5-a de novembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 5-a de novembro estas la 309-a tago de la jaro (la 310-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 56 tagoj restas.
Je la 5-a de novembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1370: Senposteula morto de Kazimiro la Granda, lasta pola reĝo de la unua dinastio Piastoj - novembre lia nevo Ludoviko la 1-a ricevis la tronon
- 1414: Koncilio de Konstanco komenciĝis en Germanujo, kies celo estis fino de la Granda okcidenta skismo - dum ĝi estis juĝata Jan Hus
- 1530: En Nederlando dum t.n. inundo de Sankta Felikso pereis ĉirkaŭ 100 mil personoj
- 1556: En la dua batalo de Panipato armeo de Mogola Imperio venkis hinduan armeon, kio ebligis al Akbar la Granda ekregi en Barato
- 1577: Pollando: Stefan Batory subskribis pactraktaton kun Otomana Imperio
- 1605: Nesukcesa pulva konspiro de Guy Fawkes kontraŭ Parlamento de Anglio kaj la reĝo de Anglio kaj Skotio Jakobo la 1-a
- 1688: Anglio: Glora Revolucio komenciĝis
- 1712: Reĝo de Hispanio Filipo la 5-a rezignis sianome kaj nome de siaj posteuloj pri rajtoj al la franca trono
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: kapitulaco de Varsovio pro la rusa genocido de antaŭurbaj loĝantoj fare de Aleksandr Suvorov
- 1813: Traktato de Gulistano subskribita - inter Rusia Imperio kaj kaĝaroj (Persa Imperio)
- 1830: Pola komponisto kaj pianisto Federeriko Ŝopeno iris eksterlanden kadre de artista vojaĝo (Kalisz, Dresdeno, Munkeno ĝis Parizo), kio montriĝis forlaso de Pollando por ĉiam
- 1831: Kondamno al mortpuno de Nat Turner, gvidanto de la ribelo de usonaj sklavoj
- 1838: Nikaragvo forlasis Unuiĝintajn Provincojn de Centra Ameriko - komenco de disfalo de la Unuiĝintaj Provincoj
- 1854: Krimea milito: venko de brita-franca armeo (3 mil mortfalintoj) kontraŭ la rusa (10 mil mortfalintoj) en la batalo de Inkermano
- 1862: En Minesoto pli ol 300 Siuoj estis prijuĝitaj kaj kondamnitaj al pendumo pro atakoj kontraŭ setliĝintoj
- 1872: Francaj astronomoj Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Johano kaj la saman tagon de 1877 - Irmo
- 1893: En Krakovo okazis funebra entombigo de Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj
- 1906: Pola fizikistino kaj kemiistino Maria Skłodowska-Curie unuafoje lekciis en Sorbono kiel unua virino-profesoro
- 1910: En Varsovio aperis juda ĵurnalo en la jida lingvo "Der Moment"
- 1911: Itala Reĝlando, post militdeklaro kontraŭ Otomana Imperio, aneksis Tripolon kaj Cyrenaica
- 1912: Vaŝingtono: Woodrow Wilson gajnis prezidentan voĉdonadon venkante oficantan prezidenton William H. Taft kaj ties antaŭulon en Blanka Domo - Theodore Roosevelt
- 1913: Unuiĝinta Reĝlando aneksis Kipron forme de Reĝa Bieno
- Unua mondmilito:
- 1914: Britio konkeris Kipron kaj kune kun Francio deklaris militon al Otomana Imperio; rusa armeo komencis la duan sieĝon de fortikaĵo Przemysl
- 1916: Monarkoj de Germana Imperiestra Regno kaj Aŭstrio-Hungario anoncis la akton de la 5-a de novembro pri kreo de la pola marioneta ŝtato (sen limoj) sub kontrolo de Centraj Potencoj - por varbi rekrutojn en milito kun Rusio; en Varsovio kaj Lublin ĉefgeneraloj-guberniestroj proklamis la manifeston pri kreo de Pola Reĝlando
- 1918: Nacia Konsilio de Teŝina princlando kaj Národní Výbor pro Slezsko interkompreniĝis pri fikso de provizora pola-ĉeĥa ŝtatlimo en Teŝinio
- 1921: Dum sia restado en Francio Ŝtatestro Józef Piłsudski, malkroĉigante de sia uniformo militan ordeon Virtuti Militari dekoris per ĝi marŝalon Ferdinand Foch, kiu estis konsiderata unu el la plej grandaj amikoj de Pollando eksterlande
- 1922: Dua Pola Respubliko: voĉdono por la Sejmo de la unua kadenco komencita - kadre de la Bloko de Naciaj Malplimultoj partoprenis 11 belorusoj, Maciej Rataj iĝos marŝalo
- 1925: Sidney Reilly, "super-spiono" - unu el la inspiroj por James Bond - estis ekzekutita fare de sovetia sekreta polico (GPU)
- 1929: En Moskvo oni malfermis unuan planetarion en Sovetunio
- 1929: Germana kuracisto informis en medicina revuo pri utiligo de katetero al sia koro
- 1935: Milan Hodža iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1935: Tabulludo Monopolo enmerkatiĝis
- 1937: Adolf Hitler prezentis al ĉefgvidantoj de Wehrmacht, ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ministro pri defendo, planon solvi germanajn teritoriajn problemojn, la tiel nomatan Protokolon Hossbach
- 1938: Premiero de la pola muzika furorkomedio Zapomniana melodia (Forgesita melodio) kunreĝisorita de Jan Fethke (esperanto-aktivulo)
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: germana polico pafekzekutis en Bydgoszcz ĉirkaŭ 300 polojn; germanaj regopovoj ordonis konfiskon de la havaĵo de poloj, kiuj forkuris de Supra Silezio; en Poznań je la 5-a matene komenciĝis amasa deportado de la pola loĝantaro (en la urbo setliĝas baltaj germanoj); en Varsovio aperis konspira "Biuletyn Informacyjny" de la Servo al Venko de Pollando, la plej grava kaj populara (unua numero estis multobligaĵo en 90 ekzempleroj, poste presata, kaj eldonata de Pola Enlanda Armeo); Nacia Arta Muzeo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko estis malfermita en Minsko
- 1940: Ĉefepiskopo Adam Stefan Sapieha sendis al Hitler protestan telegramon defende de deportataj poloj en Żywiec-regiono; Franklin D. Roosevelt gajnis la trian fojon prezidentan baloton en Usono; Rumanio rompis diplomatiajn rilatojn kun Pollando; Greenock: hiso de la pola milita flago sur transdonita de britoj destrojero Nerissa, nomita ORP "Piorun", kies skipon konsistas plimulte antaŭa maristaro de sinkigita ORP "Grom"; germana peza krozŝipo Admiralo Scheer atakis konvojon HX-84 - sinkigis 6 ŝipojn kaj britan helpan krozŝipon "Jervis Bay", kiu danke al sia pli frua batalo savis plimulton de la konvojo; hispana registaro anoncis internacian zonon Tanger parto de Hispana Maroko; Barato: Jawaharlal Nehru estis kondamnita de brita juĝejo al 5 jaroj da mallibero
- 1941: Holokaŭsto: germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 400 nekapablajn labori judojn el geto de Przemyślany (proksime al Lvovo); al Lodzo alvenis unua transporto de ĉirkaŭ 1000 ciganoj de Hartberg; laŭ iniciato de pola generalo Władysław Sikorski en Londono komenciĝis konferenco kun partopreno de mondpotencoj kaj reprezentantoj de 9 okupataj de Germanio ŝtatoj, dediĉita al krimoj farataj de germanoj; Japanio: Sekreta Konsilio en ĉeesto de imperiestro akceptis komencon de la milito kontraŭ Usono, Britio kaj Nederlando; Orienta Fronto: germanoj rekomencis atakon al Tiĥvin
- 1942: Taĉmento de germana polico bruligis parte vilaĝon Czarnoziem (distrikto Krasnostawski) kaj murdis 8 personojn; en Bjalistoko polico pafmortigis 25 malliberulojn; en Poznań germanoj ekzekutis per pendumo 6 mortpunitajn personojn; Operaco Reinhardt: en Trembowla (nun en Ternopila provinco) germanoj murdis 109 judojn kaj 1091 forveturigis al ekstermejo Bełżec (Lublinio); Pola Rezistomovado: unua fazo de la unuigo de Nacia Militista Organizaĵo kun Pola Enlanda Armeo; Heinrich Himmler ordonis transporti ĉiujn judojn de ĉiuj koncentrejoj en okupatan Pollandon, indikante la du - Aŭŝvico kaj Majdanek; Madagaskaro: armistico inter britaj trupoj kaj la francaj (reĝimo de Vichy) - fajroĉeso je la 14:00
- 1943: Gestapo pafekzekutis 6 kriplajn judojn de geto en Kleszczele kaj 5 personojn en Lgota Wielka pro konspira agado; germana polico pafmortigis en Lvovo 5 kaj pendumis 2 personojn; al Potulice apud Nakło nad Notecią alvenis de koncentrejo Aŭŝvico transporto kun 542 infanoj el Belorusio; germana bombaviadilo ĵetis vespere 5 bombojn kontraŭ neŭtrala Vatikano, sud-okcidente de la Baziliko Sankta Petro; en transporto al koncentrejo Dachau mortis berlina pastro Bernard Lichtenberg, malliberigata i.a. pro helpo al judoj - beatigita kune kun Karl Leisner; trupoj de 1-a Ukraina Fronto eksturmis Kievon de sudo kaj okcidento; Itala Fronto: usona 5-a Armeo atingis riveron Sangro (Abruco); pli ol 100 surferdekaj aviadiloj de usona 38-a taska grupo surprize atakis havenon en Rabaul; Sovetunio: oni publikigis deklaron de Speciala Ŝtata Komisiono pri detruo de la urbo Smolensk kaj krimoj faritaj de germanaj faŝistoj kontraŭ sovetaj civitanoj
- 1944: Germana polico dum agado kontraŭ Pola Rezistomovado pafmortigis en Pietrzykowice 14 personojn kaj en distrikto Konecki kelkajn; dua soveta okupado de Pollando: NKVD arestis en Lublin majoron Stanisław Prus, kontroliston de Zamość-regiono kaj komandanton de unu el regimentoj de Pola Enlanda Armeo; usona 8-a Aviada Armeo atakis Frankfurton ĉe Majno (1030 tunoj da bomboj), Karlsruhe (925 bombtunoj) kaj Ludwigshafen (1025 bombtunoj); en Sud-Orienta Azio usona 20-a Aviada Armeo atakis de barataj aerodromoj Singapuron kaj naftejojn sur Sumatro; en Nord-Makedonio bulgaraj kaj jugoslaviaj taĉmentoj eniris al Strumica; ĉefo de Ĝenerala Stabo de la Hungara Armeo generalo János Veres, kiu transiris al la flanko de sovetuniaj trupoj, nome de la regento de Hungara reĝlando Miklós Horthy alvokis la hungaran nacion kaj soldataron por ke ili ne defendu Hungarion kaj Budapeŝton (kontraŭ la Ruĝa Armeo) sed transiru al la sovetunia flanko, kaj malhelpu per ĉiaj rimedoj detruon de hungaraj entreprenoj fare de germanoj
- 1945: Kolombio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1946: En Zakopane komenciĝis proceso de la fondintoj de "Goralenvolk", organizaĵo kunlaboranta dum la dua mondmilito kun germanaj okupadaj regopovoj
- 1948: Stalinismo: komunistaj regopovoj komencis montran proceson de la gvidantoj de Pola Partio Socialista – Libero, Egaleco, Sendependeco, riproĉante planadon de perforta reĝim-faligo - oni verdiktis al akuzitoj ĝis 10 jaroj de mallibero
- 1949: Leviĝintaj el ruinoj: Konsilio de Ministroj de GDR decidis leviĝi el ruinoj kun la teksto de Johannes R. Becher kaj la melodio de Hanns Eisler kiel nacia himno
- 1952: Tertremo mezuranta 8,3 sur la Skalo de Richter kaj potenca cunamo en Severo-Kurilsk
- 1955: Viena Ŝtata Operejo rekomencis sian agadon
- 1956: Sueza krizo: britaj paraŝutistoj alvenis al Port Said - Sovetunio minacis interveni kun misiloj se Londono kaj Parizo ne akceptos batalhalton
- 1956: Kontraŭsoveta hungara insurekcio: papo Pio la 12-a eldonis enciklikon "Datis Nuperrime" kondamnantan sovetan intervenon, en kiu skribis: Sciu tiuj, laŭ kiu ordono la krimoj estis faritaj, ke oni ne povas pravan liberecon de nacioj per homa sango estingi kaj Sango de la hungara nacio vokas al la Dio...
