Faceta Palaco

(Alidirektita el Facetita Palaco)

La Faceta Palaco (ruse Грановитая Палата) estas konstruaĵo en la Moskva Kremlo, Rusio, kiu enhavas la iaman bankedejon de la Moskvaj Caroj. Ĝi estas la plej malnova konservita nereligia konstruaĵo en Moskvo, ĝi estis finkonsruata en 1492. Situanta sur Kremla Katedrala Placo, inter la Katedralo de la Anunciacio kaj la Katedralo de la Dormado. Nuntempe, ĝi estas oficiala ceremoniejo en la rezidejo de la Prezidento de la Rusia Federacio kaj tiele enirrajto estas limigita nur al antaŭmenda vizito.

Faceta Palaco
palaco • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrustilo Itala Renesanco vd
Arkitekto Marco Ruffo • Pietro Antonio Solari vd
Estiĝo 1487
Lando Rusio vd
Situo Tverskoj
Situo
Geografia situo 55° 45′ 1″ N, 37° 37′ 0″ O (mapo)55.75027777777837.616666666667Koordinatoj: 55° 45′ 1″ N, 37° 37′ 0″ O (mapo)
Faceta Palaco (Moskvo)
Faceta Palaco (Moskvo)
DEC
Faceta Palaco
Faceta Palaco
Lokigo de Moskvo en Rusio
Situo de Faceta Palaco
Map
Faceta Palaco
Parto de Granda Palaco de Kremlo vd
Posedata de Ivano la Tria vd
vdr
Ekstero de la Faceta Palaco
Piliero de la Faceta Palaco

La Faceta Palaco en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Ĉielporto, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.[1]

Referencoj redakti

  • Klein, Mina. The Kremlin: Citadel of History. MacMillan Publishing Company (1973). ISBN 0-02-750830-7
  • Tropkin, Alexander. The Moscow Kremlin: history of Russia's unique monument. Publishing House "Russkaya Zhizn" (1980). ASIN: B0010XM7BQ
  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Eksteraj ligiloj redakti