Hua Guofeng
Su Zhu (ĉine 苏铸, pinjine: Sū Zhù; naskiĝis la 16-an de februaro 1921, mortis la 20-an de aŭgusto 2008), pli bone konata laŭ militnomo Hua Guofeng (ĉine 華國鋒 aŭ 华国锋, pinjine: Huà Guófēng), estis nomumita daŭriganto de Mao Zedong kiel plej alta ŝtatestro de Ĉinio kaj prezidanto de la Komunista Partio de Ĉinio.
Hua Guofeng | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
华国锋 | |||||
Naskonomo | 苏铸 | ||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1921 en Jiaocheng County | ||||
Morto | 20-an de aŭgusto 2008 (87-jaraĝa) en Pekino | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉinio vd | ||||
Subskribo | |||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis regiona funkciulo en Hunano inter 1949 kaj 1971, kaj iĝis estro de la partio en la provinco dum la lastaj etapoj de la Kultura Revolucio. Hua estis altigita al nacia stabanaro komence de 1976, kaj estis konata pro sia fideleco al Mao. Post la morto de Zhou Enlai en Januaro de 1976, Hua transprenis la lokon de Zhou kiel ĉefministro de la Popola Respubliko Ĉinio. Post la morto de Mao kaj la disfalo de la Bando de la Kvar, Hua fariĝis la estro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la Centra Milita Komisiono. Hua estis la ununura estro en Ĉinio kiu havis samtempe la plej altan postenon de la Komunista Partio, de la Ŝtata Konsilio kaj de la Centra Milita Komisiono.
La 6-an de oktobro 1976, Hua finis la Kulturan Revolucion kaj eligis la membrojn de la poste nomita Bando de la Kvar el politika povo per puĉo. Li efektivigis moderajn reformojn kaj inversigis kelkajn ekstremajn farojn de la Kultura Revolucio. Tamen pro sia insisto pri la linio de Maoismo, ankaŭ li mem estis elpostenigita en decembro 1978 fare de Deng Xiaoping, pragmatisma reformisto, kiu devigis Hua al frua retiriĝo. Li estas rememorita kiel transira figuro en moderna politika historio de Ĉinio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala biografio de Hua Guofeng (en ĉina), Xinhua News Agency 31a Aŭgusto 2008
Antaŭe: | Prezidanto de la Komunista Partio de Ĉinio | Poste: | |
---|---|---|---|
Mao Zedong | Prezidanto de la Komunista Partio (1976–1981) | Hu Yaobang |
Antaŭe: | Ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko | Poste: | |
---|---|---|---|
Zhou Enlai | 1976–1980 | Zhao Ziyang |