Lend-Lease (prunti-lui) estas ekonomi-, milithelpa sistemo dum la Dua Mondmilito, per kiu Usono povis apogi aliancanojn per municio, tankoj, ŝarĝaŭtoj, aviadiloj, nutraĵoj kaj aliaj krudmaterialoj.

En junio de 1940, usona prezidento Franklin D. Roosevelt engaĝis Usonon por materiala apogo al la malamikoj de faŝismo. Laŭ la tiamaj leĝoj, Britio devis pagi per kontanta mono. Somere de 1940, la nova brita ĉefministro Winston Churchill sciigis, ke Anglio baldaŭ ne povos pagi per kontanta mono por la militaj materialoj.

Roosevelt solvis la problemon tiel, ke li proponis la 8-an de decembro 1940 enkonduki la prunteluon. La usona kongreso akceptis la prunteluan leĝon en marto de 1941. Tiu ebligis por la prezidento doni helpon por ĉiuj landoj, kies protekto estas grava por interesoj de Usono.

Kvankam la sistemo aperis por apogi Brition, oni helpis per tio ankaŭ Ĉinion (ekde aprilo) kaj Sovetunion (ekde septembro). La plimulton de la helpoj ricevis anoj de la Brita nacikomunumo (ĉ. 63%) kaj Sovetunio (ĉ. 22%), entute pli ol 40 landoj. La materiala helpo sumiĝis entute je ĉirkaŭ 49,1 miliardoj da usonaj dolaroj kaj estis preskaŭ donaco. La kostojn de la pruntelua programo kompensis la landoj per t.n. re-prunteluado, t.e. la aliancaj landoj certigis materialan apogon por la usona armeo en eksterlando (ĉ.8 miliardoj da usonaj dolaroj)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti