Abel Montagut

kataluna esperantisto kaj verkisto
Ĉi tiu artikolo temas pri kataluna esperantisto kaj verkisto. Por matematikisto rigardu la paĝon Niels Henrik Abel. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Abelo (apartigilo).

Abel Montagut i Masip ([abèl montagút i masíp]; naskiĝis en 1953 en Llardecans, Katalunio) estas verkisto kaj tradukisto. Li estas Esperanto-poeto kaj iama mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li licenciiĝis pri kataluna filologio en Estudi General de Lleida (Barcelona Universitato).[1]

Abel Montagut
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1953 (1953-04-23) (70-jaraĝa)
en Llardecans
Lingvoj Esperantohispanakataluna vd
Ŝtataneco AndoroHispanio vd
Profesio
Alia nomo Daa-35 vd
Okupo verkistotradukisto vd
Verkado
Verkoj La enigmo de l'ar@neo ❦
Poemo de Utnoa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Abel Montagut i Masip
Abel Montagut en Almussara, 2015
Abel Montagut en Almussara, 2015
Persona informo
Aliaj nomoj Daa-35
Naskiĝo aprilo 1953
en Llardecans
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Nacieco kataluno
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkistotradukisto
Verkoj La enigmo de l'ar@neo
Poemo de Utnoa
Esperanto
Verkis en Esperanto en Esperanto, en la kataluna
vdr

Dufoje li premiiĝis ĉe katalunlingvaj beletraj konkursoj pro siaj rakontoj. Dekkvar-jara li eklernis Esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon Llull, Ausias March, Jacint Verdaguer, Salvador Espriu, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka Amkantoj de Ausias March, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiel Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.

Verkoj redakti

Esperantlingvaj verkoj redakti

Originalaj redakti

 
Poemo de Utnoa, reviziita eldono de 2018

Tradukaj redakti

  • Ausias March. Amkantoj. 60 poemoj / Cants d'amor. 60 poemes. Generalitat Valenciana. Valencio, 1993. 147 p. (dulingva)

Katalunlingvaj verkoj redakti

Notoj redakti

  1. El Abel Montagut, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 12
  2. Pri tio Abel Montagut, Jules Verne kaj esperanto (la lasta romano), Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 78-95.

Eksteraj ligiloj redakti

Ligo al recenzoj redakti