Rostovo ĉe Dono

urbo de Rusio
(Alidirektita el Rostov-na-Donu)
Pri la alia urbo kun simila nomo vidu artikolon Rostov.

Rostovo ĉe Dono (ruse Ростов-на-Дону, Rostov-na-Donu) estas milionurbo, la deka plej granda urbo en Rusio, ĉefurbo de la Rostova provinco kaj Suda federacia regiono. Ĝi estas historia urbo, ankaŭ kultura, eduka, politika, financa, komerca kaj ekonomia centro.

Rostovo ĉe Dono
milionurbo • urbo • milionurbo • urba loĝloko en Rusio • haveno

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 344000–344999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 137 704  (2021) [+]
Loĝdenso 3 265 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 13′ N, 39° 43′ O (mapo)47.222539.71Koordinatoj: 47° 13′ N, 39° 43′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 348,5 km² (34 850 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Rostovo ĉe Dono (Rostova provinco)
Rostovo ĉe Dono (Rostova provinco)
DEC
Rostovo ĉe Dono
Rostovo ĉe Dono
Situo de Rostovo ĉe Dono
Rostovo ĉe Dono (Rusio)
Rostovo ĉe Dono (Rusio)
DEC
Rostovo ĉe Dono
Rostovo ĉe Dono
Situo de Rostovo ĉe Dono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rostov-on-Don [+]
vdr

Geografio redakti

La urbo situas en la sud-okcidenta parto de la lando sur la dekstra bordo de la rivero Don (Дон).

Historio redakti

Jam en 1696 Petro la 1-a (Rusio) trovis la lokon tre favora, sed pro la militado li ne fondis urbon. En ĉi tiu loko de la urbo oni establis en 1749-1750 havenon kaj doganejon. Oni konstruis en 1761 fortikaĵon, ĉirkaŭ kiu formiĝis urbo.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1797. En 1816 en Varsovio fondiĝis universitato, kiu en 1915 translokiĝis al Rostov.

Ekde la 19-a jarcento ĝi estas grava centro de la rusia komercado kaj trafiko.

En 1902 en la urbo estis laborista striko.

En 1959 la urbo havis 600 mil loĝantojn, en 2002 la urbo havis 1068,3 mil loĝantojn.

Ekonomio redakti

En Rostov la plej grava industrio estas la peza industrio. Oni produktas ekzemple helikopterojn.

Trafiko redakti

Rostov havas internacian flughavenon kaj gravan stacidomon. Ŝipoj trafikas al Volgo, Kaspia maro kaj Azova Maro.

 
Panoramo en Rostov

La 19-an de marto 2016 almenaŭ 62 personoj mortis pro akcidento de aviadilo Boeing 737 de la entrepreno FlyDubai surteriĝonta sur la flughaveno de la urbo.

Tramoj estas unu el la sistemoj de publika transporto de la urbo.

Vidindaĵoj redakti

En Rostovo haveblas multaj arkitekturaj kaj historiaj monumentoj, parkoj, preĝejoj, fontanoj. Funkcias kelkaj teatroj. La Rostova Akademia drama teatro de Gorkij estas konsiderata arkitektura ĉefverko de Rusia imperio. La Londona Muzeo pri la historio de arkitekturo de Rusio havas nur du modelojn: la Katedralo Sankta Bazilio kaj la Rostova dramo teatro.

 
La Rostov junulara teatro

La ŝtataj teatroj:

  • Rostova akademia drama teatro de Gorkij.
  • Rostova ŝtata marioneto-teatro.
  • Rostova regiona akademia junularo teatro.
  • Rostova ŝtata muzika teatro.

Privataj teatroj:

  • Studenta teatro "Ringborg".
  • Studenta teatro Universim.
  • Komedio-teatro de miniaturoj "Ludo".
  • Pupteatro "Maksimuma".

Muzeoj redakti

 
Domego Dombrowski. La Muzeo de belaj artoj.
  • Rostov regiona Muzeo de belartoj.
  • La Muzeo de moderna arto sur strato Dmitrovskaja.
  • Centro de nuntempa arto "Tobacco factory".
  • Rostova muzeo de fervoja ekipaĵaro.
  • La Muzeo de rusa-armena amikeco.
  • Donskoj armea-historia muzeo.
  • Rostova historia muzeo.
  • Muzeo de la historio de bierfarado en la Sudo de Rusio.
  • Rostova muzeo pri kosmonaŭtiko.

La Rostova zoo havas kolekton de grandaj simioj[1]. La Rostova cirko funkcias ekde 1957.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

 
Rostov cirko
 
La Preĝejo de Sankta Georgo.

Ĝemelurboj de Rostovo.

Literaturo redakti

  • Ростов-на-Дону. Исторические очерки. — Ростов-на-Дону: Ростовское кн. изд-во, 1984.
  • Бусленко Н. И. Ростовское купечество: историко-экономические очерки в документах, фактах, цифрах, с авторскими комментариями и художественно-публицистическими отступлениями. Ростов-на-Дону, 1994.
  • Швецов С. Д. В старом Ростове. — Ростов-на-Дону: Ростовское кн. изд-во, 1971.
  • Сидоров В. С. Энциклопедия старого Ростова и Нахичевани-на-Дону. В 6 томах. — Т. 1. Ростов-на-Дону, 1994—224 с.: ил.; Т. 2. Ростов-на-Дону, 1994; Т. 3. Ростов-на-Дону, 1995.
  • Кулишов В. И. В низовьях Дона. — М.: Искусство, 1987. — 1767 с.: ил.
  • Штаханов М. Путеводитель по Ростову. — 2006.
  • Ильин А. История города Ростова-на-Дону. — Ростов-на-Дону, 2006.

Eksteraj ligiloj redakti