16-a de februaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 16-a de februaro estas la 47-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 318 tagoj restas (319 en superjaroj).
Je la 16-a de februaro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 116: Romia imperiestro Trajano direktis senditon al la Roma Senato pro siaj venkoj kaj konkero de Partio
- 1214: Angla armeo gvidata de reĝo Johano konkeris francan havenon La Rochelle
- 1270: Grandprinclando Litovio venkis Livonian Ordenon en batalo de Karuse (apud estona insulo)
- 1279: Denizo iĝis reĝo de Portugalio
- 1358: En Sieradz en ĉeesto de la lasta pola reĝo el dinastio de Piastoj Kazimiro la Granda unuan fojon oni uzis la vorton Respubliko pri Krono de la Regno de Pollando
- 1486: Princo-elektistoj elektis Maksimilianon la 1-an reĝo de Germanio
- 1568: Okdekjara Milito: la tuta loĝantro de Malaltaj Landoj (ĉ. 3 milionoj) estis de Romkatolika Eklezio kondamnita al morto pro herezo
- 1630: En Brazilo trupoj el Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj konkeris urbon Olinda, fonditan de portugaloj, kaj poste ankaŭ provincon Pernambuco, kie provizore estis establita nederland-brazils kolonio
- 1707: Skota parlamento akceptis la Kontrakton de Unuiĝo - Reĝlando de Granda Britio kreiĝis
- 1785: Antoine Lavoisier sukcesas rompi akvon en hidrogenon kaj oksigenon
- 1804: Unua Berbera Milito: leŭtenanto Stephen Decatur gvidis atakon de usonaj marsoldatoj por detrui Philadelphia transprenitan en haveno de Tripolo, kaj uzeblan favore al Berberio
- 1807: Napoleonaj Militoj: venko de Napoleona armeo kontraŭ la prusa en batalo de Ostrołęka - unu el pli gravaj bataloj en Mazovio
- 1816: Laŭ iniciato de Stanisław Staszic fondiĝis Akademi-Minista Lernejo en Kielce - senpga kun lekcioj en la pola kaj germana lingvoj
- 1848: Lasta pariza koncerto de la pola komponisto kaj pianisto Ŝopeno
- 1863: Svislando: Henri Dunant kreis en Ĝenevo Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco
- 1900: Germanio, Usono kaj Britio subskribis interkonsenton laŭ kiu Germanio ricevis okcidentan parton de la insularo Samoo (Upolu kaj Savaii-Insulo)
- 1904: Ekspedicio Discovery: esplorŝipo liberigita de dujara glacia kaptiteco
- Unua mondmilito
- 1916: Kaŭkaza Rusa Armeo de genaralo Nikolaj Judeniĉ post la sturma batalo de Erzurum eniris al Erzurum - venko super la Otomana Imperio
- 1918: Ŝtata Litova Konsilio proklamis la Deklaron de Sendependo de Litovio; Germanio altrudis al Varsovio kontribucion en alteco de 250 mil germanaj markoj; oni proklamis Kubanian Popolan Respublikon, sendependan ŝtatan formacion
- 1919: En Treviro oni subskribis formalan armisticon finantan polan venkan ribelon de Grandpolujo kontraŭ la Vajmara Respubliko - devigita de marŝalo Ferdinand Foch
- 1922: Supra Silezio revenis al Pollando
- 1923: Howard Carter kaj George Herbert malfermis sarkofagon de la faraono Tutanĥamono
- 1933: Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Rumanio subskribis interkonsenton Malgranda Entento
- 1934: Kvintaga aŭstria enlanda milito finiĝis; aŭstrofaŝisma registaro venkis kvazaŭarmean organizon Republikanischer Schutzbund, aganta interkonsente kun Socialdemokratia Partio de Aŭstrio
