Arĥangelsko

urbo en Rusio

ArĥangelskoArkangelsko (ruse Архангельск) estas rusia urbo, kiu troviĝas je la dekstra bordo kaj insuloj de rivero Severnaja Dvina (Северная Двина) (norda Dvino).

Arĥangelsk
ruse Архангельск
urbo
Oficiala nomo: Архангельск
Lando Rusio Rusio
Regiono Arĥangelska provinco
Rivero Norda Dvina
Supermara alteco m s. m.
Koordinatoj 64° 33′ 00″ N 40° 32′ 00″ O / 64.55000 °N, 40.53333 °O / 64.55000; 40.53333 (mapo)
Areo 294,42 km² (29 442 ha)
Loĝantaro 355 714 (2010)
Denseco 1 208,19 loĝ./km²
Fondita 1584
 - statuso de urbo 1584
Urbestro Viktor Nikolajeviĉ Pavlenko
Horzono MSK (UTC+4)
Poŝtkodo 163000-163072
OKATO 11 401
Kodo +7 8182
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Arĥangelskra provinco
Situo enkadre de Arĥangelskra provinco
Situo enkadre de Arĥangelskra provinco
Vikimedia Komunejo: Arkhangelsk
Retpaĝo: http://www.arhcity.ru/
Map
Dosiero:Mihail Arhangel cathedral sight from the river.jpg
Katedralo de Ĉefanĝelo Miĥail el la rivero

La urbo estas ĉefurbo de Arĥangelska provinco.

Arĥangelsko fondiĝis en la jaro 1583 laŭ ordono de Ivano la Terura, sed la oficiala fondojaro de la urbo estas 1584. Dum siaj fruaj jardekoj de ekzistado ĝi estis nomata "Nova urbo". Arĥangelsko estis la plej granda marhaveno de Rusio. Graveco de la urbo malplialtiĝis dum la jaroj 17001722, kiam laŭ ordono de Petro la Granda ĉia ekstera komerco estis relokita de la rivero Severnaja Dvina al la rivero Neva, sed la urbo restis la centro de markomerco de norda Rusio. En la 17-a jarcento ĝia disvolviĝo estis kaŭzita de evoluo de perblankmara komerco kun Britio kaj aliaj okcidenteŭropaj ŝtatoj. Je limo de 17-a kaj 18-a jarcentoj Arĥangelsko grave rolis en historio de la rusia mararmea komerca floto. En jaroj 19181919 la urbo estis okupita de britaj, usonaj kaj francaj armeoj, sed en 1920 ĝi estis liberigita fare de la Ruĝa Armeo.

Ekonomio de la urbo nun baziĝas je lignreciklada kaj ligna-ĥemia industrio. Grandindustrio estas prezentita ĉe uzinoj por konstruo de stabloj por lignreciklada industrio. En la urbo funkcias ankaŭ ŝipkonstruejoj kaj ŝipaj reparejoj.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 11401.

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 262,9 mil loĝantojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti