Anatolij Bovikin (ruse Анатолий Самойлович Бовыкин; la 8-an de julio 1943, Arĥangelsko, RSFSR, Sovetunio — la 18-an de aŭgusto 1958, Arĥangelsko, RSFSR, Sovetunio) estis la sovetia knabo, plenuminta la ĉefan rolon en la filmo Maksimĉjo en 1952.

Anatolij Bovikin
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1943 (1943-07-08)
en Arĥangelsko
Morto 18-an de aŭgusto 1958 (1958-08-18) (15-jaraĝa)
en Arĥangelsko
Tombo Arĥangelsko
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo infana aktoro
vdr

Unuaj vivojaroj redakti

  Eksteraj objektoj
Anatolij kiel bebo

Laŭdire Aleksandra Bovikina, patrino de Anatolij devenis de vilaĝo en Vologda provinco, kie plu loĝas ŝiaj parencoj. Post konflikti kun sia edzo, ŝi divorcis kaj migris kun sia unuanaskito al Arĥangelsko, kie dungiĝis ĉe la 4-a lignofabriko. Ili loĝis en dekmetra ĉambro en ligna barako-amasloĝejo[1] en vilaĝo Bakarica (nur parto de la urbo). Dum la Dua mondmilito al la urbo venis pluraj usonaj kaj britaj ŝipoj, alportintaj kargon kadre de Lend-Lease. Junaj eksterlandaj maristoj estis popularaj inter lokaj junulinoj, speciale pro siaj ekzota aspekto, relativa riĉeco kaj manko de lokaj junuloj, amase rekrutitaj. Aleksandra konatiĝis tiel kun usona maristo, kiu iĝis patro de ŝia dua filo. Laŭdire li restis en la urbo mallonge, proksimume du monatojn[2]. Ŝi neniam rakontis pri li, nur diris ke post eliri la Blankan maron lia ŝipo estis trafita de germana submarŝipo kaj sinkis, ĉiuj ŝipanoj pereis[3]. Laŭdire ŝi sincere amis sian amaton kaj forte priploris lian pereon[2].

  Eksteraj objektoj
Anatolij dum la filmado. La 19-a de aŭgusto 1952.

Unue lia naskiĝo ŝokis ĉiujn. Laŭdire akuŝistino, preninte lin en la manoj, diris: "Kion vi naskis? Li ja estas tute nigra!" Tamen poste ĉiuj alkutimiĝis al la knabo kun malkutima aspekto kaj ŝatis lin. Najbaroj rememoris lin kiel knabon viglan kaj simpatian, kiu neniam sidis surloke, ĉiam kuradis kaj petoladis. Li batiĝis kontraŭ aliaj knaboj, veturis sur tegmento de trajno, foje ŝutis pikan pipron en loka klubo antaŭ dancado. Oni diris, ke li savis sian panjon, ĉar multaj aliaj virinoj, amindumintaj kun eksterlandanoj, estis malliberigitaj[3].

Li lernis en la 77-a mezlernejo, laŭ rememoroj de samklasanoj ne tre bone (escepte de la angla lingvo) kaj pro tio sidis en la malantaŭa vico. Oni diras ke neniu ĉikanis lin pro lia haŭtkoloro. Lian patrinon oni rememoras kiel virinon kvietan kaj modestan, ĉiam vestitan en kvadratita kaptuko kaj vatjako. Ŝi brodis hejme kaj instruis tion al la filo, kiu ankaŭ ŝatis brodi. Ili vivis tre modeste[2].

