Voroneĵo

(Alidirektita el Voroneĵ)
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Voronej

Voroneĵo (ruse Воронеж) estas granda urbo en Rusio, ĉefurbo de Voroneĵa provinco. La urbo estis fondita en jaro 1586. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1779. La interurba telefona kodo estas 473, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 51°40' norde, longitudo 39°11' oriente.

Voroneĵo
ruse Воронеж
provinca ĉefurbo
Главное здание управления ЮВЖД.jpg
Voroneĵo
Flag of Voronezh.png
Coat of arms of Voronezh.png
Oficiala nomo: Воронеж
Lando Rusio
Ŝtato Federacia urbo
Supermara alteco Voroneĵo m s. m.
Koordinatoj 51° 40′ 18″ N 39° 12′ 38″ O / 51.67167 °N, 39.21056 °O / 51.67167; 39.21056 (mapo)
Plej malalta punkto 154
Areo 601 km² (60 100 ha)
Loĝantaro 1 014 610 (2014)
Denseco 1 688,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1586
Urbestro Gusev Alexander
Horzono MT (UTC+4)
Poŝtkodo 394000-394095
Telefona antaŭkodo +7 473
Aŭtokodoj 36, 136
Honorigo Urbo-Heroo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Voronezh
Retpaĝo: http://www.voronezh-city.ru/

La urbo estas sur bordoj de rivero Voroneĵ (Воронеж), en 12 km-ojn for de ĝia enfluo en riveron Don (Дон).

En la urbo estas stacidomo.

En jaro 1959 la urbo havis 447 mil loĝantojn, en 2014 1 014 610 mil loĝantojn.

HistorioRedakti

 
Voroneĵo

La plej bela parto de la urba historio komenciĝis en la jaro 1695, kiam al Voroneĵo venis Petro la 1-a por konstrui ŝiparon.

En 1942 la hungaroj okupis la regionon ĝis la riverbordo de Don, kaj tenis defendan pozicion. Fine de la jaro kaj poste en januaro la Ruĝa Armeo trarompis la fronton kaj neniigis la tutan hungaran armeon.

FamulojRedakti

ĜemelurbojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Aliaj projektojRedakti