (Mar 9, 2015). "Most of India’s richest rich prefer Mumbai as home". Times of India (Mumbai). [6] Alirita la 28an de Aprilo, 2016.
  9. "Mumbai, Delhi among top Asia Pacific cities for millionaires". The Hindu (New Delhi). 10a Marto 2015. [7] Alirita la 28an de Aprilo, 2016.
  10. 10,0 10,1 Asher, Catherine B. (2000) “Chapter 9:Delhi walled: Changing Boundaries”, James D. Tracy: City Walls. Cambridge University Press, p. 247–281. ISBN 978-0-521-65221-6.
  11. "Chapter 1: Introduction" (PDF). Economic Survey of Delhi, 2005–2006. Planning Department, Government of National Capital Territory of Delhi. pp. 1–7. Arkivita el la originalo (PDF) en la 13a de novembro 2016. Alirita la 1an de majo 2019.
  12. Bakshi, S.R. (1995) [2002]. Delhi Through Ages. Whispering Eye Bangdat. p. 2. ISBN 978-81-7488-138-0.
  13. Smith, George (1882). The Geography of British India, Political & Physical. J. Murray. pp. 216–217. Alirita la 1an de majo 2019.
  14. "Our Pasts II, History Textbook for Class VII". NCERT. Arkivita el la originalo la 23an de junio 2007. Alirita la 1an de majo 2019.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 Chapter 1: Introduction (PDF). Economic Survey of Delhi, 2005–2006, p. 1–7. Planning Department, Government of National Capital Territory of Delhi. Arkivita el la originalo je 13a de novembro 2016. Alirita 21a de decembro 2011.
  16. Prabha Chopra. (1976) Delhi Gazetteer. The Unit, p. 1078.
  17. Finbarr Barry Flood, 2003, "Pillar, palimpsets, and princely practices" [8] 30a de septembro 2016, Res, Xliii, New York University, p. 97.
  18. Mittal, J.P. (2006), History of Ancient India (4250 BCE to 637 CE) p. 675, (ISBN 978-81-269-0616-1) (Tiu aŭtoro konsideras la reĝon Agrasen certa historia figuro)
  19. Mukherji, Anisha Shekhar. (2002) The red fort of Shahjahanabad. Delhi: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-565775-3.
  20. India: Qutb Minar and its Monuments, Delhi (PDF). State of Conservation of the World Heritage Properties in the Asia-Pacific Region: : Summaries of Periodic Reports 2003 by property, Section II, p. 71–72. UNESCO World Heritage Centre. Arkivita el la originalo je 24a de majo 2006. Alirita 22a de decembro 2006.
  21. Under threat: The Magnificent Minaret of Jam. The New Courier No 1. UNESCO (October 2002). Arkivita el la originalo je 22a de majo 2006. Alirita 3-a de majo 2006.
  22. Battuta's Travels: Delhi, capital of Muslim India. Sfusd.k12.ca.us. Arkivita el la originalo je 23a de aprilo 2008. Alirita 7a de septembro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-23. Alirita 2019-05-02.
  23. Travel Delhi, India. [rompita ligilo]
  24. The Islamic World to 1600: The Mongol Invasions (The Timurid Empire). Ucalgary.ca. Arkivita el la originalo je 16a de aŭgusto 2009. Alirita 7a de septembro 2009. Arkivigite je 2009-08-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-16. Alirita 2019-05-02.
  25. Genocide: a history [9] 1a de januaro 2016. W.D. Rubinstein (2004). p. 28. (ISBN 978-0-582-50601-5)
  26. Sher Shah – The Lion King. India's History: Medieval India. indhistory.com. Arkivita el la originalo je 12a de decembro 2006. Alirita 22-a de decembro 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-12. Alirita 2019-05-05.
  27. Akbar the Great, Srivastva, A.L. Vol. 1, pp. 24–26
  28. Himu-a forgotten Hindu Hero," Bhartiya Vidya Bhawan, p 100
  29. Kar, L. Colonel H.C. Military History of India Calcutta 1980, p. 283
  30. Travel Delhi, India. [rompita ligilo]
  31. Thomas, Amelia. Rajasthan, Delhi and Agra. Lonely Planet. ISBN 978-1-74104-690-8.
  32. Later Mughal.
  33. Territories and States of India.
  34. Iran in the Age of the Raj. Avalanchepress.com. Arkivita el la originalo je 13a de januaro 2011. Alirita 11a de marto 2011.
