Doganejo

registara administrantaro pri kolekto de dogano

Doganejo estas "oficejo, ĉe kiu oni pagas limimposton",[1] tio estas la doganojn. Temas pri publika registardependa oficejo kun fiska krom sekureca funkcioj, situa en strategiaj lokoj ĉe limoj. Tiuj strategiaj lokoj estas ĝenerale marbordoj, geografiaj limoj, internaciaj terminaloj de vartransportado kiel flughavenoj aŭ fervojaj terminaloj. Tiu oficejo zorgas pri la kontrolado de la operacioj de ekstera komerco, cele al registrado de la trafiko internacia de importataj aŭ eksportataj varoj el aŭ al fremda lando kaj pagigi la impostojn establitajn jure.[2] La doganejoj estis kreitaj por sistema kolektado de la doganaj impostoj, kaj aliflanke por regulado de la trafiko de varoj kiuj povus estis nedezirataj de la enlanda produktado, la publika sano, la paco kaj la sekureco de la koncerna ŝtato.[3]

Krome, en difinitaj landoj la doganejo ne zorgas nur pri limigo kan kontrolo de varoj, sed ankaŭ pri la trafiko de personoj, kapitalo aŭ materialo nedezirata pro religiaj, politikaj aŭ ideologiaj postuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. en NPIV
  2. Diccionario de Comercio Internacional, Terminos Maritimos, Aduaneros. Germán Salinas. Konsultita la 16an de Oktobro 2019.
  3. «Función de Aduana». En [1] 5a de Aŭgusto 2000. Arkivita el la originalo la 14an de septembro 2013. Konsultita la 16an de septembro 2013.