Rolo en "Maksimĉjo" redakti

La aktoro Nikolaj Krjuĉkov trovis la ĉefrolulon en marista klubo en Arĥangelsko, kie okazis lia aktora renkontiĝo kun lokanoj. La aktoro rekomendis lin al la reĝisoro Vladimir Braun. Ĉeestantoj rememoris, ke la knabo evidentiĝis esti talenta, artisma kaj ĉeesto de pluraj famaj artistoj tute ne ĝenis lin. La vigla kaj sincera Anatolij enamigis je si la tutan filmoskipon kaj sian unuan salajron li elspezis por aĉeti donacojn al la aktoroj. Al iuj li enmanigis bankbiletojn kaj petis ke ili aĉetu ion memorindan por si. Al iuj li eĉ proponis aĉeti feltbotojn, forgesinte ke ili ne necesas en la varma Ukrainio. Tamen li plu estis ankaŭ spitema huligano, kia lin memoris ĉiuj lokanoj. Viktorija Koltunova, proksimume samaĝa filino de la scenaristo, rememoris ke ili renkontiĝis dum la filmado en la Kieva filmstudio kaj jam post kvin minutoj interbatiĝis pro loka kato, post kio plenkreskuloj disigis kaj punis ilin[3].

  Eksteraj objektoj
Monumento en Tuapseo

La reĝisoro decidis ke la knabo estas ne sufiĉe nigra, do aldone ŝminkis lin. Krome por la filmo li lasis la harojn kreski (kutime la patrino frizis lin mallonge por ne substreki lian ekzotan aspekton) por ke videbliĝu ilia krispeco[4]. Ĝis tiam oni filmis lin en krispa peruko[5]. Miĥail Astangov, ludinta la kapitanon-sklavvendiston, devis skurĝi la knabon kaj foje hazarde efektive batis lin. Maksimĉjo ektimis, ekploris (tiu kadro aperis en la filmo), kuris al asistanto pri rekvizito Sergej Paraĝanov, kaj premiĝis al li timeme. Ekde tiam ili iĝis plej bonaj amikoj. Se necesis ke Maksimĉjo ploru aŭ koleru, oni sendis lin al Paraĝanov kaj tiu instruis ĉion al la knabo[3].

En la filmo lia familinomo estis skribita erare — Bobikin (ruse Бобыкин)[3].

Posta vivo redakti

Kiam la filmado finiĝis, la filmistoj tiom ligiĝis al la ĉarma knabo ke direktoro Leonid Koreckij admonis sian edzinon, aktorinon Jevgenija Opalova preni la knabon kaj lian panjon al ilia hejmo en Kievo. Tie oni enmatrikuligis Anatolij je bona lernejo. Sed lia patrino sopiris pli aĝan filon, kiu restis en Arĥangelsko kaj krome ŝi bezonis labori pliajn du jarojn en la lignofabriko por ricevi pension. Do ŝi revenis al Arĥangelsko kaj Anatolij sen ŝi iĝis malĝoja. Li ofte ploris super ŝiaj aĵoj kaj plendis: "Ili odoras je panjo!" Finfine oni devis sendi lin hejmen[3].

Samklasanoj rememoris, ke malgraŭ iĝi tutlanda stelulo, la knabo ne fanfaronis pri tio, nek orgojlis kaj plu estis sincera kaj amikema. Post la filmo oni aĉetis por li biciklon, kio estis raraĵo en tiu tempo[2].

Morto redakti

Kiam post kelkaj jaroj la juna aktoro mortis, aperis onidiroj laŭ kiuj pri tio kulpas marakvo, kiun li kvazaŭ abunde englutis dum la filmado, damaĝinte siajn pulmojn. En la filmo efektive estas epizodo, kiam li baraktas en maro, post kio oni savas lin. La knabo estis metita en la maron en reto, tamen maltrafis ĝin per kruro kaj vere englutis iom da akvo. Tamen lia patrino ĉiam neis tion kiel mortokialon, klarigante ke la knabo pereis pro trafika akcidento. Efektive li estante sur glitiloj petole alkroĉiĝis al veturanta kamiono por gliti post ĝi, sed falis, batiĝis kontraŭ tero kaj pro tio malsaniĝis pri hidrocefalio kaj baldaŭ mortis[1][4]. Samklasanoj vizitadis lin dum malsano kaj lian entombigon en loka tombejo Felŝinki ĉeestis tuta lia klaso[2].

