Arkitekturistoj (poemo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arkitekturisto (apartigilo) |
"Arkitekturistoj" (ruse Зодчие, [Zodĉije]) estas ruslingva poemo verkita de Sovetia verkisto Dmitrij Kedrin en 1938. Ĝi temas pri du rusiaj arkitekturistoj (Barma kaj Postnik) kreintaj Katedralon Sankta Bazilio sur Ruĝa placo en Moskvo.
Зодчие | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Dmitrij Kedrin |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1938 |
Ĝenro | poezio |
Enhavo
redaktiĜis nun oni ne scias ĝuste kiuj estas la konstruistoj. La poemo estas verkita laŭ onidiroj pri aperigo de la katedralo de du rusiaj arkitekturistoj; al ili caro Ivano la Terura ordonis krei egan ŝtonan kirkon en centro de Moskvo por honorigi rusian venkon kontraŭ Ĥanlando de Kazano kaj ĝia subigo. Ekvidinte belegan konstruaĵon la caro ekfeliĉis. Li demandis la arkitektojn ĉu ili povas krei pli belan preĝejon. Post ilia jeso Ivano la Terura deziranta malebligi aperadon de plej bela kirko ie krom Moskvo ordonis torturi kaj blindigi la kreintojn.
Historia vereco de la okazintaĵo ne estis konfirmita per historiaj fontoj kaj nuntempaj sciencistoj apartenigas ĝin ĉefe al popola kulturo; tamen ĝi montras kruelecon de tiama caro Ivano la Terura kaj lia epoko.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- teksto (ruse)