  35. Soul and Structure of Governance in India.
  36. Gordon, Stewart. (1993) The Marathas 1600–1818, Volume 2. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-26883-7.
  37. "In 1761, battle of Panipat cost Marathas Rs 93 lakh, say papers", The Times of India, 17-a de decembro 2011. Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2019-05-05.
  38. (1984) From Iran East and West. ISBN 978-0-933770-40-9.
  39. Mayaram, Shail. (2003) Against history, against state: counter perspective from the margins Cultures of history. Columbia University Press. ISBN 978-0-231-12731-8.
  40. "Shifting pain", 11-a de decembro 2011. Kontrolita 18a de junio 2012. Arkivigite je 2013-01-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2019-05-10.
  41. "Lutyens' Delhi in race for UN heritage status", 11a de junio 2012. Kontrolita 18a de junio 2012. Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-15. Alirita 2019-05-10.
  42. (2007-01-01) Travel Delhi. ISBN 978-1-60501-051-9. [rompita ligilo]
  43. "Fall in Delhi birth rate fails to arrest population rise", The Hindu, 3-a de januaro 2005. Kontrolita 19a de decembro 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-04. Alirita 2019-05-10.
  44. The Constitution (Seventh Amendment) Act, 1956 (1956). Arkivita el la originalo je 1a de majo 2017. Alirita 16a de marto 2017.
  45. The States Reorganisation Act, 1956 (1956). Arkivita el la originalo je 17a de marto 2017. Alirita 16a de marto​ 2017. Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-17. Alirita 2019-05-10.
  46. 46,0 46,1 The Constitution (Sixty-Ninth Amendment) Act, 1991. Government of India. National Informatics Centre, Ministry of Communications and Information Technology, Government of India. Arkivita el la originalo je 21a de aŭgusto 2016. Alirita 8a de januaro 2007.
  47. "Terrorists attack Parliament; five intruders, six cops killed", rediff.com, 13a de decembro 2001. Kontrolita 2-a de novembro 2008.
  48. "India and Pakistan: Who will strike first?", Economist, 20a de decembro 2001. Kontrolita 2a de novembro 2008.
  49. "Serial blasts rock Delhi; 30 dead, 90 injured-India-The Times of India", Timesofindia.indiatimes.com, 14a de septembro 2008. Kontrolita 3a de novembro 2008. Arkivigite je 2008-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-15. Alirita 2019-05-10.
  50. . GIS-Based Spatial Information Integration, Modeling and Digital Mapping: A New Blend of Tool for Geospatial Environmental Health Analysis for Delhi Ridge (PDF). Spatial Information for Health Monitoring and Population Management. FIG XXII International Congress (Aprilo 2002). Arkivita el la originalo je 22a de decembro 2015. Alirita 3a de februaro 2007.
  51. Hazard profiles of Indian districts (PDF). National Capacity Building Project in Disaster Management. UNDP. Arkivita el la originalo je 19a de majo 2006. Alirita 23a de aŭgusto 2006.
  52. Agrasen Ki Baoli. AgrasenKiBaoli.com. Alirita 2015-08-04.
  53. Mittal, J.P. (2006), History of Ancient India (4250 BC to 637 AD) p. 675, (ISBN 978-81-269-0616-1) (Tiu aŭtoro konsideras la reĝon Agrasen certa historia figuro)
  54. "Delhi, Blanketed in Toxic Haze, ‘Has Become a Gas Chamber’", New York Times. Kontrolita 7a de novembro 2017.
  55. "Delhi is most polluted city in world, Beijing much better: WHO study", Hindustan Times. Kontrolita 8a de majo 2014. Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2021-08-11.
  56. . Fancy Schemes for a Dirty Business (Julio 2016). Arkivita el la originalo je 15a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2019-05-12.
  57. 57,0 57,1 "Delhi's Air Has Become a Lethal Hazard and Nobody Seems to Know What to Do About It", Time magazine, 10a de februaro 2014. Kontrolita 10a de februaro 2014. Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2021-08-28.