- 1936: Hispanio: parlamentan balotadon gajnis la Popola Fronto
- 1937: Nilono estis patentita
- Dua mondmilito:
- 1940: Holokaŭsto: SS-anoj pafekzekutis en Pałecznica pli ol 150 polajn militkaptitojn de la juda nacieco; germana polico organizis homĉasadon de junularo sur stratoj de Varsovio, en Śródmieście kaj kvartalo Praga, por deportado al trudlaboro en Nazia Germanio; polaj mezlernejanoj en Vilno malebligis solenan celebron de la ŝtata festo de Litovio; en Krakovo mortis en malsanulejo pro elĉerpiĝo profesoro Stefan Kołaczkowski, arestita kadre de Intelektulkampanjo de Krakovo kaj liberigita de Sachsenhausen (forportita de la trajno helpe de manportiloj); Nov-Jorko: "Nowy Świat" citis usonan gazetaron pri dokumenta filmo de Julien Bryan dum la germana sieĝo de Varsovio: Scenoj de bombado de la urbo, atako de civiluloj fare de pilotoj, kiuj vomis fajron de maŝinpafiloj , mortigante virinojn kaj infanojn , scenoj prezentantaj detruitan urbon, estas tiel laŭta protesto kontraŭ barbareco de la moderna milito, ke vere postlasas en la memoro de spektantoj teruran, neniam forgeseblan impreson kaj kondamnon de la militoj.; Parizo: "Głos Polski" citis depeŝon de Rabindranath Tagore, prezidanto de Pola-Barata Societo, fondita en Kolkato oktobre 1939: Por ni estas afero ekstreme ĝoja, ke Pollando, kiu dividas kun ni komunajn tradiciojn de arjoj, proksimiĝis al ni. La asocio - mi esperas - plifaciligos al ni komprenon de tiu ĉi parenceco kaj disvolvos ĝin per scienca kaj arta kunlaboro; Altmark-incidento: apud marbordo de Norvegio skipo de brita destrojero HMS Cossack post manenmana lukto kun skipo de la germana ŝipo Altmark liberigis 303 militkaptitojn el britaj sinkigitaj ŝipoj fare de kirasŝipo Admiral Graf Spee; Parizo: kreo de Franca Ekspedicia Korpuso en Skandinavio; Vintra milito: en Karelia istmo finna armeo retiriĝis al la dua defendzono
- 1941: Germana polico en Varsovio kaj kelkaj pli grandaj urboj de Ĝenerala Gubernio okazigis homkaptadon de personoj, kiuj okupiĝis pri eksterleĝa komerco; en ĜG estis 700 segilejoj, kiuj plejparte laboris por bezonoj de Nazia Germanio; en ĜG germanaj regopovoj agnoskis 9 ŝtatajn festojn dum la jaro; nokte de la 15-a/16-a de februaro super Dębowiec (distrikto Cieszyński) okazis unua operaca paraŝutado de mutobskuruloj; en Poznań, kreita de germanaj regopovoj aŭtune 1939, ĉevala polico nombris jam 104 policanojn; Londono: "Wiadomości Polskie" laŭ brita gazetaro ripetis informon pri 500 polaj rifuĝintoj (en tio 100 infanoj), kiuj fine de 1940 fuĝis de Rumanio al Kipro
- 1942: Gestapo pafmortigis en Ryglice 7 judojn; Ministro pri justeco en Nazia Germanio dissendis cirkuleron por prokuroroj, en kiu postulis apliki permeson de puna juro kontraŭ poloj kaj judoj por agoj faritaj antaŭ eksplodo de la milito; Heinrich Himmler eldonis sekretan cirkuleron ordonante forsetladon, ekziligon al trudlaboroj aŭ deportadon al koncentrejoj de tiuj poloj, kiuj insiste rifuzis enskribiĝi al germana nacieca listo; Kariba Maro: germanaj kaj italaj submarŝipoj ekiris kontraŭ reŝarĝejojn de nafto (ĝis la 13-a de marto); ĉefministro de Japanio Hideki Tojo konstatis en parlamento: celo de la milito pri Granda Orienta Azio estas dono al ĉiu lando, ĉiu nacio de la Granda Orienta Azio laŭmeritan lokon kaj kreo de la nova ordo por komuna ekzisto kaj komuna disvolvo