La patrino ĝis lasta momento forte suferis tiun perdon, ofte rememoris la filon kaj foje petis najbaron, kiu iĝis aktoro, montri en loka televido Maksimĉjon. Antaŭ mortodato de la filo ŝi ofte sendis tiajn petojn ankaŭ al la Unua Kanalo. Atestantoj diras, ke ŝi spektis la filmon kaj ploris, rigardante sian filon. Ŝi mortis komence de la 2000-aj jaroj[3], laŭ iuj datumoj en 2003. Artistoj, partoprenintaj la filmon, plu sendis al ŝi bildkartojn kaj leterojn eĉ post la morto de Anatolij[2].

Memoro redakti

 
Monumento al Maksimĉjo kaj Luĉkin. Tuapseo, Rusio.

En vendejoj aperis pupo-nigruleto en marista uniformo[1]. En Ukraina SSR en la 1960-aj jaroj estis fabrikataj bombonoj "Maksimka" kun nigruleto en marista uniformo sur papera volvaĵo. En Tuapseo aperis monumento al Maksimĉjo kun maristo[6][2].

En 1994 zelotoj de la rusia futbala klubo Spartak kromnomis tiel la brazilan futbaliston Luis Robson, dungitan de la klubo[7].

La tombo de la knabo post la morto de lia patrino estis duonforgesita kaj neglektata. En 2018 loka lernejano Savva Muĥin estis taskigita verki studaĵon pri Lend-Lease kaj elektis kiel temon la sorton de Anatolij. Lia studaĵo "Forgesita filo de Derviŝo" (ruse Забытый сын Дервиша — alude al la nomo de la arkta konvojo) venkis en tri konkursoj kaj populariĝis. Li konatiĝis kun parencoj de la knabo, faris nomŝildon por li. La aŭtoritatoj ekinteresiĝis pri la forgesita famulo kaj la 18-an de aŭgusto 2018 sur lia priordigita tombo aperis nova monumento[8][9][10]. Lernantoj de la 77-a mezlernejo prizorgos ĝin[11].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Садальский рассказал о трагической судьбе главного героя фильма "Максимка" (ruse). Moskovskij Komsomolec (2020-01-31). Arkivita el la originalo je 2020-02-02. Alirita 2020-06-14.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Татьяна Горбик (2018-07-15) «Когда Толя умирал, мама сидела и гладила его». Pravda Severa. Arkivita el la originalo je 2019-09-08. Alirita 2020-06-14.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Татьяна Богданова (2013-04-19) Судьба «Максимки». Как сложилась жизнь мальчика из знаменитого фильма (ruse). Argumentoj kaj Faktoj. Arkivita el la originalo je 2019-09-02. Alirita 2020-06-15.
  4. 4,0 4,1 Сергей Стасюк (2018-06-01) Трагическая судьба темнокожего «Максимки»: почему актер пропал с экранов (ruse). Boom.ms. Alirita 2020-06-14.
  5. "Максимка" (ruse). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2017-06-01. Alirita 2020-06-14.
  6. Драматическая судьба темнокожего «Максимки»: почему юный актер после звездной роли исчез с экранов (ruse). Kulturologia.ru. Arkivita el la originalo je 2020-04-12. Alirita 2020-06-14.
  7. Борис Минаев (1998-10-11) Максимка, или Парень из нашего города (ruse). Ogonjok. Alirita 2020-06-14.
  8. Инга Рудакова (2018-08-17) В Архангельске появился памятник герою фильма «Максимка» Толику Бовыкину (ruse). Pomorie.ru. Alirita 2020-06-15.
  9. В Морском музее вспоминали Анатолия Бовыкина и смотрели фильм «Максимка» (ruse). Unueca Rusio en Arĥangelsko (2018-02-21). Alirita 2020-06-15.
  10. Бовыкин Толя (Анатолий Самойлович) (1943-1958) (ruse). Архангельский некрополь. Arkivita el la originalo je 2020-04-11. Alirita 2020-06-15.
  11. В Архангельске на могиле легендарного «Максимки» установили памятник (ruse). Region29.ru (2018-08-18). Arkivita el la originalo je 2021-06-24. Alirita 2020-06-15.