  58. India's Air Pollution Triggers Comparisons with China. Voice of America. Arkivita el la originalo je 21a de februaro 2014. Alirita 20a de februaro 2014.
  59. "A Delhi particular", The Economist, 6a de novembro 2012. Kontrolita 6a de novembro 2012.
  60. Pollution level in Delhi: Day after Diwali, Delhi's air turns 'hazardous. Arkivita el la originalo je 8a de novembro 2018. Alirita 8a de novembro 2018.
  61. Delhi breathed easier from January to April. Arkivita el la originalo je 9a de novembro 2018. Alirita 8a de novembro 2018.
  62. Air pollution: Delhi enjoys cleanest February in three years. Arkivita el la originalo je 9a de novembro 2018. Alirita 8a de novembro 2018.
  63. "How Crop Burning Affects Delhi's Air", Wall Street Journal, 15a de februaro 2014. Kontrolita 15a de februaro 2014.
  64. Harris, Gardiner, "Beijing's Bad Air Would Be Step Up for Smoggy Delhi", 25a de januaro 2014. Kontrolita 27a de januaro 2014.
  65. Bearak, Max, "Desperate for Clean Air, Delhi Residents Experiment with Solutions", 7a de februaro 2014. Kontrolita 8-a de februaro 2014.
  66. Madison Park. "Top 20 most polluted cities in the world", CNN, 8a de majo 2014.
  67. Children in Delhi have lungs of chain-smokers!. India Today. Arkivita el la originalo je 2a de marto 2014. Alirita 22a de februaro 2014.
  68. Pollution increasing lung cancer in Indian women. DNA. Arkivita el la originalo je 5a de marto 2014. Alirita 3a de februaro 2014.
  69. "Delhi blanketed in thick smog, transport disrupted", Reuters, 18a de decembro 2013. Kontrolita 18a de decembro 2013. Arkivigite je 2015-11-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-19. Alirita 2019-05-12.
  70. January days getting colder, tied to rise in pollution [10] 4a de septembro 2015, Times of India, 27a de januaro 2014.
  71. Global city GDP 2014. Brookings Institution. Arkivita el la originalo je 25a de majo 2017. Alirita 8a de majo 2015.
  72. Global city GDP rankings 2008–2025. Pricewaterhouse Coopers. Arkivita el la originalo je 4a de majo 2011. Alirita 16a de decembro 2009. Arkivigite je 2011-05-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-31. Alirita 2021-12-29.
  73. The Most Dynamic Cities of 2025. Foreign Policy. Arkivita el la originalo je 28a de aŭgusto 2012. Alirita 24a de aŭgusto 2012. Arkivigite je 2012-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-04. Alirita 2019-05-13.
  74. Delhi, not Mumbai, India’s economic capital. Arkivita el la originalo je 14a de februaro 2017. Alirita 24a de februaro 2017.
  75. Delhi Budget Analysis 2017–18 (PDF) (8a de marto 2017). Arkivita el la originalo je 12a de marto 2017. Alirita 10a de marto 2017. Arkivigite je 2017-03-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-12. Alirita 2019-05-13.
  76. Chapter 2: State Income (PDF). Economic Survey of Delhi, 2005–06, p. 8–16. Planning Department, Government of National Capital Territory of Delhi. Arkivita el la originalo je 14a de junio 2007.
  77. 77,0 77,1 77,2 77,3 Chapter 5: Employment and Unemployment (PDF). Economic Survey of Delhi, 2005–06, p. 59–65. Planning Department, Government of National Capital Territory of Delhi. Arkivita el la originalo je 15a de februaro 2016.
  78. Industries in Delhi. Mapsofindia.com. Arkivita el la originalo je 31a de majo 2012. Alirita 7a de septembro 2009.
  79. "Delhi hot favourite retail destination in India – Corporate Trends – News By Company -News", The Economic Times. Kontrolita 3a de novembro 2008.
  80. Chapter 9: Industrial Development (PDF). Economic Survey of Delhi, 2005–06, p. 94–107. Planning Department, Government of National Capital Territory of Delhi. Arkivita el la originalo je 14a de junio 2007.
  81. 81,0 81,1 "Census of India: Provisional Population Totals for Census 2011: NCT of Delhi". Censusindia.gov.in. Arkivita el la originalo en 12a de aprilo 2011. Alirita la 17an de majo 2019.
