Katedralo Sankta Bazilio

Katedralo de la Perado de la Virgulino sur la Monteto (ruse Собор Покрова, что на Рву), plej konata kiel Katedralo de Sankta Bazilio, estas katedralo situanta sur Ruĝa Placo centre de Moskvo, Rusio. Ĝi estas tutmonde konata pro ĝiaj diverskoloraj kupoloj ne similantaj unu alian.

Katedralo Sankta Bazilio
ortodoksa preĝejo • vidindaĵo • rekonilo [+]

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 9″ N, 37° 37′ 23″ O (mapo)55.752537.623055555556Koordinatoj: 55° 45′ 9″ N, 37° 37′ 23″ O (mapo)

Alteco47,5 m

ArkitektojIvan Barma, Postnik Jakovlev

Estiĝo1555
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoKultura
Jaro1990 (14)
Numero545
RegionoEŭropo
Kriterioji, ii, iv, vi

Katedralo Sankta Bazilio (Eŭropa Ruslando)
Katedralo Sankta Bazilio (Eŭropa Ruslando)
DEC
Lokigo de Eŭropa Ruslando en Rusio

Katedralo Sankta Bazilio (Moskvo)
Katedralo Sankta Bazilio (Moskvo)
DEC
Map
Katedralo Sankta Bazilio

Vikimedia Komunejo:  Saint Basil's Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo Sankta Bazilio

Konstruado de la katedralo estis ordonita de caro Ivano la Terura por memorigi subigon de Ĥanlando de Kazan. La katedralo estis konstruata dum 1555 - 1561 jaroj.

Ekzistas kelkaj versioj pri kiu konstruis ĝin. Laŭ unu el ili ĝin projektis rusiaj arkitektoj - Barma kaj Postnik. En 20-a jarcento sovetia rusa poeto Dmitrij Kedrin en sia poemo "Arkitekturistoj" (ruse Зодчие) rememoris ĉi tiun version; en ĝi Ivano la Terura ekvidinte arkitekturan ĉefverkon poste ordonis blindigi tiujn arkitekturistojn por ke ili nenie krome kreu pli belegan konstruaĵon (tio denove montras kiel mezepokaj rusianoj kondutis al la kruela caro). Laŭ dua versio la katedralon projektis nekonata arkitekto el Okcidenta Eŭropo.

En 1588 caro Fjodor Ivanoviĉ ordonis aldonadon de nova kapelo en la flanko de la konstruaĵo, sur tombo de la sanktulo Sankta Bazilio la Benita.

La katedralo troviĝas en la sudorienta ekstremo de la Ruĝa Placo, tuj fronte de la turo Spaskaja de la Kremlo.

La Katedralo Sankta Bazilio ne apartenas al komplekso de Kremlo, kvankam iuj amaskomunikiloj erare konsideras ilin kiel unu komplekso.

La Katedralo Sankta Bazilio en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Ĉielporto, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.[1]

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.