Faridabado, en Hindia lingvo फरीदाबाद, estas urbo kaj municipa urbaro en distrikto Faridabado en la subŝtato de Harjano, Barato. Ĝi estas grava industria urbo kaj populacia centro. La urbo estis fondita en 1607 de Ŝejĥ Farid, trezoristo de Jahangir, cele protekti la ŝoseon kiu trapasis la urbon. Li konstruis fortikaĵon, akvorezervujon kaj moskeon kiuj nun estas ruinaj. Faridabado iĝis la 12a distrikto de Harjano la 15an de aŭgusto 1979.

Faridabado
urbo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 404 653  (2011) [+]
Loĝdenso 1 891 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 25′ N, 77° 18′ O (mapo)28.41666666666777.3Koordinatoj: 28° 25′ N, 77° 18′ O (mapo) [+]
Alto 198 m [+]
Areo 742,9 km² (74 290 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Faridabado (Harjano)
Faridabado (Harjano)
DEC
Faridabado
Faridabado
Situo de Faridabado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Faridabad [+]
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 404 653 loĝantoj sur areo de 742,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 891 loĝantoj/km².

Bazaj informoj redakti

Faridabado estas nuntempe la plej loĝata urbo de Harjano kaj generas ĉirkaŭ 60 % de la enspezaro de la ŝtato de Harjano. 50 % de la kolektita impostaro en Harjano devenas el Faridabado kaj Gurgaono.[1]

Faridabado famas pro produktado de henao, dum traktoroj, motorcikloj, elektraĵoj, fridujoj, ŝuoj kaj radoj estas aliaj famaj industriaj produktoj de la urbo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti