Hemu konata ankaŭ kiel Hemu Vikramaditja kaj Hemĉandra Vikramaditja) (m. 5an de novembro 1556) estis Hinda imperiestro de Norda Barato dum la 16a jarcento, en periodo kiam la Mogoloj kaj Afganoj estis rivalaj por la povo en la regiono.

Hemu
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1500
en Alŭaro
Morto 5-an de novembro 1556 (1556-11-05)
en Panipato
Mortis per senkapigo vd
Religio hinduismo vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en malriĉa familio, Hemu plialtiĝis ĝis iĝis armeestro kaj ĉefministro de Adil Ŝah Suri el la Suris Dinastio. Li luktis kontraŭ afganaj ribeluloj tra Norda Hindujo el Panĝabio al Bengalo kaj la mogolaj fortoj de Akbar kaj Humajun en Agra kaj Delhio, venkante en 22 sinsekvaj bataloj.[1]

Notoj redakti

  1. Sarkar, Jadunath. (1960) Military History of India. Orient Longmans, p. 67.