Evgenij Prigoĵin

rusia entreprenisto, estro de la Grupo Wagner (1961–2023)

Evgenij Viktoroviĉ Prigoĵin (ruse Евгений Викторович Пригожин, scienca transliterumo Evgenij Viktorovič Prigožin, prononco [Jevgenij Viktoroviĉ Prigoĵin]; naskiĝis la 1-an de junio 1961 en Sankt-Peterburgo, Rusa SFSR, Sovetunio — mortis la 23-a de aŭgusto 2023 en Bologoje distrikto, Tverja provinco, Rusio) estis rusia entreprenisto kaj privatmilitisto, estro de la Grupo Wagner.[1] Krom sia manĝoservo Konkord, li administris la solan privatan restoracion en la konstruaĵo de la Rusia Parlamento; ĝia ekonomia sukceso estis rilata al patroneco fare de la prezidanto Vladimir Putin. Li estis akuzita je implikiĝo en sekretaj propagandaj agadoj de la rusa registaro; li ankaŭ estis la estro de la grupo Wagner, paramilitista (aŭ kvazaŭarmea) rusia organizaĵo fondita en 2014 de Dmitrij Utkin, do konsideriĝas gvida soldulo aŭ dungosoldato.

Evgenij Prigoĵin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1961 (1961-06-01)
en Sankt-Peterburgo
Morto 23-an de aŭgusto 2023 (2023-08-23) (62-jaraĝa)
en Kuzhenkino
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Porokhovskoye Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Kemia-Farmamacia Akademio • Sankt-Peterburga kolegio de la Olimpika rezervo N. 1
Familio
Patrino Violetta Prigozhina
Edz(in)o Ljubov Valentinova Prigoĵina
Infanoj Polina Prigoĵina • Pavel Prigoĵin • Veronika Prigoĵina
Parencoj Efim Iliĉ Prigoĵin
Okupo
Okupo restoraciestro • provizanto de restoraciaj manĝaĵoj • entreprenisto • soldulo • militestro • gastejestro • ilustristomiliardulo
vdr

En la invado de Rusio en Ukrainion dum 2022-2023, en kiu Prigoĵin estis implikita kun siaj Wagner-trupoj, li venis en konflikton kun la ministerio pri Defendo de la Rusia Federacio. La 23-an de junio 2023 li alvokis al ribelo kontraŭ la armea gvidado kaj baldaŭ post noktomezo marŝis kun la Wagner-trupoj en la urbojn Rostovo ĉe Dono kaj Voroneĵ; vespere de la 24-a de junio li interrompis la ribelon de la Wagner-grupo supoze post la mediacio de la belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko.

Morto redakti

Laŭ datumoj de TASS, Prigoĵin pereis dum aviadila akcidento la 23-an de aŭgusto de 2023 jaro en Tverja provinco de Rusio.[2]

Referencoj redakti


En unua versio de tiu teksto la 26-an de junio 2023 uziĝis traduko de la komenco de la koncerna germanlingva vikipedia teksto.