Grupo Wagner

rusia privata militkompanio

Grupo Wagner (ruse Группа Вагнера, do Gruppa Vagnera[1]) estas rusa kvazaŭarmea unuo de solduloj. La grupo estis origine uzita por hibrida militado kaj sekretaj operacoj kaj estis prezentita kiel privata armea firmao por kaŝe reprezenti rusajn interesojn armee en ĝiaj operacoj en la Proksima Oriento kaj Afriko kaj por povi nei ke la rusia ŝtato havus ian kontrolon aŭ rilatojn pri la internaciaj pseŭdoarmeaj kampanjoj. Krom en Sirio, la grupo dum la 2010-aj jaroj ankaŭ forte batalis en la Dua Libia Enlanda Milito inter 2014 kaj 2020. Ekde 2022, ĝi ankaŭ partoprenas en la Invado de Rusio en Ukrainion, kie ĝi malkaŝe batalas kune kun regulaj rusaj trupoj. La grupo Wagner estas ekipita per rusa armea ekipaĵo kaj havas siajn proprajn aerajn armilojn. Ekipaĵo kaj batalpotenco egalrilatas al regulaj armetrupoj. Membroj de la organizo estas plejparte iamaj soldatoj de la rusa militistaro. Ekde almenaŭ junio 2022, la grupo ankaŭ rekrutas rusajn kondamnitojn kaj eksterlandajn soldulojn. Samtempe, la grupo laŭ stato de 2022 ankaŭ forte batalas en la enlanda milito de Centr-Afrika Respubliko.

Grupo Wagner
Группа Вагнера
Lando Rusio
Tipo kvazaŭarmea unuo
Stabejo Sankt-Peterburgo
Komandestro Evgenij Prigoĵin
vdr
Grupo Wagner
militfirmao
kvazaŭmilitistaro
armita organizaĵo
porkrima organizaĵo
terorisma organizaĵo vd
Dum 1-a de majo 2014 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Redut
Fondintoj Evgenij Prigoĵin • Dmitrij Utkin vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
Lando(j) Rusio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Laŭ videoregistraĵoj el Sirio kaj armeaj sonmesaĝoj en Ukrainio kaptitaj de okcidentaj spionservoj, la Wagner-grupo faris militkrimojn en formo de torturo kaj ekzekutoj dum siaj operacoj.

Interesaĵoj redakti

12.01.2023: Sergej Molodcov, 46-jara soldulo estis entombigita kun honoroj kaj militista asisto en Sverdlovska provinco, adiaŭita kiel patrioto kaj heroo — li trafis al la Grupo el malliberejo, kie restis pro mortigo de sia patrino per nudaj manoj.

Referencoj redakti

  1. Rezerva subkolonelo (podpolkovnik) Dmitrj Utkin retiriĝis de aktiva militservo de la Rusia Federacio en 2013. Li antaŭe komandis specialan unuon de la armea spionservo. Ekde 2014 li komandis privatan unuon de soldulgrupo kaj estis unu el la pluvivantoj de la siria operaco. Utkin uzis la batalnomon "Wagner", laŭ la komponisto Richard Wagner, do la nova armea firmao estis nomita laŭ li.