- 1956: En Krakovo kelkmil personoj partoprenis silentan marŝon proteste de la dua interveno de soveta armeo en Hungario kaj omaĝe al mortigitaj ribelantoj - manifestacioj kontraŭ reprezalioj okazis en la tuta Pollando, interalie en Toruń, Vroclavo, Varsovio, Poznań, Bydgoszcz, Szczecin kaj Gliwice
- 1957: Latvio: malfermo de trafiko sur la Ŝtona Ponto super Daŭgavo en Rigo
- 1958: Belorusa Aŭtomobila Fabriko en Ĵodzina eklaboris
- 1967: Premiero de ĉeĥoslovaka porinfana filmo Rumcajs (esperantigita)
- 1968: Vasil Makuh sinbruliĝis por protesti kontraŭ la kolonia situacio en Ukrainio kaj soveta okupado de Ĉeĥoslovakio
- 1968: Richard Nixon venkis en prezidentaj balotoj en Usono
- 1979: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni anoncis, ke Usono estas "Granda Satano"
- 1980: Granda pando Bao Bao alvenis al Berlina zoo - ĝi estis donaco por Helmut Schmidt, kiu ricevis ĝin de Hua Guofeng jaron pli frue
- 1982: Hidroelektra centralo Itajpuo estis malfermita apud landlimo inter Brazilo kaj Paragvajo - la dua akvobaraĵo laŭ grandeco en la mondo post Baraĵo Tri Gorĝoj en Ĉinio
- 1985: Ali Hassan Mwinyi iĝis prezidento de Tanzanio
- 1987: Janina kaj Zbigniew Porczyński transdoni kolektaĵon de preskaŭ 400 pentraĵoj de malvovaj majstroj el la mondo favore al Varsovia Ĉefdiocezo
- 1990: Rusio: Kongreso de Popolaj Deputitoj aprobis Patriotan Kanton de Miĥail Glinka kiel Nacia Himno de la Rusia Federacio
- 1995: Eduard Ŝevardnadze gajnis prezidentan baloton en Kartvelio
- 1995: Post murdo de Jicĥak Rabin ĉefministro de Israelo iĝis la duan fojon Ŝimon Peres
- 1996: William J. Clinton refoje iĝis prezidento de Usono
- 1996: Prezidento de Pakistano forigis la registaron de Benazir Bhutto
- 2000: Funebra ceremonio de la lasta imperiestro de Etiopio - Haile Selassie
- 2005: Esperantujo: Internacia Televido ekfunkciis
- 2006: Daniel Ortega denove elektiĝis prezidento de Nikaragvo
- 2007: Ĉina kosmoveturilo Chang'e 1 atingis lunan orbiton
- 2007: Operaciumo Android iĝis alirebla kiel malfermitkoda programaro por poŝtelefonoj
- 2007: Prezidento de Pollando Lech Kaczyński nomumis postmorte viktimojn de la sovetunia krimo de Katin el 1940: 11 generalojn kaj unu admiralon al pli supera rango kaj 77 kolonelojn kaj unu komandoron al rango de brigada generalo (kontradmiralo)
- 2010: Pollando: malfermo de la Scienc-Centro Koperniko en Varsovio, kunorganizanto de Sciencaj Piknikoj (kun partopreno de Pola Esperanto-Asocio)
- 2013: Barata Organizo pri Kosmo Esplorado lanĉis Mangaljanon direkte al Marso
- 2015: John Magufuli iĝis prezidento de Tanzanio
- 2018: Kun distanco 119 AU de la Suno usona kosmosondilo Voyager 2 transiris heliosferon kaj ektroviĝis en interstela spaco
NaskiĝojRedakti
- 1271: Ghazan, reganto de Ilĥanato (m. 1304)
- 1494: Hans Sachs, germana ŝufaristo kaj poeto (m. 1576)