- 1943: Al germana trudlaborejo en Trawniki oni sendis unuan transporton de judoj el la Varsovia geto; Himmler ordonis deporti al koncentrejo 6 polojn el ĜG, kiuj rifuzis subskribi ŝanĝon de sia nacieco al la germana kaj iliajn infanojn sendi al germanaj familioj en Nazia Germanio aŭ al publikaj edukejoj kaj malpermesis korespondadon inter familioj kaj infanoj; Himmler krome rekomendis malkonstruon de Varsovia geto post deporto de ĉiuj judoj; itala okupacia soldataro masakris 150 loĝantojn de la greka vilaĝo Domenikon; norvegaj paraŝutistoj komencis apud Rjukan sukcesan batalon de peza akvo; Orienta Fronto: trupoj de Voroneĵa Fronto liberigis Ĥarkivon; telegramo de prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj Josif Stalin sendita al Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill pri neceleco prokrasti malfermon de la dua fronto ĝis la dua duono de 1943 kaj ties signifo jam printempe aŭ somere por ke la malamiko ne trankviliĝu post la malvenko; Bomba Korpuso de RAF atakis Lorient, de la 16-a/17-a de februaro
- 1944: Winston Churchill dum renkonto de pola kaj brita registaroj insistis rekoni Curzon-linion kiel estontan orientan landlimon de Pollando; Hans Frank, guberniestro de ĜG, anoncis kreon de Pola Kontraŭbolŝevika Ligo; germana polico mortigis en Varsovio ne malpli ol 5 judojn kun triopo de infanoj; taĉmento de Kamparana Bataliono batalis kontraŭ Ukraina Ribela Armeo defendante la vilaĝon Prehoryłe - 7 mortigitoj kaj 5 vunditoj flanke de ukrainoj; apud Cassino unu el barataj batalionoj de la 4-a Infanteria Divizio konkeris kaj poste perdis la monton "593"; en Stokholmo okazis unua renonto de soveta delegatino Aleksandra Miĥailovna Kolontaj kun reprezentanto de la finna registaro Juho Paasikivi pri eliro de Finnlando el la milito - oni prezentis 6 sovetajn kondiĉojn
- 1945: Ruĝa Armeo okupis Żary, Lwówek kaj Żagań (kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro komencis la duan sovetan okupadon, post anekso de Orientaj Limregionoj); Konsilio de Teologia Fakultato de Jagelona Universitato agnoskis sekretan dummilitan instruadon filozofi-teologian kiel universitatan; en Poznań aperis ĵurnalo "Głos Wielkopolski" (Voĉo de Grandpolujo); usona 15-a Aviada Armeo atakis fabrikon de Messerschmitt en Regensburg - 263 bombaviadiloj ĵetis 559 tunojn da bomboj; Pacifiko: sur la insulo Corregidor alteriĝis 503-a paraŝutista regimento kaj la mara (bataliono de 34-a infanteria regimento); en Kairo okazis renkonto de Haile Selassie kun Winston Churchill; Venezuelo: militdeklaro al Germanio
- 1946: Stalinismo: dum la batalo de Gajrowskie (distrikto Giżycko) rezulte de polica traserĉo de NKVD-UB-MO estis frakasita la 3-a Vilna Brigado de Nacia Militara Unuigo, konsistanta el 180 soldatoj - 16-22 partizanoj pereis aŭ estis murditaj, 2 arestitaj, kaj flanke de NKVD almenaŭ pereis 2 funkciuloj