  82. 82,0 82,1 Chapter 3: Demographic Profile (PDF). Economic Survey of Delhi, 2005–2006, p. 17–31. Planning Department, Government of National Capital Territory of Delhi. Arkivita el la originalo je 14a de junio 2007. Alirita 21a de decembro 2006.
  83. Can't afford to fall ill in Dwarka [11] 27a de oktobro 2014, Hindustan Times, 16a de julio 2009
  84. "The World's Cities in 2016" (PDF). United Nations. Oktobro 2016. p. 4. Arkivita (PDF) el la originalo la 12an de januaro 2017. Alirita la 17an de majo 2019.
  85. (2016) Demographia World Urban Areas, 12‑a eldono.
  86. Urban agglomerations/cities having population 1 million and above (PDF). Provisional population totals, census of India 2011. Registrar General & Census Commissioner, India (2011). Arkivita el la originalo je 15a de decembro 2011. Alirita 26a de januaro 2012.
  87. India Stats : Million plus cities in India as per Census 2011. pibmumbai.gov.in. Arkivita el la originalo je 30a de junio 2015. Alirita 7a de septembro 2015.
  88. 88,0 88,1 Evaluation Study of DMA Towns in National Capital Region. Ministerio de Urba Disvolvigo (Septembro 2007). Arkivita el la originalo je 20a de marto 2017. Alirita 19a de marto 2017. Arkivigite je 2017-03-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-20. Alirita 2019-05-17.
  89. Regional Plan 2021, Chapter 4, Demographic Profile and Settlement Pattern. NCR Planning Board. Arkivita el la originalo je 20a de marto 2017. Alirita 19-a de marto 2017.
  90. Delhi polls: Caste to play crucial role. Arkivita el la originalo je 19a de junio 2014. Alirita 15 de februaro 2019.
  91. Pioneer, The, "Delhi's Jats: From farmers to determined political climbers", The Pioneer.
  92. Pioneer, The, "Fight for Brahmin votes intensifies", The Pioneer.
  93. "Delhi Assembly elections 2015: Important facts and major stakeholders", India TV, 6a de februaro 2015. Kontrolita 12a de aprilo 2019.
  94. Religion PCA. Registaro de Barato. Arkivita el la originalo je 7a de julio 2016. Alirita 8a de julio 2016.
  95. Data on Religion. Census of India 2001. Arkivita el la originalo je 12a de aŭgusto 2007. Alirita 16a de majo 2006. Arkivigite je 2007-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-12-01. Alirita 2019-05-18.
  96. 96,0 96,1 50th REPORT OF THE COMMISSIONER FOR LINGUISTIC MINORITIES IN INDIA. Ministerio de Minoritataj Aferoj. Arkivita el la originalo je 8a de julio 2016. Alirita 8a de julio 2016. Arkivigite je 2016-07-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-08. Alirita 2019-05-18.
  97. 52nd Report of the Commissioner for Linguistic Minorities in India. Ministerio de Minoritataj Aferoj. Arkivita el la originalo je 25a de majo 2017. Alirita 15a de februaro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-05-25. Alirita 2019-05-18.

Literaturo redakti

  • Dalrymple, W (2003). City of Djinns (1a eld.). Penguin Books. ISBN 978-0-14-200100-4.
  • Dalrymple, W (2003). Vidhya Society, (2009). Vidhya Society (NGO) is a leading charitable organization of Uttar Pradesh (India) established under society registration act 21-1860 on the special occasion of World Disable Year 2009. Director Mr. Pavan Upadhyay www.vidhyasociety.com (1 ed.). Penguin Books. ISBN 978-0-14-200100-4.
  • Prager, D (2013). Delirious Delhi (1a eld.). Arcade Publishing. ISBN 978-1-61145-832-9.
  • Brown, L (2011). Lonely Planet Rajasthan, Delhi & Agra (5 ed.). Lonely Planet Publications. ISBN 978-1-74179-460-1.
  • Rowe, P; Coster, P (2004). Delhi (Great Cities of the World). World Almanac Library. ISBN 978-0-8368-5197-7.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Delhi en la angla Vikipedio.