- 1607: Anna Maria von Schürmann, nederlanda humanistino, poliglotino, teologino, gravuristino, poetino, unua studentino de Universitato de Utrecht (m. 1678)
- 1719: Jordan Simon, germana teologo, predikanto, profesoro pri filozofio, verkisto (m. 1776)
- 1754: Alessandro Malaspina, itala-hispana vojaĝisto kaj esploristo (m. 1810)
- 1768: Christian Julius Wilhelm Mosche, germana pedagogo kaj rektoro (m. 1815)
- 1787: John Richardson, skota mararmea kirurgo, naturalisto, arkta esploristo (m. 1865)
- 1794: Johann Jacob Baeyer, germana geodeziisto, geografo, militisto (m. 1885)
- 1804: Imre Csatskó, hungara juĝisto, advokato, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1874)
- 1815: Emma Teleki, hungara verkistino, patrino de Antonia De Gerando (m. 1893)
- 1837: Arnold Janssen, germana fondinto de misiista ordeno Familio de Steyl kaj sanktulo (m. 1909)
- 1849: Rui Barbosa, brazila juristo, verkisto kaj politikisto (m. 1923)
- 1854: Paul Sabatier, franca Nobelpremiita kemiisto, prilaborinta teorion de katalizo (m. 1941)
- 1855: Eugene Victor Debs, usona laborista kaj politika gvidanto (m. 1926)
- 1857: Ida M. Tarbell, usona ĵurnalistino publikiganta en "McClure's Magazine", pionirino de esploranta ĵurnalismo (m. 1944)
- 1878: Kuzma Petrov-Vodkin, rusa-soveta pentristo kaj verkisto (m. 1939)
- 1880: Mihail Sadoveanu, rumana verkisto, ricevinta Lenin-premion, enestanta en esperantlingva Rumana Antologio (m. 1961)
- 1880: Richard Oswald, aŭstra filma reĝisoro kaj scenaristo juddevena (m. 1963)
- 1885: Ida Christensen, dana esperantistino, redaktorino, gvidantino de internaciaj E-kursoj en Helsingør kaj Vejle, prezidantino de Esperanto-klubo en Kopenhago (m. 1966)
- 1886: Sándor Oláh, hungara pentristo (m. 1966)
- 1899: Sándor Radó, hungara geografo kaj spiono, membro de komunista Ruĝa Kapelo (m. 1981)
- 1895: Domokos Izsák, rumania hungara poeto, rakontisto (m. 1977)
- 1906: Endre Kabos, hungara skermisto juddevena (m. 1944)
- 1906: Fred Lawrence Whipple, usona astronomo proponinta modelon de la "malpura neĝa bulo" por la kometa kerno (m. 2004)
- 1909: Ivo Lapenna, jugoslava juristo kaj profesoro kroatdevena, membrode Internacia Esperanto-Ligo, UEA-komitatano de UK 1938, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj prezidanto de UEA, fondinto de Neŭtrala Esperanto-Movado, aŭtoro de Retoriko kaj Hamburgo en Retrospektivo, kunaŭtoro de Esperanto en perspektivo, konata de la Rezolucio de Montevideo, statuto de UEA, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kaj Fondaĵo Ivo Lapenna (m. 1987)
- 1913: Vivien Leigh, brita aktorino rolinta en Anna Karenina kaj A Streetcar Named Desire (m. 1967)
- 1921: György Cziffra, hungara pianisto, civitano de Francio (m. 1994)
- 1921: Faŭzia Ŝirin, edzino de Mohamed Reza Pahlavi (m. 2013)
- 1922: Czesław Petelski, pola aktoro, filma reĝisoro pri Koperniko (m. 1996)
- 1924: Paul Desmond, usona ĵaza saksofonisto kaj komponisto (m. 1977)