- 1946: En Prago komenciĝis intertraktado pri fino de la ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj
- 1947: En Varsovio reaktivis pola PEN-Klubo, kies prezidanto iĝis Jan Parandowski
- 1948: Gerard Kuiper malkovris Mirandon, la plej malgrandan el la 5 ĉefaj naturaj satelitoj de Urano
- 1956: En Britio oni nuligis mortpunon
- 1957: Premiero de la sveda filmo La sepa sigelo
- 1959: Kuba revolucio: post venko en la Movado 26-a de Julio ties gvidanto Fidel Castro iĝis ĉefministro de Kubo, transdonante regopovon super la armeo al sia frato Raúl Castro
- 1964: Willy Brandt iĝis prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1966: Francio okazigis la lastan el 17 nukleaj testoj en alĝeria Saharo
- 1978: Unua bultenejo ekfunkciis en Ĉikago
- 1981: En Varsovio okazis komuna „staba ludo” de ministerioj pri nacia defendo kaj internaj aferoj dum kiu oni testis planojn de Ĝenerala Stabo de Pola Soldataro kaj la ministerio pri internaj aferoj por enkonduki militjuron - kiel la plej bonan tagon oni fiksis nokton de sabato/dimanĉo
- 1982: Dum la milita stato en Pollando aperis samizdata revuo "Karta" populariganta la plej novan historion de Mez-Orienta Eŭropo
- 1985: Libano: ŝijaisma Hizbulaho aperis politike (politika partio)
- 1987: En Jerusalemo komenciĝis proceso kontraŭ ukraino Ivan Demjanjuk, akuzita pri tio, ke estis sadista SS-gardisto kun kromnomo "Ivano la Terura" en la germana ekstermejo Treblinka, kondamnita al morto, en 1993 senkulpigita en Israelo, en 2011 en Munkeno kondamnita al 5 jaroj de mallibero pro partopreno en la murdo de 28 mil judoj en la germana ekstermejo Sobibor en 1943
- 1990: Sam Nujoma iĝis unua prezidento de Namibio
- 2005: Internacia traktato Protokolo de Kioto, plilarĝigo de UNFCCC, ekvalidis post ties ratifo fare de Rusio
- 2007: Prezidento de Pollando Lech Kaczyński malkaŝis enhavon de la sekreta raporto pri kontrolo de Militistaj Informaj Servoj - la dokumento enhavas 374 paĝojn ( t.n. "Raporto de Macierewicz)
- 2009: Zillur Rahman iĝis prezidento de Bangladeŝo
- 2013: 110 personoj pereis kaj ĉ. 200 vundiĝis en bomba atenco sur bazaro en pakistana urbo Kveta
- 2016: Nacia Pola Banko memorigis sur arĝenta monero, destinita por kolektantoj, mut-obskurulojn - sur averso estas alteriĝanta paraŝutisto kaj reverse laŭrokrono kaj Signo de Batalanta Pollando kun 316 birdoj surfone
NaskiĝojRedakti
- 1331: Coluccio Salutati, florenca kanceliero kaj klerulo (m. 1406)
- 1419: Johano la 1-a, germana duko de la Duklando Kleve (m. 1481)
- 1497: Filipo Melanktono, germana teologo, profesoro, religia reformisto, gravulo de reformacio (m. 1560)
- 1514: Georg Joachim Rheticus, germana profesoro pri matematiko, astronomo, kartografo, kuracisto, eldoninto de suncentrisma verko de Nikolao Koperniko (m. 1574)
- 1519: Gaspard de Coligny, franca admiralo, gvidanto de hugenotoj, murdita (m. 1572)
- 1620: Frederiko Vilhelmo, princo-elektisto de Brandenburgio, duko de Prusio (m. 1688)
- 1698: Pierre Bouguer, franca matematikisto, geofizikisto, geodeziisto, kaj astronomo, profesoro de hidrografio kaj aŭtoro de traktaĵo pri navigado, konata kiel "la patro de la ŝiparkitekturo" (m. 1758)
