Nevo (rivero)

(Alidirektita el Neva)
Tiu ĉi artikolo temas pri rivero en Rusio. Por aliaj signifoj vd. Nevo.

Nevo (ruse Нева) estas rivero en nord-okcidento de Rusio, nur 74 kilometrojn longa. La rivero elfluas el Ladoga lago kaj enfluas la Baltan maron. Sur la 48 insuloj de ĝia delto staras urbego Sankt-Peterburgo, la dua plej granda urbo kaj eksa ĉefurbo de Rusio, la plej norda el la plej grandaj urboj de la mondo.

Nevo (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 74 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Leningrada provinco
vdr
„Palaca ponto“ super Nevo en Sankt-Peterburgo

Iĵora estas alfluanto de la rivero Nevo.

Navigado redakti

Nevo estas navigebla, sed ne dum malvarma sezono. Pere de ĝi kargo, veninta al la mara haveno, estas transportata plu laŭ riveroj kaj kanaloj de Rusio. Nevo estas parto de la kargoŝipaj vojoj „Balta maro — Blanka maro“ kaj „Balta maro — Volgo“. Por ebligi trairon de grandaj riveraj kargoŝipoj dum naviga sezono, pontoj de Peterburgo estas disigataj por kelkaj noktaj horoj ĉiutage (laŭ preciza horaro). Disigado de pontoj estas fama turisma amuzaĵo, aparte pitoreska dum „blankaj noktoj“ (fino de junio).

La Volga–Balta Akvovojo (Volgobalt, Волгобалт), iam konata kiel Mariinska Kanalsistemo (en rusa: Мариинская водная система), estas serio de kanaloj kaj riveroj kiu ligas la akvon de la rivero Volgo kun tiu de la Balta Maro tra la Nevo.

Inundoj redakti

En Nevo oftas leviĝoj de la akvonivelo (inundoj), foje katastrofaj. La leviĝoj okazas pro forta okcidenta vento, kiu levas nivelon de la maro en la Finna golfo, pro kio nature digita rivero ankaŭ leviĝas. La lasta granda leviĝo okazis en januaro 2005, kiam kelkaj kajoj de Peterburgo estis kovritaj de akvo. Inundoprotekta digaro estas konstruata en elfluejo de Nevo, ĉe la insula urboparto konata kiel Kronŝtadt, por protekti la urbon; plejparto de la projekto estas jam realigita.