- 1929: Lennart Johansson, sveda sporta aktivisto, prezidanto de UEFA
- 1931: Ike Turner, usona plurstila muzikisto (m. 2007)
- 1939: Lobsang Tenzin, tibeta politikisto, ĉefministro de Ekzilita tibeta registaro
- 1940: Ádám Czakó, rumania hungara komponisto
- 1943: István Tiboldi, rumanihungara bestkuracisto, kies esplorkampo estas plimultiĝbiologio
- 1943: Sam Shepard, usona verkisto kaj aktoro rolinta en vakera filmo Bandidas
- 1952: Vandana Shiva, barata fizikistino, virinismulino, ekologia aktivulino partoprenanta la movadon Ĉipko
- 1954: Jeffrey Sachs, usona ekonomikisto juddevena, konsilisto en Latina Ameriko kaj Orienta Eŭropo, funkciulo de UN, kontroversia adepto de ŝoka terapio
- 1959: Bryan Adams, kanada rokmuzika kantisto kaj kantaŭtoro
- 1964: Famke Janssen, nederlanda filmaktorino kaj modelino
- 1967: Áron Balázs, hungara pentristo, grafikisto
MortojRedakti
- 1011: Matilda la 2-a, germana princino, abatino de abatinujo Essen, konata de la Katedrala trezoro de Essen (n. 949)
- 1370: Kazimiro la Granda, reĝo de Pollando, la lasta el dinastio Piastoj, evoluiginta urbojn kaj fondinta Krakovan Akademion (n. 1310)
- 1603: Johannes Coccejus, nederlanda kalvinista teologo, diplomato, filologo, hebreisto specialiĝinta pri ekzegezo (n. 1669)
- 1660: Alexandre de Rhodes, franca jezuito prilaborinta la unuan plurlingvan vortaron de la vjetnama lingvo kaj alfabeton, kiu forigis la ĉinan skribon, bazitan sur ties vorterosignoj (ur. 1591)
- 1667: Franz Tunder, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1614)
- 1758: Hans Edege, norvega luterana misiisto, apostolo de Gronlando (n. 1686)
- 1803: Pierre Choderlos de Laclos, franca verkisto, framasono (n. 1741)
- 1806: Georg Melchior Kraus, germana pentristo kaj kuprogravuristoj (n. 1737)
- 1851: Friedrich von Heyden, germana juristo kaj verkisto (n. 1789)
- 1853: János Garay, hungara ĵurnalisto, poeto kaj dramisto, membro de Societo Kisfaludy (n. 1812)
- 1867: Leopoldo O'Donnell, hispana nobelo, militisto kaj politikisto (n. 1809)
- 1879: James Clerk Maxwell, skota fizikisto fundamentinta elektromagnetan radiadon (n. 1831)
- 1908: Andrew Graham, irlanda astronomo inventinta ilon por facila determino de rektascensio kaj deklinacio de astroj (n. 1815)
- 1911: Charles Stewart, angla esperantisto inventinta cifero-lingvon, verkisto kaj tradukisto citita en Fundamenta Krestomatio (n. 1844)
- 1916: Alaiza Paŝkjeviĉ, belorusa verkistino, soci-politika agantino (n. 1876)
- 1919: Géza Vastagh, hungara pentristo, filo de György Vastagh (n. 1886)
- 1937: Bolesław Leśmian, pola poeto juddevena, moderniginto de balado, ĉefreprezentanto de la pola literaturo en intermilita periodo (n. 1878)
- 1944: Alexis Carrel, franca Nobelpremiita kirugo kaj filozofo, pioniro de transplantado (n. 1873)
- 1946: Ferenc Fekehalmy-Czeydner, hungara generalkolonelo, militkrimulo (n. 1890)