- 1727: Nikolaus Joseph von Jacquin, aŭstra sciencisto studinta medicinon, biologion kaj kemion, mikologo (m. 1817)
- 1731: Marcello Bacciarelli, itala pentristo, kortega pentristo de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski (m. 1818)
- 1761: Jean-Charles Pichegru, franca generalo kaj parlamentano (m. 1804)
- 1772: Friedrich Gilly, germana arkitekto de novklasika arkitekturo, instruisto de Karl Friedrich Schinkel kaj Leo von Klenze (m. 1800)
- 1786: Maria Pavlovna Romanova, rusa-germana granddukino, mecenatino kaj artistino (m. 1859)
- 1799: Heinrich von Kittlitz, germana desegnisto, esploristo, naturalisto, prusa oficiro de mararmeo (m. 1874)
- 1821: Heinrich Barth, germana geografo, vojaĝisto tra Proksima Oriento kaj Nord-Afriko, filologo kaj poligloto (m. 1865)
- 1822: Francis Galton, angla polimato, antropologo, geografo, esploristo, inventisto, meteologo, statistikisto, psikologo kaj eŭgenikisto (m. 1911)
- 1834: Ernst Haeckel, germana biologo, filozofo kaj vojaĝisto, populariginto de la ideoj de Darvino (m. 1919)
- 1843: Henry M. Leland, usona inĝeniero, inventisto kaj entreprenisto, fondinto de la usonaj luksaj markoj Cadillac kaj Lincoln (m. 1932)
- 1848: Octave Mirbeau, franca verkisto, ĵurnalisto, artkritikisto, polemikisto, romanisto kaj dramverkisto (m. 1917)
- 1848: Hugo de Vries, nederlanda genetikisto kaj biologo, unu el la tri remalkovrintoj de Gregor Mendel kaj ties heredoleĝoj (m. 1935)
- 1852: Charles Taze Russell, usona predikisto kaj religia reformisto (m. 1916)
- 1864: George Brinton McClellan Harvey, usona eldonisto de i.a. "Harper's Weekly" diplomato, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (m. 1928)
- 1871: Arthur Ponsonby, brita politikisto, verkisto kaj pacifisto, prezidanto de Internacio de Militrezistantoj (m. 1946)
- 1873: Radoje Domanoviĉ, serba ĵurnalisto kaj verkisto, kies satira rakonto estis esperantigita (m. 1908)
- 1873: Ferenc Márki, hungara pastro, teologo, historiisto, publicisto (m. 1947)
- 1883: Marie Noël (Marie Rouget), franca verkistino kaj poetino (m. 1933)
- 1883: Elizabeth Craig, skota kuiristino verkinta pli ol 50 recepto-librojn (m. 1980)
- 1893: Miĥail Tuĥaĉevskij, sovetia militisto kaj marŝalo, moderniginto de Ruĝa Armeo, malvenkito en la pola-bolŝevika milito, viktimo de Granda purigo (m. 1937)
- 1893: Julian Grobelny, pola socialisto, membro de Pola Partio Socialista, unua prezidanto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulo inter la popoloj (m. 1944)
- 1895: Ferenc Bruder, rumania hungara redaktoro, ĉefkunlaboranto de la gazeto "Munkás Újság" (m. 1965)
- 1899: Hermann Grossmann, germana bahaano, kuneldoninto de la internacia bahaa Esperanto-gazeto "La Nova Tago" (m. 1968)
- 1900: Mária Bodnár, rumania hungara verkistino (m. 1959)
- 1904: George F. Kennan, usona historiisto kaj diplomato kontribuinta al la Marshall-plano kaj la Containment-politiko en epoko de la malvarma milito (m. 2005)
- 1916: Zoltán Vindis, rumania hungara poeto (m. 1994)
- 1925: Kōichirō Tomita, japana astronomo malkovrinta 9 numeritajn asteroidojn kaj de aliaj, omaĝita per 2391 Tomita (m. 2006)
- 1925: Ivan Navumenka, belorusa verkisto, literaturesploristo kaj akademiano (m. 2006)
- 1925: François-Xavier Ortoli, franca politikisto, prezidanto de Eŭropa Komisiono (m. 2007)
- 1926: János Fazekas, rumania hungara komunista politikisto, historisto, publicisto (m. 2004)
- 1929: Kazimierz Kutz, pola filmreĝisoro kaj politikisto, kunkreinto de la pola filma skolo
- 1931: Alfred Kolleritsch, aŭstra verkisto, instruisto kaj eldonisto
- 1936: Béla Balogh, rumania hungara historiisto
- 1939: Czesław Niemen, pola kantisto, rok-muzikisto, komponisto, multinstrumentisto, aŭtoro de kantotekstoj kaj pluraj ŝlagroj, partopreninto de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en Havano kaj Festivalo Sanremo, memorigata de muzeo en Belorusio, de kie estis deportita el Orientaj Limregionoj (m. 2004)
- 1941: Kim Jong-il, komunista gvidanto de Nord-Koreio, filo de Kim Il-sung, ĉefkomandanto de Korea Popola Armeo
- 1942: Lajos Báthory, rumania hungara historiisto
- 1942: Csaba Jenő Csíky, rumania hungara psikiatro, filo de Kálmán Csíky
- 1943: Réka Lőrinczi. rumania hungara/hungara lingvohistoriistino
- 1943: Anna Nagy, rumania hungara-greka pentristino
- 1949: Zoltán Péter I., rumania hungara redaktoro, lokhistoriisto
- 1952: Károly Papp, rumania hungara geologo kaj geografo
- 1952: Zoltán Steinhübel, rumania hungara ceramikisto, grafikisto
- 1953: János Balázs, rumania hungara ĵurnalisto
- 1953: Mária Ódry, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1954: Iain Banks, skota verkisto de sciencfikcio (m. 2013)
- 1958: Mátyás Hunyadi, rumania hungara poeto
- 1961: Bona Mangangu, konga franclingva verkisto kaj pentristo
- 1962: Choe Taesok, korea esperantisto, ĵurnalisto, esperantologo, prezidanto de Korea Esperanto-Junularo kaj de la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, kaj ĝia tradukisto, ĝenerala sekretario de Korea Esperanto-Asocio, membro de la Komitato de TEJO, redaktoro de "La Espero el Koreio" kaj de "La Lanterno Azia", LKK-ano de UK 1979 kaj UK 1990
- 1966: Makŝarip Auŝev, inguŝa politikisto kaj entreprenisto, murdita (m. 2009)
- 1970: Angelo Peruzzi, itala futbalisto, reprezentanto de la itala nacia teamo de futbalo
- 1971: Tünde Ambrus, rumania hungara geografino, lokhistoriistino
- 1976: András Gombola, rumania hungara/hungara skermisto, aŭtobiografiisto
- 1979: Valentino Rossi, itala motorciklisto
MortojRedakti
- 1279: Alfonso la 3-a, 5-a reĝo de Portugalio (n. 1210)
- 1531: Johano Stoflero, germana humanisto, matematikisto, astronomo, astrologo kaj rektoro, fabrikanto de astronomiaj horloĝoj kaj astrolaboj (n. 1452)
- 1573: Georg Witzel, germana teologo de reformacio (n. 1501)
- 1579: Gonzalo Jiménez de Quesada, hispana konkeristo (n. 1509)
- 1655: Johann Heinrich Bisterfeld, germana reformita eklezia verkisto (n. 1605)
- 1710: Esprit Fléchier, franca episkopo, verkisto kaj oratoro (n. 1632)
- 1754: Richard Mead, angla kuracisto kontribuinta al kompreno pri disvastigado de infekto (n. 1673)
- 1765: Ferdinand August Hommel, germana juristo, akademiano (n. 1697)
- 1799: Karolo Teodoro, palatino kaj princo, reganto de Palatinato kaj Bavario (n. 1724)
- 1816: Abel Burja, germana pastro kaj matematikisto francdevena, kreinto de pasilalio kaj kunkreinto de duuma kodo (n. 1752)
- 1820: Nicolaus Michael Oppel, germana naturalisto specialiĝinta en katalogigo kaj klasifiko de reptilioj (n. 1782)
- 1839: Ludwig Berger, germana komponisto, kies pianolernanto estis la juna Felix Mendelssohn Bartholdy (n. 1777)
- 1899: Félix Faure, prezidento de Francio, framasono, dum kies prezidenteco kulminis Dreyfus-afero (n. 1841)
- 1905: Ferdinand Schulz, ĉeĥa verkisto kaj historiisto (n. 1935)
- 1907: Giosuè Carducci, itala Nobelpremiita poeto, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1835)
- 1917: Octave Mirbeau, franca verkisto proksima al avangardo kaj anarkiismo (n. 1848)
- 1919: Jób Bede, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1869)
- 1928: Eddie Foy, usona aktoro kaj komediisto (n. 1856)
- 1939: Jura Soyfer, aŭstra politika verkisto, konata de Dachau-kanto, kie estis murdita (n. 1912)
- 1943: Witold Zacharewicz, pola filma kaj teatra aktoro, pro helpo al judoj murdita (n. 1914)
- 1945: Mór Ditrói, hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro (n. 1851)
- 1957: Józef Hofmann, pola-usona inventisto, pedagogo, pianisto kaj komponisto, aŭtoro de pli ol 100 patentoj, kiel glacoviŝilo (n. 1876)
- 1963: László Lajtha, hungara komponisto, instruisto, esploristo de popolkantoj, patro de László György Lajtha (n. 1892)
- 1968: Malanjuk Eŭhen, ukraina poeto, kulturologo kaj literaturisto (n. 1897)
- 1973: István Szász, rumania hungara agronomo, politikisto (n. 1899)
- 1977: Rózsa Péter, hungara matematikistino, instruistino, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1905)
- 1978: Alajos Mécs, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1893)
- 1980: Gábor Doros, hungara kuracisto pri haŭt- kaj veneraj malsanoj (n. 1892)
- 1990: Margit Rolla, hungara ĵurnalistino kaj literaturhistoriistino (n. 1908)
- 1992: Jânio Quadros, prezidento de Brazilo malpermesinta hazardon kaj bikinon (n. 1917)
- 1997: Chien-Shiung Wu, ĉina-usona fizikistino, spertulino pri radioaktiveco laboranta pri la Projekto Manhattan, distingita per la Wolf-Premio pri Fiziko, komparata kun polino Maria Skłodowska-Curie (n. 1912)
- 2006: Gábor Dezső, rumania hungara matematikisto, filo de Ervin Dezső (n. 1847)
- 2010: Abdulĥakim Ismailov, soveta heroo dagestandevena dum la dua mondmilito (n. 1916)
- 2011: Justinas Marcinkevičius, litova verkisto kaj poeto (n. 1930)
- 2014: Károly Bereczki, rumania-hungara ĵurnalisto (n. 1948)
- 2016: Boutros Boutros-Ghali, egipta diplomato, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1922)
- 2017: Dick Bruna, nederlanda verkisto, grafikisto kaj ilustristo, kies aventuroj de kuniklino estis tradukitaj al 50 lingvoj (n. 1927)
- 2020: Jerzy Gruza, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro, konata de filma komedio La pego kaj televidaj serioj Enlanda milito kaj Kvardekjarulo (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nord-Koreio: Naskiĝtago de Kim Ĝong-il
- Nacia tago en Litovio, tago de la resuvereniĝo (1918); plia tago estas la 6-a de julio.
Tagoj de semajnoRedakti
La 16-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.