- 1955: Maurice Utrillo, franca pentristo kaj grafikisto (n. 1883)
- 1956: Art Tatum, usona ĵaza pianvirtuozo (n. 1909)
- 1960: Mack Sennett, usona filreĝisoro kaj produktoro de mallongaj filmoj, malferminta Keystone Studios (n. 1880)
- 1963: Luis Cernuda, hispana poeto de Andaluzio, literatura kritikisto, reprezentanto de la generacio de la 27-a (n. 1902)
- 1973: József Réti, hungara operkantisto (tenoro) (n. 1925)
- 1977: Aleksej Staĥanov, sovetia ministo el Donecka baseno, Heroo de Socialisma Laboro, kies rekordoj estis manipulitaj (n. 1905)
- 1977: René Goscinny, franca verkisto pol-juddevena aŭtoro de Asterikso, kies kvin aventuroj estis publikigitaj en Esperanto: Asteriks la Gaŭlo, Asteriks gladiatoro, Asteriks kaj Kleopatra, Asteriks kaj la Normanoj, Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (n. 1926)
- 1982: Jacques Tati, franca reĝisoro kaj aktoro, konata de Mia onklo, Playtime, Trafiko (n. 1907)
- 1985: Karol Duchoň, slovaka kantisto (n. 1950)
- 1986: Dezső Kováts, hungara dramisto, fondinto de Sikula Teatro (n. 1905)
- 1989: Vladimir Horowitz, usona pianvirtuozo ukrain-juddevena, koncertanta kun riĉa repertuaro (n. 1903)
- 1990: Meir Kahane, usona rabeno kaj politikisto, murdita (n. 1932)
- 1992: Árpád Élő, usona fizikisto kaj ŝakisto hungardevena, kreinto de Elo-nombro - taksadsistemo pri ludkapablo de ŝakistoj kaj goistoj (n. 1903)
- 1995: Ernest Gellner, brita filozofo juddevena, sociologo kaj socia antropologo (n. 1925)
- 2000: Jimmie Davis, usona kantisto de kontreo kaj gospelo, politika aktivisto (n. 1899)
- 2007: Roger Peyrefitte, franca verkisto, aŭtoro de historiaj biografioj (n. 1907)
- 2005: Maria Grodecka, pola verkistino, popularigantino de vegetarismo, jogo kaj ajurvedo (n. 1926)
- 2013: Daniel Luez, franca esperantisto, kreanto de Koresponda Servo Mondskala, kiu poste fariĝis servo de UEA, membro de la kabareto La tri koboldoj, kontribuanto al "La Ondo de Esperanto", redaktoro de "Fonto", tradukisto, i.a. de noveloj de Guy de Maupassant kaj romanoj de Georges Simenon, rete legebla en Esperanto (n. 1924)
- 2015: Czesław Kiszczak, pola komunista aganto, kuniniciatinto de la milita stato en Pollando, iniciatinta agadon kontraŭ samseksemuloj, kondamnita kaj degradita pro komunista krimo (n. 1925)
- 2017: Walery Pisarek, pola lingvosciencisto, spertulo pri amaskomunikiloj kaj sociolingvistiko (n. 1931)
- 2018: Sergej Tkaĉ, ukraina policano rusdevena, seria murdisto (n. 1952)
- 2019: Omero Antonutti, itala-hispana aktoro, konata de la filmo El Dorado (n. 1935)
- 2020: Géza Szőcs, hungara poeto kaj politikisto, filo de geverkistoj Ráchel Szőcs kaj István Szőcs (n. 1953)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- "La nokto de Guy Fawkes" en la Unuiĝinta Reĝlando kaj kelkaj landoj de la antaŭa brita imperio.
- Monda Tago de Atentigo pri Cunamo
Tagoj de semajnoRedakti
La 5-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.